Malfermi la ĉefan menuon

Eŭropo

kontinento, norda el Afriko, okcidenta el Azio, orienta el Norda Atlantiko
(Alidirektita el Eŭropano)
Eŭropo
Eŭropo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Eŭropo en Vikipedio
Commons-logo.svg Eŭropo en Komunejo
Commons-logo.svg Eŭropo en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Eŭropo en Vikivortaro
Wikinews-logo.svg Eŭropo en Vikinovaĵoj

Eŭropo estas kontinento, okcidenta parto de Eŭrazio.

Citaĵo
« Kruela disigo de nuntempo disde pasinteco estas la ĉefa signo de nia epoko kaj ŝajnas ke ĝi ja tumultigas hodiaŭan vivon. Ni sentas ke subite ni iĝis solaj, ke mortuloj mortis efektive, por ĉiam kaj ne plu povas helpi nin. Spuroj de spirita tradicio forviŝiĝis. Ĉiuj ekzemploj, specimenoj, etalonoj estas senutilaj. Ĉiujn problemojn, ĉu en arto, sciencopolitiko, ni devas solvi nur en nuntempo, sen partopreno de pasinteco. La senigita je siaj senmortaj mortuloj, la eŭropano estas sola; simile al Petro Schlemihl li perdis sian ombron. Nome tio okazas tagmeze. »
— José Ortega y Gasset, La malhumanigo de la arto (1925)
Citaĵo
« La eŭropanoj ĉiam nebule sentis, ke averaĝa vivnivelo en Usono pli altas ol ĉe ili. La sento estis ne tre klara, sed evidenta, ĝi kondukis al penso, de ĉiuj akceptata kaj ne dubinda, ke Usono estas estonteco»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« …esti neliberalulo aŭ kontraŭliberalulo signifas okupi tiun pozicion, kiu estis antaŭ alveno de liberalismo. Kaj se ĝi venis, do veninte unufoje ĝi venkos denove kaj se ĝi pereos, do nur kune kun kontraŭliberalismo kaj kun la tuta Eŭropo. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Skvalo de ĉiesa kaj totala ŝajnigado ruliĝas tra la eŭropaj teroj. Ĉia pozicio estas deklarata pro ŝajnigemo kaj estas interne falsa. Ĉiuj klopodoj strebas sole ne renkontiĝi kun sia sorto, fermi la okulojn kaj ne aŭdi ĝian malhelan vokon, eviti rektan renkontiĝon kun tio, kio devas iĝi vivo. Oni vivas ŝerce kaj des pli ŝerce ol pli tragika estas surmetita masko»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Frivola spektaklo de la ekzistado de nemenskapablaj popoloj aspektas plorinde. Pro tio ke Eŭropo laŭdire estas en regreso kaj do ne plu regas, ĉiu popolo kaj popoleto petolas, grimacas, ploretas aŭ penegas kaj tiriĝas supren, ŝajnigante plenkreskulon, mastron de sia sorto. Pro tio tiu ĉi aperis bacila mondobildo, kie ĉiupaŝe svarmas “naciismoj”. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Estas amuze vidi, ke tiu aŭ alia nano-respubliko leviĝas sur piedpintojn el sia fora sovaĝejo, kondamnas Eŭropon kaj minacas forigi ĝin el la monda historio»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« …ĉu vere ke oni diras kvazaŭ Eŭropo nun estas en regreso kaj rezignas je sia povo? Ĉu oni ne konfuzas la regreson kaj resanigan krizon, kiu ebligos al Eŭropo vere iĝi Eŭropo? Kaj ĉu ne ŝajnos la evidenta regreso de la eŭropaj nacioj apriore necesa, kiam leviĝos demando pri la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, pri anstataŭigo de la eŭropeca dispartiĝo per akordita unueco? »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Antikva homo kaj eŭropano estas egale zorgitaj pri estonteco, sed la heleno-romianoj subigas al ĝia povo pasintecon dum ni donas plej grandan aŭtonomion al estonteco, noveco ĝenerale. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Nun por la eŭropanoj venas tempo, kiam Eŭropo povas iĝi la nacia ideo. Kaj estus oble malpli utopie kredi je tio hodiaŭ ol aŭguri en la 11-a jarcento la unuecan Hispanion. Ju pli fervore la nacia ŝtato de la Okcidento gardas sian veran esencon, des pli senevite ĝi liberigos ĝin en la unueca kaj grandega ŝtato kontinenta. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Eŭropo perdis sian moralon»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« La internaj eŭropaj militoj preskaŭ ĉiam havis interesan trajton, kiu similigis ilin al hejmaj skandaloj. Ili ne planis forviŝi malamikon de sur la tero kaj estis precipe militoj konkuraj, militoj de rivaloj, similaj al interbatiĝoj de buboj aŭ diskutoj de heredantoj»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Unueco de Eŭropo estas ne fantazio, sed la pleja realo; la fantazio estas la kredo ke Francio, Germanio, ItalioHispanio estas efektive memstaraj kaj sendependaj. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Demagogio estas formo de intelekta degenero kaj kiel amasa fenomeno de la eŭropa historio ĝi estiĝis en Francio meze de la 18-a jarcento… Ekde tiu momento Francio kaj sub ĝia influo la tuta kontinento ekkredis, ke rimedo por solvi grandegajn homajn problemojn estas revolucio… strebo per unu bato ŝanĝi ĉion kaj en ĉiuj sferoj. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)