Negro

(Alidirektita el Nigrulo)
Negro
Aliaj projektoj
Negro en Vikipedio
Negro en Komuneja kategorio
Negro en Vikivortaro

Negro estas homo de la t.n. nigra raso, interalie kun haŭto de helbruna ĝis kafobruna.

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« …nome potenco de la aŭto egaligas ĉiujn sociajn malsamaĵojn kaj faras piediranton duaranga civitano. Multaj rimarkis ke realaj integrantoj kaj egaligantoj de la blankuloj kaj nigruloj en la Sudo estis ne esprimado de moralaj vidpunktoj, sed privata aŭto kaj kamiono»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Dum mia vivo mi dediĉis min al tiu ĉi lukto de la afrika popolo. Mi batalis kontraŭ blankan regadon, kaj mi batalis kontraŭ negran regadon. Mi ŝategis la idealon de demokrata kaj libera socio, en kiu ĉiuj homoj vivos kune en harmonio kaj kun egalaj ŝancoj. Ĝi estas idealo, por kiu mi esperas vivi. Sed, mia sinjoro, se necesas, ĝi estas idealo por kiu mi pretas morti. » « (angle) During my lifetime I have dedicated myself to this struggle of the African people. I have fought against white domination, and I have fought against black domination. I have cherished the ideal of a democratic and free society in which all persons will live together in harmony and with equal opportunities. It is an ideal which I hope to live for. But, my lord, if needs be, it is an ideal for which I am prepared to die. »
— Nelson Mandela

Thomas Szasz redakti

 
« [pri persekutado de judoj, nigruloj kaj herezuloj] En ĉiuj ĉi situacioj viktimo estis persekutata ne pro tio, ke ĝi estis danĝera aŭ aĉa. Pli verŝajne persekutanto deklaris ĝin danĝera aŭ aĉa por pravigi sian agreson per neceso de memdefendo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Nome maniero en kiu nacio uzas sian suverenan rajton difini, kiu eniros nombron de ĝiaj anoj, plej bone montras moralan kaj politikan karakteron de tiu nacio. Ekzemple kiam estis fondita Usona Respubliko, la nacio sin detenis je donado de sia civitaneco al ĝiaj nigrohaŭtaj kaj rughaŭtaj loĝantoj kaj akceptis kiel la usonanojn la unuajn en 1865 kaj la duajn — nur en 1924. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti