Materiismo estas skolo de filozofio aŭ mondkoncepto kiu asertas, ke la mondo estas tute komprenebla kiel materio, energio kaj la leĝoj de fiziko.

Materiismo
Materiismo
Materiismo
Aliaj projektoj
Materiismo en Vikipedio
Materiismo en Komuneja kategorio
Materiismo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« Sekreto de la ĉiama historia allogeco de Usono estas kombino de idealismo kaj materiismo, kiuj servas kiel same povaj fortoj de motivado por la homaro»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Libereco signifas, ke oni rajtas fari iun aferon; sed se oni ne havas oportunon fari tion, la rajto estas nur moko. La oportuno kuŝas en onia ekonomia stato, sendepende de la politika situacio. Neniuj politikaj rajtoj povas esti eĉ iom utilaj por tiu, kiu estas devigita sklavi sian tutan vivon por preventi la malsatmorton de si kaj sia familio. » « Freedom means that you have the right to do a certain thing; but if you have no opportunity to do it, that right is sheer mockery. The opportunity lies in your economic condition, whatever the political situation may be. No political rights can be of the least use to the man who is compelled to slave all his life to keep himself and family from starvation. »
— Alexander Berkman, Kio estas komunisma anarkiismo?, ĉapitro 14-a, "La februara revolucio"
 
« La homaro ne povas esti egaligita per deklaroj sur papero. Se la materiaj kondiĉoj por egaleco ne ekzistas, malpli bonas ol moko deklaro, ke homoj estas egalaj. » « Humanity can not be made equal by declarations on paper. Unless the material conditions for equality exist, it is worse than mockery to pronounce men equal. »
— Voltairine de Cleyre

Carl Gustav Jung redakti

 
« Teozofio kaj spiritismo estas troigoj same perfortaj kiel materiismo. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« Sufiĉas nur malfermi teozofian libron por sufokiĝi je konscio, ke ĉio jam estas klarigita kaj ke la “spirita scienco” lasis tute neniujn enigmojn. Fakte tia pensado estas same negativa kiel la pensado materiisma. La sola diferenco estas ke materiismo limigas ĉion al la komprenebla por ni fiziologio, dum teozofio limigas ĉion al nocioj de la hinda metafiziko»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj