 | « Elektra lumo estas pura informo. Ĝi estas, tiel diri, komunikilo sen mesaĝo, se nur oni ne uzas ĝin por anonci iun vortan sciigon aŭ nomon. Tiu fakto, karakterizanta ĉiujn komunikilojn, signifas ke “enhavo” de iu ajn komunikilo ĉiam estas alia komunikilo. Enhavo de letero estas parolo, same kiel skriba vorto servas kiel enhavo de presado kaj presado estas enhavo de telegrafo. Se oni demandos: “Kio estas enhavo de parolo?”, al tio necesas respondi: “Tio estas efektiva pensoprocezo, kiu mem estas neparola”. » |
|