Supermio

laŭ psikoanalizo, unu el la tri partoj de la psiko (kune kun la mio kaj la ĝio), kiu reprezentas la kulturajn normojn

Supermio estas en psikanalizo unu el elementoj de la homa psiko, kune kun Mio kaj Ĝio.

Supermio
Supermio
Supermio
Aliaj projektoj
Supermio en Vikipedio
Supermio en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

Sigmund Freud

redakti
 
« Sperto instruas ke severeco de la evoluinta ĉe la infano Supermio neniel transdonas severecon de la traktado kiun li mem spertis. Ĉe tre milda edukado ĉe la infano povas formiĝi sufiĉe severa konscienco»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« [ Franz Alexander en sia libroPsikanalizo kaj tuteca personeco” konkludas] “Tro milda kaj indulgema” patro kontribuas al formiĝo ĉe la infano de tro forta Supermio, ĉar sub influo de ĉirkaŭanta lin amo li ne havas alian eliron krom turni la agresemon internen. Ĉe senhejma infano, kreskinta sen amo, falas nivelo de streĉiteco inter Mio kaj Supermio kaj lia tuta agresemo povas esti direktita eksteren. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Pento estis rezulto de origina ambigueco de la sentoj rilate la patron: la filoj lin malamegis, sed ili ankaŭ amis lin. Post kontentigi la malamegon per agreso, la amo manifestiĝis kiel pento pro la farita ago, okazis identigo de Supermio kun la patro. Kvazaŭ pune pro la agresa ago kontraŭ la patro, lia potenco ricevis Supermion, starigantan limigojn, farantan malpermesojn pri ripetado de la ago. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Supermio de iu ajn kultura epoko havas la saman fonton kiel Supermio de la individuo. Tiu ĉi fonto estas impreso, postlasita de gvidantoj, de homoj de subprema spirita forto aŭ de la homoj ĉe kiuj unu el la homaj pasioj ricevis la plej fortan kaj puran — do ofte unuflankan — esprimon. Foje analogio iras eĉ pli for: sufiĉe ofte, se ne ĉiam, tiuj personoj dum la vivo estas mokataj, persekutataj aŭ eĉ plej kruele ekstermataj. Ja ankaŭ la prapatro estis deigita oble pli malfrue post sia perforta morto»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Etikon oni povas kompreni kiel provon de terapia influo, kiel penon atingi helpe de ordonoj de Supermio tion, kion malsukcesis fari la tuta resta laboro de la kulturo. Temas pri tio, kiel forigi de sur la vojo de la kulturo la plej gravan obstaklon — la fundamentan agresemon de la homo»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« La ordono “amu la proksimulon” kontribuas al la homa agresemo kaj estas mirinda ekzemplo de nepsikologia karaktero de la agoj de la kultura Supermio. La ordono estas neplenumebla, ĉar tiom granda inflacio de la amo povas nur malaltigi ĝian valoron, sed ne forigi la bezonon»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Supermio estas posteulo kaj reprezentanto de la gepatroj (kaj edukistoj), kontrolintaj la konduton de la individuo dum la unua vivperiodo; Supermio preskaŭ senŝanĝe transprenas la funkcion de la pliaĝuloj. Supermio subigas Mion al longdaŭra dependeco, efektivigante konstantan premadon sur ĝin. Same kiel infanaĝe Mio estas zorgita ke ĝi ne perdu amon de tiu ĉi reganto, laŭdon de lia flanko ĝi traktas kiel liberigon kaj kontentigon, riproĉon — kiel konsciencriproĉon. Kiam Mio oferas al Supermio tiun aŭ alian pasion, ĝi atendas kiel premion kreskon de amo al si. Konscio ke la amo estas merita, kaŭzas fieron»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Oni povas diri ke granda homo estas la aŭtoritato, por kiu homoj faras multon, kaj ĉar granda homo agas pro sia simileco al figuro de la patro, do ni ne rajtas miri, se en la amasa psikologio ĝi havas rolon de Supermio. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Vidu ankaŭ

redakti