Boneco
Aliaj projektoj
Boneco en Vikipedio
Boneco en Komuneja kategorio

Bono estas ĉio, kio aperas dezirebla al la individuoj kaj tia kia povas esti konsiderita kiel fina celo atingenda en sia ekzisto.

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« ...se la socio ne postulas esencan bonecon, ĝi ja postulas ke oni prezentu moralecon antaŭ la publiko,kaj antaŭ ĉio, ke oni evitu skandalojn» « …if Society does not ask you to be intrinsically good, it asks you to make a goodly show of morality, and, above all, to avoid scandals. »
— Oscar Wilde, el la romano Telenio (Ĉapitro 9) tradukita de Detlef Karthaus
 
« La Supera Etika Regulo: Agu por eltiri la plej bonan en aliaj kaj per tio en vi mem. »
— Felix Adler
 
« Kiel ĝenerala regulo, ju pli bonaj homoj estas, des pli da Anarkiistoj kaj Socialistoj troviĝos inter ili. » « (angle) As a general rule, the better people are, the more Anarchists and Socialists will be found among them. »
— Benjamin Tucker
 
« Al mi ŝajnas ke tiuj, kiuj estas feliĉaj en tiu ĉi mondo, estas pli bonaj kaj pli amindaj homoj ol tiuj, kiuj ne estas [feliĉaj]. » « (angle) To me it seems that those who are happy in this world are better and more lovable people than those who are not. »
— Samuel Butler, The Way of All Flesh (1903)

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« En ĉiu malbono estas iom da bono. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Kiu bone agas, timi ne bezonas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Eĉ plej granda malbono al bono kondukas. »
— Zamenhofa proverbaro