La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj (angle: The Grand Chessboard: American Primacy and Its Geostrategic Imperatives) estas unu el ĉefaj verkoj de la usonapolitikologo, geopolitikistoZbigniew Brzeziński, aperinta en 1997.
La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj
« [pri la Malvarma milito] Usono estis vaste konsiderata kiel reprezentanto de estonteco, kiel la socio, kiu meritas fascinon kaj dignas je imitado. Kaj inverse, Rusio rilate kulturon estigis malestimon flanke de plejparto de siaj vasaloj en Centra Eŭropo kaj eĉ pli grandan malestimon flanke de sia ĉefa kaj ĉiam pli necedema aliancano — Ĉinio. »
« En 1914 nuraj kelkmil britaj militistoj kaj civilaj oficistoj kontrolis ĉirkaŭ 11 milionojn da kvadrataj mejloj kaj preskaŭ 400 milionojn da ne-britoj. »
«NATO ligas la plej evoluintajn kaj influajn ŝtatojn de Eŭropo al Usono, transformante Usonon je la ĉefa aganto eĉ en la internaj eŭropaj aferoj. »
« …Japanio restas (almenaŭ nuntempe) fakte usona protektorato. »
« Krome necesas konsideri kiel parton de la usona sistemo la tutmondan sistemon de specialiĝintaj organizaĵoj, speciale la “internaciajn” financajn instituciojn. La Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko, oni povas diri, reprezentas tutmondajn interesojn kaj ilia kliento povas esti nomata la tuta mondo. Tamen efektive en ili dominas la usonanoj… »
« Malsame al la antaŭaj imperioj, tiu ĉi vasta kaj komplika tutmonda sistemo ne estas hierarkia piramido. Inverse, Usono staras centre de la interligita Universo, en kiu la povo estas realigata pere de konstanta manovrado, dialogo, difuzio kaj strebo al formala interkonsento, kvankam tiu ĉi povo devenas de unueca fonto, nome: Vaŝingtono, distrikto Kolumbio. »
« Eble la plej granda komplimento, kiun la mondo donas al la centra situo de la demokratia procezo en la usona tutmonda hegemonio, estas granda skalo de engaĝiĝo de aliaj landoj en la internaj usonaj politikaj aferoj. »
« [en Usono] …la juda, greka kaj armena lobioj estas la plej efike organizitaj. »
« Kune la eŭrazia povo grave superas la usonan. Feliĉe por Usono, Eŭrazio estas tro granda por esti unueca politike. »
« Sed se la meza parto [de Eŭrazio, do Rusio] rezistos al la Okcidento, iĝos aktiva unueca ento kaj ekregos la Sudon aŭ formos aliancon kun partopreno de granda orienta ŝtato, do la usona dominado en Eŭrazio draste malkreskos. Same okazos, se du grandaj orientaj ludantoj iamaniere unuiĝos. Fine, se la okcidentaj partneroj forpelos Usonon de ĝia sidstango en la okcidenta periferio, tio aŭtomate signifos finon de la partopreno de Usono en la ludo sur la eŭrazia ŝaktabulo, eĉ se tio verŝajne signifos ankaŭ finfine subiĝon de la okcidenta finaĵo al la reviviĝinta ludanto, okupanta la mezan parton [Rusio]. »
« …plejparto de la usonanoj ĝenerale ricevas neniun specialan kontentiĝon pro nova statuso de sia lando kiel la sola tutmonda regpovo. »
« Kontraŭdira konduto rilate demandon pri la unuiĝo de Eŭropo kaj fideleco al estingiĝantaj specialaj rilatoj kun Usono, transformis Brition je la ŝtato al neniu interesa rilate seriozajn planojn pri elekto de estonteco de Eŭropo. Londono grandparte ekskludis sin mem el la eŭropa ludo. »
« [pri Britio] Ĝian amikecon necesos nutradi, sed ĝia politika direkto ne postulas ĉiaman atenton. Ĝi estas emeritiĝinta politika figuro, ripozanta sur luksaj laŭroj, grandparte fortiriĝinta el grandaj aventuroj de Eŭropo, en kiuj Francio kaj Germanio estas la ĉefaj agantoj. »
«Pollando estas tro malforta por esti geostrategia aganto kaj ĝi havas nur unu vojon: integriĝi kun la Okcidento. »
«Rusio, kion apenaŭ necesas memorigi, restas granda geostrategia aganto, malgraŭ malfortiĝinta ŝtata sistemo kaj eble longdaŭra malsaniĝo… Ĝi elkovas ambiciajn geopolitikajn celojn, kiujn ĉiam pli malferme deklaras. Tuj post kiam ĝi restarigos sian povon, ĝi komencos grave influi siajn okcidentajn kaj orientajn najbarojn. Krome Rusio devos fari sian bazan geostrategian elekton pri rilatoj al Usono: ĉu ĝi estas amiko aŭ malamiko? »
«Japanio evidente havas potencialon de la politika ŝtatego de la unua klaso. Tamen ĝi ne uzas ĝin, skrupule evitante iujn ajn strebojn al regiona dominado kaj preferante anstataŭe agadi sub protekto de Usono. »
«Ukrainio, la nova kaj grava areo en la eŭrazia ŝaktabulo, estas geopolitika centro, ĉar ĝia ekzistado mem, kiel sendependa ŝtato, helpas transformi Rusion. Sen Ukrainio Rusio ĉesas esti eŭrazia imperio. »
«Azerbajĝano kun siaj grandegaj energiaj resursoj ankaŭ koncerne geopolitikon havas ŝlosilan signifon. Tio estas ŝtopilo en ujo, enhavanta riĉaĵojn de la baseno de la Kaspia maro kaj Meza Azio. Sendependecon de la ŝtatoj de Meza Azio oni povas konsideri praktike senutila afero, se Azerbajĝano estos tute subigita al la Moskva kontrolo. »
«Usono ĉiam deklaris pri sia fideleco al la afero de kreado de la unueca Eŭropo… Tamen en praktiko Usono estas ne tiom certa kaj insista. »
« Kontraŭdiroj inter Usono kaj la eŭropaj landoj pri Irano kaj Irako estas traktataj de Usono ne kiel diskuto inter egalrajtaj partneroj, sed kiel malobeemo. »
« Eble la demokratiaRusio kun pli granda aprobo traktus la valorojn, kiujn kundividas Usono kaj Eŭropo kaj sekve, tre verŝajne, ĝi iĝos malpli alta partnero en kreado de pli stabila kaj bazita sur kunlaboro Eŭrazio. Tamen ambicioj de Rusio povas iri pli for ol nur atingo de agnosko kaj estimo de ĝi kiel demokratia ŝtato. »
« …sen politika unueco kaj sen unueca, vere pova islama ŝtato mankos geopolitika kerno al defio flanke de la islama fundamentalismo, do ĝi esprimos sin plej verŝajnte per perforto. »
« Potenciale la plej danĝera scenaro de evoluo de la eventoj povus esti kreado de “kontraŭhegemonia” koalicio kun partopreno de Ĉinio, Rusio kaj eble Irano, kiujn unuigos ne ideologio, sed interligantaj ilin ofendiĝoj. Tia evoluo de la eventoj povos memorigi per sia skalo kaj grandeco problemon, kiun foje kreis jam la ĉino-sovetia bloko, kvankam ĉi-foje Ĉinio, plej verŝajne, estos gvidanto kaj Rusio gvidato. Por preventi kreadon de tiu ĉi bloko, kiom ajn malverŝajne tio estu, Usono devos montri geopolitikan lertecon samtempe en la okcidenta, orienta kaj suda limoj de Eŭrazio. »
« Geografie pli limigitan, sed potenciale eĉ pli gravan problemon povus reprezenti la ĉino-japana “akso”, kiu povus aperi sekvante ruiniĝon de la usonaj pozicioj en Fora Oriento kaj revoluciajn ŝanĝojn en vidpunkto de Japanio pri la tutmondaj problemoj. »
« Ekzistas tia ebleco — kvankam malgranda, sed ne komplete ignorebla — de serioza aligrupiĝo de la fortoj en Eŭropo forme de sekreta germano-rusia komploto aŭ de franco-rusia unio. »
« …iu ajn vastigo de la limoj de Eŭropo aŭtomate iĝas ankaŭ vastigo de la limoj de rekta usona influo. »
« Problemo tamen estas en tio, ke la vere eŭropa “Eŭropo” ne ekzistas. Tio estas imago, koncepto kaj celo, sed ankoraŭ ne realo. Okcidenta Eŭropo jam estas komuna merkato, sed ĝi ankoraŭ estas for de politika ento. La politika Eŭropo ankoraŭ ne aperis. Krizo en Bosnio iĝis malafabla pruvo — se pruvoj ankoraŭ necesas — de daŭra neekzistado de Eŭropo kiel unueca organismo. Amara fakto estas ke Okcidenta Eŭropo kaj ĉiam pli ankaŭ Centra Eŭropo, restas grandparte usonaj protektoratoj, ĉe tio la aliancaj ŝtatoj similas al antikvaj vasaloj kaj subuloj. »
« Eĉ la resta eŭropakontraŭusonismo, nun tre malforta, estas mirinde cinika: la eŭropanoj plendas pri la usona “hegemonio”, sed samtempe sentas sin tre komforte sub ĝia protekto. »
« Afero de unuiĝo de Eŭropo ĉiam pli estas subtenata de burokratia energio, estigata de granda organiza aparato, kreita de la Eŭropa komunumo kaj de ĝia sukcedinto — la Eŭropa Unio. »
«Francio strebas denove esti enkorpigo de Eŭropo; Germanio esperas pri elaĉeto de siaj pekoj helpe de Eŭropo. »
« Por Francio, Eŭropo estas la maniero regajni la iaman grandecon. »
«Germanio sekvas formulon: elaĉeto de la pekoj + sekureco = Eŭropo + Usono”. »
« Haveblas elemento de obseda eraro en tio, ke la franca politika elito plu konsideras Francion la monda ŝtatego. …en realo post disfalo de la kolonia imperio ĝi fakte estas la meznivela eŭropa ŝtato. »
«Brito sindetenis kaj efektive estas la aldonaĵo de Usono. »
«Francio estas oble pli malforta ol Germanio rilate ekonomion, dum ĝia militmaŝino (kiel montris la milito en Persa golfo en 1991) estas ne tre kompetenta. Ĝi sufiĉas por subpremado de internaj ŝtatrenversoj en afrikaj ŝtatoj-satelitoj, sed ne kapablas protekti Eŭropon, nek disvastigi sian influon malproksimen ekster de Eŭropo. »
«Germanio daŭre insistas, ke la centran rolon en la eŭropa sekureco devas ludi Usono. »
« …la unuiĝo de Germanio ankaŭ draste ŝanĝis karakteron de la eŭropa politiko. Ĝi iĝis geopolitika malvenko samtempe de Rusio kaj Francio. »
«Francio ne sufiĉe fortas por malhelpi al Usono rilate geostrategiajn principojn de ĝia eŭropa politiko kaj por memstare iĝi gvidanto de Eŭropo. Do oni povas toleri ĝiajn strangaĵojn kaj eĉ atakojn de incitemo. »
«Eŭropo, konstruita kaj gvidata de Berlino estas tute neplenumebla ideo. Jen pro kio Germanio bezonas Francion, Eŭropo bezonas la franco-germanan interligon, kaj Usono ne povas elekti inter Germanio kaj Francio. »
« [pri la eksa Sovetunio] Areo, dum jarcentoj aparteninta al la cara imperio kaj dum tri jarcentkvaronoj al Sovetunio subestre de la rusoj, nun estas plenigita je dekduo da ŝtatoj, plejparto de kiuj (krom Rusio) apenaŭ pretas al la vera suvereneco… »
« Tuj post la disfalo de Sovetunio la komenca pozicio de [la rusia prezidanto [[Boris] Jelcin]] spegulis ĉiam kovitan, sed neniam plene realigitan koncepton, kreitan de la “okcidentuloj”: “Rusio — la ŝtato de la okcidenta mondo — devas esti parto de la Okcidento kaj devas laŭeble pli imiti la Okcidenton en sia evoluo”. »
«Usono neniam planis kundividi povon sur la terglobo kun Rusio, kaj ne povus tion fari, eĉ se ĝi dezirus. La nova Rusio estis simple tro malforta, tro disrabita dum 75 jaroj da regado de la komunistoj, kaj tro postrestinta sociale por iĝi reala partnero de Usono en la mondo. »
« Ne eblas malagnoski, ke ne al ĉiuj timoj de Rusio rilate disvastiĝon de NATO mankas rezonaj fundamentoj aŭ ke ili estas kaŭzitaj de malbonaj intencoj. »
« …koalicio de Rusio samtempe kun Ĉinio kaj Irano povas aperi nur en tiu kazo, se Usono estos tiom mallongvida, ke kaŭzos antagonismon kun Ĉinio kaj Irano samtempe. »
«Ĉinio estos la pli aĝa partnero en iu ajn serioza provo de Rusio establi tian “kontraŭhegemonian” koalicion. »
« Por Usono, Rusio estas tro malforta por esti ĝia partnero, sed same kiel antaŭe, tro forta por esti ĝia nura paciento. Pli verŝajna estas situacio, ĉe kiu Rusio iĝos problemo, se Usono ne ellaboros pozicion helpe de kiu ĝi sukcesos konvinki la rusojn ke la plej bona elekto por ilia lando estas fortigo de organikaj rilatoj kun la transatlantika Eŭropo. »
« [pri la ŝtatoj aperintaj post disfalo de Sovetunio] Inter tiuj ŝtatoj tri landoj havas speciale gravan signifon: Azerbajĝano, Uzbekio kaj Ukrainio. »
«Azerbajĝano povas esti nomata vive grava “ŝtopilo”, kontrolanta aliron al “botelo” kun riĉaĵoj de la Kaspia baseno kaj Meza Azio. »
« En nord-okcidento de Irano loĝas duoble pli da azeroj (laŭ iuj pritaksoj ĉirkaŭ 20 milionoj) ol en la teritorio de Azerbajĝano mem. »
« El kvin novaj sendependaj ŝtatoj de Meza Azio, Kazaĥio kaj Uzbekio ludas la plej gravan rolon. Kazaĥio estas en la regiono ŝildo kaj Uzbekio — animo de diferencaj vekiĝantaj naciaj sentoj. »
«Turkion — la postimperian ŝtaton, kiu ankoraŭ troviĝas en la procezo de difinado de sia elekto — oni tiras ĝin en tri direktoj: la modernistoj dezirus vidi en ĝi eŭropan ŝtaton kaj sekve rigardas al la Okcidento; la islamistoj inklinas al Proksima Oriento kaj la islama komunumo kaj tiele rigardas al la Sudo; la direktiĝintaj al historio naciistoj vidas novan destinon de la tjurkaj popoloj de la baseno de la Kaspia maro kaj Meza Azio en la regiono, kie dominas Turkio kaj do tiele rigardas al la Oriento. »
« [pri Meza Azio kaj Proksima Oriento ] Usono situas tro for por domini en tiu ĉi parto de Eŭrazio, sed estas tro forta por ne esti engaĝita en la eventoj en tiu ĉi teatro. »
« [pri Meza Azio kaj Proksima Oriento ] Tamen ekskludo de Rusio el la regiono egalrajte estas nedezirinda kaj nerealigebla, same kiel stimulado de kontraŭdiroj inter la novaj ŝtatoj de la regiono kaj Rusio. »
« [pri Meza Azio kaj Proksima Oriento ] Kreskanta ekonomia ĉeesto de Ĉinio en la regiono kaj ĝia politika subteno de la regiona sendependeco ankaŭ koincidas kun la interesoj de Usono. »
« Sed se eŭropigado de Turkio fiaskos pro eksteraj aŭ internaj kialoj, tiukaze Kartvelio kaj Armenio ne havos elekteblon krom adaptiĝi al la interesoj de Rusio. »
« [pri Orienta Azio ] Tamen en pli malproksima estonteco, laŭ ĉinaj strategiaj kalkuloj, la usona hegemonio ne povos daŭri… Tio donos al Ĉinio eblecon kunpuŝigi Usonon kaj Japanion unu kontraŭ la alia, kiel ĝi jam faris antaŭe, kunpuŝiginte Usonon kaj Sovetunion. Laŭ opinio de Pekino, venos tempo kiam Usono komprenos ke por konservi sian influon en Azio-Pacifika regiono ĝi ne havos alian elekteblon krom sin turni al sia natura partnero en la kontinenta Azio [do al Ĉinio]. »
« La nuna usona timo antaŭ dominado de Ĉinio memorigas la relative antaŭnelongan usonan paranojon rilate Japanion. La japanofobio transformiĝis nun je ĉinofobio. »
«Japanio ankaŭ ne havas en Azio tian partneron kiel Francio forme de Germanio, do veran kaj pli-malpli egalan en la regiono… Al Japanio mankas la ekvivalento de la germana Pollando, tio estas de pli malforta, sed geopolitike grava najbaro, interpaciĝo kaj eĉ kunlaboro kun kiu iĝas realo. »
« Disvastiĝinta ideo, ke Ĉinio estas la sekva mondpotenco, naskas paranojon rilate Ĉinion kaj stimulas en Ĉinio gigantomanion. Timoj antaŭ la agresema kaj antagonisma Ĉinio, kiu baldaŭ iĝos plia mondpotenco, estas en plej bona kazo antaŭtempaj kaj en plej malbona kazo povos iĝi sinrealiganta aŭguro. Do, organizado de koalicio kun celo kontraŭstari leviĝon de Ĉinio ĝis nivelo de mondpotenco kaŭzus malajn rezultojn. Tio garantius nur ke la regione influa Ĉinio iĝus malamika. Samtempe ĉia tia klopodo estigus streĉiĝon de la usono-japanaj rilatoj, ĉar plejparto de la japanoj certe estus kontraŭ tia koalicio. »
« Sed nome pro tio ke Ĉinio efektive apenaŭ baldaŭ leviĝos ĝis nivelo de mondpotenco — kaj pro tiu ĉi kialo estus malracie realigi politikon de regiona bridado — dezirindas trakti Ĉinion kiel tutmonde gravan figuron. »
« La Granda Ĉinio, speciale post digestado de Honkongo, preskaŭ tutcerte pli energie postulos reunuiĝon de Tajvano kun la kontinento. Necesas ĝuste pritaksi la fakton, ke Ĉinio neniam aprobis porĉiaman apartiĝon de Tajvano. Do en iu momento tiu demando povus kaŭzi rektan konfrontiĝon de la usonanoj kontraŭ la ĉinoj. Sekvoj de tio estus por ĉiuj engaĝitaj flankoj la plej malbonaj: la ekonomiaj perspektivoj de Ĉinio estos prokrastitaj, rilatoj de Usono kun Japanio povus iĝi tre streĉaj, kaj klopodoj de la usonanoj pri kreado de stabila ekvilibro de la fortoj en Orienta Eŭrazio povus esti fuŝitaj. »
«Usono fakte ne havas specialan intereson pri la apartiĝinta Tajvano. Efektive ĝia reala pozicio estis kaj devas resti la penso, ke ekzistas nur unu Ĉinio. Sed tio kiel Ĉinio postulas la reunuiĝon povas damaĝi vive gravajn interesojn de Usono kaj la ĉinoj devas klare kompreni tion. »
« Samtempe Usono devas — plenumante promeson, donitan al Ĉinio — sin deteni de rekta aŭ nerekta subtenado de iu ajn internacia altigo de la statuso de Tajvano. »
« [pri Sud-Koreio ] Iu ajn unuflanka foriro de la usonanoj supozeble ne nur rapidigus novan militon, sed plej verŝajne signalus pri fino de la usona milita ĉeesto en Japanio. »
«Rusio, aranĝita surbaze de principo de libera konfederacio, en kiu enirus Eŭropa parto de Rusio, Siberia respubliko kaj Fororienta respubliko, povus pli facile evoluigi pli proksimajn ekonomiajn rilatojn kun Eŭropo, kun la novaj ŝtatoj de Meza Azio kaj kun la Oriento, kio rapidigus evoluon de Rusio mem. »
«Usono devas uzi sian influon en Eŭropo por helpi al siatempa aniĝo de Turkio en Eŭropa Unio, kaj turni specialan atenton al traktado de Turkio kiel eŭropa lando, kondiĉe ke en la interna politiko de Turkio ne okazos drasta kliniĝo al la islama direkto. »
« Do oni devas nek bridi, nek pacigi Ĉinion. Ĝin necesas trakti kun estimo kiel la plej grandan evoluontan ŝtaton en la mondo kaj — almenaŭ ĝis nun — kiel sufiĉe sukcesan… Do estus racie akcepti Ĉinion kiel anon de la “granda sepopo”… »
« Iel ajn pro historiaj kaj geopolitkaj kialoj Ĉinio devas konsideri Usonon sia natura aliancano. »
« Nome tra proksimaj politikaj rilatoj kun Japanio, Usono povos memfide ekiri renkonte al streboj de Ĉinio en la regiono, kontraŭante ĉe tio elmontrojn de ĝia arbitrado. Nur sur tiu ĉi bazo povas esti atingita komplika triflanka kompromiso, inkluzivanta povon de Usono je la monda nivelo, dominantan pozicion de Ĉinio en la regiono kaj gvidan pozicion de Japanio je la internacia nivelo. Tamen tiu ĝenerala geostrategia kompromiso povas esti detruita de neracia vastigo de milita kunlaboro de Usono kaj Japanio. Japanio ne devas ludi rolon de nesinkigebla aviadila ŝipo en Fora Oriento, ĝi ankaŭ ne devas esti la ĉefa milita partnero de Usono en Azio aŭ potenciale gvidanta ŝtato en Azia regiono. »
«Usono estas ne nur la unua kaj sola superpotenco en la vere tutmonda skalo, sed plej verŝajne ankaŭ la lasta. »