Nuklea programo de Irano

Nuklea programo de Irano estas realigata de Irano por kreado kaj produktado de nukleaj armiloj.

Nuklea programo de Irano
Nuklea programo de Irano
Nuklea programo de Irano
Aliaj projektoj
Nuklea programo de Irano en Vikipedio
Nuklea programo de Irano en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« En iu ajn kazo estas klare, ke nuklea programo, komencita antaŭ multaj jaroj, ankoraŭ de la ŝaĥo, kaj en la plej frua etapo helpe de francoj kaj evidente eĉ de Israelo, povas iĝi la ĉefa pomo de malakordo en la usona-iranaj rilatoj»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Ni devas engaĝi Iranon je strategiaj intertraktoj, direktitaj por kreado en la regiono de tia situacio, en kiu Irano povus senti sin sekura sen posedado de la nukleaj armiloj. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Se ni postulas ĉesigi riĉigadon de uranio, ni devas proponi ion anstataŭe, ĉar irananoj — almenaŭ laŭ internacia juro kaj traktato pri nepliigo de nukleaj armiloj — havas rajton efektivigi tiajn laborojn. Se ili rezignas je uzado de tiu ĉi rajto, ni devas esti pretaj nuligi iujn la plej malkomfortajn por ili sankciojn, kiujn ni aplikas kontraŭ ili. Tiukaze temus pri reciprokaj cedoj. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Sed nia nediskutebla postulo kontentigi anticipajn kondiĉojn kreas kontraŭproduktivan sakstratan situacion. Aŭ devas esti anticipaj kondiĉoj por neniu, aŭ devas esti reciprokaj cedoj, kiam haltigo de laboroj pri riĉigado de uranio estas rekompencata per haltigo de sankcioj»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Kiugrade estas probable ke tia reĝimo, malantaŭ kiu estas sesmiljara historio de Irano, fakte rezignos je la potenco, transdoninte al iu terorista grupo nuklean armilon»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Brent Scowcroft redakti

 
« Ni devas rekte kaj klare diri: “Ni, nukleaj potencoj, stimulas la nuklean energetikon. Kaj ni pretas liveri al vi riĉigitan uranion laŭ prezo malpli alta ol iu ajn kosto, kontraŭ kiu vi mem povus produkti ĝin. La uzitan uranion ni reprenos. La tutan procezon ni transdonos sub kontrolon de la Internacia Atomenergia Organizo por ke ni, Usono, ne povu ĉesigi la liveradon se al ni malplaĉos via konduto”. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Mi opinias ke negativaj sekvoj ĉi-kaze rilatas ne al tio kiel Irano uzos siajn nukleajn armilojn, sed al tio ke multaj aliaj landoj sekvos lian ekzemplon. Tion ke Irano posedas nukleajn armilojn, akceptos nek Turkio, nek Sauda Arabio, nek Egiptio, nek eble eĉ Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Komparo kun Nord-Koreio estas erara, ĉar Nord-Koreio estas aparta kazo. Ĝi draste diferenciĝas de ĉiuj najbaraj landoj. Irano estas tute alia afero. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Atako — eĉ se ĝi estos direktita nur kontraŭ nukleaj objektoj en Irano — havus grandegajn geopolitikajn sekvojn en la regiono. Kaj ĝi ege komplikus tie niajn problemojn»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« [pri la usona kontraŭmisila defendo en Centra kaj Orienta Eŭropo] Tiu projekto mirigas min. La prezidanto diris ke ni ne povas permesi al Irano havi nukleajn armilojn. Sed tamen ni konstruas defendon kontraŭ tiuj armiloj — do ni supozas, ke ili ajnakaze estos kreitaj. Do la celo de tia agado estas por mi nekomprenebla. Kaj ne estas klare kiun ĝi devas defendi — ĉu EŭroponUsonon. Kaj se ne aperis nekonataj al mi teknologioj, apenaŭ eblas samtempe defendi ambaŭ. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ redakti