Usono

lando, kies ĉefparto estas en Nord-Ameriko inter Kanado kaj Meksiko, kiu ankaŭ regas Alaskon en nordokcidenta Nord-Ameriko, Havajo-insularon en Pacifiko, kaj ankaŭ aliajn Pacifikajn kaj Karibajn insulojn
(Alidirektita el Usonano)

Usono estas ŝtato en Nordameriko, kiu limas kun Kanado kaj Meksiko.

Usono
Usono
Usono
Aliaj projektoj
Usono en Vikipedio
Usono en Komunejo
Usono en Komuneja kategorio
Usono en Vikivortaro
Usono en Vikinovaĵoj

Citaĵoj

redakti
 
« Al miaj sampatrujanoj, kiuj ofte demandis min, kie estus pli bone apliki fortojn por kontraŭstari al la sovetia minaco, mi estis devigita respondi: atentu niajn usonajn mankojn, aferojn kiujn ni mem plej multe hontas kaj kiuj tre zorgigas nin mem; la rasan problemon, vivkondiĉojn en niaj urbegoj, problemojn de edukado kaj vivmedio de nia junularo, kreskantan abismon inter specialaj scioj kaj amasa kompreno»
— George F. Kennan, Russia, the Atom and the West [1957]
 
« [pri la Sueza krizo] Hodiaŭ en la mondo estas nur du grandaj potencoj – Usono kaj Sovetunio […] ultimato starigis Brition kaj Francion je iliaj lokoj kiel ŝtatoj ne grandaj, nek fortaj. »
— Anŭar al-Sadat [la 19-an de novembro 1956]
 
« […] eksterlandanoj, suferantaj pro psikopatia personeco, epilepsiomensa neplenvaloreco […] devas esti ekskludataj el la enlasataj al Usono. »
— Akto pri enmigrado kaj civitaniĝo. 1952. [66 Stat. 182, 8 U.S.C., paragraph 1182a]
 
« [pri Usono] Nia lando staras sojle de longa politika milito inter maldekstruloj kaj dekstruloj. »
— James Thomson, A House Divided [2010]
 
« Ĉies vojaĝo estas individua. Se vi enamiĝas je knabo, vi enamiĝas je knabo. La fakto ke multaj usonanoj konsideras tion esti malsano rivelas pli pri ili ol pri samseksemo»
— James Baldwin
 
« La spirito de militismo jam difuzis en ĉiujn partojn de la vivo. Mi ja konvinkiĝis, ke militismo estas pli grava danĝero ĉi tie ol en ĉiu alia lando, pro la multaj subaĉetoj, kiujn kapitalismo proponas al tiuj, kiujn ĝi volas detrui. » « The spirit of militarism has already permeated all walks of life. Indeed, I am convinced that militarism is a greater danger here than anywhere else, because of the many bribes capitalism holds out to those whom it wishes to destroy. »
— Emma Goldman
 
« En Usono oni povas maljuniĝi sen devi plenkreskiĝi. » « In Amerika kann man alt werden, ohne erwachsen werden zu müssen. »
— Thomas Gottschalk, SWR Nachtcafé la 15-an oktobro 2004
 
« Por multaj la "usona revo" iĝis koŝmaro. » « For many, the American dream has become a nightmare. »
— Bernie Sanders
 
« Se vi venigas min al la plej 'senalkohola' kantono de la plej konservisma subŝtato [de Usono], post du horoj tiu ĉi persistema epikurano trovos por vi ĉiujn drogojn, putinojn, kaj alkoholaĵojn, kiujn vi bezonos por pasigi eventoplenan semajnfinon. » « Take me to the driest county in the most conservative state [in the U.S.], and in two hours this determined hedonist will find you all the drugs, whores, and booze you'll need to pass an eventful weekend. »
— Dan Savage, Skipping Towards Gomorrah
 
« La plej grava minaco al Usono hodiaŭ ne estas komunismo. Ĝi estas la moviĝo de Usono al faŝisma teokratio, kaj ĉio, kio okazis dum la administrado de Reagan, gvidas nin rekte tra tiu kondukilo [...] Mi ja pensas tion. [...] Kiam oni havas registaron, kiu preferas iun moralan kodekson derivitan de iu religio, kaj tiu morala kodekso iĝas leĝaro por konformi al unu religia vidpunkto, kaj se okazas, ke tiu kodekso estas tre, tre dekstra, preskaŭ ĝis Attila la Huno [...] » « The biggest threat to America today is not communism. It's moving America toward a fascist theocracy, and everything that's happened during the Reagan administration is steering us right down that pipe [...] I really think that. [...] When you have a government that prefers a certain moral code derived from a certain religion and that moral code turns into legislation to suit one certain religious point of view, and if that code happens to be very, very right wing, almost toward Attila the Hun [...] »
— Frank Zappa je Crossfire, 1986
 
« Feliĉe por la okupataj frenezuloj, kiuj regas nin, ni konstante estas Usonaj Ŝtatoj de Amnezio (USA). Ni lernas nenion, ĉar ni memoras nenion. » « (angle) Happily for the busy lunatics who rule over us, we are permanently the United States of Amnesia. We learn nothing because we remember nothing. »
— Gore Vidal
 
« Dum mi estas urbestro de tiu ĉi urbo la grandaj industrioj estas sekuraj. Ni aŭdas pri konstituciaj rajtoj, libera esprimado kaj la libera gazetaro. Ĉiufoje, kiam mi aŭdas tiujn ĉi vortojn, mi diras al mi: 'Tiu viro estas Ruĝa, tiu viro estas Komunisto.' Vi neniam aŭdas veran usonan paroladon tia. » « (angle) As long as I am mayor of this city the great industries are secure. We hear about constitutional rights, free speech and the free press. Every time I hear these words I say to myself, 'That man is a Red, that man is a Communist.' You never hear a real American talk like that. »
— Frank Hague
 
« Memoru ĉiam, ke la kaŭzo de Usono estas la kaŭzo de la homa naturo. » « (angle) Remember always that the cause of the United States is the cause of human nature. »
— William H. Seward

Jean Baudrillard

redakti
 
« Disneyland ekzistas por kaŝi, ke Disneyland efektive estas la “reala” lando — la tuta “reala” Usono (proksimume same kiel la prizonoj servas por kaŝi, ke la tuta socio en sia pleneco, en sia banala ĉieeco estas la malliberejo). »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« [pri Usono] Homoj ne plu interesiĝas unu pri alia, sed por tio ekzistas diversaj kluboj kaj societoj. Ili ne plu tuŝas unu la alian, sed ekzistas kontaktoterapio. Ili ne plu piediras, sed okupiĝas pri saniga kurado ktp. Ĉie oni restarigas perditajn kapablojn aŭ degradiĝintajn korpojn, aŭ perditan komunikkapablon, aŭ perditan manĝoguston. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« …histerio de ŝveliĝo estas unu el plej mirindaj signoj de la usona kulturo… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« La usonanoj ja pro siaspeca egocentrisma altanimeco aŭ stulteco povas lukti kontraŭ malamiko, nur imaginte lin simila al si mem. Ili estas samtempe kaj la misiistoj, kaj la novkonvertitoj je sia propra vivmaniero, kiun ili triumfe projekcias sur la mondon. Ili ne kapablas imagi la Aliulon kaj sekve militi kontraŭ li persone. Tio kontraŭ kio ili militas, estas alieco de tiu la Aliulo kaj tio, al kio ili strebas estas redukto de tiu ĉi alieco, konvertado je sia kredo kaj se tio ne eblas — ekstermo (kiel kaze de la indianoj). »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
 
« Jen la israelanoj estas ne tiom skrupulemaj. Ili rigardas la Aliulon en lia tute nekaŝita malamikeco, sen iluzioj kaj duboj. La Aliulon, la arabon, ne eblas konverti, lia alieco estas nekorektebla, oni ne povas lin ŝanĝi, oni povas lin nur bridi kaj konkeri. Ĉe tio ili tamen agnoskas la Aliulon, kvankam ne komprenas lin. La usonanoj ne nur ne komprenas, sed ankaŭ ne agnoskas. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
 
« La usonanoj… komprenas nur povon kaj ili estas konvinkitaj pri sia boneco… Al ĉiuj trukoj de la Aliulo ili respondos per sia kuglorezista karaktero kaj blenditaj aŭtoj. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
 
« Ĉio ĉi okazas ĉar la Aliulo, same kiel la Malbono, estas neimagebla… Malakcepto, estigata de plena identigo kun si mem surbaze de moralaj valoroj kaj teknika povo. Tio estas Usono, kiu opinias ke ekzistas nur Usono kaj je manko de aliaj fiksrigardas sin mem kun ĉiam pli freneza kompato»
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]

Zbigniew Brzeziński

redakti
 
« [pri la Dua mondmilito] …malvenko de Germanio estis definita precipe de du ekstereŭropaj venkintoj — Usono kaj Sovetunio… »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« [pri la Malvarma milito] Usono estis vaste konsiderata kiel reprezentanto de estonteco, kiel la socio, kiu meritas fascinon kaj dignas je imitado. Kaj inverse, Rusio rilate kulturon estigis malestimon flanke de plejparto de siaj vasaloj en Centra Eŭropo kaj eĉ pli grandan malestimon flanke de sia ĉefa kaj ĉiam pli necedema aliancano — Ĉinio»
— Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« NATO ligas la plej evoluintajn kaj influajn ŝtatojn de Eŭropo al Usono, transformante Usonon je la ĉefa aganto eĉ en la internaj eŭropaj aferoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Krome necesas konsideri kiel parton de la usona sistemo la tutmondan sistemon de specialiĝintaj organizaĵoj, speciale la “internaciajn” financajn instituciojn. La Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko, oni povas diri, reprezentas tutmondajn interesojn kaj ilia kliento povas esti nomata la tuta mondo. Tamen efektive en ili dominas la usonanoj… »
— Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Malsame al la antaŭaj imperioj, tiu ĉi vasta kaj komplika tutmonda sistemo ne estas hierarkia piramido. Inverse, Usono staras centre de la interligita Universo, en kiu la povo estas realigata pere de konstanta manovrado, dialogo, difuzio kaj strebo al formala interkonsento, kvankam tiu ĉi povo devenas de unueca fonto, nome: Vaŝingtono, distrikto Kolumbio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Eble la plej granda komplimento, kiun la mondo donas al la centra situo de la demokratia procezo en la usona tutmonda hegemonio, estas granda skalo de engaĝiĝo de aliaj landoj en la internaj usonaj politikaj aferoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« [en Usono] …la juda, greka kaj armena lobioj estas la plej efike organizitaj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Kune la eŭrazia povo grave superas la usonan. Feliĉe por Usono, Eŭrazio estas tro granda por esti unueca politike. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Sed se la meza parto [de Eŭrazio, do Rusio] rezistos al la Okcidento, iĝos aktiva unueca ento kaj ekregos la Sudon aŭ formos aliancon kun partopreno de granda orienta ŝtato, do la usona dominado en Eŭrazio draste malkreskos. Same okazos, se du grandaj orientaj ludantoj iamaniere unuiĝos. Fine, se la okcidentaj partneroj forpelos Usonon de ĝia sidstango en la okcidenta periferio, tio aŭtomate signifos finon de la partopreno de Usono en la ludo sur la eŭrazia ŝaktabulo, eĉ se tio verŝajne signifos ankaŭ finfine subiĝon de la okcidenta finaĵo al la reviviĝinta ludanto, okupanta la mezan parton [Rusio]. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« …plejparto de la usonanoj ĝenerale ricevas neniun specialan kontentiĝon pro nova statuso de sia lando kiel la sola tutmonda regpovo. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Ĉu tio estas bone aŭ malbone, sed nome Usono nun difinas evoludirekton de la homaro kaj ĝia rivalo ne videblas. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Pro tio Usono alfrontas unikan paradokson: ĝi estas la unua vere tutmonda superpotenco, tamen la usonanoj ĉiam pli estas zorgitaj pri danĝeroj, kiuj venas de oble malpli fortaj malamikoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Usono, panikanta kaj obsedita je fortigado de propra sekureco, plej verŝajne estos izolita kaj ĉirkaŭita de la malamika mondo»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« [pri Usono] Neceso akcepti nesekurajn vivkondiĉojn ekhavas evidente kronikan karakteron. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Ĉar Usono — konsiderante ĝian kontraŭdiran rolon en la mondo — estas destinita iĝi katalizilo de movado direkte al tutmonda unueco aŭ al tutmonda ĥaoso, sur la usonanoj kuŝas unika respondeco pri tio, kiun el tiuj du vojoj ekiros la homaro. Ni devos elekti inter la regado super la mondo kaj gvidado en ĝi. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Nur fine de la 1950-aj jaroj kaj plej verŝajne nur dum la Kuba misila krizo, Usono ŝoke komprenis, ke la modernaj teknologioj transformis [ĝian] neatakeblecon je parto de pasinteco»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« La milito kiel formale deklarita stato foriris al pasinteco… Ekde momento de la fino de la Dua mondmilito Usono partoprenis en du grandaj militoj, en kiuj pereis 100 mil usonanoj, kaj en proksimume duondekduo da relative seriozaj operacoj, akompanitaj de malgrandaj perdoj por la usona flanko, kaj ankaŭ unuflanke bombardis almenaŭ tri ĉefurbojn de aliaj ŝtatoj, eĉ ne unu fojon formale deklarinte la militon. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« …nenio havas tiom decidan signifon por daŭra paco en la tuta mondo ol la povo de Usono. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Oni ne povas eviti la historiajn faktojn: la ĉefa kialo de tio, ke pikilo de la terorismo estis direktita al Usono iĝis sendube engaĝiĝo de Usono en aferoj de Proksima Oriento… »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« …bildo de la islamo en percepto de multaj usonanoj estas preskaŭ speguliĝo de la islamo-fundamentisma bildo de Usono kiel la “granda Satano”. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« …Usono devos eviti montri ke ĝi kvazaŭ konsideras islamon, pro ĝia kvazaŭ profunde alia kultura origino, esti nekapabla trapasi la samajn etapojn de la politika evoluo kiel la kristana kaj budhisma mondoj. Antaŭ sesdek jaroj estis tute ne evidente, ke Germanio kaj Japanio iĝos centroj de demokratio»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« …la plej videblan kaj senteblan tutmondan influon la usona popola kulturo okazigas tra filmoj kaj televidserioj»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Estetoj povas kritiki amasan kulturon, sed iliaj gustoj ne transdoniĝas al aliaj. Usonon, kiel fonton de la kultura tento, ne eblas haltigi per oficiala dekreto. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« La unua provo en 1928 elekti kiel prezidanton de Usono katolikon fiaskis pro evidentaj antaŭjuĝoj, sed la dua — en 1960 — sukcesis. En la 1930-aj jaroj judoj jam eniris la prezidantan kabineton, sed komence ili klopodis ne akcenti sian judan devenon. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Lukto kontraŭ la ŝtatoj de la “akso” dum la Dua mondmilito (kaj sekvinta apero de la juda ŝtato) stimulis ĉe la usonaj judoj strebon identigi sin kun interesoj de Israelo, dum la italaj kaj japanaj enmigrintoj klopodis substreki mankon de iuj ajn politikaj ligoj kun siaj eksaj patrujoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Vastasence hodiaŭ la plej aktivaj, influaj kaj riĉaj etnaj lobioj [en Usono] kun eksterpolitika aktiveco estas la juda, kuba, greka kaj armena»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Naturaj kontraŭuloj de la usona juda komunumo — naftaj kompanioj kaj islama komunumo — ne povas rivali kun ĝi. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Arabdevenaj usonanoj ofte plendas ke en lastaj jaroj en tiuj sekcioj de la Konsilio pri Nacia Sekureco, la Ŝtata Departemento kaj la Ministerio pri Defendo, kiuj estas ligitaj al Proksima Oriento, superajn postenojn okupas usonaj judoj dum aliro de la arabdevenuloj estas praktike fermita. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Kaze de manko de baza unuiĝo surbaze de kompreno de la komuna estonteco de Usono, la usona mozaiko povas transformiĝi je rivalado inter etnaj grupoj, ĉiu el kiuj estos asertanta (kaj konvinkanta pri tio aliajn), ke ĝi posedas iujn specialajn konojn kaj rajtojn por ellabori la politikan kurson inter multaj kontraŭdiraj eksterpolitikaj interesoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Etnaj frakcioj en la kongreso iĝis kutima afero. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« …formiĝis klara tendenco al limigo de civitanaj rajtoj, speciale de loĝantaj en Usono eksterlandanoj sen usona civitaneco. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Pli longdaŭra problemo estas, ĉu la tute komprenebla, akra reago de Usono post la 11-a de septembro [2001] ne sekvigos rekonsideradon de tradicia, tre fragila ekvilibro inter individuaj liberoj kaj nacia sekureco. Tia principa rekonsiderado, speciale kune kun modernaj teknikaj eblecoj en la kampo de sekureco, povas kun paso de la tempo transformi Usonon je fermiĝinta, koncentriĝinta je propra sekureco ksenofobia hibrido de demokratio kaj aŭtokratio, eble eĉ kun elementoj de la ŝtato-fortikaĵo. Jam ekzistas du ŝtatoj, eblaj aŭgurantoj de tia estonteco: Israelo kaj Singapuro»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Supreniro de Usono al la pinto de la tutmonda hierarĥio okazis proksimume en 1990. En 1995 ĝia internacia statuso ŝajne atingis sian apogeon. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Kun disvastiĝo de humoro de sieĝita fortikaĵo Usono riskas transformiĝi je socio de homoj, timantaj eliri hejmon, izolitaj de la tuta mondo. Nacia tradicio de civilaj rajtoj kaj kapablo iĝi ekzemplo de inspira certeco pri avantaĝoj de demokratio, komencis malkreski. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Usonanoj devas kompreni ke iliaj normoj de konsumado baldaŭ malkaŝe alfrontos ĉiam pli senpaciencajn egalismajn strebojn. Tiel aŭ alie, sed ekspluatado de naturaj resursoj, troa energikonsumado, indiferenteco al la monda ekologio, same kiel enormaj loĝejoj de riĉuloj kaj pasio al plezuroj, atestas indiferentecon al problemoj, kiujn spertas plejparto de la homoj en la mondo»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Nuntempe la sola civila devo por ĉiuj usonanoj estas pagado de impostoj (kun eviteblecoj por grandaj korporacioj kaj riĉuloj). Eĉ partopreno en nacia defendo, krom ekstremaj kazoj de urĝostato, estas propravola ago, krome finance alloga nur por malpli privilegiitaj. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Nur unu procento de la usonaj studentoj studas eksterlande kaj plejparto ne havas eĉ nebulan imagon kie troviĝas la aliaj landoj. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« En la 20-a jarcento Usono iĝis la ĉefa defendanto de demokratio de totalismo. En la hodiaŭa maltrankvila mondo Usono devas dediĉi sin al serĉado de universala homa digno, kiu enkorpigas liberecon kaj demokration, sed samtempe havas estimon al kultura diverseco kaj agnoskas ke la ekzistantaj sociaj maljustaĵoj devas esti forigitaj. Strebo al akiro de la homa digno estas la akso de fenomeno de tutmonda politika vekiĝo. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Mi havas senton ke nia publiko vivas en iu nirvano. Ĝi efektive ne komprenas kio okazas en la mondo»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Nia lando plej multe ol iu ajn partoprenas en la mondaj aferoj kaj ĉe tio nia publiko estas inter la plej malkleraj en la mondo… Sekve de tio usonanoj pli bone scias tion, kion oni montras je televido ol tion kio efektive okazas en la mondo kaj gravas. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« La konsumisma kulturo kaj malekvilibrigo de ekonomio, aperintaj ĉe Clinton kaj daŭrintaj ĉe George W. Bush rezultis en tio, ke lime de jarcentoj krevis sapveziko de la valorpapera merkato, kaj malpi ol jardekon poste komenciĝis grandskala financa krizo. La detrua unuflanka kurso de George W. Bush rezultigis la dekjaran militon en Proksima Oriento kaj disfalon de la ekstera politiko de Usono ĝenerale. La financa katastrofo de 2008 preskaŭ metis la landon en la nova ekonomia depresio, iginte Usonon — kaj plejparton de la Okcidento — ekpensi pri tio, kiom damaĝajn sekvojn kaŭzas sendetena konsumado. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Inter Sovetunio fine de ĝiaj tagoj kaj Usono komence de la 21-a jarcento vere videblas maltrankviliga simileco. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Kaj kvankam klare esprimita ideologia alternativo al Usono en tiu ĉi jarcento ankoraŭ ne aperis, se la usona sistemo perdos en la okuloj de la amasoj sian aktualecon, ĝin povas ombrigi per siaj sukcesoj la ĉina sistemo. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Sekreto de la ĉiama historia allogeco de Usono estas kombino de idealismo kaj materiismo, kiuj servas kiel same povaj fortoj de motivado por la homaro»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« La ĉefajn kialojn por maltrankviliĝi Usono havas ses. La unua estas la kreskanta kaj minacanta iĝi neeltenebla por la ekonomio ŝtata ŝuldo… La dua maltrankviliga punkto estas la putriĝinta financa sistemo… La tria preteksto por maltrankviliĝi estas la kreskanta malegaleco de enspezoj kune kun stagnado de socia moviĝemo, kio minacas en longdaŭra perspektivo socian interkonsenton kaj demokratian stabilecon (la du faktoroj, garantiantaj efikecon de la ekstera politiko de Usono)… En 2007 la plej riĉa 1% de la usonaj familioj posedis ŝokan parton je 33,8% de la naciaj riĉaĵoj de Usono, dum la malsupraj 50% posedis nur 2,5%... en lastaj du jardekoj socia moveĝemo en Usono grave malkreskis dum la malegaleco de la enspezoj inverse kreskas… La kvara fonto de la maltrankvilo estas degenero de la nacia infrastrukturo. Se Ĉinio konstruas novajn fluĝavenojn kaj vojojn, Eŭropo, Japanio kaj nun ankaŭ Ĉinio povas fieri pri rapidegaj trajnoj, la usonaj analogoj postrestis for en la 20-a jarcento. La nura Ĉinio havas 5000 km da fervojo por rapidegaj pasaĝeraj trajnoj — al Usono mankas eĉ unu. La pekina kaj ŝanhaja flughavenoj por jardekoj avancis laŭ produktiveco kaj eleganteco siajn vaŝingtonajn kaj novjorkajn kamaradojn, kiuj ĉiam pli memorigas pri la “tria mondo”…

La Usona societo de inĝenieroj-konstruistoj en sia raporto pri la usona infrastrukturo en 2009, donis al Usono la ĝeneralajn hontigajn “du poentojn” [el kvin], kiu formiĝas el “duo” por la aviado, “trio kun minuso” por la fervojo, “duo kun minuso” por vojaj servoj kaj “duo kun pluso” por la energetiko. La urba rekonstruado progresas malrapide, slumoj kaj kadukiĝanta municipa loĝejaro en multaj urboj (inkluzive la ĉefurbon de la lando) estas videbla atesto de la socia neglekto… …Stato de la usona infrastrukturo, kiel estis dirite supre, nun karakteras pli al la malfortiĝanta ŝtatego ol al la plej noviga ekonomio de la mondo. La daŭra degenero de la infrastrukturo neeviteble influos kvanton de produktado, kaj eble en momento, kiam konkurenco kun evoluontaj landoj intensiĝos. Se la sistema rivalado inter Usono kaj Ĉinio kreskos, la kadukiĝanta infrastrukturo iĝos samtempe simbolo kaj simptomo de la usona malforteco. La kvina vundebla loko de Usono estas tre malfortaj scioj de la usona loĝantaro pri la ekstera mondo. Amara vero estas ke la usonanoj timige malbone orientiĝas en la bazaj aferoj de la monda geografio, kurantaj eventoj kaj eĉ en ŝlosilaj punktoj de la monda historio… Laŭ studo de 2006, 63% de la usona junularo ne povis montri en la mapo de Proksima Oriento Irakon, 75% malsukcesis trovi Iranon, 88% — Afganion, kaj ĉio ĉi en la tempo kiam la lando realigis multekostan militkampanjon en la respektiva regiono. Ne pli bone statas la aferoj pri historio… pli ol 30% de plenkreskaj usonanoj ne povis nomi du landojn, kontraŭ kiuj Usono militis dum la Dua mondmilito… Laŭ rezultoj de la enketado, plenumita en 2002 de la Nacia Geografia Societo, komparanta sciojn pri geografio kaj kurantaj eventoj ĉe la junularoj de Svedio, Germanio, Italio, Francio, Japanio, Britio, Kanado, Usono kaj Meksiko, Usono okupis la antaŭlastan lokon, pene avancinte nur sian malpli evoluintan najbaron Meksikon… Se ne konsideri kvin plej grandajn gazetojn, loka gazetaro kaj televido preskaŭ tute ne priparolas internaciajn eventojn — escepte de specialaj raportaĵoj kaze de sensacioj kaj grandaj katastrofoj. Anstataŭ novaĵoj estas proponataj amuzaj faktoj kaj animtiklaj vivhistorioj. La kumula rezulto estas ke la loĝantaro facile subiĝas al paniko, stimulata de ĵurnalistoj, speciale post la terora atako [de la 11-a de septembro 2001]. Kio siavice kreskigas probablecon de sinmortigaj eksterpolitikaj agoj…

La sesa Aĥilla kalkano, ligita al la antaŭa, estas ĉiam pli bremsanta kaj partieca politika sistemo. Politikaj kompromisoj iĝis malfacile rekoneblaj parte pro tio, ke en amaskomunikiloj, speciale en televido, radio kaj politikaj blogoj, ĉiam pli dominas sarkasma partieca diskurso, dum relative neinformitaj amasoj emas al la maniĥeisma demagogio. Rezulte de tio politika paralizo malhelpas fari necesajn paŝojn, kiel kaze de redukto de la buĝeto, kaj Usono aspektas por la monda komunumo kiel malkapabla solvi akrajn sociajn problemojn… »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« La unua punkto en la listo de fortaj flankoj de Usono estas ĝia totala ekonomia forto… La dua punkto en la listo de la fortaj flankoj estas avantaĝo en la kampo de novigaj teknologioj… La tria avantaĝo de Usono estas relative forta demografia bazo, speciale kompare al Eŭropo, Japanio kaj Rusio… La kvara avantaĝo de Usono estas kapablo pri rapida mobiliziĝo… Kvine, senduba avantaĝo de Usono antaŭ iuj plej gravaj ŝtategoj estas geografia bazo, kies specifo estas la unika sekureco de landlimoj, riĉeco de naturaj resursoj, strategie avantaĝa situo kaj grandeco de la teritorio, kaj ankaŭ etna homogeneco de la loĝantaro, ne influata de etnaj kvereloj… La sesa punkto en la listo de la fortaj flankoj de Usono estas ĝia asociiĝo kun kompleto de valoroj (homaj rajtoj, persona libereco, politika demokratio, ekonomiaj eblecoj), kiuj estas aprobataj de ĝia loĝantaro kaj dum multaj jaroj firmigis ĝian tutmondan statuson. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« En 2010 la Afgana kaj Iraka militoj jam eniris liston de la plej longaj en la tuta usona historio»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Ĉe tio la Afgana kaj la Iraka konfliktoj — same kiel siatempe iamaj ekspediciaj militoj de la Okcidento — praktike ne influis la internan vivon de Usono (se ne konsideri la militistojn kaj iliajn familiojn). Kaj kvankam ambaŭ militoj eltiris miliardojn da dolaroj el la usona buĝeto, postulante pli altajn elspezojn ol ĉiuj antaŭaj militoj krom la Dua mondmilito, elspezoj en procentoj de la usona Malneta Enlanda Produkto estis malaltaj — pro nekredebla kresko de la usona ekonomio»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Demagogio, nutrata de timoj, estas pova armilo, rapide donanta fruktojn, sed ĉe tio kapabla kaŭzi gravajn internajn kaj eksterajn problemojn en longdaŭra perspektivo. Kiel ekzemplo de ĝia detrua influo povas servi la plej famaj kazoj de misuzoj de irakaj militkaptitoj, inkluzive iujn superajn oficirojn. Tio estas flankefikoj de perceptado de malamiko kiel enkorpigo de la malbono, al kiu do rajte aplikeblas kruelaj rimedoj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Mi imagas tri bazajn scenarojn, spegulantajn eventualan regreson de Usono. La plej malbona evoluo de la eventoj inkluzivas seriozan financan krizon, sinkigantan Usonon kune kun plejparto de la mondo je detruega depresio. Kiel montris la krizo de 2007, tiu terura perspektivo estas tute ne fantazia. Kune kun detruaj sekvoj de la kreskanta engaĝiĝo de Usono je operacoj eksterlande, tia katastrofo povas je nuraj kelkaj jaroj fini la tutmondan dominadon de Usono. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« La ĉefa realo estas tia: Usono samtempe riskas regresi je sistema kadukiĝo, kaŭzita je manko de la progreso en la sociala, ekonomia kaj politika reformadoj, kaj rikolti fruktojn de la erara ekstera politiko, kiu en lastaj jaroj estas timige malproksima de konsiderado de specifaĵoj de la postimperia epoko. Dume la potencialaj rivaloj de Usono (speciale en iuj partoj de Azio) paŝon post paŝo engaĝiĝas je realoj de la 21-a jarcento»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« …malfortiĝo de Usono plej verŝajne malaltigos ĝian ekonomian stabilecon kaj politikan singardemon, akriginte supremenciitajn problemojn. Krome tio povas kaŭzi kreskon de naciismo, troan sentemon pri la aferoj de la nacia memkonscio, paranojajn vidpunktojn rilate internan sekurecon kaj maldeziron malŝpari resursojn por evoluigo de aliuloj. Do stabila kunlaboro kun Meksiko apenaŭ alfrontos popolan subtenon. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« …internaj kaj regionaj perspektivoj de la malfortiĝinta Usono preskaŭ tutcerte igos ĝin eĉ pli demonizi la meksikan enmigradon kaj spronos ekdubi pri preteco de Meksiko lukti kontraŭ siaj narkokarteloj. Usono plej verŝajne aplikos pli radikalajn solvojn (malpermeso de eniro aŭ deportado de enmigrintoj, fortigo aŭ deplojado de armeaj trupoj ĉe la limo), tiel nuligante bonajn najbarajn rilatojn kaj eble ardigante geopolitikan konfrontiĝon. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« …nuntempe Usono kontrolas (per la baziĝanta en Kalifornio privata nekomerca organizaĵo ICANN — Korporacio pri Distribuado de Numeroj kaj Nomoj en Interreto) plejparton de aliro al la kiberspaco. Malkontento pri tiu hegemonio, ŝarĝita je suspektoj pri kiberspionado kaj serioza minaco de kibermilitoj, komplikas jam sen tio komplikan taskon de administrado de tiu strategia posedaĵo. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Erich Fromm

redakti
 
« En Usono, kie preskaŭ nenio restis el la feŭdismaj postrestaĵoj kaj kie tiom altas socia movebleco, identigo kun la socia pozicio nature estas malpli efika kaj sento de identeco ĉiam pli kaj pli ŝoviĝas al konformismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Manio de akumulado kaj posedado efektive iĝis signo de la plej postrestinta parto de la loĝantaro — de la malsupraj tavoloj de la meza klaso; ĉe tio trovi ĝin en Eŭropo estas oble pli facile ol en Usono. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La eŭropa kritiko rilate Usonon baziĝas plejparte sur la homaj valoroj de feŭdismo, ĉar ili plu vivas en Eŭropo. Tio estas kritiko de nuntempo nome de pasinteco, rapide malaperanta en Eŭropo mem. Tiurilate diferenco inter Eŭropo kaj Usono estas nura diferenco inter pli malnova kaj pli nova etapoj de kapitalismo, inter kapitalismo kun almiksaĵo de feŭdismaj postrestaĵoj kaj kapitalismo pura. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer

redakti
 
« Nemalfacilas kompreni kial Usono kaj Anglio (aŭ alia okcidenta demokratio) ne povis ludi senperan kaj gvidan rolon en vekiĝo de la aziaj landoj de postresteco kaj inercio: la demokratioj aŭ malinklinas aŭ malkapablas fajrigi spiriton de renaskiĝo en milionoj da azianoj. Helpo de la okcidentoj demokratioj al la vekiĝo de la Oriento estis malrekta kaj certe senintenca. Ili fajrigis en la Oriento entuziasmon de indigno kontraŭ la Okcidento. Tiu kontraŭokcidenta pasio nun vekas la Orienton de dormo dum jarcentoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Tasko de ĉesigo de unu amasa movado povas esti solvita danke al anstataŭigo de ĝi per alia amasa movado. La sociala revolucio povas esti haltigita per subtenado de religianacia movado. Ekzemple en landoj, kie katolikismo denove iĝis spirita amasa movado, ĝi kontraŭas disvastiĝon de komunismo. En Japanio naciismo ensorbis ankaŭ ĉiujn movadojn de la sociala protesto. En nia Sudo [Usono] movado de rasa solidareco efikas kiel preventa ago kontraŭ la sociala eksplodo. Simila situacio videblas ankaŭ inter la francoj en Kanado, kaj inter la buroj en Sud-Afriko»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La samaj homoj, kiaj plenigas la kreskantan amasan movadon, verŝajne volonte uzus eblecon transloĝiĝi al alia lando. Transloĝiĝo do povas esti anstataŭigo de la amasa movado. Tre verŝajne ke se Usono kaj la Brita imperio helpu ekzemple al amasa elmigrado el Eŭropo post la Unua mondmilito, — ne okazus nek la faŝisma, nek la nazia revolucioj. En nia lando libera kaj facila transloĝiĝo tra grandega kontinento helpis al la sociala stabileco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La ortodoksa judo sentas sin malpli malkontenta ol emancipita judo. Nigrulo en la Sudo en atmosfero de segregacio sentas sin malpli malkontenta ol nigrulo en la Nordo, kie mankas segregacio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Ofte ofenditaj de iu, ni komencas malami tute ne komplican al tiu alian homon aŭ grupon da homoj. La rusoj, timigitaj de la sekreta polico de Stalin, facile ekflamas je malamo kontraŭ kapitalismaj “bruligantoj de la milito”; la germanoj, subpremitaj de la Versajla traktato, venĝis eksterminte la judojn; la zuluoj, subpremitaj de la buroj, buĉas la hindojn; la blankaj pleboj, ekspluatataj de politikistaĉoj de la Sudo, linĉas la nigrulojn»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Sento de propra supereco kontraŭas imitadon. Se milionoj da enmigrintoj, alveturintaj je nia lando, estus “elektitaĵo” de la popoloj de tiuj landoj, el kiuj ili venis, ekzistus ne la unueca Usono, sed diverslingva mozaiko el malsamaj laŭ kulturo grupoj. Sed milionoj da diversgentaj alvenintoj miksiĝis rapide kaj ĝisfine danke al tio, le plejparto el ili eliris el medio de la malsuperaj kaj malriĉegaj klasoj, malestimataj kaj rifuzitaj. Ili venis ĉi tien kun pasia deziro forĵeti de si sian apartenon al la malnova mondo kaj renaskiĝi por la nova vivo, pro kio ili aŭtomate estis provizitaj per senlima kapablo imiti kaj alproprigi la novan. La fremda en la nova lando estis pli alloganta ilin, ol forpuŝanta. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La homo kredanta uzas praktikon de teroro ne nur por timigado kaj subpremado de siaj malamikoj, sed ankaŭ por fortikigado kaj fortigado de sia propra kredo. Ĉiu linĉado en nia Sudo ne nur timigas la nigrulojn, sed ankaŭ fortigas fanatikan kredon de la blankuloj je ilia supereco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La kredanto, kiom ajn estus liaj agoj furiozaj kaj perfortaj, ĝenerale estas la homo obeema kaj subiĝema. Novkonvertitaj kristanoj, atakintaj la universitaton en Aleksandrio kaj linĉintaj tie profesorojn, suspektitajn pri herezo, estis obeemaj anoj de la unueca eklezio. Komunisto — aktiva partoprenanto de strataj tumultoj — estas servila ano de la partio. Japanaj kaj naziaj arogantuloj kaj furiozuloj estis la plej disciplinemaj homoj, kiujn nur konis la mondo. Ĉe ni, en Usono, dunganto ofte trovas en fanatikulo-rasisto, inklina al amasa perforto, obeeman kaj kvietan laboriston, en armeo tia homo estas speciale disciplinema soldato»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kiam nacio ĉesas pasie strebi al io aŭ kiam celo de ĝiaj streboj iĝas konkreta kaj limigita, potencialo de ĝia kuraĝo falas. Nur celo, kiun oni povas ĉiam perfektigadi, konservas potencialon de la nacia kuraĝo eĉ tiam, kiam deziroj de la nacio ĉiam plenumiĝas. Ĉe tio la celo ne nepre devas esti tro alta. Malnobla idealo de senĉese kreskanta vivnivelo konservis la usonan nacion kiel sufiĉe kuraĝan. Angla idealo de terposedanto kaj la franca — de rentulo — estas konkretaj kaj limigitaj. Tiu ĉi konkreteco de la naciaj idealoj verŝane estas ligita al malkresko de energioj de ambaŭ nacioj. En Usono, Rusio kaj Germanio idealoj estas nekonkretaj kaj nelimigitaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Samuel P. Huntington

redakti
 
« Usona regado de la tutmonda kina, televida kaj videa industrioj eĉ superas ĝian dominadon en aviadila industrio. 88 el 100 la plej spektataj filmoj en la mondo en 1995 estis usonaj kaj du usonaj kaj du eŭropaj organizoj dominis en la sfero de kolektado kaj diskonigado de novaĵoj mondnivele. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Usonaj multkulturistoj rezignas je kultura heredaĵo de sia lando. Sed anstataŭ provo identigi Usonon kun alia civilizacio, ili deziras krei landon el pluraj civilizacioj, alivorte landon, ne apartenantan al iu ajn civilizacio kaj senigitan je kultura kerno. Historio montras ke neniu lando tiel formita ekzistas sufiĉe longe kiel interligita socio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Multkulturistoj defias ankaŭ aksan elementon de “usona idealo”, anstataŭigante personajn rajtojn per rajtoj de grupoj, difinitaj grandparte je terminoj de raso, etna aparteno, genro kaj seksa orientiĝo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Se Usono malokcidentiĝos, la Okcidento ŝrumpos ĝis Eŭropo kaj kelkaj transoceanaj landoj malmulte enloĝataj de eŭropaj koloniistoj. Sen Usono la Okcidento transformiĝos je tre eta, malaperanta parto de la monda loĝantaro sur la eta kaj malgrava duoninsulo ĉe finaĵo de la grandega Eŭrazia kontinento»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Tutmondaj monokulturistoj strebas la tutan mondon fari simila al Usono. Hejmfaritaj multkulturistoj deziras fari Usonon simila al la mondo. La multkultura Usono ne eblas, ĉar la ne-okcidenta Usono estas jam ne usona. La multkulturisma mondo estas neevitebla, ĉar la tutmonda imperio ne eblas. Konservado de Usono kaj la Okcidento postulas refreŝigon de la okcidenta identeco. Sekureco de la mondo postulas agnosnkon de la tutmonda multkultureco. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kristnasko en Usono estas la granda kaj hela festo de komerco, neniel ligita al la religio» « Рождество в Америке — это великий и светлый праздник коммерции, ни в какой связи с религией не стоящий. »
— Ilja Ilf, Eŭgeno PetrovUnuetaĝa Usono
 
« Ĉiuj bonegaj atingoj de la usona kulturo — lernejoj, universitatoj, literaturo, teatro — ĉio ĉi estas frapita, svenigita, de la kina industrio. Oni povas esti ĉarma kaj inteligenta knabo, bonege lerni en lernejo, perfekte trapasi kurson de universitataj sciencoj — kaj post kelkaj jaroj da diligenta vizitado de kinejoj transformiĝi je idioto» « Все превосходные достижения американской культуры — школы, университеты, литература, театр — все это пришиблено, оглушено кинематографией. Можно быть милым и умным мальчиком, прекрасно учиться в школе, отлично пройти курс университетских наук — и после нескольких лет исправного посещения кинематографа превратиться в идиота. »
— Ilja Ilf, Eŭgeno PetrovUnuetaĝa Usono
 
« ...la usona Kristnasko estas la festo, kiu havas neniun rilaton al la religio. En tiu ĉi tago estas festata tute ne naskiĝo de la Sinjoro. Tio estas la festo omaĝe al la tradicia kristnaska meleagro. En tiu ĉi tago la Sinjoro, sinĝene ridetante, retropaŝas flanken. » « ...американское рождество — праздник, не имеющий никакого отношения к религии. В этот день празднуется вовсе не рождение господа бога. Это праздник в честь традиционной рождественской индейки. В этот день господь, застенчиво улыбаясь, отступает на задний план. С поклонением индейке связан еще один странный обряд — поднесение подарков друг другу. Многолетняя, умело проведенная торговая реклама сделала так, что поднесение подарков превратилось для населения в своего рода повинность, из которой торговля извлекает неслыханные прибыли. »
— Ilja Ilf, Eŭgeno PetrovUnuetaĝa Usono
 
« Ni tiel alkutimiĝis al bonaj vojoj, bona priservado, al pureco kaj komforto, ke ne plu rimarkis tion. Sed sufiĉis pasigi nur unu tagon en Meksiko kaj ni denove aprezis ĉiujn materialajn atingojn de la Unuiĝintaj Ŝtatoj. » « Мы так привыкли к хорошим дорогам, хорошему обслуживанию, к чистоте и комфорту, что перестали все это замечать. Но стоило нам только один день пробыть в Мексике, как мы снова по достоинству оценили все материальные достижения Соединенных Штатов. Иногда бывает полезно для лучшего знакомства со страной покинуть ее на один день. »
— Ilja Ilf, Eŭgeno PetrovUnuetaĝa Usono
 
« Kaj jen grandaj kaj malgrandaj Hearst-oj konvinkas siajn legantojn, ke la usonanoj estas naturoj specifaj, ke "revolucio estas la formo de regado ebla nur eksterlande". Kaj al voĉdonanto estas trudataj politikaj ideoj, kies nivelo ne superas nivelon de averaĝa Holivuda filmo. Kaj tiaj ideoj havas kolosan sukceson. » « И вот большие и маленькие Херсты убеждают своих читателей, что американцы — натуры особенные, что «революция — это форма правления, возможная только за границей». А избирателю навязываются политические идеи, уровень которых не превышает уровня средней голливудской картины. И такие идеи имеют колоссальный успех. »
— Ilja Ilf, Eŭgeno PetrovUnuetaĝa Usono
 
« La usonanoj tre koleras kontraŭ la eŭropanoj, kiuj venas al Usono, uzas ĝian gastigemon, kaj poste ĝin kritikas. La usonanoj ofte kun incito diris al ni pri tio. Sed al ni estas nekomprenebla tia vidpunkto — kritiki aŭ laŭdi. Usono estas ne premiero de nova dramo kaj ni estas ne teatraj kritikistoj. » « Американцы очень сердятся на европейцев, которые приезжают в Америку, пользуются ее гостеприимством, а потом ее ругают. Американцы часто с раздражением говорили нам об этом. Но нам непонятна такая постановка вопроса — ругать или хвалить. Америка — не премьера новой пьесы, а мы — не театральные критики. »
— Ilja Ilf, Eŭgeno PetrovUnuetaĝa Usono

Martin Luther King

redakti
 
« Mi eksciis, ke mi neniam denove povos paroli kontraŭ la perforto fare de la subprematoj en la getoj sen unue klare paroli al la plej granda liveranto de perforto en la mondo hodiaŭa — mia propra registaro. » « I knew that I could never again raise my voice against the violence of the oppressed in the ghettos without having first spoken clearly to the greatest purveyor of violence in the world today — my own government. »
— Martin Luther King, Beyond Vietnam: A Time to Break Silence
 
« Ĉu oni nomas tion demokratio aŭ demokratia socialismo, devas okazi pli bona distribuo de riĉeco en ĉi tiu lando por ĉiuj el la infanoj de Dio. » « Call it democracy, or call it democratic socialism, but there must be a better distribution of wealth within this country for all God’s children. »
— Martin Luther King, Jr., Parolo al la negra usona laborkoncilio (majo 1965)

Henry Kissinger

redakti

Diplomatio [1994]

redakti
 
« [pri la fino de la 19-a jarcento] Tamen la usona senato plu konservadis kiel celon internajn prioritatojn kaj fiaskigis ĉiujn ekspansiismajn projektojn. Ĝi tenis etan armeon (25 mil homoj) kaj malfortan floton. Ĝis 1890 la usona armeo okupis la 14-an lokon en la mondo post Bulgario kaj la usona mararmeo estis malpli granda ol la itala, kvankam laŭ industria povo Usono estis 13-oble pli granda ol Italio. Usono ne partoprenis en la internaciaj konferencoj kaj oni traktis ĝin kiel duarangan potencon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Fine de la 1880-aj jaroj Usono komencis konstruadon de sia milita floto, kiu en 1880 estis malpli granda ol tiuj de Ĉilio, Brazilo kaj Argentino»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Theodore Roosevelt eliris el premiso, ke Usono estas potenco same kiel ĉiuj aliaj, ne iu universala enkorpigo de la virtoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Theodore Roosevelt-on oni memoros pro liaj atingoj, sed nome Woodrow Wilson formis la usonan pensadon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sento de propra unikeco ĉe Usono baziĝis sur koncepto de libereco; ĉe Rusio ja ĝi devenis el sperto de komune travivtaj suferoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [opinio de H. Freeman Mattews en 1946] Usono, kiel li asertis, dominas en la maroj kaj aero, Sovetunio ne havas egalulojn surtere. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Supozo de Usono ke ĝia unika tipo de demokratio sufiĉe taŭgas por eksporto, evidentiĝis erara. En la Okcidento politika plurismo atingis sian disfloron en harmonie evoluintaj socioj, en kiuj socia interkonsento firme ĉeestas jam dum sufiĉe longa tempo, garantiante toleremon al opozicio kaj ne minacante ĉe tio vivkapablon de la ŝtato. Sed tie kie nacio estas ankoraŭ kreota, opozicio povas iĝi minaco al la nacia ekzistado, speciale se mankas civila socio, kiu rolas kiel “sekuriganta reto”. Ĉe tiaj cirkonstancoj forta kaj eĉ dominanta estas tento egaligi opozicion kaj perfidon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Usono atingis pli grandan dominadon ol antaŭ 10 jaroj, sed pro ironio de la sorto ĝia forto iĝis pli malkoncentrita. Do kapablo de Usono uzi ĝin por ŝanĝi la alian mondon laŭ sia deziro efektive malkreskis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Usono plej verŝajne dum plejparto de la venonta jarcento konservos la plej povan en la mondo ekonomion. Tamen bonfarto disvastiĝos oble pli vaste, same kiel teknologioj ebligantaj ĝin. Do Usono alfrontos ekonomian konkurencon, kian ĝi ne spertis dum la Malvarma milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Geopolitike Usono estas insulo inter la bordoj de la giganta Eŭrazio, kies resursoj kaj loĝantaro oble superas tion, kion havas Usono. Dominado de iu potenco super iu ajn el la partoj de Eŭrazio – ĉu EŭropoAzio – restas kriterio de strategia danĝero por Usono sendepende de tio, ĉu la Malvarma milito okazas aŭ ne. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …generacio de usonaj gvidantoj, famiĝinta dum la lastaj jardeko kaj duono, venis ĉefe de la SudoOkcidento kie homoj havas malpli da emociaj kaj personaj rilatoj kun Eŭropo ol elitoj de la malnova Nord-Okcidento de Usono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri NATO] Usono kontrolas unuiĝintajn armitajn fortojn, kiujn komandas usona generalo kaj kontraŭas provojn de Francio doni al defendo certan eŭropan identecon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

redakti
 
« Laŭ ironio de la sorto, supereco de Usono ofte estas traktata de ĝia propra popolo kun kompleta indiferenteco»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« En la tutmondiĝinta ekonomia mondo generacio formiĝinta post la Malvarma milito traktas Wall StreetSilician Valon same kiel iliaj gepatroj traktis la registaran servon en Vaŝingtono. Tio spegulas prioritaton de la ekonomia agado kompare al la politika, parte kaŭzitan de kreskanta maldeziro sin doni al la profesio, infektita je senbrida publikeco, kiu ofte finiĝas per detruado de la kariero kaj perdo de la reputacio»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« [pri generacio formiĝinta post la Malvarma milito] Estante produkto de edukado, kiu malmulte atentas historion, ĝi ofte havas neniujn vidpunktojn pri la internaciaj aferoj. Tiu ĉi generacio estas subiĝema al la tento per ideo de senriskaj tutmondaj rilatoj kiel rekompenco de akra konkurenco en ilia privata vivo. En tia medio iĝas sufiĉe natura kredo je tio, ke celado de personaj ekonomiaj interesoj finfine kaj preskaŭ aŭtomate sekvigos tutmondan politikan interpaciĝon kaj demokration»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« ...generacio de la usonaj gvidantoj de periodo post la Malvarma milito (sendepende de tio, ĉu ili eliris el protesta movado aŭ el komercaj lernejoj) konsideras ebla imagi ke la ekstera politiko estas ekonomia politiko aŭ speco de edifado de la resto de la mondo je spirito de usonaj virtoj. Ne mirindas ke la usona diplomatio ekde la fino de la Malvarma milito ĉiam pli kaj pli transformiĝas je vico de proponoj sekvi la usonan agadprogramon. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Pli da usonanoj kaj eŭropanoj komencis viziti la alian kontinenton kompare al pasinteco. Sed ili estas translokiĝantaj en kokono de siaj antaŭjuĝojprofesiaj rilatoj, sen posedi konojn de historio kaj nematerialaj valoroj de la alia flanko de la Atlantiko»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Marshall McLuhan

redakti
 
« …laŭ opinio de multaj, la usona prezidanteco iĝis oble pli personeca kaj monarkia ol iu ajn el jamaj eŭropaj monarkioj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Kiam apude ekzistas du socioj, psika defio de pli komplika el ili efikas al la pli simpla forme de eksploda elĵeto de energio… Kiel barbaron kontakto kun civilizo spronis al ekstrema moviĝemo, transformiĝinta je amasa migrado, same adoleskulo, devigita partopreni en urba vivo, nekapabla akcepti ĝin kiel plenkreskulo, komencas “senkialan ribelon”. Antaŭe la adoleskulo havis esperon pri estonteco. Li estis preta al atendado de sia ŝanco. Sed ekde la tempo kiam aperis televido, strebo al partopreno finis la adoleskon kaj en ĉiu usona hejmo kreskis sia Berlina muro»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Kiel la Napoleonaj militoj estis de la teknologia vidpunkto siaspeca altiriĝo de Francio al Anglio, same la Unua mondmilito iĝis grava etapo de la definitiva industriiĝo de Germanio kaj Usono. Hodiaŭ Rusio montris, malsame ol la malsukcesinta tion montri Romio, ke militismo mem estas la ĉefa vojo de teknika klerigado kaj akcelado de subevoluintaj regionoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Nome al fervojo la usona urbo ŝuldas sian abstraktan kradan planadon kaj neorganikan apartigadon de produktado, konsumado kaj loĝado. La aŭto ĥaosigis abstraktan formon de la industria urbo, miksinte ĝiajn apartigitajn funkciojn ĝis tia grado, ke tio elrevigis kaj zorgigis same urboplaniston kaj civitanon. Restis nur ke aviadilo kompletigu tiun implikaĵon, komplikiginte moveblecon de la civitano ĝis tiu punkto, kiam la urba spaco iĝas neadekvata. Same neadekvatas spaco de la granda urbo al telefono, telegrafo, radio kaj televido»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« La eŭropano ekde la Dua mondmilito komencis akcenti vidajn valorojn; ne hazarde lia ekonomio subtenas nuntempe amasan produktadon de unuformaj konsumaĵoj. La usonanoj ja unuafoje ekribelis kontraŭ la unuformaj konsumismaj valoroj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Usono same grave eŭropiĝas kiom Eŭropo usoniĝas. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Okazis naskiĝo de “literaturisto”. Disvastiĝinte je parola vorto, tiu literatura egaltonaleco ebligis al legopovaj homoj konservi en parolo unuecan “altan parolmanieron”, necesas diri, tute neelteneblan, kaj al prozistoj de la 19-a jarcento — akcepti moralajn trajtojn, kiujn nun nur malmultaj pretus sekvi… humuro, slango kaj drameca elano de anglo-usona parolo iĝis monopolo de duonlegopovaj homoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Stulteco de la Voĉo de Ameriko kiel dissenda servo por eksterlando tute ne kompareblas kun lerteco de BBC aŭ la Moskva Radio, sed tion kio mankas al ĝia verbala enhavo ĝi komplete rekompencas per amuzvaloro de la usona ĵazo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« La rusa kaj eŭropa gazetisto, malsame ol la usona, estas literaturisto. Paradokse, sed en la skriba Usono la gazetaro havas intense parolan karakteron dum en la parola Rusio kaj Eŭropo — strikte literaturajn naturon kaj funkcion. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« …la usonano estas ido de kvar radoj kaj atingo de la aĝo, ebliganta ricevi stirpermesilon, havas por la usona junularo oble pli grandan signifon ol atingo de la aĝo, ebliganta voĉdoni… »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« …nome potenco de la aŭto egaligas ĉiujn sociajn malsamaĵojn kaj faras piediranton duaranga civitano. Multaj rimarkis ke realaj integrantoj kaj egaligantoj de la blankuloj kaj nigruloj en la Sudo estis ne esprimado de moralaj vidpunktoj, sed privata aŭto kaj kamiono»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« …en Usono literatura talento migris al ne tia komunikilo kiel libro, sed al ĵurnalismo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« La tajpilo kaj telefono, tiuj plej malsimilaj ĝemeloj, kun teknologia senkompato kaj fundamenteco denove lanĉis la procezon de transformado de la usona junulino je la fatala vampvirino. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« …en la 20-aj jaroj la usona vivmaniero estis enpakita kaj eksportita al ĉiuj mondanguloj. La mondo komencis energie aĉetadi enpakitajn revojn»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Radio — jen komunikilo por frenezo! Nome ĝi estis la ĉefa rimedo de varmigado de triba sango en Afriko, Barato kaj Ĉinio. Televido malvarmigis Kubon, same kiel nun ĝi malvarmigas Usonon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Ĉiu usona kino, kiam oni spektas ĝin ekster Usono, aspektas kiel milda politika propagando»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Andrej Movĉan

redakti
 
« Ni certe postrestas de Usono je 10-15 jaroj en la ĉefaj tipoj de armiloj kaj plu postrestos, sed ni ja ne militos kontraŭ ili, do tio ne gravas. » « Мы, конечно, отстаем от США на 10-15 лет в основных видах вооружений, и дальше будем, но нам с ними и не воевать, так что неважно. »
— Andrej Movĉan, Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015]
 
« Certe amikeco kun Usono estas pli profita [ol kun Ĉinio], kaj eĉ pli profitas amiki kun ambaŭ. Sed kial malbonas amikeco kun Ĉinio? » « Конечно, дружба с США выгоднее [чем с Китаем], а еще выгоднее дружить с обоими. Но чем плоха дружба с Китаем? »
— Andrej Movĉan, Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015]
 
« Usonaj sankcioj nian stabilecon ne minacas jam pro tio, ke neniu en Usono pretas striktigi la zonojn por “puni” Rusion. Hodiaŭ sugesto estas inversa: Usono strebas ricevi ekonomian profiton el “malbona konduto” de nia lando. Siavice por la Kremlo la sankcioj utilas: fortiĝas lojaleco al la potenco kaj unueco de la popolo fronte al la “malamiko”. » « Американские санкции нашей стабильности не угрожают хотя бы потому, что никто в США не готов затянуть пояса, чтобы «наказать» Россию. Сейчас посыл обратный: Штаты стремятся извлечь экономическую выгоду из «плохого поведения» нашей страны. В свою очередь, для Кремля санкции выгодны: укрепляется лояльность к власти и сплоченность народа перед лицом «врага». »
— Andrej Movĉan, En reĝimo de nestrikta izolado [la 1-a de majo 2018]
 
« Origina kialo de “aluminiaj sankcioj” estas en detruado de la aluminia industrio en Usono. En lastaj jaroj ĝi reduktiĝis kvinoble... Sed plejparto de fakoj en Usono fartas bone kaj ne bezonas protektadon kontraŭ la rusia importo. » « Первопричина «алюминиевых санкций» — в разрушении алюминиевого производства в США. За последние годы оно сократилось в 5 раз... Но большинство отраслей в США чувствует себя хорошо и в защите от российского импорта не нуждается. »
— Andrej Movĉan, En reĝimo de nestrikta izolado [la 1-a de majo 2018]
 
« ...grandaj investantoj bone scias, kiom malmulte povas fari prezidanto de Usono, eĉ se li ne hezitas promesi multon. » « ...крупные инвесторы хорошо знают, насколько мало может сделать президент США, даже если он не стесняется много обещать. »
— Andrej Movĉan, Triumfo de aktoro [la 9-a de novembro 2016]

Aleksej Navalnij

redakti
 
« Ĉu mi similas al usonano? Ne-ne, mi simple ankoraŭ antaŭnelonge opiniis, ke mi povus loĝi en iu ajn lando. Sed mi loĝis duonjaron en Usono kaj komprenis: ne, mi ne povos kaj nek deziras. Simple laŭ mia menso mi estas kompleta sovetianaĉo» « Я что, похож на американца? Не-не, я просто еще недавно считал, что смогу жить в любой стране. А прожил полгода в Америке и понял: нет, не смогу и не хочу. Просто я по ментальности совершенный совок. »
— Aleksej Navalnij, [Expert.ru la 10-an de marto 2011][1]
 
« Plej multe miaj infanoj ŝatas "La Simpsonoj" kaj "Futurama". Animaciaĵoj kaj televidilo, kiel ŝajnas al mi, evoluigas vortprovizon. Kaj por orientiĝi en la usona politiko oble pli utilas spekto "Sudan Parkon" ol la usonan novaĵkanalon. » « Больше всего мои дети любят «Симпсонов» и «Футураму». Мультфильмы и телевизор, как мне кажется, развивают словарный запас. А для того, чтобы разбираться в американской политике, гораздо полезнее смотреть «Южный парк», чем американский новостной канал. »
— Aleksej Navalnij, [Citaĵoj ĉe Esquire la 29-an de novembro 2011][2]
 
« Se oni deziras vidi verajn vatjakulojn [moknomo de fanatikaj rusaj patriotoj en Ukrainio], do necesas veturi ne al Novrusio, sed en Usonon al ĉiaj redneck-oj kaj hill bill-oj. Tio en ĉia lando ekzistas. En Usono tiuj homoj estas centoble pli dupaj kaj netrapenetreblaj. Tie ja haveblas milionoj da armitaj lipharuloj en kvadratitaj ĉemizoj, revantaj iun bombi kaj konkeri. Kaj ne rakontu fabelojn pri nia superarkaika konservativisma loĝantaro de Rusio. Rigardu partiajn balotojn de respublikanoj en Usono. Tie tiaj konservativuloj renkontiĝas, kompare al kiuj iu nia deputito Milonov [deputito de la Ŝtata Dumao, fifama pro sia homofobio] estas liberala gejo el Nederlando. Laŭ enketado farita en Usono, 11% de la loĝantaro pretas ekmiliti kontraŭ Rusio. Mi ne certas, ke ĉe ni eĉ post histerio pri Novrusio kolektiĝus tioma procento rilate eblan nuklean militon kontraŭ Usono. » « Если хочешь посмотреть на настоящих ватников, то надо ехать не в Новороссию, а в США ко всяким рэднекам и хилл билли. Такое в любой стране существует. В Штатах эти люди еще в сто раз более дубовые и непробивные. Там же просто миллионы вооруженных усатых людей в клетчатых рубашках, мечтающих кого-то разбомбить и завоевать. И не надо рассказывать сказки про наше супердремучее консервативное население России. Посмотрите на праймериз республиканцев в США. Там такие консерваторы встречаются, по сравнению с которыми какой-нибудь наш депутат Милонов — либеральный гей из Голландии. По опросам в США, 11% населения готовы начать войну с Россией. Я не уверен, что у нас даже после истерии с Новороссией набрался бы такой процент по поводу возможной ядерной войны с США. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Republic.ru la 9-an de oktobro 2014][3]
 
« [pri indiferenteco de la prezidenta administracio de Usono al demokratio en Rusio] Ke ili fajfas pri tio, tio estas vere. Mi eĉ dirus, ke ankaŭ la antaŭa administracio kaj tiu kiu estis antaŭ la administracio de Obama, ankaŭ ili efektive fajfis. Jes, iuj el ili ion parolis, sed ĝenerale al ili estas egale kaj mi havas neniujn iluziojn tiurilate. » « Что дела нет, это точно. Я бы даже сказал, что и предыдущей администрации и той, что была до администрации Обамы, им тоже было все равно на самом деле. Да, некоторые из них что-то говорили, но в целом им все равно, и у меня нет никаких иллюзий по этому поводу. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe BBC la 18-an de januaro 2017][4]

José Ortega y Gasset

redakti
 
« La eŭropanoj ĉiam nebule sentis, ke averaĝa vivnivelo en Usono pli altas ol ĉe ili. La sento estis ne tre klara, sed evidenta, ĝi kondukis al penso, de ĉiuj akceptata kaj ne dubinda, ke Usono estas estonteco»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Usono ankoraŭ ne estas ekzamenita de la vivo; estus naive pensi, ke ĝi kapablas regi»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Brent Scowcroft

redakti
 
« Ekde momento de la fondo de nia lando ni deklaris ke ĉiuj homoj estas faritaj egalaj. Sed kiam estis skribitaj tiuj ĉi vortoj, triono de loĝantaro de Usono vivis en sklaveco. Kaj nur kvin jarojn antaŭ mia naskiĝo virinoj en Usono ricevis voĉdonrajton»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Nia konkreta scipovo kiel la lando estas apliki sciencon kaj teknologiojn je produktado… Kaj nun ni havas tendencon provi ĉion fari memstare, teni ĉion ĉe ni kaj enkonduki kontrolon super la eksporto. Ni konsideras nin la ĉefaj en ĉiu laboro dum efektive ni bezonas nur unu aferon: resti en la avangardo de la scienca kaj teknika progreso»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Thomas Szasz

redakti
 
« Ĝis 1990 por la eksterlandanoj, kiuj malkaŝe anoncis sian samseksemon, enmigraj leĝoj malpermesis eniri la teritorion de Usono. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Eĉ se ne konsideri nombron de homoj, kiujn oni malliberigas surbaze de ilia intelekta postresteco, nombro de usonanoj, kiuj perdas liberecon pro mensa malsano, pli ol duoble superas nombron de usonanoj, kiujn oni malliberigas pro krimoj»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« [pri Benjamin Rush] Liaj okuloj traktis ĉion ĉirkaŭe en la difinoj de sano kaj malsano. Opozicion al la revolucio li klasifikis kiel malsanon, subtenon — kiel terapion. Usonanoj, lojalaj al la brita krono, “estis trafitaj de malsano, kiun Rush nomis revolutiona… [dum] virinoj, kiuj favoris la revolucian aferon, resaniĝis je histerio”. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« En la nuna Usono strebo esti agnoskita kiel normala aliseksemulo estas same forta kiel en Hispanio en la epoko de Renesanco strebo esti akceptita kiel bona katoliko»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Laŭ ĝenerale akceptitaj pritaksoj almenaŭ 10 procentoj de la usonaj viroj kaj virinoj estas samseksemaj»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« [komparo de Usono en la 20-a jarcento kun Hispanio en la 15-a jarcento] Homo de judisma kredo estis konsiderata ne plene homo, ĉar li ne estis kristano. Ĝuste same samseksemulo ne estas konsiderata plene homo, ĉar li ne estas aliseksema»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Nome maniero en kiu nacio uzas sian suverenan rajton difini, kiu eniros nombron de ĝiaj anoj, plej bone montras moralan kaj politikan karakteron de tiu nacio. Ekzemple kiam estis fondita Usona Respubliko, la nacio sin detenis je donado de sia civitaneco al ĝiaj nigrohaŭtaj kaj rughaŭtaj loĝantoj kaj akceptis kiel la usonanojn la unuajn en 1865 kaj la duajn — nur en 1924. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Hunter S. Thompson

redakti
 
« Usono simple estas nacio de du cent milionoj da aŭtomobilaj brokantistoj kun ĉiom da mono, kiom ni bezonas por aĉeti pafilojn, kaj neniujn konscidubojn pri mortigo de kiu ajn provas malkomfortigi nin. »
— Hunter S. Thompson, ĵurnalisto, Fear and Loathing on the Campaign Trail
 
« Ni fariĝis Nazia monstro laŭ la okuloj de la tuta mondo: nacio de subpremantaj bastardoj, kiuj pli ŝatus mortigi ol vivi pace. Ni estas putinoj por potenco kaj petrolo kun malamo kaj timo en la koro. Ni estas fihomaĉoj, kaj tiel historio juĝos nin. Mankas al ni ia savanta socia valoro; ni estas simple putinoj. Moviĝu aŭ ni mortigos vin. »
— Hunter S. Thompson, ĵurnalisto

Alexis de Tocqueville

redakti
 
« Oni povus kompari Usonon kun arbaro, tra kiu sekvas multe da rektaj vojoj, kuniĝantaj en unu punkto. Necesas nur trovi la centron kaj iĝos klare ekde la unua rigardo. En Anglio ja padoj zigzagas kaj interkruciĝas, kaj nur sekvinte ĉiun el ili de komenco ĝis la fino eblas konstrui kompletan bildon. »
— Alexis de Tocqueville
 
« Usono estas grandioza ĉar ĝi estas bona. Se Usono ĉesas esti bona, Usono ĉesos esti grandioza. »
— Alexis de Tocqueville

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj