Al-Kaido

terorisma grupo fondita en 1988

Al-Kaido estas islamisma terorisma grupo, interalie respondeca pri la atencoj de la 11-a de septembro 2001.

Al-Kaido
Al-Kaido
Al-Kaido
Aliaj projektoj
Al-Kaido en Vikipedio
Al-Kaido en Komuneja kategorio
Al-Kaido en Vikinovaĵoj

Citaĵoj

redakti

Zbigniew Brzeziński

redakti
 
« [sekvoj de la Golfa milito] Lokado de usonaj trupoj sur la sankta tero de Sauda Arabio stimulis religiajn fanatikulojn edifi doktrinon de malamego rilate Usonon. Sunaismaj vahabitoj, uzante nur iom modifitan terminologion, ripetadis la vortojn de irakaj ŝijaistoj, kiuj kondamnis Usonon kiel “grandan satanon”, kaj enigma sauda batalanto por la kredo (el riĉa sauda familio) difinis Usonon kiel malsanktiganton de la sanktaj islamaj lokoj kaj la ĉefan kuratoron de Israelo. Tiel sur la mondscenejo aperis Al-Kaido. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Unuavice, la milito en Irako estis nenecesa kaj oni devis eviti ĝin… Due, jam antaŭe Usono ne de devis lasi senatente Afganion post foriro de tie de la sovetiaj trupoj. La lando laŭvorte estis ruinigita, despere bezonis ekonomian helpon por stabiligi situacion almenaŭ minimume. Tamen kaj George H. W. Bush kaj Clinton montris pasivan indiferentecon. La kreiĝintan vakuon en la 1990-aj jaroj plenigis la taliboj, malantaŭ kiuj staris Pakistano, strebinta tiamaniere okupi geostrategie valorajn poziciojn rilate Baraton. Baldaŭ Talibano prenis sub sian aŭspicion Al-Kaidon — la sekvintaj eventoj estas konataj al ĉiuj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Dum la milito kontraŭ teroro ni bildigis la islamanojn kiel oni bildigis la germanojn dum la Unua mondmilito. Ni malhomigis ilin, transformis je objekto de malamo kaj timo, je malamiko. Sed Al-Kaido estas malamiko de tute alia speco. Tio estas eta grupaĉo kun sufiĉe klare difinita celo kaj ni devas memori tion. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ

redakti