Louis Dearborn L'Amour (naskiĝis la 22-an de marto 1908 - mortis la 10-an de junio 1988) estis usona romanisto kaj novelisto. Liaj libroj konsistis ĉefe el romanoj de vakeroj (kvankam li nomigis sian verkon 'landlimaj historioj'); tamen, li verkis ankaŭ historian fikcion (The Walking Drum), scienc-fikcion (The Haunted Mesa), ne-fikcion (Frontier), same kiel poezion kaj novel-kolektojn.
« (angle) History is not made only by kings and parliaments, presidents, wars, and generals. It is the story of people, of their love, honor, faith, hope and suffering; of birth and death, of hunger, thirst and cold, of loneliness and sorrow. »
— Louis L'Amour
«Tranĉilo estas akrigita sur ŝtono, ŝtalo estas hardita per fajro, sed viroj devas esti akrigitaj de viroj. »
« (angle) A knife is sharpened on stone, steel is tempered by fire, but men must be sharpened by men. »