Ĵaluzo

emocio rilatanta al la pensoj kaj sentoj de sensekureco, timo kaj envio pro relativa manko de havaĵoj, statuso aŭ io de granda persona valoro

Ĵaluzo estas sento de iu, kiu estas ĵaluza, do sentanta doloran maltrankvilon pro la timo pri perdo aŭ difekto de iu sia posedaĵo, kiun oni pro tio fervore prizorgas.

Ĵaluzo
Ĵaluzo
Ĵaluzo
Aliaj projektoj
Ĵaluzo en Vikipedio
Ĵaluzo en Komuneja kategorio
Ĵaluzo en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

Jean Baudrillard

redakti
 
« Karaktera trajto de tia universala pasio kiel la amo estas tio, ke ĝi estas individua kaj ke ĉiu en ĝi trovas nur sin mem. La tento havas dualan karakteron: mi ne povas tenti, se mi jam ne estas tentita, neniu povas tenti min, se li ankoraŭ ne estas tentita. Neniu povas ludi sen alia, tio estas principa regulo. Dume ami mi povas sen reciprokeco. Se mi amas kaj oni ne amas min, tio estas mia problemo. Se mi ne amas vin, tio estas via problemo. Se iu ne plaĉas al mi, tio estas lia problemo. Jen kial ĵaluzo estas natura trajto de la amo dum ĝi fremdas al la tento — la emocia ligo ĉiam estas malcerta dum la pakto pri la signoj estas nediskutebla kaj deviga. Krome tenti iun ne signifas ke oni investas en li aŭ psikologie absorbas, la tento ne konas tiun teritorian ĵaluzon, kiu propras al la amo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Eble la ĵaluzo eĉ antaŭas la amon: origine ĵaluzo estis propra al la grekaj dioj, kiuj konis nek la amon, nek sentimentalecon, tamen terure ĵaluzis unu la alian. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]

Viktor Frankl

redakti
 
« En ĵaluzo manifestiĝas tiu erotika materialismo, pri kiu temis supre, ja en ĝia bazo estas kompreno de la objekto de la amo kiel materiala aĵo. Ĵaluzulo traktas homon kiun li kvazaŭ amas kiel sian posedaĵon: li reduktas lin ĝis la posedaĵo. Li deziras posedi lin “nur por si mem” kaj per tio konfirmas ke lia rilato apartenas al kategorio de “posedo”. En la vera amo mankas loko por ĵaluzo, ja ĝi principe ne havas la bazon, ĉar la vera amo signifas ke la amato estas perceptata en sia unikeco kaj neripetebleco, tio estas neniu povas anstataŭi lin. Konkurenco, kiun tiom timas ĵaluzuloj, supozigas ebleco]n de komparado, konkurado ankaŭ pri la amo. Sed en la vera amo komparado kaj konkurado ne eblas, ĉar la amato estas unika, nekomparebla kaj pro tio ekster la konkurenco. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
 
« Ĵaluzulo kreskigas ĝuste tion, kion li timas — perdon de la amo. Se la fido sin apogas sur internan forton kaj kreas eĉ pli grandan forton, do ankaŭ la dubo estiĝas el imago pri si mem kiel malsukcesinto kaj kaŭzas pliajn malsukcesojn»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
 
« Kredo je alia homo, same kiel kredo je si mem, altigas memfidon, tiel ke fine tiu ĉi kredo plej ofte evidentiĝas prava. Kaj inverse, malfido senigas je certeco, tiel ke ankaŭ malfido finfine “efektiviĝas”. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

redakti