Belo

vida eco de aĵo, ulo, aŭ loko kiu plaĉas al vidantoj
(Alidirektita el Beleco)
Belo
Belo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Belo en Vikipedio
Commons-logo.svg Belo en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Belo en Vikivortaro

Belo estas tio, kio estas bela, rigardata en abstrakta, absoluta maniero.

CitaĵojRedakti

Sigmund FreudRedakti

 
« Ĝuado de beleco havas specifan, iom narkotikan karakteron de la sentoj. Utilo de la beleco estas ne tre klara, ĝia kultura valoro ankaŭ ne estas evidenta, sed tamen la kulturo ne povas ekzisti sen ĝi. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« La “bela” kaj “ekscita” estas laŭ esenco originaj ecoj de la seksa objekto. Atentindas la fakto ke la seksorganoj mem, kies vido kaŭzas ekscitiĝon, preskaŭ neniam estis konsiderataj belaj; karaktero de la bela estis ligata al konataj sekundaraj seksaj atributoj. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]

Aliaj aŭtorojRedakti

 
« Imagu la belan, kvazaŭ absorbintan la tutan energion de la malbela: vi ricevos la modon… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Mi estas ne bela, mi estas eĉ pli malbona»
— Marie Dorval
 
« Pli bonas esti bela ol bona, sed pli bonas esti bona ol malbela. »
— Oscar Wilde
 
« Juneco estas feliĉa, ĉar ĝi havas la kapablon vidi belecon. Ĉiu, kiu konservas la kapablon vidi belecon, neniam maljuniĝas. »
— Franz Kafka
 
« Ŝajnas, ke se oni laboras el la vidpunkto akiri belecon en siaj ekvacioj, kaj se oni vere havas solidan komprenon, oni estas sur certa linio de progreso» « (angle) It seems that if one is working from the point of view of getting beauty in one's equations, and if one has really a sound insight, one is on a sure line of progress. »
— Paul Dirac
 
« Estas malmultaj klopodoj pli favoraj al humileco ol tiu de la tradukinto provanta komuniki nekomunikeblan belecon. Tamen, krom se ni provos, io unika kaj neniam superita ĉesos ekzisti krom en la bibliotekoj de kelkaj scivolemaj libroamantoj. » « (angle) There are few efforts more conducive to humility than that of the translator trying to communicate an incommunicable beauty. Yet, unless we do try, something unique and never surpassed will cease to exist except in the libraries of a few inquisitive book lovers. »
— Edith Hamilton
 
« Oni ne povas kolekti ĉiujn belajn konkojn sur la strando. Oni povas kolekti nur kelkajn, kaj ili estas pli belaj, se ili estas malmultaj. » « (angle) One cannot collect all the beautiful shells on the beach. One can collect only a few, and they are more beautiful if they are few. »
— Anne Morrow Lindbergh
 
« Kiam oni iam plene eniris la regnon de amo, la mondo - kiom ajn malperfekta - fariĝas riĉa kaj bela, ĝi konsistas nur el ŝancoj por amo. »
— Søren Kierkegaard, La Verkoj de Amo (The Works of Love)
 
« La vera peko kontraŭ la vivo estas misuzi kaj detrui belon, eĉ sian - eĉ pli, sian propran, ĉar tio estis metita en nian prizorgon kaj ni respondecas pri ĝia bonfarto» « (angle) The real sin against life is to abuse and destroy beauty, even one's own — even more, one's own, for that has been put in our care and we are responsible for its well-being. »
— Katherine Anne Porter
 
« Ĉio, kio estas iel bela havas sian fonton de beleco en si mem, kaj estas kompleta en si mem; laŭdo ne formas parton de ĝi. Do ĝi estas nek pli malbona nek pli bona por esti laŭdata. »
— Marko Aŭrelio
 
« Arto estas realisma kiam ĝi klopodas esprimi etikan idealon. Realismo strebas al vero, kaj vero ĉiam estas bela. »
— Andrej Tarkovskij
 
« Kiam oni iam plene eniris la regnon de amo, la mondo -kiom ajn malperfekta ĝi estu- fariĝas riĉa kaj bela, ĝi konsistas nur el ŝancoj por amo. »
— Søren Kierkegaard
 
« Mi scias pri nenio utila en la vivo krom tio, kio estas bela aŭ kreas belecon. » « (angle) I know of nothing useful in life except what is beautiful or creates beauty. »
— Henry Adams
 
« Tiu ĉi mondo estus multe pli bona, se ni nur klopodus esti malpli teruraj unu al la alia. Se ni prenus nur 5 minutojn por rekoni la belecon de la alia, anstataŭ ataki unu la alian pro niaj diferencoj. Tio ne ne estas malfacile. Tio estas vere pli facila kaj pli bona maniero vivi. Kaj finfine tio savas vivojn. » « (angle) This world would be a whole lot better if we just made an effort to be less horrible to one another. If we took just 5 minutes to recognize each other’s beauty, instead of attacking each other for our differences. That’s not hard. It’s really an easier and better way to live. And ultimately, it saves lives. »
— Ellen Page
 
« Kio estas bela estas morala, tio estas ĉio. »
— Gustave Flaubert
 
« Homa sento similas al potencaj riveroj, kiuj benas la teron: ĝi ne atendas belecon - ĝi fluas kun senrezista forto kaj kunportas belecon. » « Human feeling is like the mighty rivers that bless the earth: it does not wait for beauty — it flows with resistless force and brings beauty with it. »
— George Eliot, Adam Bede (1859)

Zamenhofa proverbaroRedakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Nokte eĉ monstro estas belulo. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭRedakti