Malfermi la ĉefan menuon

Kristanismo

monoteisma Abrahama religio, fondita en la 1-a jarcento, rigardanta Jesuon el Nazareto kiel ian diaĵon (depende de la sekto), kies sankta libro estas la Biblio (bazita de la hebrea Biblio kun suplemento, la t.n. Nova Testamento)
(Alidirektita el Kristano)
Kristanismo
Kristanismo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Kristanismo en Vikipedio
Commons-logo.svg Kristanismo en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Kristanismo en Vikivortaro

Kristanismo estas religio de la kristanoj.

Citaĵo
« Orientiĝo malantaŭen mem jam estas postrestaĵo de la antikva pensmaniero; konate estas ke karaktera trajto de la antikva kaj barbara pensmanieroj estas supozo, kvazaŭ la malbonan nuntempon antaŭis la ora epoko kaj paradiza stato. Kaj nur kristanismo faris tiun grandan agon en la socia sfero kaj en la historio de la homa spirito, doninte esperon je estonteco kaj tiel promesinte al la homaro eblecon estonte plenumi siajn idealojn»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« …adorado de Maria mem estas pagana postrestaĵo, transirinta en la kristanan Eklezion kiel heredaĵo de Magna Mater, Iziso kaj aliaj. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« La religio de amo estis ĝusta kontraŭrimedo kontraŭ la romia orgio de la povo»
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
Citaĵo
« Kiu taksas sin kristano nur ĉar li iras en la preĝejon, eraras. Samkiel oni ne fariĝas aŭtomobilo ĉar oni eniras garaĝon»
— Albert Schweitzer


Citaĵo
« Kristano kiu kompatas liberpensulon pro lia manko de religio similas al homo kun pustulo ĉe la nuko kiu miras ke aliulo sukcesas vivi sen medikamentoj. »
— William Auld, La infana raso [Ĉapitro 9]

Vidu ankaŭRedakti