La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj (angle: The Choice: Global Domination or Global Leadership.) estas unu el ĉefaj verkoj de la usonapolitikologo, geopolitikistoZbigniew Brzeziński, aperinta en 2004.
« Mia ĉefa ideo rilate la rolon de Usono en la mondo estas sufiĉe simpla: la usona povego, kiun multaj konsideras decida faktoro en garantiado de la ŝtata suvereneco, nuntempe servas kiel la ĉefa garantio de la tutmonda stabileco, dum la usona socio stimulas evoluon de tiaj tutmondaj tendencoj, kiuj subfosas la tradician ŝtatan suverenecon… Kaze de malĝusta uzado kaj konfrontiĝo, tiuj ĉi fortoj povas ĵeti la mondon je ĥaosa stato kaj transformi Usonon je sieĝata fortikaĵo. »
« Ĉu tio estas bone aŭ malbone, sed nome Usono nun difinas evoludirekton de la homaro kaj ĝia rivalo ne videblas. »
«Eŭropo verŝajne povus konkuri kun Usono en la ekonomia kampo, sed ĝi ankoraŭ ne baldaŭ atingos tian gradon de unueco, kiu ebligos al ĝi eki politikan konkuradon kun la usona koloso. Forlasis la distancon Japanio, kiun iutempe oni prognozis esti sekva superpotenco. Ĉinio, malgraŭ siaj ekonomiaj sukcesoj, verŝajne restos relative malriĉa lando dum la vivo de almenaŭ du generacioj, kaj dume povos okazi seriozaj politikaj komplikaĵoj. Rusio ne plu partoprenas la konkuron. Se diri mallonge, al Usono mankas kaj en proksima tempo ne aperos egalapova konkuranto. »
« Pro tio Usono alfrontas unikan paradokson: ĝi estas la unua vere tutmonda superpotenco, tamen la usonanoj ĉiam pli estas zorgitaj pri danĝeroj, kiuj venas de oble malpli fortaj malamikoj. »
«Usono, panikanta kaj obsedita je fortigado de propra sekureco, plej verŝajne estos izolita kaj ĉirkaŭita de la malamika mondo. »
« Ĉar Usono — konsiderante ĝian kontraŭdiran rolon en la mondo — estas destinita iĝi katalizilo de movado direkte al tutmonda unueco aŭ al tutmonda ĥaoso, sur la usonanoj kuŝas unika respondeco pri tio, kiun el tiuj du vojoj ekiros la homaro. Ni devos elekti inter la regado super la mondo kaj gvidado en ĝi. »
« En la fina jaro de la 20-a jarcento la eŭropanoj kaj unuavice la francoj pompe deklaris, ke Eŭropo en plej proksima tempo ekhavos “sendependajn eblecojn en la kampo de la tutmonda sekureco”. Sed, kiel baldaŭ montris la milito en Afganio, tiu promeso estis simila al la fama sovetia kredigo pri historia venko de la komunismo, “montriĝanta ĉe horizonto”, do ĉe la imagita linio, foriĝanta dum proksimiĝo al ĝi. »
« Loĝantaro de Japanio maljuniĝas, ĝia ekonomia evoluo malrapidiĝis; tipaj por la 1980-aj jaroj ideoj pri transformiĝo de Japanio je superpotenco hodiaŭ aspektas kiel historia ironio. »
« Nur fine de la 1950-aj jaroj kaj plej verŝajne nur dum la Kuba misila krizo, Usono ŝoke komprenis, ke la modernaj teknologioj transformis [ĝian] neatakeblecon je parto de pasinteco. »
« Tendenco en la Usona Kongreso doni al la Ŝtata Departemento rajton taksi konduton de la aliaj ŝtatoj, estas tre simptoma por la nuna pozicio de Usono, kiu ĉiam pli neglekte traktas suverenecon de la aliaj, dum plu skrupule protektas la sian. »
« Post Hiroŝimo kaj Nagasako, kie la vorto “totala” ekhavis tute novan sencon, kaj ĉe disvastiĝo de la nukleaj armiloj, rondon de kies posedantoj eniris ne nur la ĉefaj antagonistoj de la “malvarma milito”, sed ankaŭ aliaj ŝtatoj, venko en la totala milito iĝis oksimoro… »
« Ne estus troigo diri, ke la totala milito estas sensenca ago, kiun povas permesi al si nur malriĉa ŝtato. »
« La milito kiel formale deklarita stato foriris al pasinteco… Ekde momento de la fino de la Dua mondmilitoUsono partoprenis en du grandaj militoj, en kiuj pereis 100 mil usonanoj, kaj en proksimume duondekduo da relative seriozaj operacoj, akompanitaj de malgrandaj perdoj por la usona flanko, kaj ankaŭ unuflanke bombardis almenaŭ tri ĉefurbojn de aliaj ŝtatoj, eĉ ne unu fojon formale deklarinte la militon. »
« Nocio de la absoluta nacia sekureco hodiaŭ estas nura mito. En la epoko de tutmondiĝo kompleta sekureco kaj absoluta defendo estas neatingeblaj. »
« …nenio havas tiom decidan signifon por daŭra paco en la tuta mondo ol la povo de Usono. »
« Kapablo en mallonga tempo venki en unu loka milito estas oble pli efika rimedo kontraŭ estigo de iuj ajn lokaj konfliktoj ol sufiĉe multekosta subtenado de la nombro de trupoj, necesaj por paralela batalado en du lokaj militoj. »
« Mobilizi socion por longa fortostreĉiĝo pli facilas se personigi minacon, identigi ĝin kiel malbonon kaj tiel krei ĝian amase reprodukteblan stereotipon. En la homa vivo kaj speciale en tiu internacia, malamego kaj antaŭjuĝo portas oble pli fortan emocian ŝarĝon ol kunsento aŭ inklino. »
« [pri reago de la prezidanto George W. Bush al la terorismaj atakoj en 2001 ] La prezidanto Bush montris inklinon trakti minacon en preskaŭ teologiaj terminoj (verŝajne pro sia religiemo), konsiderante ĝin batalo inter “bono kaj malbono”. Li eĉ uzis la Lenin-formulon “kiu estas ne kun ni — tiu estas kontraŭ ni” — la principo, ĉiam imponanta al la ekscitita publiko, sed portanta en si nigroblankan mondrigardon, ignorante ĉiujn nuancojn de la griza, en kiuj estas kolorigitaj plejparto de la tutmondaj dilemoj. »
« Eldirinte komence de 2002 siajn famajn vortojn pri la “akso de malbono”, la prezidanto [ George W. Bush ] retorike miksis sendependajn problemojn, iniciatajn de Nord-Koreio por stabileco en Nord-Orienta Azio, de Irano kun ĝiaj grandskalaj ambicioj en la Persa golfo, kaj ankaŭ tiujn restintajn post la nefinita kampanjo de 1991 kontraŭ la iraka reganto Saddam Hussein. »
« Malfacilaĵo konsistas en tio, ke la administracio [de la usona prezidanto George W. Bush ] sufiĉe nebule difinis la fenomenon aŭ la fortojn, kontraŭ kiujn oni alvokas la usonanojn batali dum la “milito kontraŭ terorismo”… Nomi malamikonteroristo signifas agnoski naivan nescion de tio, ke la terorismo estas la aplikata de individuoj, grupoj aŭ ŝtatoj mortiga metodo de timigado. Oni ne militas kontraŭ metodoj aŭ taktikoj. »
« Ju pli malfortaj kaj fanatikaj estas politikaj ekstremistoj, des pli ili emas preferi la plej kontraŭhomajn formojn de la terorismo al aliaj luktometodoj. »
« Insisti je kompreno ne signifas pravigi la teroristojn aŭ alvoki al pacigo. »
« La terorismo, kreskinta surbaze de etna, nacia aŭ religia protesto, estas speciale vivkapabla kaj plej malfacile elradikigebla per ekstermado de la teroristoj. Fontoj de la terorismo troviĝas en la socia malkontento. »
« Sed maksimuman reziston al la fizika subpremado montras la terorismo, inspirata de historiajmitoj pri komuna etna origino aŭ stimulata de religia fervoro. »
« Oni ne povas eviti la historiajn faktojn: la ĉefa kialo de tio, ke pikilo de la terorismo estis direktita al Usono iĝis sendube engaĝiĝo de Usono en aferoj de Proksima Oriento… »
« [pri la amasdetruaj armiloj ] La afero komplikiĝas per tio, ke konduto de Usono mem en la kampo de disvastigo de la amasdetruaj armiloj estas ne tre senriproĉa. Usono asistis al klopodoj de Britio pri kreado de propra nuklea potenco, kaŝe helpis pri tio al Francio, neglektis aŭ eble rekte helpis al la nukleaj programoj de Israelo, fermis la okulojn pri la similaj agoj de Ĉinio, Barato kaj Pakistano, kaj fine montris senzorgan nesingardemon rilate prorajn nukleajn sekretojn. Kiam la kritikistoj riproĉas Usonon ke ĝiaj aktualaj timoj pri disvastigo de la amasdetruaj armiloj malfruiĝis, en tiuj vortoj haveblas parto de la vero. »
« [pri klopodoj de Usono haltigi disvastigon de la amasdetruaj armiloj en Eŭrazio] Tiaj agoj povus haltigi disvastigon de la nukleaj armiloj almenaŭ por plej proksima periodo. Sed ilia kapablo kuraci la terorisman malsanon estas sufiĉe dubinda. Sendube ili estigos eĉ pli fortan indignon kontraŭ Usono kaj estos konsiderataj kiel trudado de nova ordo en la regiono en la spirito de nekaŝita koloniismo… Sekve, tio povos riskigi la usonajn poziciojn en Eŭropo kaj la “milito kontraŭ terorismo” transformiĝos je sole usona kaj precipe kontraŭislama afero. »
« …politiko de unuflanka devigo estigos en la internacia komunumo tian humoron, ke la ŝtatoj, ne dezirantaj esti ĉantaĝitaj, konsideros sia unuaranga tasko kaŝe ekhavi la amasdetruajn armilojn… En longdaŭra perspektivo ĉio ĉi povas transformiĝi por Usono je fatala detruo de la fundamentoj de ĝia nacia sekureco. Jen pro kio unu el alvokoj, aperintaj dum la tria “Granda debato” pri la sekureco de Usono — rezigni je la Atlantika alianco [ NATO ] profite al la nova “koalicio de partneroj-sampensantoj” — estas profunde erara. »
« Fakte Usono alproprigis la rajton difini la malamikon kaj fari la unuan baton, ne zorgante pri atingo de internacia konsento rilate la difino de la minaco. »
« …diferenco inter anticipado kaj preventado estas sufiĉe grava de la vidpunkto de la internacia ordo kaj neniukaze devas esti forviŝata… Rezigno je dislimigado de tiuj du agotipoj, des pli flanke de la superpotenco, havanta maksimumon de rimedoj por detenado, povas estigi ĉenan reakcion de unuflankaj “preventaj” militoj, maskitaj kiel “anticipaj” agoj. »
« La lukto kontraŭ la terorismo ne povas esti centra, sistemokrea principo de la usona politiko pri sekureco en Eŭrazio aŭ de eksterpolitika kurso de Usono ĝenerale. Tiu ideo estas tro malvasta laŭ sia direkto, tro nebula en difinado de la malamiko kaj, kio plej gravas, ĝi ne kapablas influi la plej gravajn kialojn de la intensa politika tumultado en la etendiĝanta inter Eŭropo kaj Fora Oriento ŝlosila zono de Eŭrazio, en kies loĝantaro dominas islamanoj kaj kiun oni povas marki per termino la “nova tutmonda Balkanio”. »
« [pri la atencoj la 11-a de septembro 2001 ] Neniam tiom malforta areto da homoj kaŭzis tiom da doloro al tiom pova kaj grandega komunumo. »
« En tiu ĉi milito — kaj la terorismo laŭsence estas senkompata milito de la malfortuloj kontraŭ la fortuloj (la takso, havanta nenion komunan kun agnosko de morala laŭleĝeco de la teroro) — la malfortuloj havas preskaŭ nenion perdeblan, sed akiri, de ilia vidpunkto, ili povas ĉion. »
« …la malfortuloj akiras forton, ĉiamaniere simpligante bildon de sia malamiko, dum la fortuloj, agante similmaniere, malfortiĝas. »
« Ankoraŭ ne klaras, kia estos plua evoluo de Irano, sed la tagoj de la fundamentismateokratio en tiu ĉi lando estas kalkulitaj. Ĝi jam eniris la “termidoran fazon”. »
« Eble la islamismo estas pli ol nura sukcesa rivalo de la islama fundamentismo. Tiu movado povas esti simptomo de tio, ke la iam vivoplena, sed dormanta en lastaj jarcentoj civilizo, ekspiras denove. »
« …Usono devos eviti montri ke ĝi kvazaŭ konsideras islamon, pro ĝia kvazaŭ profunde alia kultura origino, esti nekapabla trapasi la samajn etapojn de la politika evoluo kiel la kristana kaj budhismamondoj. Antaŭ sesdek jaroj estis tute ne evidente, ke Germanio kaj Japanio iĝos centroj de demokratio. »
« Konstruado de pli sekura mondo estas simple neatingebla sen kunlabora partopreno de 1 miliardo 200 milionoj da islamanoj, loĝantaj sur la planedo. »
« …la procezojn de tumultado en la islamamondo necesas trakti unuavice en la regiona, ne tutmonda kunteksto, kaj prefere tra geopolitika ol teologia prismo. La islama mondo estas disigita politike kaj religie. »
«Turkio jam duonjarcenton restas la fidela aliancano de Usono. Fidon kaj dankemon de Usono ĝi meritis jam dum sia senpera partopreno en la Korea milito. »
«Usono ne povas subteni Baraton kontraŭ Pakistano, nek kontraŭ Ĉinio, sen pagi neakcepteble altan strategian prezon aliloke: en Afganio, se ĝi elektos la kontraŭpakistanan kurson, aŭ en Fora Oriento, se temos pri la kontraŭĉina alianco. Pro ĉiuj ĉi internaj kaj eksteraj faktoroj Barato nur en limigita kadro povas esti aliancano de Usono en longdaŭra politiko de formado — jam sen paroli pri perforta starigado — de pli stabila sistemo de rilatoj ene de la Tutmonda Balkanio. »
« Sed kunlaborado kun Eŭropo malsukcesos, se opinii ke ĝi devos limiĝi al plenumo de la usonaj ordonoj fare de ĝi. »
« La eventoj de la 11-a de septembro [2001] serioze influis la internacian vivon, sed ne pro tio ke ili ŝanĝis la mondon, sed precipe pro tio ke ili ŝanĝis Usonon. Usonon ŝokis subita ekkonsciiĝo pri sia propra atakebleco. »
« La vero konsistas en tio, ke dum la tuta periodo de la “malvarma milito” Eŭropo de facto estis la usona protektorato… Ne mirindas, ke la averaĝa usonano konsideras Eŭropon parazito. »
«Eŭropo kun restarigo de la milita potenco povas transformiĝi je la danĝera rivalo de Usono. Ĝi ne lasos eblecon defii la usonan hegemonion. …Eŭropo, faranta “sufiĉajn” defendajn klopodojn, neeviteble kaŭzos ĉe Usono senton de malkomforto, naturan por la eksa hegemono. »
« La politike pova Eŭropo, kapabla konkuri kun Usono ekonomie kaj ĉe tio ne dependa de ĝi en milita sfero, neeviteble komencos kontesti la dominadon de Usono en du regionoj, kiuj havas por Usono vive gravan strategian signifon — en Proksima Oriento kaj Latinameriko. »
« …se Eŭropo iĝos ekonomia giganto kaj granda militforto samtempe, la sfero de la dominado de Usono verŝajne limiĝos ĉefe je la Pacifika regiono… Tamen nuntempe al la eŭropanoj mankas motivado kaj unueco, necesaj por kreado de pova milta ŝtatego… Tamen, memorante pri reciprokaj ofendoj, kaŭzitaj de transatlantikaj kvereloj ĉirkaŭ Irako, por la usonanoj estus verŝajne pli racie malpli riproĉi Eŭropon pri “nesufiĉo” de ĝiaj militaj klopodoj. »
« Se Usono skrupule sekvus la internaciajn regulojn, se ĝi diligente evitus demonstradon de forto ĉe solvado de ekonomiaj problemoj, kiuj havas specialan intereson por gravaj kategorioj de la usonaj voĉdonantoj, aŭ montrus obeeman pretecon limigi propran suverenecon kaj subigi siajn armitajn fortojn al la jurisdikcio de la internacia juro, ĝi verŝajne ne iĝus la ŝtatego, kies agoj povas iĝi lasta savrimedo por preventi tutmondan anarĥion. »
« Konglomeraĵoj havas ne historiajn revojn, sed nur materiajn interesojn. Senvizaĝaj burokrataj institucioj de Eŭropa Unio ne povas veki popolajn sentojn, necesajn por politika agnosko… Do kun paso de la tempo Eŭropa Unio ekhavos atributojn de milit-politika ŝtatego, ĝuste kiel multaj gigantaj multnaciaj korporacioj aranĝas por gardado de siaj vive gravaj interesoj propran armitan sekurecservon. »
« …Eŭropo, laŭ sia naturo orientita al plurflanka kunlaboro, kaj Usono strebanta al memstara pozicio, ideale konvenas por tutmonda racia geedziĝo. »
« Vastiĝo de Eŭropa Unio kaj NATO daŭros. Kun ĉiu plia ĝia ondo kaj retiriĝo de la Oriento kaj ofensivo de la Okcidento, danĝeroj, kreataj de geopolitika “nenies tereno”, simple ŝoviĝas orienten. »
« Por la eŭropanojSiberio povas transformiĝi je tio, kio siatempe por la usonanoj iĝis Alasko kaj Kalifornio kune: fonto de grandegaj riĉaĵoj, kampo de profita aplikado de kapitaloj, siaspeca Eldorado por plej entreprenemaj setlantoj. »
« [pri la 11-a de septembro 2001 ] Unuafoje en sia tuta historio NATO aplikis la 5-an artikolon (de la Vaŝingtona traktato), unuanime deklarinte, ke ĉiuj anoj de la organizaĵo partoprenos en komuna defendado kontraŭ komuna minaco. »
« Verŝajne la plej akraj kontraŭdiroj inter reprezentantoj de la kontinenta Eŭropo kaj la usonanoj observiĝas je ilia takso de la palestinaterorismo: multaj usonanoj, inkluzive kelkajn anojn de la [prezidanta] administracio, vidas en ĝi malbonon, preskaŭ ne ligitan al la okupado de la palestinaj teroj fare de Israelo, dum multaj eŭropanoj emas opinii, ke la okupado kaj speciale kreado sur tiuj teroj de la judaj setlejoj stimulas la terorisman agadon. »
« La leviĝanta ŝtatego Ĉinio memorigas la Kaiser-an Germanion, kiu enviis Brition, malamikis kun Francio kaj malestimis Rusion; la nuna Ĉinio, ĉiam pli pragmate konsiderante rolon de Usono en Pacifika regiono, nervoze reagas al Japanio, orgojle rigardas al Barato kaj malestimegas Rusion. »
«Ekonomia postvivado de ĉiu ajn el la ĉefaj ludantoj sur la azia scenejo tute dependas de senobstakla aliro de maraj komercaj ŝipoj al nuraj du-tri ĉefaj havenoj. Sufiĉas bloki per kelkaj magnetaj minoj aliron al Ŝanhajo, Jokohamo aŭ Bombejo (kaj al unu-du pliaj havenurboj) por laŭvorte paralizi la ekonomian aktivadon de Japanio, Ĉinio aŭ Barato. »
« Hodiaŭ la plej elstara evento en la ekstera politiko de plejparto de la ŝtatoj estas vizito de ŝtatestro al Vaŝingtono… Eksterlanda ambasadoro konsideras pinta atingo de sia kariero, se li sukcesas aranĝi duonhoran renkontiĝon de sia gvidanto kun prezidanto de Usono. Multaj devas kontentiĝi je kvinminuta renkontiĝo en la Ovala ĉambro kaj memorfoto, pri kio oni informas en amaskomunikiloj (sen indiki daŭron) kiel pri historia evento. La mondan ĉefurbon nun vizitadas averaĝe po unu eksterlanda ŝtatestro semajne, do plejparto de la vizitoj estas tute ignorataj de la tutlanda kaj eĉ de loka vaŝingtona gazetaro. »
« Nova realo speguliĝas ankaŭ en vastigo kaj fortigo de personaj rilatoj de eksterlandaj politikistoj kaj komercistoj kun Usono. Multaj el ili studis en usonaj universitatoj… Aranĝoj de plej influaj organizaĵoj kiel la Triflanka Komisiono (kunveno de elituloj de neregistaraj organizaĵoj de Nordameriko, Orienta Azio kaj Eŭropo) ĉiam pli similas al renkontiĝoj de eksaj studentoj de kolegioj. »
« La akompana, sed pli disvastiĝinta fenomeno estas apero de la specifa tutmonda elito, kun tutmondeca mondrigardo kaj transnacia lojaleco. Reprezentantoj de tiu elito libere parolas la anglan (kutime en la usona varianto) kaj uzas tiun ĉi lingvon por laboro; por tiu ĉi nova tutmonda elito karakteras alta moviĝemo kaj kosmopolita vivmaniero; ĝia ĉefa ligo estas laborloko: kutime tio estas iu transnacia komerco aŭ financa korporacio. Tipe altajn postenojn en tiaj korporacioj okupas naskiĝintoj de aliaj landoj; ĉirkaŭ 20% plej grandaj eŭropaj kompanioj estas estrataj de homoj, kiuj antaŭe estus konsiderataj eksterlandanoj. Ĉiujaraj renkontiĝoj de la Tutmonda Ekonomia Forumo fakte iĝis partiaj kunvenoj de la nova tutmonda elito… Tiu elito ĉiam pli klare montras haveblon de siaj propraj interesoj, spiriton de amikeco kaj sinidentigon. »
«Usono deklaras sekvojn de la tutmondiĝo kiel favoraj kaj profitaj al interesoj de la tuta monda komunumo, sed ĝi mem sekvas tiujn regulojn ĉefe kiam tio utilas al ĝi… la usona tutmonda povo kontraŭdiras al la usona demokratio, same al tiu interna kaj eksportita. La interna usona demokratio malhelpas aplikon de la ŝtata povo sur la internacia scenejo, kaj inverse, la tutmonda povo de Usono povas krei minacojn al la demokratio en Usono. »
« …la tutmondiĝo estigis veran inundon de publikaĵoj, glorantaj alvenon de nova glora epoko (oni ofte forgesas, ke la mondo ĝis 1914 estis preskaŭ same libera de la komercaj kaj financaj barieroj kaj eĉ pli malferma por la migrado) kaj vidantaj en la tutmondiĝo la ĉefan esencon de la okazaĵoj en la mondo en la 21-a jarcento. »
« Tuj post kiam oni komencis popularigi la tutmondiĝon kiel ŝlosilon por komprenado de la ŝanĝoj okazantaj en nia tempo, kiel vektoron difinantan ilian direkton, kaj tuj post kiam tiu difino iĝis rigardata kiel io laŭa al la usonaj interesoj, iĝis pli facile trakti la tutmondiĝon samtempe kiel bonan kaj neeviteblan procezon. Estante ne tiom komplika kaj dogma kiel la marksisma ideologio, aperinta kiel respondo al la evoluo de la industria kapitalismo, la tutmondiĝo iĝis moda ideologio de la postideologia epoko. Ĝi enhavas ĉiujn trajtojn de la ideologio: ĝi venis historie ĝustatempe, estis direktita al ŝlosilaj regantaj elitoj, havantaj komunajn interesojn, enhavis kritikon de tio kion necesis rifuzi kaj promesis pli bonan estontecon. »
« …la tutmondiĝo estas natura doktrino de la tutmonda hegemonio. »
« Sekvante internajn politikajn konsiderojn, Usono sinsekve konservadis altajn protektismajn barierojn por agrikulturaj produktoj kaj faris striktajn kvotojn por importo de ŝtalo kaj teksaĵoj el pli malriĉaj landoj, despere klopodantaj eniri la usonan merkaton. La evoluontaj landoj daŭre petas Usonon malaltigi la komercajn barierojn, sed al ili mankas fortoj por esti aŭditaj. »
« [pri internacia komerco] Pri egalaj eblecoj reale oni povas paroli nur rilate Usonon kaj Eŭropan Union. Kiam haveblas konsento de ambaŭ flankoj, ili povas dikti al la tuta mondo siajn kondiĉojn de la financa aktivado kaj komerco. »
« …Usono, malsame ol ĝia ekonomia partnero — Eŭropa Unio, havas grandan militan povegon, kaj kombino de la milita kaj ekonomia povego generas nesupereblan politikan influon. Tiun influon oni povas uzi por promociado de la usonaj interesoj ĉe kombino de emo al la ekonomia tutmondiĝo (ĉar tio profitigas ekonomie) kaj sinsekva postrestado de la usona ŝtata suvereneco (kiam tio utilas politike). La povego ebligas al Usono — ĉu ĝi pravas aŭ ne — superi tiun evidentan kontraŭdiron. »
« …kiam internaciaj kontraktoj kontraŭas interesojn de la usona hegemonio kaj povus damaĝi la usonan suverenecon, oni povas forgesi pri fideleco de Usono al la tutmondiĝo kaj plurflankeco. »
« Sur la tutmondiĝo tute klare videblas la stampo “Farita en Usono”. Kaj tiu tutmondiĝo kiel la ŝtata doktrino de la monda hegemono finfine spegulas kaj esprimas sian ŝtatan devenon. »
« Unu el la ĉefaj eraroj de la Organizaĵo de Liberigo de Palestino estas ke ĝi neniam sinsekve realigis taktikon de kontraŭsimbolismo por estigi en Israelo simpation al siaj klopodoj atingi sendependigon de Palestino disde Israelo. »
« En periodo kiam estas mode opinii, ke la epoko de la ideologioj finiĝis, la tutmondiĝo, kunfandinta en la unueca tuto la marksisman ekonomian determinismon, kristananhumanismon kaj maltrankvilon pri stato de naturmedio, varmigata je konscio de la tutmonda malegaleco kaj banala envio, havas ŝancojn iĝi tuteca kaj por ĉies alloga kontraŭusona doktrino. »
« Por multaj la ekonomiatutmondiĝo signifos perdon de la ŝtata suvereneco. »
« Nun Usono subfosas siajn ŝancojn por morala gvidanteco, postulante de aliaj tion, kion ĝi mem rifuzas. Kiam iuj reguloj estas ekonomie malprofitaj aŭ politike malkomfortaj al Usono, ĝi ofte rompas ilin. »
« Estetoj povas kritiki amasan kulturon, sed iliaj gustoj ne transdoniĝas al aliaj. Usonon, kiel fonton de la kultura tento, ne eblas haltigi per oficiala dekreto. »
« La historia (usona) devizo: “Neniu impostado sen reprezentado” ricevas sian tutmondan ekvivalenton: “Neniu usonigado sen nia protektado”. »
« La unua provo en 1928 elekti kiel prezidanton de Usonokatolikon fiaskis pro evidentaj antaŭjuĝoj, sed la dua — en 1960 — sukcesis. En la 1930-aj jaroj judoj jam eniris la prezidantan kabineton, sed komence ili klopodis ne akcenti sian judan devenon. »
« Lukto kontraŭ la ŝtatoj de la “akso” dum la Dua mondmilito (kaj sekvinta apero de la juda ŝtato) stimulis ĉe la usonajjudoj strebon identigi sin kun interesoj de Israelo, dum la italaj kaj japanajenmigrintoj klopodis substreki mankon de iuj ajn politikaj ligoj kun siaj eksaj patrujoj. »
« Vastasence hodiaŭ la plej aktivaj, influaj kaj riĉaj etnajlobioj [en Usono] kun eksterpolitika aktiveco estas la juda, kuba, greka kaj armena. »
« Naturaj kontraŭuloj de la usonajuda komunumo — naftaj kompanioj kaj islama komunumo — ne povas rivali kun ĝi. »
«Arabdevenaj usonanoj ofte plendas ke en lastaj jaroj en tiuj sekcioj de la Konsilio pri Nacia Sekureco, la Ŝtata Departemento kaj la Ministerio pri Defendo, kiuj estas ligitaj al Proksima Oriento, superajn postenojn okupas usonaj judoj dum aliro de la arabdevenuloj estas praktike fermita. »
« Kaze de manko de baza unuiĝo surbaze de kompreno de la komuna estonteco de Usono, la usona mozaiko povas transformiĝi je rivalado inter etnaj grupoj, ĉiu el kiuj estos asertanta (kaj konvinkanta pri tio aliajn), ke ĝi posedas iujn specialajn konojn kaj rajtojn por ellabori la politikan kurson inter multaj kontraŭdiraj eksterpolitikaj interesoj. »
« Komputila analizo de diroj de la prezidanto [ George W. Bush post la 11-a de septembro [2001] montras, ke ĝis februaro 2003, do dum proksimume 15 monatoj, li publike almenaŭ 99 fojojn uzis diversajn variantojn de la maniĥeisma vortigo “kiu estas ne kun ni, tiu estas kontraŭ ni (la specialan popularecon donis al ĝi Lenin!). »
« [pri usonaj armeestroj komparataj al tiuj de la iamaj imperioj] Tion plej bone simbolas potenco kaj statuso de kelkaj regionaj usonaj ĉefkomandantoj, kiuj fakte ludas rolon de vic-reĝoj en kelkaj ŝlosilaj eksteraj sekureczonoj, kaj troviĝanta eksterlande grandega profesia usona burokrataro. »
« [pri evoluo de la eventoj post la 11-a de septembro 2001 ] Personaj kialoj, speciale grupaj interesoj kaj politikaj kalkuloj, publike pravigataj per drameca, sed foje demagogia retoriko, kaŭzis aperon de kaŝita, sed grava politika malekvilibro, kapabla havi seriozajn internaciajn sekvojn. Subita kaj preskaŭ momenta apero de nova strategia doktrino de “preventa milito”, kontraŭa al la tempopruvitaj internaciaj konvencioj, nur firmigis la suspektojn, ke la sieĝitan hegemonian burokrataron, ŝarĝitan je problemoj de interna sekureco, ne eblas kunigi kun la malferma kaj demokratia procezo de formado de ekstera politiko. »
« …formiĝis klara tendenco al limigo de civitanaj rajtoj, speciale de loĝantaj en Usono eksterlandanoj sen usona civitaneco. »
« Pli longdaŭra problemo estas, ĉu la tute komprenebla, akra reago de Usono post la 11-a de septembro [2001] ne sekvigos rekonsideradon de tradicia, tre fragila ekvilibro inter individuaj liberoj kaj nacia sekureco. Tia principa rekonsiderado, speciale kune kun modernaj teknikaj eblecoj en la kampo de sekureco, povas kun paso de la tempo transformi Usonon je fermiĝinta, koncentriĝinta je propra sekureco ksenofobia hibrido de demokratio kaj aŭtokratio, eble eĉ kun elementoj de la ŝtato-fortikaĵo. Jam ekzistas du ŝtatoj, eblaj aŭgurantoj de tia estonteco: Israelo kaj Singapuro. »
« …la invado je Irako [en 2003], finiĝinta per milita sukceso, sed kaŭzinta kontraŭdiran internacian reagon, estigis perpleksigan paradokson: la milita aŭtoritato de Usono neniam estis tiom alta dum ĝia politika aŭtoritato neniam estis tiom malalta. »
« Sed lasi flanken tutmondajn tumultojn signifas ignori la ĉefan realon de nia tempo: amasan tutmondan politikan vekiĝon de la homaro kaj ĝian profundiĝantan komprenon de neeltenebla malegaleco de vivkondiĉoj de la homoj. »
« Pozicio de Usono rilate plurflankajn sindevigojn dum lastaj jaroj ĉe multaj estigis impreson, ke egalaj kondiĉoj por ĉiuj anoj de la monda komunumo ne apartenas al la prioritatoj de Usono. »
« Iuj argumentoj de Usono kontraŭ apartaj internaciaj traktatoj estas klare motivitaj, sed listo de traktatoj rifuzitaj dum lastaj jaroj estas simbola kaj maltrankviligas: la Kiota protokolo pri klimata kontrolo, la Traktato pri la Internacia Krima Tribunalo, la Konvencio pri Infanaj Rajtoj (la kontraŭargumentojn de Usono subtenis nur Somalio), projekto de la protokolo pri kreado de mekanismo pri kontrolado de observado de malpermeso de la biologiaj armiloj, la Traktato pri kontraŭmisila defendo, la Traktato pri malpermeso de teraj minoj ktp. »