Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco (angle: Second Chance: Three Presidents and the Crisis of American Superpower) estas verko de la usonapolitikologo, geopolitikistoZbigniew Brzeziński, aperinta en 2007.
« Sin kronado de la prezidanto de Usono kiel la unua tutmonda gvidanto estis historia momento, kvankam ne markita per speciala dato en la kalendaro. Tio okazis post la disfalo de Sovetunio kaj la fino de la Malvarma milito. La usona prezidanto ne simple komencis agi en sia nova rolo sen iu ajn internacia aprobo. Amaskomunikiloj de Usono deklaris lin tia, eksterlandanoj esprimis sian estimon al li, kaj vizito al la Blanka Domo (jam sen paroli pri Camp David) iĝis apogeo en politika aktivado de gvidanto de iu ajn lando. Vojaĝoj de la prezidanto eksterlanden akiris ĉiujn imperiajn atributojn, superantajn laŭ sia skalo kaj sekurecrimedoj vojaĝojn de ĉiuj aliaj ŝtataj agantoj. »
« Sin gvidante pli per imperia orgojlo ol per historia antaŭvido, la Brita imperio dum malpli ol kvaronjarcento embarasiĝis en konflikto, okazanta tro for de ĝi. Rezulte de okazintaj unu post alia angla-buraj militoj, senkreditigintaj la “liberalan” Britan imperion, Hitlero ricevis ekzemplon de koncentrejoj kaj militkaptitejoj en foraj insuloj, apartenantaj al Britio, la brita armeo marĉiĝis en longa partizana milito — kaj ĉio ĉi sekvigis politikan splitiĝon kaj financan streĉiĝon en la centro de la imperio mem. Sekvis du detruegaj kaj elĉerpigaj mondmilitoj kaj baldaŭ la granda imperio iĝis nura malsupera partnero de Usono, okupinta ĝian lokon. »
« Rimarkindas ke unu kaj duona jardekoj de la usona gvidanteco iĝis periodo de ĉeesto de la armitaj fortoj de Usono en la tuta mondo kaj de ĉiam pli aktiva partopreno en bataloj kaj subigaj operacoj. »
« En Usono kun ĝia disigo de povoj, ekstera politiko estas sfero, kiu donas al la prezidantoj la plej grandan agoliberecon. Nenie gloro, pompo kaj povo de la prezidanto senteblas tiom forte kiel en la internaciaj aferoj. »
« Sed tamen 15 jarojn post la falo de la Berlina muro, Usonon, tiam fieran kaj elvokintan admiron tra la tuta mondo, oni renkontas nun kun malkaŝa malamikeco, ĝia laŭleĝeco kaj fido al ĝi falas, ĝiaj armitaj fortoj marĉiĝis en la nova “Tutmonda Balkanio”, etendiĝanta de Suezo ĝis Ŝjinĝjiango, ĝiaj iam fidelaj aliancanoj distanciĝas de ĝi, kaj opinisondoj de la tutmonda publika opinio montras disvastiĝintan malamikecon rilate Usonon. »
«Reunuiĝo de Germanio okazis en jubila atmosfero pro ĝia foriro el sub kuratorado kaj samtempe kun subtaksado de longdaŭraj sociaj malfacilaĵoj kaj financaj elspezoj. »
« [en la 1990-aj jaroj] Leviĝo de Azio ankoraŭ estis konsiderata fora perspektivo kaj la ĉefa kandidato en Azio por la gvida rolo estis Japanio, ĉiam pli ofte karakterizata kiel “okcidenta” demokratio kaj membro de la triflanka klubo kune kun Usono kaj Eŭropo. »
« [pri la usona-japana traktato pri defendo] Tiu traktato, laŭ kiu Usono fakte sin devigis garantii defendon de Japanio, fakte transformis Japanion je usona protektorato, ĉar ĝi ne enhavis reciprokajn sindevigojn de Japanio koncerne defendon de Usono, kiaj ekzistas en NATO. »
« La sovetian malvenkon en Afganio sekvis usona neglekto rilate estontecon de tiu ĉi lando, simptomo de indiferenteco al la regiono, kiu dum jardeko restas la “Tutmonda Balkanio” de Usono — grandega teritorio etendiĝanta de Suezo ĝis Ŝjinĝjiango en Ĉinio, disŝirata de internaj konfliktoj kaj spertanta eksterajn invadojn. »
« [...] la tiel nomata tria mondo post malapero de la “dua mondo”, perdis sian politikan rolon. La tria mondo, kiun oni ofte nomas bloko de nealiancitaj landoj, perdis strategian signifon ankaŭ pro tio ke post la disfalo de Sovetunio la nocio “nealianciĝo” perdis sian sencon. »
« Atentante komence nur ekonomian perspektivon, adeptoj de tutmondiĝo baldaŭ komprenis ke ĝia allogeco povas esti grave fortigita danke al politika komponanto kaj tiam estis prezentita opinio, ke tutmondiĝo nepre kaŭzos fortigon de demokratio. Kaj tiu logika argumento iĝis speciale utila, kiam kritikantoj de la doktrino asertis ke ĝi servas kiel rimedo de pravigo de maksimumigo de profito kaj kiel ilo de investa politiko rilate ekonomie sukcesajn landojn kun despotismaj reĝimoj. Sanga buĉado sur placo Tian An Men en 1989 estigis fortan kritikon fare de homrajtaj defendantoj, deklarintaj ke entuziastoj de tutmondiĝo estas indiferentaj al homaj rajtoj. »
« Malsame ol ekonomia determinismo, adorata de adeptoj de tutmondiĝo (siaspecaj marksistoj), adeptoj de novkonservativismo estis pli militemaj (do leninistoj). »
« [pri novkonservativismo] Esprimante kritikan humoron rilate de la postmilita Atlantika alianco surbaze de tio ke eŭropanoj estas eldorlotitaj kaj senvolaj (subiĝante al influo de Venuso malsame ol la fortaj, influataj de Marso, usonanoj), nova doktrino alvokas pli kuraĝe sin apogi sur la usonan politikan kaj militan povon. »
« [pri novkonservativismo] Sen la 11-a de septembro doktrino verŝajne plu aspektus kiel malgrava fenomeno, sed tiu katastrofa evento donis al ĝi ŝajnon de aktualeco. »
« [post la 11-a de septembro] Aktive propagandata timo de terorismo kreis novan politikan kulturon, en kiu morala konvinkiteco troviĝas rande de socia maltoleremo, speciale rilate tiujn kies etna deveno aŭ aspekto donas bazon por suspektoj… Eĉ civilaj rajtoj foje estas traktataj kiel obstaklo al la efika nacia sekureco. »
« …Francis Fukuyama, kiu komence estis proksima al novkonservativismaj rondoj, sed poste iĝis la plej aktiva kontraŭulo de la koncepto de Charles Krauthammer, gvida populariganto de novkonservativismo. »
« [pri George H. W. Bush] Li estis majstro de kriza reguligado, sed ne estis strategia prognozisto. Liaj agoj koncerne la disfalon de Sovetunio estis rezolutaj, kaj internacia ago responde al agreso de Saddam Hussein estis organizita kun granda diplomatia lerteco. Sed neniu el liaj triumfoj transformiĝis je longdaŭra historia sukceso. »
«George H. W. Bush kaj Brent Scowcroft en siaj komune verkitaj rememoroj “La mondo iĝis alia” agnoskas ke ili ne deziris ripetiĝon de la tumultoj en Orienta Eŭropo kiel en 1953, 1956 kaj 1968, kiam komenciĝinta liberaligo kaŭzis reagon de la sovetia flanko. »
« Prevento de la disfalo de Sovetunio aŭ Jugoslavio iĝis prioritata tasko por administracio de George H. W. Bush, pri kio ĝi ne emis paroli publike. Poste en siaj raportoj pri rezultoj de sia prezidenta oficperiodo, Bush ne agnoskis siajn klopodojn pri konservado de Sovetunio. »
« Subtaksinte potencialon de perforto en Jugoslavio kaj supertaksinte vivkapablon de ĝia federacia sistemo, konserviĝanta nur danke al la jam forpasinta marŝalo Tito, administracio de George H. W. Bush estis surprizita de eskaliĝo de krizo en tiu ĉi lando. »
« En la lasta jaro de la prezidenta oficperiodo de George H. W. Bush la ĉefan atenton usona diplomatio donis al malfacilaj intertraktoj kun la sendependaj Ukrainio, Belorusio kaj Kazaĥio pri transdono de la tuta [amasdetrua] armilaro al Rusio. Tiu afero postulis multe da tempo kaj grandajn klopodojn, kaj teamo de Bush ektraktis ĝin energie kaj lerte, uzante prestiĝon de Usono, kreskintan neimageble sekve de la forpaso de Sovetunio. »
«Politiko rilate la novan Rusion estis plena je retoriko, superpotencaj gestoj kaj strategia malplena. Oni gloris Boris Jelcin kiel grandan demokratian gvidanton, parte por rekompenci malvarmajn akcepton kiun faris antaŭe George H. W. Bush pro maldeziro ofendi Gorbaĉov. Sed oni nesufiĉe atentis programon de politika kaj socia-ekonomia transformado, kiu firme ligus Rusion al Eŭropo. Financa helpo efektive ekfluis al Rusio, sed senpense, sen direktanta ĝin koncepto ligita al deviga programo de ekonomia kaj financa reformo (ekzemple de tia kiun povis proponi al Pollando ĝia ministro pri financoj Leszek Balcerowisz). »
« La financa helpo, donita al la registaro de Jelcin, ne estis malgranda. Ĝis la fino de 1992 estis donitaj 3 miliardoj da dolaroj por nutraĵaj kaj medicinaj subvencioj, pli ol 8 miliardoj da dolaroj por stabiligo de financa bilanco kaj preskaŭ 19 miliardoj da dolaroj forme de eksportaj kaj aliaj kreditoj kaj garantiaĵoj. Plejparto de tiu mono estis simple ŝtelita. »
« Ĉar Usono restis flanke kaj Eŭropo mem evidentiĝis malkapabla ion entrepreni, la jugoslava krizo estis evoluanta senkontrole kaj iĝante terura kaj sanga. »
« Laŭ rememoroj de George H. W. Bush, li estis surprizita, eksciinte ke Saddam Hussein plu havas oli ol 20 diviziojn, inkluzive elitajn trupojn de lia Respublika Gvardio. »
« [pri la Golfa milito] Nun ni tutcerte scias ke rapida pafĉesigo en februaro 1991 lasis al Saddam Hussein sufiĉe da militfortoj por subpremi ribelon de ŝijaistoj, eksplodintan pro la milita malvenko, kaj tiu ĉi ribelo eble estis kaŭzita de alvokoj de Usono agi, direktitaj al la popolo. Rezulte sekvis akregaj kunpuŝiĝoj inter sunaistoj kaj ŝijaistoj, kiuj grave komplikis politikan situacion en lastaj jaroj en Irako post la forigo de Saddam. Ĉio ĉi formis opinion de la araboj ke Usono ludas kun ili, provante efektive konservi sian regadon super la naftoresursoj de la regiono. »
« [pri la Golfa milito] Dum la milita konflikto, okazinta komence de 1991, la ĉefa zorgo de George H. W. Bush estis malebligi respondan atakon de Israelo kontraŭ klare provoka misila bombado de Tel-Avivo, entreprenita de Saddam. Bush timis ke la israela kontraŭatako kaŭzos foriron de la arabaj partoprenantoj de la kontraŭ-Saddama koalicio. Kiel premion pro eltenemo Israelo ricevis urĝan helpon forme de 650 milionoj da dolaroj aldone al ĉiujara milita helpo je 3 miliardoj da dolaroj. »
« [pri provo solvi la araba-israelan konflikton en 1991] Tio estis momento kiam necesis oficiale prezenti kelkajn bazajn usonajn postulojn: ne povas esti rajto pri reveno de palestinanoj, ne povas esti signifa vastigo de teritorio de Israelo post linio de 1967, devas esti teritoria rekompenco por ĉiuj ajn ŝanĝoj, necesas plano pri divido de Jerusalemo kaj programo de malmilitarismigo de la estonta palestina ŝtato. »
« [sekvoj de la Golfa milito] Lokado de usonaj trupoj sur la sankta tero de Sauda Arabio stimulis religiajn fanatikulojn edifi doktrinon de malamego rilate Usonon. Sunaismaj vahabitoj, uzante nur iom modifitan terminologion, ripetadis la vortojn de irakaj ŝijaistoj, kiuj kondamnis Usonon kiel “grandan satanon”, kaj enigma sauda batalanto por la kredo (el riĉa sauda familio) difinis Usonon kiel malsanktiganton de la sanktaj islamaj lokoj kaj la ĉefan kuratoron de Israelo. Tiel sur la mondscenejo aperis Al-Kaido. »
«Sperto de la Golfa milito venigis potencialajn subtenantojn de la disvastigo [de nukleaj armiloj] al danĝera konkludo, ke nuklea bombo povus servi kiel valorega rimedo en kontraŭstaro al Usono aŭ al iu el siaj najbaroj. »
« [pri George H. W. Bush] Ĝis 1992 atinginta rimakindajn sukcesojndiplomato kaj venka batalanto, transformis sian promesplenan alvokon al la nova mondordo je reeldono de pli konata malnova imperia versio. »
« Interna renovigado iĝis la ĉefa tasko de Bill Clinton dum lia unua prezidenta oficperiodo. Sed ĉar ne eblis ignori eksterajn problemojn, Clinton akcentis tutmondiĝon, kreinte komfortan formulon, unuigintan internajn kaj eksterajn aferojn kadre de interligita tasko, kaj tio iumaniere liberigis lin de bezono efektivigi klare vortumitan, strikte difinitan eksterpolitikan strategion. Do tutmondiĝo iĝis la temo, kiun Clinton edifadis kun apostola konvinkiteco same hejme kaj eksterlande. »
« Diskutoj pri la eksterpolitikaj aferoj en la Blanka Domo ĉe Clinton pli similis al tio kion germanoj nomas Kaffeeklatsch, interŝanĝo de klaĉoj, ol al la proceduro de farado de alte gravaj decidoj… La prezidanto, speciale dum la unua oficperiodo, estis plejparte unu el partoprenintoj ol gvidanto kun decida voĉrajto, kaj kiam kunsido finfine estis finita, ofte restis malklare, kiuj decidoj estis faritaj kaj ĉu ili entute estis faritaj. »
« [pri lobiado fare de etnaj grupoj en Usono ĉe Bill Clinton] La plej aktivaj kaj plej sukcesaj el ili estis israela-usona kaj kuba-usona lobioj, posedintaj resursojn por atingi deziratajn ŝanĝojn dum farado de decidoj pri distribuado de financaj rimedoj fare de la kongreso, kaj pri garantiado de granda subteno de voĉdonantoj en du ĉefaj ŝtatoj — Novjorkio kaj Florido. »
« [en la oficperiodoj de Bill Clinton] Ĉiam pli komplikante procezon de decidofarado pri eksterpolitikaj aferoj, parte profitante simpleca-optimisman traktadon de la monda situacio fare de Bill Clinton, la kongreso, amaskomunikiloj kaj interesitaj lobiistoj regule organizadis propagandajn kampanjojn, elektante kiel pafcelojn tiujn, kiuj povis esti nomitaj “malamikoj de la usona popolo”. Kampanjoj en gazetaro estis akompanataj de malamikaj paroladoj kaj rezolucioj de la kongreso kontraŭ ekzemple Libio, poste Irako, poste Irano, poste Ĉinio kaj ĉiufoje estis substrekata minaco al Usono, kvazaŭ eliranta de tiuj ĉi landoj. Tio estis paradokso: objektive sekura kaj povega Usono, gajninta la Malvarman militon, okupiĝis pri serĉado de demonoj por pravigi sian subjektivan vundeblecon, aperintan post la 11-a de septembro sur fekunda grundo de neforigeblaj timoj. »
« Oni ankaŭ sukcesis konvinki Ukrainion rompi kontrakton kun Irano pri konstruado de nuklea reaktoro en Buŝehro, subskribitan en lastaj tagoj de Sovetunio. Tamen Usono poste ne plenumis sian promeson pri rekompenco al ukraina fabriko en Ĥarkovo, perdinta mendon pri la konstruado de la reaktoro en Irano. La afero eĉ pli komplikiĝis komence de 1995, kiam Rusio interkonsentis kun Irano pri finkonstruado de la jam parte konstruita objekto. »
« [en la 1990-aj jaroj] …konsiderante altan nivelon de la usona ekonomio kaj samtempan falon de la rusia, Usono povis uzi siajn resursojn por rapida kreskigo de kutimaj militfortoj kaj ilia lokado tra la mondo kaj altigi ilian batalpretecon, pri kio flanke de Rusio estis eĉ ne parolinde. »
« [pri lanĉo de la nuklea programo de Nord-Koreio] Ne eblas precize diri kio gvidis la agojn de Nord-Koreio, sed certaj rezonoj, ligitaj al tio kiel Usono plenumis sian rolon, estis sufiĉe kompreneblaj. »
« [pri nukleaj programoj de Barato kaj Pakistano] Do en 1997, malgraŭ persista sed tute evidente senfrukta rezistado de Usono, en la mondo aperis du pliaj nukleaj potencoj. »
« En iu ajn kazo estas klare, ke nuklea programo, komencita antaŭ multaj jaroj, ankoraŭ de la ŝaĥo, kaj en la plej frua etapo helpe de francoj kaj evidente eĉ de Israelo, povas iĝi la ĉefa pomo de malakordo en la usona-iranaj rilatoj. »
« Kiam prezidanto Lech Wałęsa esprimis deziron de Pollando iĝi membro de NATO, ĉiujn mirigis pozitiva reago de la rusia prezidantoBoris Jelcin. Dum sia vizito al Varsovio en aŭgusto 1993, kiam trupoj ankoraŭ restis en Orienta Germanio, Jelcin publike deklaris ke li ne konsideras tian perspektivon kontraŭa al la interesoj de Rusio. Tamen la ĉefaj konsilistoj de Bill Clinton pri rusiaj aferoj, same kiel lia Ŝtata Sekretario alvokadis al singardemo. Do proksimume dum unu plia jaro Usono koncentris siajn klopodojn je serioza “preparado” al la vastigo de NATO, ne sen ruzeco nomita “Partnereco por paco”, kiu faris la vastigon pli probabla, ĉe tio prokrastante ĝian komencon. Sed tiutempe rilato de Rusio ŝanĝiĝis, ĝi transiris al pozicio de malkaŝa kontraŭstaro kaj fine de 1994 Clinton devis garantii al Jelcin ke estos plenumita triobla “ne”: ne okazos subitaj eventoj, nek estos hasto kaj nek okazos ekskludo de Rusio. »
« [pri Rusio] Severa financa krizo en 1998 montris internan konflikton inter senhonte riĉiĝantaj ekonomiaj reformistoj (kaj iliaj diversaj usonaj partneroj) kaj indigninta pro tio rusia loĝantaro, draste malriĉiĝinta pro la longdaŭra financa ŝoko. »
« En 1995 responde al irana propono pri investado de usona kapitalo je la iranaj naftominejoj, prezidanto Bill Clinton en sia parolado en la Tutmonda Juda Kongreso, sciigis pri du siaj ordonoj, malpermesintaj komercon kun Irano. »
« Multaj islamanoj post la Dua mondmilito traktis politikan partoprenon de Usono en la aferoj de Proksima Oriento kiel liberigan forton, akcelantan forigon de la angla-franca kolonia dominado. Sed post kvin jardekoj ĉiam pli multaj araboj, egiptoj kaj irananoj inklinis opinii, ke la regiono denove iĝas objekto de eksterlanda dominado en nova formo. »
« [pri milito kontraŭ teroro] Aperinta strategio estis miksaĵo de intence imperiaj vortumoj el malneto de la dokumento pri nacia sekureco farita en 1991, preparita de oficistoj de la Ministerio pri defendo dum prezidenta oficperiodo de Bush I (multaj el kiuj iĝis konsilistoj de Bush II) kaj militemaj deklaroj de adeptoj de la novkonservativismapolitiko kun propra al ĝi fervoro rilate Proksiman Orienton. Strategie la “milito kontraŭ teroro” spegulis do zorgojn de la superpotenco pri konservado de kontrolo super resursoj de la Persa golfo kaj deziron de reprezentantoj de la novkonservativisma tendaro fortigi sekurecon de Israelo per forigado de minaco flanke de Irako. La unuaj rezultoj de tia kombino neeviteble kaŭzis orgojlon. »
« [pri la Iraka milito] Humoro en la Blanka Domo estis triumfa. La entuziasmiĝinta prezidanto George W. Bush demandis guberniestron de la okupita Irako: “Ĉu vi deziras fari la samon en Irano?” »
« [pri la milito kontraŭ teroro] Ne mirindas ke repago venis rapide. Post nuraj kelkaj monatoj ekstera politiko de la unua tutmonda superpotenco estis difinata de elĉerpigaj sekvoj de la milito, kiun Usono mem komencis, sed ne sciis fini. Ĉe tio la milito kontraŭ teroro ĉiam pli akiris malbonaŭguran karakteron de la kontraŭstaro al la tuta islama mondo. »
« [pri George W. Bush] Preskaŭ ne ekzistis kialoj atendi fortajn historiajn agojn de la nova prezidanto. En lia antaŭbalota kampanjo eksterpolitikaj aferoj ne estis serioze atentataj. Kelkaj publikaj deklaroj, draste diferencaj de tiuj de liaj antaŭuloj, montris mankon de scioj pri la bazaj aferoj de la internacia politiko. »
« Al la ĉefaj konsilistoj de George W. Bush pri interna politiko eventoj de la 11-a de septembro donis eblecon pretendi je alta politika pozicio. Altiginte la krimon ĝis nivleo de alegoria militdeklaro, ili donis al la prezidanto statuson de ĉefkomandanto de milita tempo, ricevinta vastigitajn rajtojn de la plenuma povo. Disvastigante timon kaj paranojon, kaj apelaciante al furioza patriotismo de la publiko, ili esperis ricevi politikajn profitojn kaj rezultoj de la baloto en 2004 konfirmis tion. Do la senfina milito kontraŭ teroro iĝis ilo de interna politiko kaj fakte ĝi iĝis la ekstera politiko. »
« Poste en diversaj deklaroj George W. Bush konfirmis ke por li la 11-a de septembro iĝis alvoko preni sur sin specialan mision, persona malblindiĝo, proksima al dia destino. »
« [pri la Iraka milito] En 2006 iĝis klare ke prezo, jam pagita en la milito oble superas ĝian solan pozitivan rezulton — elpostenigon de Saddam Hussein, kiu jam sen tio transformiĝis je senpova figuro. »
« Morala pozicio de Usono en la mondo, grava komponanto de ĝia laŭleĝeco, estis senkreditigita de malliberejoj en Abu Ghraib kaj Guantanamo, kaj ankaŭ de ĉiam pli novaj atestoj de tio ke senmoraligo, propra al psikologia krueleco de rimedoj aplikataj kontraŭ malamika civila loĝantaro, komencas kontaĝi okupaciajn trupojn. »
« [pri la Iraka milito] Plej gravas ke tiu milito senkreditigis la tutmondan gvidantecon de Usono. La lando evidentiĝis ne kapabla unuigi la mondon por difinita tasko, nek atingi definitivan venkon per armiloj. Ĝia agoj dividis ĝiajn aliancanojn, unuigis la malamikojn kaj malfavorantojn. La islama mondo estis ekscitita kaj furiozigita. »
« [pri la Iraka milito] Dum nombro de mortigitaj usonanoj proksimiĝis al 3000 kaj nombro de kripligitaj kaj vunditaj superis 20 mil kaj tiuj ĉi perdoj estas skrupule registrataj, nombro de mortigitaj irakanoj intence ne estas kalkulata. Estas klare ke temas pri pluraj miloj da homoj, sen paroli pri vunditoj, kaj parencoj de la pereintoj kulpigas pri siaj suferoj Usonon. »
« Detruo de Irako forigis el regiona potencoludo la solan araban ŝtaton, kiu kapablis kontraŭstari Iranon, per tio feliĉiginte la plej ferocan malamikon de Usono en la regiono. De geopolitika vidpunkto la milito iĝis malvenko, kiun Usono faris al si mem, kaj rekta profito por Irano. »
« Aŭtune 2003 dum opinisondo en islamaj landoj oni demandis respondantojn, ĉu ili bedaŭras pri tio ke milita rezistado de Irako ekde komenco estis malmultefika — fakte oni demandis, ĉu ili bedaŭras ke ne estis mortigitaj pli multaj usonanoj. Nombro de bedaŭrintaj en Maroko konsistigis 93% de la demanditoj, en Jordanio 91%, en Libano 82%, en Turkio 82%, en Indonezio 82%, Palestino 81% kaj en Pakistano 74%. »
« [pri la Iraka milito] Militaj problemoj de administracio realiganta militon, kiu ne havas historian perspektivon, eĉ pli komplikiĝas pro tio ke psikologie kaj eĉ simple laŭaspekte usona konduto estas identigata kun tiu israela. Scenoj sur ekranoj de televidiloj, en kiuj armitaj de la kapo ĝis piedoj kaj protektitaj de kirasveŝtoj usonaj soldatoj elbatas pordojn en irakaj domoj, invadas timigitajn familiojn kaj forkondukas virojn en mankatenoj kaj kun ŝirmitaj okuloj, tro similas al la agoj de israelaj trupoj en la okupita Palestino. »
«Problemo de Usono konsistas en tio, ke kvankam ĝia povo nekompareble superas povon de iu ajn ŝtato aŭ religia grupo en tiu ĉi regiono, ĝi laŭ internaj kialoj ne povas esti mobilizita en skalo necesa por trudi sian volon en la tuta Proksima Oriento kaj ekster ĝi. »
« Unuvorte Usono alfrontis ĉi tie, sed en oble pli granda skalo, la saman problemon kiel Israelo en interagoj kun siaj arabaj najbaroj: al ĉiu malsufiĉas rimedoj por trudi striktan unuflankan solvon, kiu kongruas al liaj propraj celoj kaj interesoj. Britoj saĝe komprenis tion kaj foriris de Proksima Oriento, ne engaĝiĝinte je longdaŭra konflikto; francoj venis al tia decido nur post longiĝinta kaj elĉerpiga milito en Alĝerio. Usono malvolonte lernas la saman lecionon per sia partopreno en agado en Irako kaj Afganio, kaj potenciale ĉie, se tiuj du konfliktoj disvastiĝos tra la tuta regiono. »
« [pri Proksima Oriento] Opinio ke problemon, kiun ĉi tie alfrontas Usono, eblas solvi per akcelo de evoluo de demokratio, ankaŭ estas erara [...] rapida trudado de demokratio en tradiciaj socioj, malpretaj al sinsekva vastigo de civilaj rajtoj kaj laŭpaŝa formiĝo de jura regado, estigas akrajn konfliktojn kaj aperon de nepacigeblaj ekstremistoj kaj perfortaj agoj… En plej bona kazo tiaj agoj povus sekvigi popolismon, ekstere demokratian, sed efektive signifantan tiranion de plejmulto. »
« Naftoproduktantoj en la areo de la Persa golfo, serĉante politikan stabilecon kaj fidindajn konsumantojn, povas eksenti ĉiam pli grandan altiron flanke de Ĉinio. Malsame ol Usono de George W. Bush, Ĉinio preferas akcenti politikan stabilecon, ne demokration, kaj povas iĝi fidinda fonto de sento de certeco. »
«Iraka milito en ĉiuj siaj aspektoj transformiĝis je plago — kaj en tio kiel estis farita la decido pri ĝia komenco, kaj en tio kiun eksteran subtenon ĝi ricevis kaj kiel ĝi okazis. Ĝi jam atestis la prezidentan oficon de George W. Bush kiel historian malsukceson. »
« [pri Condoleezza Rice] Dirinte pli frue ke responde al malsufiĉa internacia subteno de sia riska entrepreno en IrakoUsono devos “puni Francion, ignori Germanion kaj pardoni Rusion”, la plej proksima konsilisto de prezidanto pri ekstera politiko per tio esprimis malestimon al sistemeco de la ekstera politiko kaj al sistemo de kolektiva decidofarado de la aliancanoj. Tiu ĉi vidpunkto estis dominanta dum la unua prezidenta oficperiodo de George W. Bush. »
« [dum la regado de George W. Bush] La ĉefa tasko de usona diplomatio iĝis garantiado de internacia milita subteno de kampanjo en Irako, inkluzive la plej forajn landojn, preskaŭ je simbola nivelo, eĉ se nur forme de unu plotono. Kreado de “propravola koalicio” — plejparte fantazia — postulis energion, respektivan mekanismon kaj financajn stimulojn. »
« [pri politiko de Usono rilate la araba-israelan konflikton dum oficperiodoj de George W. Bush] [...] usona-israela komploto por forpuŝo de palestina gvidantoJaser Arafat de politika scenejo, ĉar li estis konsiderata obstaklo por la usona-israela politiko; uzado fare de israelanoj de konstanta fizika premado al palestinanoj; indiferenta rilato de Usono al daŭra vastigo de kolonioj en Cisjordanio; preventa uzado de forto por fizika likvido de celitaj personoj, sen zorgi pri viktimoj kaj “flanka damaĝo” responde al palestinaj agoj de terorisma arbitreco. »
« Transformiĝo de Usono el peranto inter israelanoj kaj araboj je subtenanto de Israelo havis paradoksan efikon: ĝi malaltigis kapablon de Usono havi decidan influon sur la evoluon de la eventoj (do sur la pacprocezon) aŭ fortigi en perspektivo sekurecon de Israelo. »
« Evoluo de rilatoj de Rusio kaj Usono komenciĝis de malkutima starto baldaŭ post la unua inaŭguracio de George W. Bush. Meze de 2001 la nova prezidanto faris vojaĝon al Eŭropo dum kiu en la ĉefurbo de Slovenio li havis mallongan renkontiĝon kun nova prezidanto de RusioVladimir Putin, eks-kolonelo de KGB. La renkontiĝo daŭris 90 minutojn. Duonon de tiu tempo okupis oficiala interpretado, kio signifas ke ĉiu flanko parolis po iom pli ol 20 minutojn. Post la renkontiĝo la prezidanto diris al la mirigitaj reprezentantoj de la tutmonda gazetaro: “Mi ekrigardis al tiu ĉi homo en la okulojn. Kaj mi sukcesis eksenti lian animon”. »
«George W. Bush ne ŝanĝis sian opinion pri Putin malgraŭ renaskiĝo de aŭtoritataj tendencoj. Akceptante lin en Camp David en 2003, Bush laŭdegis la rusian gvidanton pro lia “koncepto de Rusio kiel lando, ekzistanta pace en siaj novaj limoj, kun siaj najbaroj kaj kun la tuta mondo, kiel lando, en kiu prosperas demokratio, libereco kaj regado de la juro”. Tio okazis proksimume kvar jarojn post kiam Putin komencis kruelan subpremadon de la ĉeĉenoj, kiu kostis al ili 200 mil vivojn. »
« Necesas rimarkigi ke kaze de Ĉinio malnova historia ofendo povintus fortiĝi pro persona malkontento, kaŭzita de tute absurda traktado de vizito de prezidanto Hu Jintao al Vaŝingtono fine de printempo 2006 flanke de administracio de George W. Bush. Blanka Domo rifuzis aranĝi oficialan tagmanĝon omaĝe al li; dum ceremonio post lia alveno al la Blanka Domo nacia himno de Ĉinio estis anoncita kiel himno de Respubliko Ĉinio (tiel sin nomas Tajvano); oficiala parolado de Hu responde al la aranĝita por li akcepto estis rompata de krioj kaj diroj kaj sekurecservo de la Blanka Domo bezonis ioman tempon por forigi la kriemulojn. Malfruvespere apud Blair House kie gastis Hu, okazis protesta manifestacio akompanata de krioj; dum neoficiala tagmanĝo aranĝita en la urbo ne okazis tradiciaj por tiaj kazoj plenumado de naciaj himnoj kaj alportado de standardoj. Konsiderante ke formo havas speciale gravan signifon en la ĉina kulturo, tiuj signoj de malestimo malbonigis la situacion. »
« Singarde sed persiste strebante altigi sian internacian rolon, Pekino, elirante limojn de Orienta Azio, plej verŝajne difinas kiel sekvan celonProksiman Orienton. »
« Malgraŭ oficiala retoriko pri kompato, Usono, se kalkuli ekonomian helpon laŭe al pokapa enspeznivelo, restas inter la plej avaraj donacintoj por la plej malriĉaj landoj de la mondo. »
« Kun disvastiĝo de humoro de sieĝita fortikaĵoUsono riskas transformiĝi je socio de homoj, timantaj eliri hejmon, izolitaj de la tuta mondo. Nacia tradicio de civilaj rajtoj kaj kapablo iĝi ekzemplo de inspira certeco pri avantaĝoj de demokratio, komencis malkreski. »
«Usono kaj Eŭropo kune povus por ĉiam iĝi decida forto en la mondo. Agante aparte kaj speciale diskutante unu kun la alia, ili trafos sakstraton kaj provokos tumultojn. Dum 15 jaroj de sia dominadoUsono bedaŭrinde ne entreprenis konkordajn klopodojn por engaĝi Eŭropan Union al komunaj provoj doni organizitan formon al tutmonda kunlaboro, pli diligente planante kaj farante decidojn en la sfero de ekstera politiko. Eĉ pli, en kelkaj kazoj reago de Usono al procezoj de vastigo kaj fortigo de Eŭropo elmontris maltrankviliĝon kaj eĉ timon, kaŭzitan de tio ke Eŭropo, kungvidata de Germanio kaj Francio, povus malkongrui al interesoj de Usono. Tiuj timoj instigis Usonon kaŝe stimuli Brition esti pli atlantika ol eŭropa. (Londono kun preteco faris tion). »
« Vundeblaj elitoj de Proksima Oriento bezonas eksterlandan defendanton kaj Ĉinio bezonas stabilan aliron al naftofontoj, kiujn tiuj elitoj kontrolas. Ĉiu flanko do havas kion proponi al la alia. »
« Malgraŭ tio ke nuklea milito inter Usono kaj Sovetunio povintus en iu ajn momento kaŭzi pereon de 150 milionoj da homoj dum kelkaj horoj, usonaj gvidantoj ne uzis timon kiel rimedon por subteni decidemon de la lando (malfacilas imagi ke Dwight D. Eisenhower aŭ Ronald Reagan povus proklami sin “prezidanto de milito”) kaj pacience kombinis ekvilibran strategian rigoron kun diplomatia flekseco. »
« Eĉ pli, plenuma kaj leĝodona povoj, ĵaluze traktantaj siajn tradiciajn prerogativojn, ne kunlaboras pri ellaboro de granda nacia strategio. Ĉiujaran alparolon de prezidanto al kongreso oni povus prepari aranĝante seriozan konsultadon kun la kongreso. Anstataŭe ĝi iĝis fakte ĉiujara prezentado de patriotismaj sloganoj, partia gimnastiko, dekoraciita per certa nombro de aplaŭdoj kaj partopreno en la ceremonio de diversaj “herooj”, sidantaj apud la unua damo. Diskutoj en la kongreso aspektas apenaŭ pli bone. Ilia ĉefa celo estas trovi pliajn mankojn de la plenuma povo, ĉu realajn aŭ ne. »
« [pri prezidentaj balotoj en Usono] Alta kosto de televida kampanjo transformis kolektadon de sumoj necesaj por subteno de kandidato (aŭ inverse por lia kritikado) je gravega rimedo fortigi rolon de lobiistoj. Tio klarigas kreskantan influon en Usono de israela, kuba, greka, armena kaj kelkaj aliaj lobioj, sufiĉe efikaj pri mobilizado de financa subteno por siaj specifaj celoj. »
« Konsiderante evidentan sukceson de lobiado, apero en Usono de barata, ĉina aŭ rusia lobioj, ankaŭ havantaj signifajn resursojn por influi leĝofaradon de la kongreso, estas nur afero de la tempo. Formiĝas ankaŭ meksika lobio, sed evidente ĝi plu influos per tradicia vojo — per nombro de la voĉoj en balotoj. »
«Usonanoj devas kompreni ke iliaj normoj de konsumado baldaŭ malkaŝe alfrontos ĉiam pli senpaciencajn egalismajn strebojn. Tiel aŭ alie, sed ekspluatado de naturaj resursoj, troa energikonsumado, indiferenteco al la monda ekologio, same kiel enormaj loĝejoj de riĉuloj kaj pasio al plezuroj, atestas indiferentecon al problemoj, kiujn spertas plejparto de la homoj en la mondo. »
« Nuntempe la sola civila devo por ĉiuj usonanoj estas pagado de impostoj (kun eviteblecoj por grandaj korporacioj kaj riĉuloj). Eĉ partopreno en nacia defendo, krom ekstremaj kazoj de urĝostato, estas propravola ago, krome finance alloga nur por malpli privilegiitaj. »
« En la 20-a jarcentoUsono iĝis la ĉefa defendanto de demokratio de totalismo. En la hodiaŭa maltrankvila mondo Usono devas dediĉi sin al serĉado de universala homa digno, kiu enkorpigas liberecon kaj demokration, sed samtempe havas estimon al kultura diverseco kaj agnoskas ke la ekzistantaj sociaj maljustaĵoj devas esti forigitaj. Strebo al akiro de la homa digno estas la akso de fenomeno de tutmonda politika vekiĝo. »
« Homa digno supozigas ĉeeston de libereco kaj demokratio, sed ĝi iras plu. Ĝi inkluzivas ankaŭ socian justecon, genran egalecon kaj krome estimon al la kultura kaj religia mozaikoj de la mondo. Tio estas unu el kialoj pro kiu hasta demokratiigo, trudata de ekstere, ĉiam fiskas. Stabila liberala demokratio estas kreskigata laŭgrade kaj fortikias sin mem de interne. »
« Stabileco de la imperio tradicie estis dependanta de lerta regado, altnivela milita organizado kaj, plej grave, de politika pasiveco de subpremataj popoloj rilate iliajn malmultnombrajn, sed pli aktivajn sklavigantojn. »
« En plejparto de la ŝtatoj nacia identeco kaj nacia liberiĝo asociiĝas kun liberiĝo de eksterlanda imperia regado kaj ĝia fino ofte estas bildigata kiel heroa eposo de sinofero. »
« Tre probable ke en iu momento ni alfrontos koalicion pli klare direktitan kontraŭ Usono, estratan de Ĉinio en Orienta Azio kaj Barato kaj Rusio en Eŭrazio. En ĝi povas esti engaĝita ankaŭ Irano. Kvankam nun tio ŝajnas malproksima […] »
« Preskaŭ certe oni povas diri ke Japanio baldaŭ forlasos sian pacisman staton, kiu iĝis tute komprebela reago al la teruraĵoj de Hiroŝimo kaj Nagasako, poste sanktigita de la konstitucio kreita de Usono, kaj kreos sistemon de sekureco, pli grande sin apogantan sur propraj eblecoj. Post tiu paŝo Japanio neeviteble iĝos grava militforto. »
«Usono ankaŭ estas interesita je ĉina-japana repaciĝo, ĉar tio helpos engaĝi Ĉinion en pli vastan tutmondan sistemon de sekureco, malaltigante potencialan danĝeron de ĉina-japana rivalado. »
«Ĉinoj estas paciencaj kaj kalkulemaj. Do Usono kaj Japanio, same kiel vastiĝanta Atlantika komunumo, havas tempon por engaĝi Ĉinion je komuna respondeco pri tutmonda gvidanteco. En sekvaj jaroj Ĉinio iĝos aŭ ŝlosila ludanto en pli justa tutmonda sistemo aŭ la ĉefa minaco al stabileco de tiu sistemo pro interna krizo aŭ pro ekstera minaco. Pro tio Usono devas stimuli kreskantan partoprenon de Ĉinio en diversaj internaciaj institucioj kaj entreprenoj. »
« Venis tempo agnoski ke renkontiĝo de la mondgvidantoj de Grupo de la Ok iĝis anakronismo. Malgraŭ asertoj membreco en ĝi ne signifas ke landoj-membroj estas evoluintaj ekonomie kaj vere demokratiaj. Rusio kongruas al neniu el tiuj ĉi postuloj, dum malĉeesto de Ĉinio, same kiel de Barato, Brazilo, Indonezio kaj Sud-Afriko pruvas ke la “Okopo” iĝis rudimento de la pasinteco kaj devas cedi la lokon al novaj strukturoj. »
« Ekzistas nenio pli malbona por Usono kaj fine por la tuta mondo, ol traktado de la usona politiko en postimperia epoko kiel memfide imperia, fiksiĝinta je kolonia pasinteco malgraŭ veninta postkolonia tempo, egoisme indiferenta en cirkonstancoj de senprecedenca tutmonda reciproka dependeco kaj konvinkita je propra kultura valoro en religie dividita mondo. Krizo de la usona superpotenco tiukaze iĝus mortiga. »