Brent Scowcroft (naskiĝis la 19-an de marto 1925 — mortis la 6-an de augusto 2020) estis usona politikologo, politikisto.

Brent Scowcroft
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Usono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008] redakti

 
« Ni ĉiam penis ekscii kion planas Sovetoj, ĉu ili ne elpensis iun teknikan ennovaĵon, kiu igos nin vundeblaj, anstataŭiginte pariteton per asimetrio? Jena penso estis dominanta. Agante dum iu ajn konflikto, ĉu en KoreioVjetnamio, aŭ dum io malpli grandskala, ni ĉiam pensis pri unu afero: “Kiel ni povus montri al Sovetoj ke ili ne restos senpunaj, sed ĉe tio ne tro riski kaj nek peli nin en situacion, en kiu nek ni, nek ili povus cedi?” »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« …tago kiam James Baker kaj Eduard Ŝevardnadze kune kondamnis la irakan invadon al Kuvajto. Por mi tio estas la momento, kiam la Malvarma milito efektive finiĝis. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Sed kiam falis la [Berlina] muro, sentojn de la prezidanto kaj la miajn oni povus priskribi per la vortoj: “Ne indas malica ĝojo”. Se finiĝis la Malvarma milito, ne indas kiel fine de la Unua mondmilito dividi la popolojn je venkintoj kaj venkitoj. Inverse — venkis ĉiuj. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Je Kristnasko de 1991 Gorbaĉov telefonis al prezidanto George H. W. Bush kaj diris: mi telefonas la lastan fojon. La flago estas malhisata super la Kremlo, sovetia flago. Mi forlasas mian postenon. Sovetunio foriras al historio. Kaj mia unua penso estis: Jelcin venkis. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« [pri la Iraka milito] Novkonservativuloj havis ideon ke Irako estas ideala loko por kreado de demokratio en la regiono, kaj estos avangarda tereno de kiu ĝi disvastiĝos tra Proksima Oriento… Grupo de novkonservativuloj kun tiu strategia koncepto estis la centra. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Israelanoj havas regulon: respondi al la perforto per neproporcia perforto. Iun tempon tio efikis, sed jam ne plu. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Mi dirus ke efiko de tutmondiĝo similas al la efiko de industriigo antaŭ ducent jaroj. La industriigo kreis modernan nacian ŝtaton: grandaj fakoj de industrio postuladis reguligadon. Necesis regi la aperintajn fortojn kaj por tio formiĝis la moderna ŝtato. Nun la tutmondiĝo havas la saman efikon, sed je inversa direkto. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« En Unuiĝintaj Nacioj ĝuste nun ekzemple senteblas… ke UN estas regata de la subevoluintaj landoj kaj je iliaj interesoj. Kaj ĉar ĝuste la subevoluintaj landoj regas la buĝeton kaj personaron, ili kontraŭos ŝanĝojn en UN kiel tio okazis antaŭ du jaroj, kiam Kofi Annan provis reformi UN, farinte ĝin pli efika. (Certe la ĉefa kulpulo de la fiasko estis Usono, kiu prezentis pli ol 700 amendojn al liaj proponoj kelkajn tagojn antaŭ ilia voĉdonado). »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Nun ni kiel neniam pretas militi en la Dua mondmilito. CIA estis kreita kaj ekzistis por unusola celo — Sovetunio. Nun ĝi pene klopodas kompreni pri kio ĝi okupiĝu nuntempe. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Eble Unuiĝintaj Nacioj estas malbona modelo, sed nun verŝajne tio estas la sola organizo, kiu kontaktas ĉiujn. Mi serĉus manieron reformi UN, ne komenci ĉion ekde nulo. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Kiom longe ekzistas Usono, tiom longe ni vivas en sekureco, forbaritaj de du oceanoj kaj ĉirkaŭitaj de malfortaj landoj. Usonanoj ne bezonas lerni la eksterlandajn lingvojn. Ili sen tio povas vojaĝi kien ili deziras, fakte ne forlasante la landon. Instinkta deziro de plejparto de la usonanoj estas ke oni lasu ilin je kvieto. Apenaŭ ili deziras engaĝi sin je la mondaj problemoj… Ili interesiĝas sole pri loka politiko. Ili malofte interesiĝas eĉ pri tio, kio okazas en Vaŝingtono. Tia estas nia naturo. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« [pri Irako] Ni ne povas atingi ke loka politika potenco ĉiam sekvu niajn ordonojn. La irakanoj nenion ŝuldas al ni, ili ne invitis nin al si. Ili havis siajn internajn konfliktojn kaj ili plu havos ilin. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Unu el la bazaj usonaj interesoj en tiu ĉi afero estas preventi disfalon de Irako»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« [pri Irako] La situacion minacas konflikto en la tuta Proksima Oriento, kompare al kiu elspezoj en Irako estos bagatelaĵoj. Jen kio devas zorgigi nin. Kaj mi konsentas kun Zbig: Irako estas ne la sola problemo. En la regiono ekzistas aro da diskutindaj aferoj, kiuj povus kaŭzi katastrofon. Irako estas nur unu el ili, sed tiun problemon ni mem kreis kaj pro tio, laŭ mia opinio, ni havas kompletan respondecon pri ĝi. Ni ne povas simple diri: “Irakanoj, prenu respondecon sur vin”. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« [pri Irako] Mi opinias ke nia foriro kreos obstaklojn por solvo de la problemo dum Zbig opinias ke tio sekvigos normaligon de la situacio. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Dum prezidenta oficperiodo de George H. W. Bush Irano lanĉis la plej diversajn provbalonojn kun espero komenci intertraktojn. En iu momento mi diris: “Bone, ni komencu intertraktojn, ni renkontiĝos ie sen troa bruo”. Ni jam interkonsentis pri renkontiĝo, ŝajnas en Svislando, sed ili retiriĝis. Mi pensas ke tio okazis ĉar ili timis internan streĉiĝon, kiu povus aperi en la lando pro la intertraktoj kun usonanoj… Tio okazis antaŭ Mahmud Ahmadineĵad, eĉ antaŭ Mohammad Ĥatami»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Ni havis seriozajn problemojn kun Israelo pro tio ke dum la irana-iraka milito ĝi liveradis al Irano militteknikaĵojn. Rezervajn partojn por aviadiloj sen nia permeso»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Rusoj ĝis nun estis singardaj. Ili ne transiris la limon. Ili liveras al la Buŝehra atomstacio uranian fuelon, sed tiu uranio estas luigata kaj post uzado revenigata. Do ili kondutas tre singarde. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« [pri nuklea programo de Irano] Ni devas rekte kaj klare diri: “Ni, nukleaj potencoj, stimulas la nuklean energetikon. Kaj ni pretas liveri al vi riĉigitan uranion laŭ prezo malpli alta ol iu ajn kosto, kontraŭ kiu vi mem povus produkti ĝin. La uzitan uranion ni reprenos. La tutan procezon ni transdonos sub kontrolon de la Internacia Atomenergia Organizo por ke ni, Usono, ne povu ĉesigi la liveradon se al ni malplaĉos via konduto”. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Mi opinias ke negativaj sekvoj ĉi-kaze rilatas ne al tio kiel Irano uzos siajn nukleajn armilojn, sed al tio ke multaj aliaj landoj sekvos lian ekzemplon. Tion ke Irano posedas nukleajn armilojn, akceptos nek Turkio, nek Sauda Arabio, nek Egiptio, nek eble eĉ Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« [pri nuklea programo de Irano] Komparo kun Nord-Koreio estas erara, ĉar Nord-Koreio estas aparta kazo. Ĝi draste diferenciĝas de ĉiuj najbaraj landoj. Irano estas tute alia afero. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Atako — eĉ se ĝi estos direktita nur kontraŭ nukleaj objektoj en Irano — havus grandegajn geopolitikajn sekvojn en la regiono. Kaj ĝi ege komplikus tie niajn problemojn»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Kiam mi unuafoje ekokupiĝis pri tiu problemo komence de la 1970-aj jaroj, oni ne permesis al ni interparoli kun Fataho, ĉar tio estis terorista organizo. Por komuniki kun ili necesis veturi tra Maroko aŭ aliaj landoj. Nun okazas analogia procezo. Mi opinias ke ni devas esti pretaj al intertraktoj kun Hamaso… Mi opinias ke forigo de Hamaso el la pacprocezo nur fortigas Hamason kaj subfosas Fatahon. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Libano estis fragila, skrupule ekvilibrigita plurpolusa ŝtato. Kaj ne eblas diri ke ĝi disfalis; ĝi estis dispartigita de ĉirkaŭa medio. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Necesas memori ke Sirio estas ne monolita ŝtato. Ĝi multe similas al Libano, se paroli pri kontraŭdiroj. Tiea reĝimo havas internajn malamikojn kaj ĝi estas tre nervoza. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Dum iu periodo post la 11-an de septembro sirianoj honeste kunlaboris kun ni, liverante al ni spionajn datumojn kaj helpante identigi agentojn de Al-Kaido»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« En 1975 ni komencis kaŝe instigi sirianojn eniri Libanon kaj ĉesigi la kruelan enlandan militon. La nuna Libano estas sekvo de tiu regiona politiko»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Usama bin Laden klare komprenigis ke lia atako laŭsence estis direktita ne kontraŭ Usono. Li deziras forpeli nin el la regiono, ĉar li opinias: la registaroj en la regiono estas koruptitaj kaj necesas renversi ilin, kaj ni ilin protektas. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Pakistano dum dispartigo de Hindio en 1947 ricevis, se diri figursence, malbonajn kartojn. Ĝi ricevis areojn, enloĝatajn de triboj — la plej malkvietajn regionojn. Ĝi ne ricevis partion la Barata Nacia Kongreso, kiu donis al Barato senton de unueco. Pakistananoj malsukcesis krei demokration — tie ĉiam okazis ŝtatrenversoj; civila registaro estis malkapabla funcii kaj dronis en korupto, kaj militistoj estis renversantaj ĝin kaj iun tempon regantaj memstare, poste ili estis denove fordonantaj la potencon al civilaj registaroj — kaj ĉio komenciĝis denove. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Post la dua barata-pakistana milito ni enkondukis sankciojn kontraŭ ambaŭ flankoj kaj ĉesigis liveradon de militteknikaĵoj. Por baratanoj tio ne havis signifon, ĉar ili havis propran militan industrion. Pakistano ne kreis ĝin. La sankcioj damaĝis ĝian senton de sekureco kaj estigis strebon al posedo de la nukleaj armiloj»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« La sola akso de la pakistana unueco estas armeo»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« [pri usonaj militaj flugrobotoj Predator en Pakistano] Unuavice ni ne devas fanfaroni pri tio, prefere ŝajnigi simplnaimecon. “Kio estas tiuj Predators?” Sed se ni skrupule elektados la celojn, ili certe estos utilaj. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Ĉinoj, malsame ol Germanio antaŭ la Unua mondmilito, ne deziras renversi la sistemon. Ili deziras instaliĝi en ĝi kaj, ĉar ĝuste nun la sistemo estas sufiĉe malfermita kaj favora, kvankam certe sufiĉas negativaj deklaroj de ĉiu flanko, mi pensas ke tiom bonan ŝancon eniri la mondan sistemon Ĉinio vidis neniam. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Ĉina historio montras ke hanaj ĉinoj neniam estis speciale agresemaj. Ĉinio estis agresema kutime post kiam ĝin konkeris eksteruloj kaj regis en ĝi “fremduloj”. Jes, post humiligo. Pro kio ĉinoj vere havas malican ofendiĝon kontraŭ la Okcidento, tio estas pro humiligo en la 19-a jarcento. Ĝi estas per arda fero brulmarkita en ilia historia konscienco»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« …ĉina estraro alfrontas grandajn problemojn. Se okazos eksplodo de tumultoj, se komenciĝos ribeloj kaj ekregos senleĝeco, ĉinoj povos draste turni dekstren kaj ege, ege severe subpremi la tumultojn. Kaj poste diri: “Ĉio ĉi okazis nur pro tio ke ni malfotigis la kontrolon”. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Ni konvinkis ĉinojn, ke japanoj ne minacas ilin, ĉar Japanio ne povas kreskigi militpovon laŭe al nia interkonsento pri sekureco. Ĉinojn tio konvinkis. Al japanoj ni sugestis certecon ke ni estas kun ili, ke ni ne interŝanĝis ilin kontraŭ Ĉinio, ke Japanio estas unu el bastionoj de nia ĉeesto en Azio»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Sen usona ĉeesto kaj ekvilibro kiun ĝi kreas, aziaj landoj devus elekti inter Japanio kaj Ĉinio, kion deziras fari neniu el ili. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« …ĉinoj ĉe forta aŭtoritata registaro sukcesis profunde modernigi sian ekonomion. Rusoj inverse: unue ili modernigis sian politikan sistemon, faris ĝin pli demokratia kaj rezulte de tio al ili malsufiĉis centralizita potenco por akceli transformadon de la ekonomio»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Unu el avantaĝoj de aŭtoritata sistemo estas ke ĝi povas moviĝi kun kapturna rapideco. Sed povas okazi ke oni moviĝas en tre malĝusta direkto. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Efika maniero profundigi la problemon estus ellabori nocion de komunumo de demokratiaj ŝtatoj kaj dividi la mondon je la ŝtatoj demokratiaj kaj nedemokratiaj. Tio estus tre danĝera vojo»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Ni devas klare komprenigi al la mondo: ni opinias ke demokratio estas la vojo irenda kaj ni pretas helpi al ĉiu kiu deziras ekiri ĝin. Sed ne ne devas ĝin trudi. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Dum la eventoj sur placo Tian An Men mi laboris en la registaro. Kaj ni aplikis kontraŭ ĉinoj sankciojn, speciale en milita sfero. Sed ni tuj kontaktis Ĉinion kaj diris: “Jen kio okazas: ni ne ŝatas kion vi faris. Ni malkonsentas kun viaj agoj. Sed niaj rilatoj estas tiom gravaj por ni ambaŭ, ke ni devas trovi elirejon el tiu ĉi situacio”. Tio okupis certan tempon, sed ni sukcesis konservi la rilatojn — parte fuŝinte nian imagon de plendantoj por homaj rajtoj»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Sed ni tre forte brakumis Baraton. Kiel evidentiĝis, tio havas negativajn sekvojn por la rilatoj kun Pakistano. Nuin ni pagas tion. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Ne eblas diri ke baratanoj ne esprimis entuziasmon pri proksimaj rilatoj, eble temas pri ilia maldeziro esti boateto, navigante je poststrio de la granda usona ŝipo, ĉar ili havas aliajn alternativojn, unu el kiuj — esti gvidanto de la evoluonta mondo»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« …kvankam ĉinoj posedas pli ol trilionon da usonaj dolaroj en biletoj de la Usona Departemento de la Trezorejo, ili ne povos uzi ilin kiel armilon kontraŭ Usono, sen detrui proran bonfarton. Iusence tio faras nin partneroj. Ni dependas unu de la alia. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« [pri Usono] Nia konkreta scipovo kiel la lando estas apliki sciencon kaj teknologiojn je produktado… Kaj nun ni havas tendencon provi ĉion fari memstare, teni ĉion ĉe ni kaj enkonduki kontrolon super la eksporto. Ni konsideras nin la ĉefaj en ĉiu laboro dum efektive ni bezonas nur unu aferon: resti en la avangardo de la scienca kaj teknika progreso»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Usono estis stimulanta satelitojn, kiuj plej ĝenis Sovetunion, do en avangardo de usona “bona” listo estis Rumanio kaj Nicolae Ceaușescu. Ni decidis ke tiu aliro estas malĝusta: necesas subteni strebon al vastigo de la sistemo de interne por fari ĝin pli malfermita. Do Ceaușescu trafis finon de nia listo dum Pollando ĝian komencon. Agmaniero de Solidareco donis certajn esperojn»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Ni klopodis agi ne kaŭzante en Orienta Eŭropo plian ciklon de ribeloj kaj reprezalioj. Ni deziris asisti liberaligon, sed tiel ke ĝi okazu kun rapideco, kiu ankoraŭ ne elvokos reagon de Sovetunio»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Ni vidis ke Gorbaĉov provis krei siajn similaĵojn — malpli grandajn gorbaĉovojn — en landoj de Orienta Eŭropo kaj ĉiumaniere asistis tiun ĉi procezon. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Mi opinias ke Gorbaĉov vidis en glasnost ne vojon al demokratio, sed manieron altigi efikecon de la sovetia sistemo. Ekde Leonid Breĵnev la landon gvidis vico de malsanaj aŭ maljunaj estroj, kaj ĝi dum multaj jaroj spertis stagnadon. Gorbaĉov, mi pensas, vidis sin kiel reformiston, kiu junigas la sistemon, ne ŝanĝas ĝin. Unu el manieroj junigi ĝin estis malfortigi la ŝarĝon de teroro kaj reprezalioj. Problemo konsistis en tio, ke li ne povis devigi la partion sekvi sian volon kaj tiam li minacis aranĝi partiajn balotojn kaj forpeli siajn malamikojn. Ekde tiu momento ekrampis lavango. Per siaj agoj Gorbaĉov ĵetis semojn de detruo — de si mem kaj de Sovetunio»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Gorbaĉovon mi traktis sufiĉe skeptike. Li havis bonegan retorikon, sed en la momento de prezidantiĝo de George H. W. Bush ĝi ne estis konfirmita per iuj ajn realaj agoj. Mi estis certa ke la Malvarma milito okazas pri Orienta Eŭropo kaj la sovetia armeo plu restis tie. Fadenoj de la regado restis la samaj. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Se anstataŭ Gorbaĉov Politburoo enpostenigus ekzemple alian Breĵnev sed nur plenfortan, do en tiu ĉi periodo tiuj eventoj ne okazus. Sovetunio plu ekzistus. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Kiam Gorbaĉov post la disfalo de Sovetunio kandidatiĝis por prezidenta posteno, li ricevis ĉirkaŭ 1% de la voĉoj. Li estas unu el la plej malamegataj homoj en Rusio. Tio ion diras pri la transformiĝo okazinta en Rusio. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Mi ne povas diri ke Jelcin estis demokrato. Li estis popolisto, kiu tenis la manon sur la pulso de la movado, kiun li selis. Li ne estis gvidanto, nek reganto. En politiko li proponis al ĉiuj regiono preni tiom da suvereneco, kiom ili povas porti. Li malmuntis ŝtatan ekonomion kaj malkoncentris ekonomian kontrolon tiel, ke oligarĥoj foraĉetis ĝin kontraŭ groŝaj prezoj. Putin, mi pensas, estis indignita pri ĉio ĉi. Kiuj ajn estus liaj motivoj, li estas centralizanto kaj li provis denove preni la regilojn de la rusia ŝtato kaj konservi kion eblas el la restaĵoj de la sovetia ŝtato»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Antaŭa prezidanto George H. W. Bush estis ĉiam evitanta koncepton: “Ni gajnis la Malvarman militon, Sovetunio ĝin malgajnis”. Li ne deziris ripetiĝon de la sindromo de la Unua mondmilito. Kaj li estis diranta ke kun la fino de la Malvarma milito gajnis ĉiuj. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« [pri la aŭgusta puĉo en 1991] Ĝi surprizis nin malpretaj. Ni klopodis kompreni kio efektive okazis, kia estas reala situacio. Ekzemple ni provis kompreni kiu en tiu momento posedis kodojn de lanĉo de sovetiaj misiloj. Ni malsukcesis ekscii tion. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Jelcin humiligis Gorbaĉovon, simple humiligis. Tre multaj eventoj klarigeblas per ilia malamo. Iun tempon ili kunlaboris, sed en 1987 Jelcin ribelis. Li paŝon post paŝo pleniĝis je decidemo liberiĝi de Gorbaĉov. Mi supozas ke Sovetunio disfalis tiom rapide ĝuste pro tio ke tio ebligis al Jelcin forigi Gorbaĉovon. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Gorbaĉov estis grave subtaksanta naciisman humorojn en teritorioj de Sovetunio. Li havis ideon rekonstrui Sovetunion je siaspeca konfederacio. Li ellaboris ĝeneralan programon de transiro kaj ĝi estis proponita por voĉdonado en la la respublikoj. Kiam Ukrainio voĉdonis kontraŭ, tio estis signo ke la tempo de Gorbaĉov finiĝis. La projekto estis malkonektita de realo, formiĝinta en Sovetunio. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« [pri Putin] …li diris: “Sed nun venis tempo kunlabori. Ni devas kunlabori en sfero de nukleaj armiloj kaj pri nuklea energio tiel ke neniu alia lando sentu bezonon riĉigi uranion memstare”. Ni ignoris tiujn ĉi vortojn. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Rusoj ŝatas forton, povon kaj certecon. Ĉu ni sukcesos malgraŭ tio krei atmosferon de kunlaboro se trakti la rusojn kun estimo kaj kompreni ke multo dependas de ili — mi ne scias. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Insistante je membriĝo de Ukrainio [en NATO] ni kreos por ni problemojn, des pli ke en orienta parto de Ukrainio, kiom mi scias, plejparton de loĝantaro konsistigas rusoj»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Mi tutcerte estas subtenanto de membriĝo de Ukrainio en Eŭropa Unio — ĝi garantius ĉion pri kio ni parolis, sen krei antagonismon kontraŭ Rusio. NATO estas tute alia instrumento. Por Rusio ĝi simbolas mortdanĝeran malamikon el la tempo de la Malvarma milito. Ni ne plu pensas en tiuj terminoj, sed por kio provoki la aliajn? Prefere en tiuj regionoj agu Eŭropa Unio kaj la situacio evoluos paŝon post paŝo. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Mi opinias ke se Rusio havas geopolitikan kontraŭulon, tio estas Ĉinio. Kaj unu el la plej probablaj kialoj de konflikto de tiuj ŝtategoj estas Siberio. Al mi malfacilas imagi longdaŭran partnerecon de tiuj du landoj. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Putin estis elektita de Jelcin kaj ŝajnas al mi ke rezulto estis tute ne tiu, kiun deziris Jelcin. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Usono devas klopodi fari tiel ke Rusio sentu sin komforte en unu hejmo kun siaj eŭropaj najbaroj»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« [pri la usona kontraŭmisila defendo en Centra kaj Orienta Eŭropo] Tiu projekto mirigas min. La prezidanto diris ke ni ne povas permesi al Irano havi nukleajn armilojn. Sed tamen ni konstruas defendon kontraŭ tiuj armiloj — do ni supozas, ke ili ajnakaze estos kreitaj. Do la celo de tia agado estas por mi nekomprenebla. Kaj ne estas klare kiun ĝi devas defendi — ĉu EŭroponUsonon. Kaj se ne aperis nekonataj al mi teknologioj, apenaŭ eblas samtempe defendi ambaŭ. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« [pri la usona kontraŭmisila defendo en Centra kaj Orienta Eŭropo] Minaco ĉi tie estas pli psikologia ol reala. Efektive rusoj ne havas kialojn timi tiun ĉi sistemon. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Rusio havis malhumanan historion. Longaj limoj sen naturaj defendolinioj, trans kiuj ĝin plurfoje inundis hordoj de konkerantoj. Regantoj de la lando ne konis kompaton — por sekureco. Do sento de sendefendeco kaj de besta lukto je la vivo estas denaska. Por postvivi la rusoj strebis al ekspansio — ili klopodis laŭeble pli vastigi siajn limojn por havi dum la invadoj manovran liberecon. Rusa animo estas rezulto de tiuj suferoj kaj elprovoj. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Eĉ antaŭ la invado al Irako estis Afganio, kiam NATO unuafoje en sia historio referencis al la kvina artikolo de sia ĉarto. Fakte eŭropanoj diris al ni: “Ni estas kun vi”. Nia respondo estis: “Dankon. Se ni bezonos vin, ni telefonos al vi. Vi mem ne telefonu al ni”. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Ekde momento de la fondo de nia lando ni deklaris ke ĉiuj homoj estas faritaj egalaj. Sed kiam estis skribitaj tiuj ĉi vortoj, triono de loĝantaro de Usono vivis en sklaveco. Kaj nur kvin jarojn antaŭ mia naskiĝo virinoj en Usono ricevis voĉdonrajton»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Dum la milito kontraŭ teroro ni bildigis la islamanojn kiel oni bildigis la germanojn dum la Unua mondmilito. Ni malhomigis ilin, transformis je objekto de malamo kaj timo, je malamiko. Sed Al-Kaido estas malamiko de tute alia speco. Tio estas eta grupaĉo kun sufiĉe klare difinita celo kaj ni devas memori tion. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Kiam mi komencis postdiploman studadon, “Biblio” de la studentoj de internacia politologio estis “Internacia politiko” de Hans Morgenthau. Tio estas unu el la bazaj tekstoj por realismo»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Por mi realismo estas provo kompreni limojn de atingebla. Ĝi ne difinas sencon de viaj celoj, sed ĝi montras kion vi reale povus atingi. Idealisto komencas de alia flanko: kiaj ni deziras esti? kion ni deziras atingi? — kaj li ne pensas kiom plenumeblaj estas liaj taskoj. Pro tio provante atingi la celojn li oferas la celojn al kiuj li strebas. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« [pri ekologio] Ĉinoj kaj baratanoj ekzemple povas diri tiel: “Facilas por vi proponi limigojn, ĉar vi jam trapasis industrian periodon, elĵetis al atmosfero enorman kvanton de poluaĵoj kaj nenion pagis pro tio. Kaj nun okazas ke ni devas pagi por evoluo altan prezon? Dankon, ni ne deziras”. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Leĝo pri nacia sekureco de 1947 fondis la Konsilion pri Nacia Sekureco, aerarmeon, CIA kaj Ministerion pri defendo de Usono. Ĉio ĉi estis konstruita por la Malvarma milito kaj bazita sur la sperto de la Dua mondmilito. Tiu strukturo ne ŝanĝiĝis. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Tuj post kiam registaro de Saddam Hussein estis likvidita, ni starigis en Irako usonan administranton. Por kiu li laboris? Bone, unue por la ministerio pri defendo. Poste por la Konsilio pri Nacia Sekureco. Poste li laboris… ne eblas kompreni por kiu. Kaj en Afganio tute mankis la ĉefo kiu regus ĉiujn. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Por la prezidanto unu el la ĉefaj trajtoj de la Konsilio pri Nacia Sekureco estas rapideco de reago. Kiam la prezidanto sin turnas al ministerio kun peto fari ion, li povos atendi eterne. La Konsilio pri Nacia Sekureco laboras tre rapide kaj tre gravas konservi tiun ĝian kapablon tuj reagi al la vortoj de la prezidanto. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Unu el la fortaj trajtoj de prezidanto Bush — Bush pli Maljuna — konsistis en tio, ke li sciis telefoni. Unue mi kontraŭis tion, mi opiniis ke por la ŝtatestro tia ago estas riska. Sed li brile sciis fari tion kaj sciis krei amikecan atmosferon en rilatoj kun ŝtatestro de ĉiu ajn lando de la mondo. Li telefonis ne nur por ricevi subtenon en tiu aŭ alia afero. Foje li povis telefoni kaj simple demandi: “Kiel estas la vivo, kiel statas la aferoj?” Kaj kiam li telefonis jam pri konkreta afero, oni aŭskultis lin sen streĉiteco. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Iam niaj prezidantoj invitadis vespere gvidantojn de la kongreso simple drinki kaj babili. Reprezentantojn de opozicio ili invitadis al kabineto por diskuti. Tiaj aferoj estas kritike gravaj por kreado de kunlabora etoso. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Pri la aŭtoro redakti

 
« George H. W. Bush kaj Brent Scowcroft en siaj komune verkitaj rememoroj “La mondo iĝis alia” agnoskas ke ili ne deziris ripetiĝon de la tumultoj en Orienta Eŭropo kiel en 1953, 1956 kaj 1968, kiam komenciĝinta liberaligo kaŭzis reagon de la sovetia flanko. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]

Vidu ankaŭ redakti