Vizio
Aliaj projektoj
Vizio en Vikipedio

Vizio estas nereala, sed viveca kaj mensa bildo, estigita per dia revelacio, fantazio, pasio. Ĝi ankaŭ estas vido de la futuro aŭ prognozo de kia ĝi estos.

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Amu viajn viziojn kaj viajn revojn, ĉar ili estas la filoj de via animo, la skizoj de viaj finaj atingoj» « (angle) Cherish your visions and your dreams as they are the children of your soul, the blueprints of your ultimate achievements. »
— Napoleon Hill
 
« Por mi ĉio estas en la koncepto. Mi devas havi klaran vizion pri la tuto ekde la komenco»
— Henri Matisse
 
« Vera originaleco konsistas ne en nova maniero sed en nova vizio. » « (angle) True originality consists not in a new manner but in a new vision. »
— Edith Wharton