« Ni devas tre skrupule subtenadi siaspecan ekvilibron en la Persa golfo, konsiderante minacojn de Irako kaj Irano. Fakte Irano estas precipe granda minaco dum Irako estas precipe granda problemo kaj ni devas memori pri tiu ĉi diferenco. »
— Zbigniew Brzeziński, Intervjuo al Frank Sesno, CNN [la 28-a de januaro 1993]
« Kontraŭdiroj inter Usono kaj la eŭropaj landoj pri Irano kaj Irako estas traktataj de Usono ne kiel diskuto inter egalrajtaj partneroj, sed kiel malobeemo. »
« Potenciale la plej danĝera scenaro de evoluo de la eventoj povus esti kreado de “kontraŭhegemonia” koalicio kun partopreno de Ĉinio, Rusio kaj eble Irano, kiujn unuigos ne ideologio, sed interligantaj ilin ofendiĝoj. Tia evoluo de la eventoj povos memorigi per sia skalo kaj grandeco problemon, kiun foje kreis jam la ĉino-sovetia bloko, kvankam ĉi-foje Ĉinio, plej verŝajne, estos gvidanto kaj Rusio gvidato. Por preventi kreadon de tiu ĉi bloko, kiom ajn malverŝajne tio estu, Usono devos montri geopolitikan lertecon samtempe en la okcidenta, orienta kaj suda limoj de Eŭrazio. »
« …koalicio de Rusio samtempe kun Ĉinio kaj Irano povas aperi nur en tiu kazo, se Usono estos tiom mallongvida, ke kaŭzos antagonismon kun Ĉinio kaj Irano samtempe. »
« En 1995 responde al irana propono pri investado de usona kapitalo je la iranaj naftominejoj, prezidanto Bill Clinton en sia parolado en la Tutmonda Juda Kongreso, sciigis pri du siaj ordonoj, malpermesintaj komercon kun Irano. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« [pri la Iraka milito] Humoro en la Blanka Domo estis triumfa. La entuziasmiĝinta prezidanto George W. Bush demandis guberniestron de la okupita Irako: “Ĉu vi deziras fari la samon en Irano?” »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Detruo de Irako forigis el regiona potencoludo la solan araban ŝtaton, kiu kapablis kontraŭstari Iranon, per tio feliĉiginte la plej ferocan malamikon de Usono en la regiono. De geopolitika vidpunkto la milito iĝis malvenko, kiun Usono faris al si mem, kaj rekta profito por Irano. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« [pri kion li dirus al prezidanto George W. Bush en ties lasta tago en prezidanta ofico] Se tio efektive okazus en la lasta tago, espereble mi povus diri: “Dankon al vi jam pro tio, sinjoro prezidanto, ke vi ne komencis militon en Irano”. »
« Ni ne devas forgesi ke batalante kontraŭ terorismo kaj poste kontraŭ Irako kaj Afganio, ni neŭtraligis malamikojn de Irano de ambaŭ flankoj. Do sento, kiun oni spertas en Irano, estas “nia momento venis”, kio ĝenerale estas natura afero. Irano estas la ŝtato kiu havas pezon. »
« Dum regado de la ŝaĥo tio estis nia fundamento de regiona stabileco. Kiam ni anstataŭis en la regiono britojn kiel ekstera forto, por konservi la stabilecon ni nin apogis sur la ŝaĥon. Kiam la ŝaĥo malaperis kaj post sturmo de nia ambasadejo, ni kaj irananoj malŝategis unu la aliajn. »
« Mi opinias ke nia aliro al Irano estis emocia. Se oni superus tiujn ĉi emociojn, do la plej simpla maniero trakti irananojn estus interparoli kun ili. »
« Ne havas iun ajn sencon strebi al izolado de Irano kaj postuli fundamentajn cedojn nur por komenci la intertraktojn. Tio estas malbona politiko, kiu helpos al ni solvi neniun el la problemoj. »
«Irano estas lando ege vundebla, tre malforta interne, kun kreskanta malkontento de loĝantaro, kaj ni mem helpas al ĝia unuiĝo — per troa usona minaco kaj foje — per preskaŭ malraciaj deklaroj. »
« …mi opinias ke dum intertraktoj ne devas esti eĉ plej eta aludo al apliko de la forto. Unue, apliko de la forto povas havi katastrofajn sekvojn, rezulte de kiuj ni dronos en problemoj en tiu ĉi regiono. Due, tiaj deklaroj fortigos naciisman humoron en Irano kaj helpos al la irana reĝimo krei unuigitan fronton, fortiginte ĉe tio siajn poziciojn. »
« [pri Proksima Oriento] Usono kapablas memstare garantii nuklean ŝirmilon por tiu ĉi regiono, tamen ĝi ne devas engaĝiĝi je unuflankaj (aŭ sole kun Israelo) militagojn kontraŭ Irano, ĉar tiukaze ĝi dronos en pli grandskala, sed denove unuflanka kaj pereiga por ĝi konflikto. »
« Por malobservi embargon de Unuiĝintaj Nacioj je liverado de armiloj, kiun ĝi ne deziris rompi rekte, administracio de Bill Clinton en 1994 asistis sekretan sendadon de armiloj el Irano al Bosnio, elirante el tio ke principo de pluretneco en Bosnio estos konsiderata pli grava ol strategia celo kontraŭstari la radikale fundamentisman Iranon. »
« Dum prezidenta oficperiodo de George H. W. BushIrano lanĉis la plej diversajn provbalonojn kun espero komenci intertraktojn. En iu momento mi diris: “Bone, ni komencu intertraktojn, ni renkontiĝos ie sen troa bruo”. Ni jam interkonsentis pri renkontiĝo, ŝajnas en Svislando, sed ili retiriĝis. Mi pensas ke tio okazis ĉar ili timis internan streĉiĝon, kiu povus aperi en la lando pro la intertraktoj kun usonanoj… Tio okazis antaŭ Mahmud Ahmadineĵad, eĉ antaŭ Mohammad Ĥatami. »
«Atako — eĉ se ĝi estos direktita nur kontraŭ nukleaj objektoj en Irano — havus grandegajn geopolitikajn sekvojn en la regiono. Kaj ĝi ege komplikus tie niajn problemojn. »
« Socie mobilizitaj socioj estas pli fortaj socioj. En 1953, kiam malpli ol 15% irananoj estis alfabetaj kaj malpli ol 17% loĝis en urboj, Kermit Roosevelt kaj kelkaj agentoj de CIA sufiĉe facile subpremis ribelon kaj revenigis al la ŝaĥo lian tronon. En 1979, kiam 50% de la irananoj estis alfabetaj kaj 47% loĝis en urboj, neniu apliko de usona milita povo jam povintus deteni la tronon sub la ŝaĥo. »
« Estis ankaŭ la alia kaŭzo, pro kiu la moskeoj havis relativan liberecon. Ĉiuj usonanoj, gvidantaj la ŝahon (el kio por la monarko sekvos nur malfeliĉoj, ĉar ili ne konis Iranon kaj ne komprenis ĝis la fino, kio okazas tie), opiniadis, ke unu sola malamiko de Mohamed Rezo estas la komunistoj el la partio Tudeh. Do, kontraŭ ĉiuj komunistoj sin turnis la persekutado de Savak. Kaj ili ne trovis multajn komunistojn tiutempe, ili estis amase forbuĉitaj, pereis aŭ vivis eksterlande. La reĝimo okupiĝis pri la persekutado de la realaj kaj imagitaj komunistoj tiel fervore, ke ĝi ne vidis potencon, kiu elkreskis aliloke kaj sub aliaj sloganoj, kiu faligos la diktatoran regadon. »