Eliro

dua libro de Torao

Eliro (mallonge Eli) estas la dua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio.

Eliro
Aŭtoro:
Eliro
Eliro
Aliaj projektoj
Eliro en Vikipedio
Eliro en Komunejo
Eliro en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« 22:21 Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta. »
 
« okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo. »
— Ĉapitro 21:24
 
« Sorĉistinon ne lasu vivi»
— Ĉapitro 22:18
 
« 3 Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.

4 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; 5 ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, 6 kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.

7 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

8 Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. 9 Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; 10 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; 11 ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis ĝin.

12 Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

13 Ne mortigu.

14 Ne adultu.

15 Ne ŝtelu.

16 Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.

17 Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo. »


 
« 3: 14 Kaj Dio diris al Moseo: MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris: Tiel diru al la Izraelidoj: La Estanto sendis min al vi. »
 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: