George W. Bush

43-a prezidento de Usono

George Walker BUSH (naskiĝis la 6-an de julio, 1946) estas usona politikisto, prezidento de Usono (2001–2009), filo de prezidanto George H. W. Bush.

George W. Bush
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« Mi favoras pli fortan mortpunon. » « I'm for a stronger death penalty. »
 
« Kiam ni parolas pri milito, ni vere parolas pri paco. » « When we talk about war, we're really talking about peace. »
 
« Nu, en mia laborkampo oni devas konstante ripeti ion denove kaj denove kaj denove por ke la vero interniĝu, por kvazaŭ katapulti la propagandon. » « See, in my line of work you got to keep repeating things over and over and over again for the truth to sink in, to kind of catapult the propaganda. »
 
« Tio estas krucmilito, tiu ĉi milito kontraŭ terorismo postulos tempon»
— George W. Bush, Citita laŭ: Zbigniew Brzeziński. Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2008]

Pri la aŭtoro

redakti

Zbigniew Brzeziński

redakti
 
« [pri reago de la prezidanto George W. Bush al la terorismaj atakoj en 2001] La prezidanto Bush montris inklinon trakti minacon en preskaŭ teologiaj terminoj (verŝajne pro sia religiemo), konsiderante ĝin batalo inter “bono kaj malbono”. Li eĉ uzis la Lenin-formulon “kiu estas ne kun ni — tiu estas kontraŭ ni” — la principo, ĉiam imponanta al la ekscitita publiko, sed portanta en si nigroblankan mondrigardon, ignorante ĉiujn nuancojn de la griza, en kiuj estas kolorigitaj plejparto de la tutmondaj dilemoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Eldirinte komence de 2002 siajn famajn vortojn pri la “akso de malbono”, la prezidanto [George W. Bush] retorike miksis sendependajn problemojn, iniciatajn de Nord-Koreio por stabileco en Nord-Orienta Azio, de Irano kun ĝiaj grandskalaj ambicioj en la Persa golfo, kaj ankaŭ tiujn restintajn post la nefinita kampanjo de 1991 kontraŭ la iraka reganto Saddam Hussein»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Malfacilaĵo konsistas en tio, ke la administracio [de la usona prezidanto George W. Bush] sufiĉe nebule difinis la fenomenon aŭ la fortojn, kontraŭ kiujn oni alvokas la usonanojn batali dum la “milito kontraŭ terorismo”… Nomi malamikon teroristo signifas agnoski naivan nescion de tio, ke la terorismo estas la aplikata de individuoj, grupoj aŭ ŝtatoj mortiga metodo de timigado. Oni ne militas kontraŭ metodoj aŭ taktikoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Komputila analizo de diroj de la prezidanto [George W. Bush post la 11-a de septembro [2001] montras, ke ĝis februaro 2003, do dum proksimume 15 monatoj, li publike almenaŭ 99 fojojn uzis diversajn variantojn de la maniĥeisma vortigo “kiu estas ne kun ni, tiu estas kontraŭ ni (la specialan popularecon donis al ĝi Lenin!). »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Eventoj de la 11-a de septembro iĝis por George W. Bush malblindiĝo. Post unu tago de izoliĝo la nova prezidanto transformiĝis. Ekde tiu momento li estos rezoluta gvidanto de la lando, militanta kontraŭ rekta kaj mortdanĝera minaco, la ĉefkomandanto de la sola monda superpotenco. Usono mem faros decidojn sendepende de opinio de siaj aliancanoj. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« [pri la Iraka milito] Humoro en la Blanka Domo estis triumfa. La entuziasmiĝinta prezidanto George W. Bush demandis guberniestron de la okupita Irako: “Ĉu vi deziras fari la samon en Irano?” »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Miksaĵo de novkonservativisma maniĥeismo kaj akirita de George W. Bush emo al katastrofaj decidoj sekvigis falon de solidareco kun Usono, aperinta post la 11-a de septembro, de historia zenito ĝis la plej malalta nivelo. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Preskaŭ ne ekzistis kialoj atendi fortajn historiajn agojn de la nova prezidanto. En lia antaŭbalota kampanjo eksterpolitikaj aferoj ne estis serioze atentataj. Kelkaj publikaj deklaroj, draste diferencaj de tiuj de liaj antaŭuloj, montris mankon de scioj pri la bazaj aferoj de la internacia politiko. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« [pri teamo de prezidanto George W. Bush] Tio estis hardita teamo, grave superanta la prezidanton je profesia nivelo kaj sperto — almenaŭ ĝis li akiris fidon, certecon kaj trasorbiĝis je konscio de propra misio… Nek problemo de disvastigo de la nukleaj armiloj, nek terorismo estis grave atentataj, kaj konsilisto pri nacia sekureco Condoleezza Rice eĉ rifuzis la unuan averton de spiona servo pri eventualaj atakoj de teroristoj, konsiderinte ĝin precipe esploraĵo, kiu “havas signifon por historio”. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Al la ĉefaj konsilistoj de George W. Bush pri interna politiko eventoj de la 11-a de septembro donis eblecon pretendi je alta politika pozicio. Altiginte la krimon ĝis nivleo de alegoria militdeklaro, ili donis al la prezidanto statuson de ĉefkomandanto de milita tempo, ricevinta vastigitajn rajtojn de la plenuma povo. Disvastigante timon kaj paranojon, kaj apelaciante al furioza patriotismo de la publiko, ili esperis ricevi politikajn profitojn kaj rezultoj de la baloto en 2004 konfirmis tion. Do la senfina milito kontraŭ teroro iĝis ilo de interna politiko kaj fakte ĝi iĝis la ekstera politiko»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Poste en diversaj deklaroj George W. Bush konfirmis ke por li la 11-a de septembro iĝis alvoko preni sur sin specialan mision, persona malblindiĝo, proksima al dia destino»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« [pri la Iraka milito] Eĉ klopodante fine de 2002 kaj komence de 2003 ricevi aprobon de la milito, George W. Bush dum konfidencaj intertraktoj kun ĉefministro Tony Blair, laŭ atesto de konsilisto pri ekstera politiko de Blair, proponis ideon aranĝi militan provokon por ekhavi casus belli»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Iraka milito en ĉiuj siaj aspektoj transformiĝis je plago — kaj en tio kiel estis farita la decido pri ĝia komenco, kaj en tio kiun eksteran subtenon ĝi ricevis kaj kiel ĝi okazis. Ĝi jam atestis la prezidentan oficon de George W. Bush kiel historian malsukceson. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« ...George W. Bush estis homo de la ago, uzinta timojn aperintajn en la lando por militi kontraŭ la fortoj de malbono, kiun li mem difinis. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Pro unuflanka, memfida kurso de ekstera politiko de George W. Bush post la 11-a de septembro simbolo de Usono por multaj homoj iĝis ne statuo de Libereco, sed koncentrejo en Guantanamo»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« [pri kion li dirus al George W. Bush en ties lasta tago en prezidanta ofico] Se tio efektive okazus en la lasta tago, espereble mi povus diri: “Dankon al vi jam pro tio, sinjoro prezidanto, ke vi ne komencis militon en Irano”. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« La konsumisma kulturo kaj malekvilibrigo de ekonomio, aperintaj ĉe Clinton kaj daŭrintaj ĉe George W. Bush rezultis en tio, ke lime de jarcentoj krevis sapveziko de la valorpapera merkato, kaj malpi ol jardekon poste komenciĝis grandskala financa krizo. La detrua unuflanka kurso de George W. Bush rezultigis la dekjaran militon en Proksima Oriento kaj disfalon de la ekstera politiko de Usono ĝenerale. La financa katastrofo de 2008 preskaŭ metis la landon en la nova ekonomia depresio, iginte Usonon — kaj plejparton de la Okcidento — ekpensi pri tio, kiom damaĝajn sekvojn kaŭzas sendetena konsumado. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« [pri la Iraka milito] Siajn agojn la prezidanto de Usono [George W. Bush] pravigis per senbazaj suspektoj, kiuj post kelkaj monatoj malaperis senspure, ĉar ĉeesto de la armiloj de amasa detruado en la okupita de la usonaj trupoj Irako neniam estis konfirmita. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Ludante je amasa popola nekono de la mondaj historio kaj geografio, amaskomunikiloj persekutante profiton kreskigis panikon, uzante kiun demagogoj en la registaro de George W. Bush kondukis la landon al la okjara krucmilito. La “milito kontraŭ teroro” iĝis sinonimo de la ekstera politiko kaj Usono preskaŭ ne zorgis pri konstruado de strategio, konsideranta longdaŭrajn interesojn de la lando en la formiĝanta geopolitika situacio. Sekve de tio Usono iĝis malpreta al la defiantaj ĝin problemoj de la 21-a jarcento»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Mi opinias ke li rekte respondecas pri tio ke Usono estis konservanta statuson de la sola superpotenco ne pli ol 20 jarojn. »
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Se Barack Obama aŭ George W. Bush atingus almenaŭ duonon de tio kion atingis Jimmy Carter, por ili tio estus grandega sukceso»
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ

redakti