Milito kontraŭ terorismo

internacia konflikto de la 21a jarcento

Milito kontraŭ terorismo estas milito deklarita de la usona prezidanto George W. Bush post la atencoj de la 11-a de septembro 2001.

Milito kontraŭ terorismo
Milito kontraŭ terorismo
Milito kontraŭ terorismo
Aliaj projektoj
Milito kontraŭ terorismo en Vikipedio
Milito kontraŭ terorismo en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« [pri reago de la prezidanto George W. Bush al la terorismaj atakoj en 2001] La prezidanto Bush montris inklinon trakti minacon en preskaŭ teologiaj terminoj (verŝajne pro sia religiemo), konsiderante ĝin batalo inter “bono kaj malbono”. Li eĉ uzis la Lenin-formulon “kiu estas ne kun ni — tiu estas kontraŭ ni” — la principo, ĉiam imponanta al la eskcitita publiko, sed portanta en si nigroblankan mondrigardon, ignorante ĉiujn nuancojn de la griza, en kiuj estas kolorigitaj plejparto de la tutmondaj dilemoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Malfacilaĵo konsistas en tio, ke la administracio [de la usona prezidanto George W. Bush] sufiĉe nebule difinis la fenomenon aŭ la fortojn, kontraŭ kiujn oni alvokas la usonanojn batali dum la “milito kontraŭ terorismo”… Nomi malamikon teroristo signifas agnoski naivan nescion de tio, ke la terorismo estas la aplikata de individuoj, grupoj aŭ ŝtatoj mortiga metodo de timigado. Oni ne militas kontraŭ metodoj aŭ taktikoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« [pri klopodoj de Usono haltigi disvastigon de la amasdetruaj armiloj en Eŭrazio] Tiaj agoj povus haltigi disvastigon de la nukleaj armiloj almenaŭ por plej proksima periodo. Sed ilia kapablo kuraci la terorisman malsanon estas sufiĉe dubinda. Sendube ili estigos eĉ pli fortan indignon kontraŭ Usono kaj estos konsiderataj kiel trudado de nova ordo en la regiono en la spirito de nekaŝita koloniismo… Sekve, tio povos riskigi la usonajn poziciojn en Eŭropo kaj la “milito kontraŭ terorismo” transformiĝos je sole usona kaj precipe kontraŭislama afero. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« La lukto kontraŭ la terorismo ne povas esti centra, sistemokrea principo de la usona politiko pri sekureco en Eŭrazio aŭ de eksterpolitika kurso de Usono ĝenerale. Tiu ideo estas tro malvasta laŭ sia direkto, tro nebula en difinado de la malamiko kaj, kio plej gravas, ĝi ne kapablas influi la plej gravajn kialojn de la intensa politika tumultado en la etendiĝanta inter Eŭropo kaj Fora Oriento ŝlosila zono de Eŭrazio, en kies loĝantaro dominas islamanoj kaj kiun oni povas marki per termino la “nova tutmonda Balkanio”. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Aperinta strategio estis miksaĵo de intence imperiaj vortumoj el malneto de la dokumento pri nacia sekureco farita en 1991, preparita de oficistoj de la Ministerio pri defendo dum prezidenta oficperiodo de Bush I (multaj el kiuj iĝis konsilistoj de Bush II) kaj militemaj deklaroj de adeptoj de la novkonservativisma politiko kun propra al ĝi fervoro rilate Proksiman Orienton. Strategie la “milito kontraŭ teroro” spegulis do zorgojn de la superpotenco pri konservado de kontrolo super resursoj de la Persa golfo kaj deziron de reprezentantoj de la novkonservativisma tendaro fortigi sekurecon de Israelo per forigado de minaco flanke de Irako. La unuaj rezultoj de tia kombino neeviteble kaŭzis orgojlon»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Ne mirindas ke repago venis rapide. Post nuraj kelkaj monatoj ekstera politiko de la unua tutmonda superpotenco estis difinata de elĉerpigaj sekvoj de la milito, kiun Usono mem komencis, sed ne sciis fini. Ĉe tio la milito kontraŭ teroro ĉiam pli akiris malbonaŭguran karakteron de la kontraŭstaro al la tuta islama mondo»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Al la ĉefaj konsilistoj de George W. Bush pri interna politiko eventoj de la 11-a de septembro donis eblecon pretendi je alta politika pozicio. Altiginte la krimon ĝis nivleo de alegoria militdeklaro, ili donis al la prezidanto statuson de ĉefkomandanto de milita tempo, ricevinta vastigitajn rajtojn de la plenuma povo. Disvastigante timon kaj paranojon, kaj apelaciante al furioza patriotismo de la publiko, ili esperis ricevi politikajn profitojn kaj rezultoj de la baloto en 2004 konfirmis tion. Do la senfina milito kontraŭ teroro iĝis ilo de interna politiko kaj fakte ĝi iĝis la ekstera politiko»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Milito kontraŭ teroro sen klara difino de malamiko, sed kun videble supozata kontraŭislama karaktero, unuigis subtenantojn de islamo en ilia kreskanta malamikeco rilate Usonon, per tio kreinte fekundan grundon por rekrutado de novaj partoprenantoj de teroristaj atakoj kontraŭ UsonoIsraelo»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« La konsumisma kulturo kaj malekvilibrigo de ekonomio, aperintaj ĉe Clinton kaj daŭrintaj ĉe George W. Bush rezultis en tio, ke lime de jarcentoj krevis sapveziko de la valorpapera merkato, kaj malpi ol jardekon poste komenciĝis grandskala financa krizo. La detrua unuflanka kurso de George W. Bush rezultigis la dekjaran militon en Proksima Oriento kaj disfalon de la ekstera politiko de Usono ĝenerale. La financa katastrofo de 2008 preskaŭ metis la landon en la nova ekonomia depresio, iginte Usonon — kaj plejparton de la Okcidento — ekpensi pri tio, kiom damaĝajn sekvojn kaŭzas sendetena konsumado. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Amara vero estas ke la usonanoj timige malbone orientiĝas en la bazaj aferoj de la monda geografio, kurantaj eventoj kaj eĉ en ŝlosilaj punktoj de la monda historio… Laŭ studo de 2006, 63% de la usona junularo ne povis montri en la mapo de Proksima Oriento Irakon, 75% malsukcesis trovi Iranon, 88% — Afganion, kaj ĉio ĉi en la tempo kiam la lando realigis multekostan militkampanjon en la respektiva regiono. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« …Usono perdis eblecon uzi formiĝon de paca zono de sekureco ĉe la rusiaj limoj kaj engaĝi Rusion en pli proksiman kunlaboron en milita sfero… Anstataŭe post 2001 Usono ĵetis ĉiujn fortojn por la “milito kontraŭ teroro” kaj serĉado de subteno de siaj militaj kampanjoj en Irako kaj Afganio, oferinte pli vastajn geostrategiajn planojn. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Ludante je amasa popola nekono de la mondaj historio kaj geografio, amaskomunikiloj persekutante profiton kreskigis panikon, uzante kiun demagogoj en la registaro de George W. Bush kondukis la landon al la okjara krucmilito. La “milito kontraŭ teroro” iĝis sinonimo de la ekstera politiko kaj Usono preskaŭ ne zorgis pri konstruado de strategio, konsideranta longdaŭrajn interesojn de la lando en la formiĝanta geopolitika situacio. Sekve de tio Usono iĝis malpreta al la defiantaj ĝin problemoj de la 21-a jarcento»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Antaŭ tagoj mi estis ŝokita kiam la prezidanto en sia alparolo al la lando nomis militon kontraŭ teroro la ĉefa ideologia tasko de la jarcento. Mi demandis min: “Ĉu tio ne estas tro memfide?” Nun estas nur 2008 kaj oni jam diras al ni kio estas la ĉefa ideologia tasko de la tuta jarcento. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Ni ne devas forgesi ke batalante kontraŭ terorismo kaj poste kontraŭ Irako kaj Afganio, ni neŭtraligis malamikojn de Irano de ambaŭ flankoj. Do sento, kiun oni spertas en Irano, estas “nia momento venis”, kio ĝenerale estas natura afero. Irano estas la ŝtato kiu havas pezon. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Brent Scowcroft redakti

 
« Dum iu periodo post la 11-an de septembro sirianoj honeste kunlaboris kun ni, liverante al ni spionajn datumojn kaj helpante identigi agentojn de Al-Kaido»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Dum la milito kontraŭ teroro ni bildigis la islamanojn kiel oni bildigis la germanojn dum la Unua mondmilito. Ni malhomigis ilin, transformis je objekto de malamo kaj timo, je malamiko. Sed Al-Kaido estas malamiko de tute alia speco. Tio estas eta grupaĉo kun sufiĉe klare difinita celo kaj ni devas memori tion. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Tio estas krucmilito, tiu ĉi milito kontraŭ terorismo postulos tempon»
— George W. Bush, Citita laŭ: Zbigniew Brzeziński. Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2008]


 
« [komparo de Usono kaj la Romia imperio] La mondŝtategoj, ne havantaj egalajn al si, konsistigas apartan klason. Ili neniun konsideras al si egala kaj tre facile alkalkulas siajn subtenantojn al siaj amikojamicus populi Romani [amiko de la Romia popolo]. Al ili mankas malamikoj, ekzistas nur ribeluloj, teroristoj kaj ŝtatoj-parioj. Ili jam ne militas, sed nur punas. Ili sincere indignas, kiam vasaloj rifuzas konduti kiel tio decas al la vasaloj. [komento de Zbigniew Brzeziński] Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj de la aŭtoro antaŭ la 11-a de septembro, sed ili mirinde precize esprimis pozicion de iuj [usonaj politikistoj, kun kiu ili insistis dum la diskuto en la Unuiĝintaj Nacioj en 2003 pri la decido pri la milito kontraŭ Irako»
— Bender P., America: the New Roman Empire? // Orbis. 2003. Winter. p. 155.
 
« La mondo ne plu vivas tiel… Nun ni estas la imperio kaj kiam ni ion faras, ni kreas nian propran realon. Kaj dum vi estos esplorantaj tiun realon, kiel kutime profunde, ni agos denove kreante novajn realojn, kiujn vi ankaŭ povos esplori kaj tiel ĉio daŭros. Ni estas agantaj personoj de la historio… kaj vi, vi ĉiuj estos esplorantaj tion kion ni faras. »
— [anonima oficisto de la Blanka Domo responde al kritiko de “realistoj”], Ron Suskind. Faith, Certainty and the Presidency of George W. Bush // The New York Times [la 17-a de oktobro 2004]

Vidu ankaŭ redakti