 | « Soifo de la kresko — jen la unua kaj supera eco de la amaso. Ĝi klopodas entiri en si ĉiun, kiu estas je ĝia atingodistanco. Enflui en ĝin povas ĉiu, kiu aspektas kiel homo. Natura amaso estas malferma amaso: ĝia kresko tute ne havas limojn. Domojn, pordojn, serurojn ĝi ne agnoskas; tiuj kiuj fermiĝas ŝajnas al ĝi suspektindaj. Malfermecon ĉi tie oni povas kompreni en iu ajn ebla senco, la amaso estas malferma ĉie kaj ĉiudirekte. La malferma amaso ekzistas dum ĝi kreskas. Ĉesinte kreski, ĝi ekdisfalas. La amaso disfalas same subite kiel ĝi estiĝas. En tiu ĉi spontantea formo ĝi estas ekstreme sentema. Malfermeco, ebliganta kreskon, estas samtempe ĝia malforta loko. En ĝi ĉiam vivas antaŭsento de disfalo. Ĝi penas ĝin eviti danke al rapida kresko. Dum tio sukcesas, ĝi entiras en sin ĉiujn kaj ĉion; kiam ĉiuj estas entiritaj, ĝi devas disfali. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|