Henri MATISSE (naskiĝis la 31-an de decembro 1869, mortis la 3-an de novembro 1954) estis franca artisto elstara pro sia uzado de koloro kaj sia flua, genia kaj originala desegnarto. Li estis desegnisto, presaĵfaristo, kaj skulptisto, sed estas konata ĉefe kiel pentristo.
«Ĉie estas floroj por tiuj, kiuj volas vidi ilin.»
« Estas nenio pli malfacila por vere kreiva pentristo ol pentri rozon, ĉar antaŭ ol li povu fari tion, li devas unue forgesi ĉiujn rozojn iam ajn pentritajn. »
«Malrapide mi malkovris la sekreton de mia arto. Ĝi konsistas el meditado pri la naturo, pri la esprimo de revo ĉiam inspirita de la realo. Per pli da partopreno kaj reguleco, mi lernis puŝi ĉiun studon en certan direkton. Iom post iom mi asertis, ke pentraĵo estas esprimilo, kaj ke oni povas esprimi la samon plurmaniere. »
— Ĉe intervjuo de Jacques Guenne, L'Art Vivant (15-an de septembro 1925)
« Mi simple provas meti kolorojn, kiuj redonas mian senton. »
« Miaflanke mi neniam evitis la influon de aliaj. Mi konsiderus ĝin malkuraĝo kaj manko de sincereco al mi mem. »
— Henri Matisse
« La plej simplaj rimedoj estas tiuj, kiuj plej bone ebligas al artisto esprimi sin. »
« Por mi ĉio estas en la koncepto. Mi devas havi klaran vizion pri la tuto ekde la komenco. »