Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński

Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzezinski
Aŭtoro: pluraj aŭtoroj
Aliaj projektoj

Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzezinski (angle: Zbig: The Strategy and Statecraft of Zbigniew Brzezinski) estas kolekto de eseoj pri la usona politikologo, geopolitikisto Zbigniew Brzeziński, aperinta en 2016.

CitaĵojRedakti

 
« [pri Zbigniew Brzeziński ] La unua punkto de mia ĉiutaga prezidenta kunsido ĉiam estis lia elpaŝo. »
— Jimmy Carter, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Post malsukcesa provo fare de la Ŝtata Departemento mi sendis al Deng Xiaoping Zbig por ke li rekte prezentu al li mian vidpunkton pri la afero. Lia vizito sukcesis. »
— Jimmy Carter, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Speciale grave damaĝis mian reputacion kontraktoj pri la Panama kanalo, sed ni estis tute pravaj insistante pri ilia subskribo kaj fine ili faris bonan servon al Usono kaj landoj de Latinameriko»
— Jimmy Carter, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński] Ni sukcesis trairi du ĉefajn testojn — sovetian invadon al Afganio kaj la Iranan revolucion — ĉe tio evitinte engaĝiĝon je la milito kaj atinginte ke Sovetunio ne ricevu profiton de ambaŭ eventoj»
— Jimmy Carter, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński] Antaŭ kelkaj jardekoj oni konfuzis lin kun Henry Kissinger [...] »
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Li ekde komenco estis kontraŭ milito en Irako [...] Brzeziński estis indignita de mensogo per kiu oni klopodis raciigi la militon [...] »
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński] Troa zorgiteco de Usono pri aferoj de interna sekureco post la terorisma atako de la 11-a de septembro igis lin moki nenecesajn sekurecajn preventagojn en la Blanka Domo — foje dum vizito al administra korpuso en Vaŝingtono li registris sin sub la nomo Usama bin Laden kaj neniu haltigis lin. »
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński] Kun specife profesora orgojlo li akuzas la ĉeestantojn ke ili ne lernis geografion, ĉar en plejparto de lernejoj ĝi ne estas inter nepraj studobjektoj. Tamen aŭskultantoj akceptas lin bone. Aplaŭdoj okazas ne nur pro ĝentileco, ili estas tute sinceraj. Kiam en 2008 Brzeziński parolis dum granda politika manifestacio en Vaŝingtono, post li sur podion supreniris senatano Joe Biden, estonta vic-prezidanto. Kutime Biden ne bezonas serĉi la vortojn, sed ĉi-foje li dum kelkaj sekundoj malkomforte silentis kaj poste sin turnis al organizantoj kaj plendis: “Vi ja ne diris, ke mi devos paroli tuj post Zbig, ĉu?” La ĉeestintoj ekridis kaj aplaŭdis. »
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Tamen Brzeziński restas kontraŭdira figuro. Multaj respublikanoj ne fidas al li, ĉar li estas demokrato kaj ĉar li inter la unuaj ekkritikis eksteran politikon de prezidento George W. Bush kaj militon en Irako. Iuj demokratoj ne povas pardoni al li aktivan partoprenon en la Malvarma milito, “rusofobion” kaj subtenon de la Vjetnama milito, kaj estas ankaŭ tiuj kiuj riproĉas lin pri malfermita subteno de respublikana kandidato dum la prezidanta baloto en 1988. »
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński kaj Henry Kissinger] Malgraŭ populara opinio de tiu kaj sekvaj epokoj, ĉio atestas ke ili, restante konkurantoj, ne estis malamikoj»
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Same kiel multaj (se ne ĉiuj) liaj antaŭuloj, Jimmy Carter ankaŭ elreviĝis pri kvalito de politikaj rekomendoj de la Ŝtata Departemento kaj pri ĝia malrapidemo. »
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Iusence deklaroj de sovetia estraro pri “plano” de liberigo de Pollando de komunista regado estis ĝustaj, ĉar malantaŭ fermitaj pordoj efektive okazis laboro pro koordinado de diversaj grupoj kaj apartaj personoj. »
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Dume post la kulisoj vic-prezidento Richard Nixon meze de 1956 nomis supozitan sovetian invadon al Orienta Eŭropo (simile al interveno al Hungario poste samjare) “ne tro granda malbono”, ĉar ĝi servus kiel bona preteksto por la okcidenta propagando»
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [...] en la Okcidento oni tiel ŝerce traktis la sovetian koncepton de paca kunekzistado: “Kio estas mia — estas mia, kio estas via — pri tio ni ankoraŭ povas marĉandi”. »
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [...] Brzeziński proponis koncepton de “paca engaĝo”, ankaŭ nomata “diferencigo”, akceptitan de administracioj de Lyndon B. Johnson kaj John F. Kennedy. En Orienta Eŭropo — en “malantaŭa korto de Moskvo” — ĝi proponis kreadon de forta opozicio al la komunista regado kune kun ekonomiaj promesoj kaj interŝanĝoj en la sferoj de edukado, celantaj kreskigi intelektulojn, sopirantajn kontaktojn kun la Okcidento; estis proponite eĉ fari cedojn al la komunistaj reĝimoj, montrantaj almenaŭ iujn signojn de liberaligo aŭ eĉ plej modestan malkonsenton kun la politiko de Moskvo. »
— Charles Gati, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [...] grava specifaĵo de la postmilitaj jardekoj: apero de vasta “griza zono” inter la akademiaj studoj kaj praktika politiko en la sfero de la internaciaj rilatoj — la tuta mondo de “pensofabrikoj”, magazinoj, amaskomunikiloj kaj politikaj organizoj [...] En la 1960-aj kaj 1970-aj anoncis sin “pensofabrikoj”, kiuj kompare al universitataj esplorejoj estis unu paŝon pli proksimaj al la vera politiko»
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński] Kiam li venis al Nov-Jorko, lin prenis sub sian aŭspicion Hamilton Fish Armstrong, legenda redaktoro de magazino Foreign Affairs; Armstrong sugestis al Brzeziński verki serion da artikoloj, fortikigintaj lian kreskintan reputacion de fakulo pri Orienta Eŭropo kaj sovetia bloko. »
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« En 1972 David Rockefeller kaj Zbigniew Brzeziński kune kun Robert R. Bowie, Henry D. Owen, McGeorge Bandy kaj aliaj, interkonsentis pri fondo de la Triflanka Komisiono — privata organizo de reprezentantoj de la elitoj de Eŭropo, Nordameriko kaj Japanio por pridiskutado kaj serĉado de solvoj de la mondaj problemoj, kaŭzitaj de kreskanta dependeco de la ŝtatoj unu de alia. »
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Se antaŭe aferoj de la internaciaj rilatoj estis priraportataj ĉefe en “alta gazetaro” — kies ekzemplo povas esti Walter LippmanJoseph Alsop — do kun tempopaso grandan influon akiris radio kaj televido [...] kiel mejloŝtonajn momentojn oni povas nomi la Vjetnaman militon kaj Watergate-skandalon — ekzemple en tiu epoko aperis redakciaj artikoloj kaj kolumnoj de komentistoj. »
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński] Ĝuste danke al la Triflanka Komisiono li interkonatiĝis kun guberniestro de Georgio Jimmy Carter»
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Henry Kissinger kaj Zbigniew Brzeziński, atingintaj la Blankan Domon, kontribuis al kreado de nova elito de la ekstera politiko de Usono, forsendinte malnovan elitularon — jam senkredigintan sin per la milito en Vjetnamio — al la historio»
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Se Henry Kissinger kaj Zbigniew Brzeziński naskiĝis en la 1920-aj jaroj, do la ĉefa amaso da profesia elitularo naskiĝis en la 1940-aj kaj poste. »
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« La milito en Vjetnamio fortigis politikajn kontraŭdirojn ene de Usono, dividinte maldekstrulojn (kiel Tony Lake, Laslie H. Gelb, Richard Hollbroke kaj Morton Halperin) kaj dekstrulojn (kiel Jeane Kirkpatrick, Richard Perle, Paul Wolfovitz kaj Elliot Abrams). »
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Henry Kissinger kaj Zbigniew Brzeziński simbolis distanciĝon de la la tradicia elitularo, sed ili neniam komplete aliĝis ankaŭ al la nova profesia elito, nek iĝis ĝia parto. »
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński] [...] li atentis kiel estas traktataj aferoj, prezentantaj por li specialan intereson, kiel la sorto kaj financado de Radio Libera Eŭropo — tio estis objekto de lia aparta zorgo dum la Malvarma milito»
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński] [...] politiko de malstreĉigo, laŭ lia opinio, similis al strato kun unudirekta trafiko. Ĝi distancigis aliancanojn-demokratojn kaj donis nenecesajn avantaĝojn al Sovetunio (Brzeziński skribis pri “adorado de malamikoj kaj enuo rilate amikojn” flanke de Kissinger) dum Usono ricevadis tro malmulte reciproke al intertraktoj pri limigo de strategiaj armiloj, pri Proksima Oriento kaj komerco»
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Rimarkindas ke sur la ondo de kontraŭ-Kissingera humoro sonis voĉoj kontraŭ nomumo de Zbigniew Brzeziński kiel konsilisto pri nacia sekureco: multaj timis ke li iĝos same povega burokrato kiel lia antaŭulo en tiu posteno. Kaj kvankam dum la unua jaro en administracio de Jimmy Carter dominis interagado kaj povekvilibro, poste okazis pli-malpli tiel. »
— Justin Vaïsse, Zbig, Henry kaj nova eksterpolitika elito de Usono // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« En 1950, kiam sur scenejon venis Zbigniew Brzeziński, sovetologio estis, oni povas diri, en burĝona stato. »
— David C. Engerman, Falo de totalismo kaj altiĝo de Zbigniew Brzeziński // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [...] en la Universitato McGill Zbigniew Brzeziński verkis magistriĝan disertaĵon, dediĉitan al la rusa naciismo. Tio estis serioza verko, avancinta sian tempon, alloginta meritan atenton de akademiaj rondoj nur post jardekoj. »
— David C. Engerman, Falo de totalismo kaj altiĝo de Zbigniew Brzeziński // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« La termino “totalismo” aperis en la 1920-aj jaroj, kiam Benito Mussolini uzis ĝin por priskribo de la celoj de la itala faŝista partio. En la 1930-aj ĝi fojfoje aperadis en akademiaj studaĵoj kaj neakademiaj publikaĵoj, komparantaj Sovetunion de Stalino, Italion de Mussolini kaj Germanion de Hitlero. Sed vastan uzadon tiu ĉi termino ekhavis komence de la 1950-aj jaroj, dum kreskinta “sovetia minaco” — post sovetia testo de nuklea bombo, establo de Ĉina Popola Respubliko (ambaŭ eventoj okazis aŭtune 1949) kaj atako de Nord-Koreio al sia suda najbaro. Tiuj eventoj kreis fekundan grundon por admira akcepto de noviga verko de Hannah Arendt “La fontoj de totalismo”. »
— David C. Engerman, Falo de totalismo kaj altiĝo de Zbigniew Brzeziński // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Disertaĵon, sur kiu baziĝas “Konstanta purigado”, Brzeziński finis en 1953, monaton post la morto de Stalino kaj dediĉita al totalismo konferenco de Carl Joachim Friedrich»
— David C. Engerman, Falo de totalismo kaj altiĝo de Zbigniew Brzeziński // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Raymond A. Bauer kaj aliaj gvidantoj de enketa projekto, kiel antropologo Clyde Kluckholn kaj sociologo Alex Inkeles, en libro “Kiel funkcias sovetia sistemo” [1956] insistis ke Sovetunio de la vidpunkto de socia organizado “similas al [...] grandskala industria socio de la Okcidento”. Konstatinte “grandan elreviĝon”, ili tamen agnoskis ankaŭ ĉeeston de “tre eta malkontento kaj eĉ malpli grava aktiva popozicio”. »
— David C. Engerman, Falo de totalismo kaj altiĝo de Zbigniew Brzeziński // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [ Barrington Moore Pli Juna en 1956] [...] asertis ke Sovetunio tute certe ekiris la vojon de teknika racieco [...] la teknikan raciecon Moore traktis kiel internan bezonon, ne kiel kontraŭstaron al la plu ekzistanta regado de la partio. Prioritatoj de la partia elito povas ŝanĝiĝi, sed la partio mem neniukaze rezignos je la potenco»
— David C. Engerman, Falo de totalismo kaj altiĝo de Zbigniew Brzeziński // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [en la 1960-aj jaroj] Brzeziński prognozis “komencon de sterila burokrata fazo”, tio estas de stagnado. Same kiel en siaj fruaj verkoj, Brzeziński ligis malboniĝantan kvaliton de la sovetia estraro kun malboniĝo de perspektivoj de la ŝtato kiun ĝi gvidas. »
— David C. Engerman, Falo de totalismo kaj altiĝo de Zbigniew Brzeziński // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Fine de la 1960-aj jaroj Brzeziński [...] insistis ke iuj ajn socia-ekonomiaj ŝanĝoj nur kontribuos al malkonstruado, do al malaltiĝo de efikeco kaj al disfalo de la sovetia politika sistemo, ne al ĝia transformado. »
— David C. Engerman, Falo de totalismo kaj altiĝo de Zbigniew Brzeziński // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Kiun ajn utilecan rolon ludus idea modelo de totalismo en analizo de diktaturo de Stalino, tiu modelo montris sin malkonvena dum esplorado de la post-Stalina epoko. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [Zbigniew Brzeziński skribis en 1969] Bolŝevistoj kaptis la potencon kun ideologio, prognozanta morton de la ŝtato, sed efektive la sovetia reĝimo ekde siaj fruaj tagoj ekkonstruis komplikan burokratan sistemon. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [Zbigniew Brzeziński skribis en 1969] Laŭ lia opinio, unikeco de Sovetunio konsistis en tio ke ĝin regis “burokrata estraro ekde la supro ĝis la pleja malsupro”, kio manifestiĝis en “tro centralizita kaj strikte ĥirerarĥia burokrata organizado”, kiu “ĉiam pli ŝtoniĝis, spertis politikan korupton dum la jaroj de monopola regado kaj aspektis oble pli fermita ol tio estas kutime, sekvante doktrineman tradicion, paŝon post paŝo transformiĝanta je rito”. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [Zbigniew Brzeziński skribis en 1969] [...] inter “ŝlosilaj grupoj” de Sovetunio, kies “kreskanta sinvalorigo” prezentis longdaŭran minacon al la reĝimo, estis “nerusaj etnoj”. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [...] rilate Sovetunion, Zbigniew Brzeziński opiniis ke totalisma periodo tie daŭris de 1929 ĝis 1953. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Zbigniew Brzeziński agnoskis “unikan atingon” de KPSU ke ĝi “transformis la plej revolucian doktrinon de nia epoko je teda ortdoksa socia-politika instruo”. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Priskribinte la plej gravajn problemojn de Sovetunio, Zbigniew Brzeziński listigis kvin “alternativajn vojojn” aŭ “variantojn de evoluo” de Sovetunio:
1. Oligarĥia ŝtoniĝo;
2. Plurisma evoluo.
3. Teknologia adaptado.
4. Militema fundamentismo.
5. Politika disfalo [...] Brzeziński asertis ke “sovetia estraro ekstrebos al ekvilibro inter la unua kaj dua variantoj, do Politburoo de KPSU provos konservi status quo ĝenerale, sed provos starigi ĉe ŝlosilaj postenoj en la partia aparato teknikajn ekspertojn, kreante tiel “novan tipon de “teknikeca komunismo”. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Efektive ĝuste profunda liberaligo okazinta en la tempo de Gorbaĉov, kreis la vojon al la protestoj kaj amasaj tumultoj, ne inverse. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« En sia frua verko [“Sovetia bloko”, 1960], kiu restas klasikaĵo jam pli ol duonjarcenton, Zbigniew Brzeziński esploris ŝoviĝon de la relative monolita sovetia bloko al ĉiam pli diverseca konstante splitiĝanta mondo de socialismaj landoj. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Malkaŝe separismaj movadoj efektive frue manifestiĝis en Baltio (ili jam estis rimarkindaj, kiam Brzeziński verkis la libron [“La granda fiasko”, 1989], sed lia prognozo ke en la unuaj vicoj de postulantoj de sendependeco estos ankaŭ sovetiaj islamanoj, montriĝis malĝusta. Neniuj gravaj separismaj movadoj en la centraziaj sovetiaj respublikoj montriĝis iam ajn kaj ili preferis resti en Sovetunio ĝis la fino. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Dum neoficiala renkontiĝo kun sovetia estraro fine de 1988 Henry Kissinger delikate sugestis eblecon de interkonsento inter la superpotencoj pri neŭtraligo de Orienta Eŭropo, kompreniginte ke pri tio povas interesiĝi administracio de la estonta prezidanto George W. Bush. (Gorbaĉov cetere rifuzis tiun proponon). »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Teorio de modernigo de sociaj institucioj instigis supozi ke fine de la 1980-aj kreskanta meza klaso en Ĉinio postulos demokratiigon, sed post murdoj sur placo Tian An Men tio ne okazis. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Malgraŭ la fakto ke komunismo en plejparto de la regionoj estis senkreditigita, ĝi plu ekzistas en kvin landoj, en kiuj loĝas proksimume kvarono de la monda loĝantaro — do en ili loĝas oble pli da homoj ol en multnombraj landoj, kies komunistaj reĝimoj falis en 1989-1991. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Kiam Brzeziński nur ekstudis Sovetunion komence de la 1950-aj jaroj, ŝajnis ke la sovetia reĝimo estas eterna. Danke al sia venko super Germanio en la Dua mondmilito Sovetunio havis grandan aŭtoritaton en la mondo [...] Ĝenerale Sovetunio laŭ sia povo estis konsiderata konkuranto egala al Usono»
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« En nia tempo Brzeziński estas konata ĉefe danke al sia ŝtata servo kaj publikaj komentoj pri la internacia politiko de Usono; liaj pritaksoj de la sovetia politika sistemo fine de la 1960-aj kaj komence de la 1970-aj jaroj estas grandparte forgesitaj. »
— Mark Kramer, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« En 1973 Brzeziński rekomendis Jimmy Carter kiel potencialan membron de la grupo [ Triflanka Komisiono ], vidinte en li promesplenan, altprofesian politikiston, interesitan pri vastigo de siaj horizontoj kaj profundigo de siaj konoj en la sfero de internacia politiko. Carter, al kiu Brzeziński helpis membriĝi en la komisiono, impresis lin kiel leviĝanta stelulo. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [Prezidenta] Kampanjo de Jimmy Carter iĝis mejloŝtono en la usona interna kaj ekstera politikoj, kieel tion promesis li mem, Brzeziński kaj aliaj membroj de lia administracio. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Jimmy Carter] Tio estis nekonata kandidato, diferencanta de plejparto de profesiaj politikistoj, evidente profunde religiema kristano de la Sudo, instruinta en dimanĉa lernejo. Do li estis honorinda kaj honesta, foje eĉ tro. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Unu el temoj de la [prezidenta] kampanjo de Jimmy Carter iĝis proklamo de sia malsameco kompare al Gerald Ford kaj Richard Nixon, kaj tiujn grandparte malsamajn homojn ligis Henry Kissinger. Dum la kampanjo li malkaŝe kondamnis diplomation de “solula ranger” de la antaŭa administracio. Kiel li estis eksplicite diranta: “Rilate la eksteran politikon, prezidanto de tiu ĉi lando estis s-ro Kissinger”. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri akuzoj kontraŭ la registaro en 1978] Kaj kvankam ĉiuj akuzoj evidentiĝis falsaj, tiu kampanjo montris kaj ĝis nun montras, kiom malpura povas esti usona politiko, skandaloj en kiu komenciĝis ankoraŭ en la tempo de Alexander Hamilton, Thomas Jefferson kaj aliaj membroj de la vaŝingtona administracio. Ĉiu generacio asertas ke en ĝia tempo situacio estis pli bona kaj revas pri “honesteco kaj civiliziteco” de la pasintaj jaroj. Sed neniuj “honesteco kaj civiliziteco” en pasinteco ekzistis. Kiel diris al mi unu el eksaj altranguloj en la administracio de Carter: “Ludmono por tiuj kiuj ludas honeste, estas tro granda, speciale se ili havas neniujn aliajn meritojn”. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Jimmy Carter, eksa inĝeniero pri nuklea fiziko, interesiĝis pri reduktado de la nukleaj armiloj kaj baldaŭ post kiam li iĝis prezidanto, li ordonis al Pentagono esplori ĉu eblas realigi koncepton de “minimuma minaco” kaj limigi nombron de transportiloj de la nukleaj armiloj ĝis 200-250 unuoj. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Malgraŭ skeptikismo de Cyrus Vance, en julio 1980 Jimmy Carter subskribis prezidentan direktivon “Politiko de uzado de la nukleaj armiloj”, en kiu estis ŝanĝita koncepto de uzado de la nukleaj armiloj kaj kreskis nombro de la celoj de ilia uzado kompare al politiko de administracio de Richard Nixon (de 25 000 ĝis 40 000 potencialaj celoj). »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Intertraktoj [pri limigo de strategiaj armiloj en 1979] de Cyrus Vance kaj Leonid Breĵnev estis pasantaj tre malbone. Vance sentis sin malcerta, malsame ol lia antaŭulo Kissinger, kiu sciis improvizi, fari decidojn laŭvoje kaj pritrakti diversajn alternativojn por transigi la diskuton al konstrua vojo. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Sed la plej granda kaj plej konata sukceso de la Carter-epoko estis tiu, pro kiu oni plej ofte rememoras lin — la tridektaga intertrakta maratono en la eksterurba rezidejo Camp David en Marilando»
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri la Irana revolucio] Komence Carter ne povis decidi, ĉu sekvi sugeston de Brzeziński, kiu insistis subteni la ŝaĥon en subpremado de la revolucio (aŭ, se la ŝaĥo ne kapablos fari tion, subteni la militan diktaturon) aŭ al sugesto de la pli singarda Cyrus Vance, kiu sugestis al la administracio starigi kontaktojn kun la opozicio por priordigi la neeviteblan transiron al la nova registaro. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri la kapto de usonaj ostaĝoj en Irano Carter ne deziris ke la ŝaĥo “ludu tenison” en Usono dum usonanoj riskas esti ostaĝigitaj. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri la kapto de usonaj ostaĝoj en Irano La 5-an de novembro [1979] Brzeziński aranĝis la unuan kunsidon de la Speciala Koordina Komitato, dediĉitan al liberigo de la ostaĝoj. Poste tiaj kunsidoj okazis ĉiumatene, foje ĉiujn sep tagojn semajne. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri la kapto de usonaj ostaĝoj en Irano Brzeziński proponis esprimi vualitan minacon al la publika sekureco aŭ minacon bombi Ĥomon aŭ iranajn naftominejojn kaze de murdo de ostaĝoj. Carter ne estis tiom certa pri efikeco de tiaj minacoj: “Ili komplete kaptis nin ĉe la kolo”. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri la kapto de usonaj ostaĝoj en Irano La 17-an de novembro donis fruktojn sekreta iniciato de Usono rilate la Organizaĵo pri Liberigo de Palestino. Estis liberigitaj 13 ostaĝoj, virinoj kaj nigruloj, kiuj la 20-an de novembro atestis en Germanio. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri la kapto de usonaj ostaĝoj en Irano La 27-an de decembro okazis invado de Sovetunio al Afganio kaj la krizo akiris novan dimension. La situacio grave komplikiĝis. La usonaj ostaĝoj plu restis en la tumulta Irano, en naftomerkatoj ekregis malstabileco, Sovetunio komencis malkŝe arogan ludon en la tre malstabila regiono. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri reago de Usono al la sovetia interveno en Afganio] Post la sovetia invado la Konsilio pri Nacia Sekureco pritraktis diversajn variantojn kaj la prezidanto fine entreprenis kelkajn politike malpopularajn agojn. Inter ili estis embargo pri liverado de la greno, kio malplaĉis al la farmistoj en la ŝlosila ŝtato Iovao, kie okazis pluraj partiaj antaŭbalotaj kunsidoj dum la preparado al la prezidenta kampanjo en 1980. Inter aliaj Carter-on defiis senatano Edward Kennedy. Ankaŭ nepopulara inter kelkaj grupoj iĝis decido bojkoti la Olimpikon en Moskvo. Krome, fine de 1979 Carter decidis ne plu forlasi la Blankan Domon por koncentriĝi je la ostaĝa krizo (kaj ne aspekti sensenta politikisto, celanta nur propran profiton). Nuntempe multaj konsideras tiun decidon kialo de lia definitiva malvenko en 1980. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri la kapto de usonaj ostaĝoj en Irano Post longaj intertraktoj Irano fine formale akceptis la postulojn de Usono. La intertraktoj finiĝis la 19-an de januaro 1980, tuj antaŭ la inaŭguro de la sekva prezidanto de Usono Ronald Reagan. Warren Christopher ordonis ĝiri 7,97 miliardojn da dolaroj (suma enspezo de la frostigitaj aktivoj) al banko de Anglio, poste al la Centra Banko de Alĝerio kaj fine al Teherano — eble tio estis la plej granda privata ĝiro en la historio»
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Konatiĝo de Zbigniew Brzeziński kun Ĉinio okazis post kiam li iĝis rekonita fakulo pri la ekstera politiko kaj sovetologo. Unue li traktis Ĉinion kiel parton de la malamika al Usono sovetia bloko. Mankas iuj ajn informoj ke Brzeziński esploradis historion, ekonomion, kulturon kaj sociologion de Ĉinio kaj ŝajnas ke lin interesis nur kiel tiu ĉi lando disvastigas influon de Moskvo»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński kaj lia rilato al Ĉinio] Li traktis kvazaŭaliancon kontraŭ Sovetunio kiel rimedon garantii venkon en la Malvarma milito kaj pro tio li kroĉiĝis al la ideo fortigi diplomatiajn rilatojn kun Pekino, do li prenis sur sin la taskon kiun komencis plenumi, sed lasis nefinita Richard Nixon en 1971-1972. Li superis rezistadon en la administracio kaj kontraŭojn de la kongreso kaj Tajvano»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński kaj lia rilato al Ĉinio] Finfine, asertis li, tio estas la plej gravaj duflankaj rilatoj de Usono. Zorgiteco rilate la homajn rajtojn, minacon al la demokratia Tajvano kaj angoro pro la kreskanta povo de Ĉinio — ĉio ĉi estas duaranga; Brzeziński eĉ insistis pri kreado de G-2 — ĉina-usona “Granda Duopo” — por defendo de la usonaj interesoj»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński Eĉ pli, li konsilis al la usonanoj ne esperi pri disfalo de la [ĉina-sovetia] bloko. “Malkonsenta, sed solula Ĉinio” ene de sovetia orbito estas preferinda ol la sendependa Ĉinio, deziranta ekgvidi pli militeman alon de la komunista movado»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński Li malaprobis la ideon ke Usono devas fari ion ajn por fortigi sovetian ŝtatestron Nikita Ĥruŝĉov en lia kontraŭstaro al Mao kaj insistis ke Sovetunio restas la ĉefa minaco. Eĉ pli, cedoj al Ĥruŝĉov povus radikaligi Mao, kiu traktos ilin kiel signon de malforteco kaj maldecidemo de la okcidentaj gvidantoj. Ĥruŝĉov ja pro tiaj cedoj povus iĝi pli konfliktema kaj neprognozebla en lukto kontraŭ Mao. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Laŭe al la ĝenerala opinio de la usonaj analizistoj post la Kuba krizo, Brzeziński traktis Ĉinion kiel pli danĝeran minacon al la paco en pli fora perspektivo kompare al Sovetunio. Laŭ lia opinio necesis daŭrigi politikon de izolado de Ĉina Popola Respubliko. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Brzeziński subtenis la entreprenitan de Johnson-administracio grandskalan invadon en Vjetnamio, argumentante ke alikaze venkus Ĉinio»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Ĝis 1968 Brzeziński kontraŭis paŝojn direkte al Ĉinio. Li ne traktis serioze supozojn ke post la morto de Mao Ĉinio ŝanĝiĝos kaj transiros al pli “evolua” politiko simila al la Ĥruŝĉov-“reviziismo”. Sed lian opinion kontraŭis opinio de la usona elito, esprimita dum kunsidoj de la Komitato pri internaciaj aferoj en la Senato en 1966 dum kiuj lia kolego laŭ la Universitato Kolumbio kaj ĉefa fakulo pri la nuntempa Ĉinio A. Doak Barnett plendis pri ĉesigo de ĉiuj provoj izoli Ĉinion. Barnett alvokis al kurso kiun oni povus nomi “detenado sen izolado”. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Laŭ ĵurnalistino kaj verkistino Elizabeth Becker, Brzeziński fanfaronis ke li kvazaŭ kuraĝis peti la ĉinojn subteni Pol Pot, kion Brzeziński kategorie neadis. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri la unua renkontiĝo de Deng Xiaoping kaj Zbigniew Brzeziński] Deng Xiaoping tuj donis sinceran kaj rektan respondon: se Usono estas preta fari paŝon, ĝi devas rezigni je subteno de Tajvano. Tiukaze ankaŭ Ĉinio estos preta fari paŝon. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri la unua renkontiĝo de Deng Xiaoping kaj Zbigniew Brzeziński kaj interparolo pri Tajvano] Deng Xiaoping ne kontraŭis ke iu esprimu “esperon” pri paca solvo de la afero. Sed Ĉinio neniam konsentos promesi pacan solvon kiel kondiĉon de normaligo [de rilatoj kun Usono]. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Krom konversacioj kun gvidantoj de Ĉinio, Brzeziński kaj Oksenberg donis al ĉinoj tion, kion The New York Times nomis senprecedenca kaj detala raporto pri intertraktoj kun Sovetunio pri limigo de strategiaj armiloj, kaj kundividis sekretan memorandumon de la Blanka Domo pri tiu temo. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Brzeziński ripetis sekretajn promesojn pri Tajvano, kiujn donis ankoraŭ Richard Nixon»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Estis evidente ke Chiang Ching-kuo kaj lia registaro obstine ne deziras rimarki iujn ajn signojn de la okazantaj aferoj kaj rifuzas kredi ke usonanoj distanciĝas de ili. Richard Holbrooke deziris informi Chiang unu tagon antaŭ oficiala decido, sed Brzeziński kaj Oksenberg rifuzis tion. Holbrooke diris ke ili “intence trompis” Chiang kaj per tio donis al la kongresanoj subtenintaj Tajvanon pretekston diri ke administracio de Carter ponardis Chiang ĉe la dorso»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« En januaro Deng Xiaoping venis al Usono por renkontiĝi kun Carter, priparoli komunan strategion kaj rigardi la landon. Por Brzeziński tio estis tempo de jubilado. Carter, Vance kaj eĉ amaskomunikiloj atribuis ĉiujn meritojn pri la normaligo [de rilatoj de Ĉinio kaj Usono] al li. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Brzeziński ellaboris formulon, kiu, kiel evidentiĝis poste, estis efika: Usono kritikas militagojn de Ĉinio kaj samtempe kondamnas okupadon de Kamboĝo fare de Vjetnamio — kaj postulas ke ambaŭ landoj forigu siajn trupojn. Li sciis ke vjetnamoj rifuzos plenumi tian postulon kaj per tio ili donos al Ĉinio siaspecan diplomatian ŝirmon, kio ebligos al Usono “iom kliniĝi” favore al la ĉinoj. Gvidantojn de Sovetunio li ordonis averti ke iu ajn milita respondo iliaflanke puŝos Usonon eĉ pli proksime al Ĉinio. Brzeziński nomis tian aliron “formale kritikanta, sed fakte helpanta” — tio estis signalo al la ĉinoj, ke ili trovis fidindan amikon»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński en administracio de Jimmy Carter] Li sukcesis interkonsenti pri vendado al ĉinoj de aparataro de duobla destino, nealirebla por Sovetunio. Post kiam Sovetunio donis al li neatenditan “helpon” forme de interveno al Afganio, li senprobleme konvinkis la Ŝtatan Departementon liberaligi regulojn pri eksportado al Ĉinio, inkluziviginte en la liston punktojn kiel rimedoj de radioelektronika defendo kaj radarojn de kontraŭaviada defendo, kiuj havis klare militan destinon. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« En majo 1980 Brzeziński renkontiĝis en Vaŝingtono kun la ĉefo de la Pekina Milita Komisiono kaj klarigis ke Sovetunio ellaboras dudirektan strategion de aliro tra Afganio al la Persa golfo kaj tra Kamboĝo al la Malaka markolo. Kiom ajn dubinda estus tia analizo, ĝi ekplaĉis al la ĉinoj, ili akceptis ĝin kiel uzeblan, kaj Deng Xiaoping ripetis ĝin al Brzeziński dum lia vizito al Pekino en 1981. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Zbigniew Brzeziński Kiam lia kariero nur komenciĝis, oni nomis lin brila, sed malstabila — brila konstante, sed prava nur en duono de la kazoj. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Fine de sia oficperiodo en administracio de Carter Brzeziński estis ĉiam pli ofte atakata de amaskomunikiloj, ĉefe rilate aferojn pri kiuj li havis malsaman opinion ol Vance»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Buĉado sur placo Tian An Men ŝokis Brzeziński»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Dum la prezidenta oficperiodo de Bill Clinton, Brzeziński denove komencis rekte paroli pri neceso fortigi rilatojn kun Ĉinio, speciale kiam li estis komparanta Ĉinion kaj Rusion. Li asertis ke Ĉinio, la ĉefa milita kaj ekonomia potenco, pli ol Rusio meritas esti inkluzivigita en la Granda Sepopo”. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« En 1999 Brzeziński kritikis “teorion de du ŝtatoj” de la prezidanto de Tajvano Lee Teng-hui kiel provon laŭleĝigi konstantan dispartigon de Ĉinio. Li neniam rezignis je sia opinio, laŭ kiu interesoj de Tajvano havas duarangan signifon kompare al bezono de Usono je bonaj rilatoj kun Ĉinio»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri artikolo de Brzeziński en 2000 en National Interest] Laŭ lia opinio, venis tempo ĉesigi plendojn pri internacia konduto de Ĉinio — ĝi almenaŭ estis pli bona ol konduto de Barato»
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Laŭ Brzeziński kunpuŝiĝo [de Usono] kun Ĉinio] okazos neniam. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński] Li tiom multe ŝercis pri Sovetunio, ke la ĉinoj kromnomis lin “Dresanto de blanka urso”. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński] Laŭ sia mondkoncepto li ne estis konservativulo; inverse, li estis liberalulo kaj iusence eĉ revoluciulo»
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński] Kion li vere ne povis toleri en iu ajn kazo — kiam oni fuŝis lian familinomon. »
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Jimmy Carter preferis labori kun paperoj, ne ĉeesti en kunsidoj. »
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Jimmy Carter kreis protektan mekanismon, kiu garantiis honestecon de la procezo. Li insistis ke en dokumentoj liverataj al li ĉiam estis indikita vidpunkto de la Ŝtata Departemento kaj de aliaj interesitaj agentejoj, kaj kiam okazis kontraŭdiroj, li ĉiam persone telefonis al Cyrus Vance aŭ estroj de respektivaj departementoj. Do grado de fido de Carter al Brzeziński dependis de tio, kiom honeste Brzeziński prezentadis vidpunktojn de la aliaj. Esploristoj de la arĥivoj trovis neniujn pruvojn de tio ke Brzeziński misuzis sian postenon kaj misprezentis opinion de Vance konforme al siaj celoj»
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [...] laŭ Brzeziński invado de Sovetunio al Afganio okazis parte pro tio ke Usono ne trovis efikan manieron deteni Sovetunion dum la Ogadena milito en 1977-1978 inter Somalio kaj Etiopio. Jimmy Carter ŝatis la ideon altigi ludmonon por Sovetunio, sed li ne opiniis ke sendi aviadilŝipon al la bordoj de Afrika Korno, kiel proponis Brzeziński, estus vere efika paŝo. Carter timis ke tio fortigos atendon de eventuala milita solvo de la konflikto, kiu tiutempe estis ekster la planoj de Usono. »
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Same kiel Cyrus Vance, Jimmy Carter deziris subskribi traktaton pri limigo de strategiaj armiloj (LSA) kaj strebis al bonaj rilatoj kun Sovetunio. Sed, same kiel Zbigniew Brzeziński, Carter estis komprenanta ke por konvinki la senaton kaj vastan publikon pri neceso daŭrigi la intertraktojn pri LSA ĝis la fino, necesas prezenti tiun aferon kiel kontraŭstaron al Sovetunio. Por tio li devis publike kondamni ĝin pro rompo de homaj rajtoj kaj politiko de entrudiĝo je la aferoj de aliaj ŝtatoj»
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Fine de la 1970-aj povis ŝajni ke la politiko de Sovetunio troviĝis je suprenira fazo kaj ke ĝi komencas ludi proksimume same tutmondan rolon kiel Usono antaŭ Vjetnamio. Usonanoj estis juste zorgigitaj (se ne indignigitaj) pro kreskanta aktivado de Sovetunio kaj Kubo en Afriko, vjetnama invado al Kamboĝo kaj kresko de la nombro de sovetiaj misiloj en Orienta Eŭropo»
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri la dua “Kuba krizo” en 1979] [...] artefarita krizo post “malkovro” de sovetia brigado en Kubo en septembro 1979. La krizo estis artefarita, ĉar la brigado troviĝis en Kubo ankoraŭ ekde la Karibia krizo en 1962 kaj prezentis minacon nur eble al la supozata neŭtrala statuso de Kubo. Sed antaŭ ol administracio klarigis tiun aferon, informo likis al gazetaro kaj senatanoj Frank Church kaj Henry M. “Scoop” Jackson, reprezentantaj spektron de la Demokratia parto, deklaris ke la traktato pri limigo de strategiaj armiloj ne estos ratifikita ĝis la brigado forlasos Kubon. Kompreneble Sovetunio ne planis forigi siajn militistojn, kiuj troviĝis tie 17 jarojn, do la administracio trafis kaptilon [...] Sovetunio, decidinte ke la traktato en iu ajn kazo ne estos ratifikita, eksentis ke nenio malhelpas al ĝi realigi intervenon en Afganio. Nome tiu ĉi epizodo kiel nenio alia kaŭzis akutiĝon de la Malvarma milito»
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [...] post la sovetia invado al Afganio tempo de intertraktoj pasis. Kiam Cyrus Vance provis relanĉi ilin, sovetia ministro pri eksteraj aferoj Andrej Gromiko eĉ ne ekdeziris renkontiĝi kun li. »
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri komenco de la Afgana milito (1979-1989)] Jimmy Carter, havinta reputacion de “milda” politikisto, por revenigi al si publikan subtenon, devis respondi sufiĉe strikte. Jen kial Carter inkliniĝis al pli decidema politiko, kiun proklamadis Zbigniew Brzeziński. Cyrus Vance, konvinkita je la usona supereco, kredis je neceso de pli pacema aliro. »
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Ŝajnas al mi ke mi ne damaĝos la veron, se mi diros ke israela ĉefministro Menaĥem Begin opiniis ke ni preparas por li en Camp David siaspecan kaptilon. En iu ajn kazo li aŭdis multe da negativaj rakontoj pri Brzeziński kaj mi. »
— William B. Quandt, Proksimorientaj aferoj // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [...] Zbig unuavice aprezis en la homo talenton, sendepende de tio kiun postenon li estis okupanta, ĉu en la registaro aŭ ekster ĝi, li ne toleris malklerecon kaj stultulojn kaj strebis ĉirkaŭigi sin per talentuloj. »
— Robert E. Hunter, Laboro kaj ripozo en la Konsilio pri Nacia Sekureco // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Kompare al tiu teamo ĉiuj postaj teamoj de la Konsilio pri Nacia Sekureco ŝajnas al mi sufiĉe palaj. Kaj vere, kompari ĝin eblus nur kun teamo de Kissinger — same malgranda, konsistinta el profesiuloj agorditaj laborhumore kaj celitaj al longdaŭraj strategiaj solvoj»
— Robert E. Hunter, Laboro kaj ripozo en la Konsilio pri Nacia Sekureco // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Estas grave ke Brzeziński estimis opiniojn de la aliaj homoj, ofte devigitaj defendi sian opinion sub hajlo de liaj akraj, ofte krudaj rimarkoj kaj demandoj»
— Robert E. Hunter, Laboro kaj ripozo en la Konsilio pri Nacia Sekureco // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Ĉiuj scias — aŭ opinias ke ili scias — pri titana lukto de Zbig kun la Ŝtata Departemento pri politiko rilate Sovetunion. Laŭ populara tiutempe opinio, subtenita de ŝtatoficistoj de la meza nivelo el aliaj ministerioj (sed neniam de Cyrus Vance mem), tio estis siaspecia kontraŭstaro de la anĝeloj kaj Lucifero»
— Robert E. Hunter, Laboro kaj ripozo en la Konsilio pri Nacia Sekureco // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Brzeziński havis petoleman kaj foje eĉ iom malican humursenton: iuj opiniis ke li foje transiras la limojn»
— Robert E. Hunter, Laboro kaj ripozo en la Konsilio pri Nacia Sekureco // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński] Li estis ankaŭ subtenanta konfidencajn rilatojn kun papo, ankaŭ polo, kaj li eĉ konis privatan telefonnumeron de Lia Sankta Moŝto en Vatikano»
— Robert E. Hunter, Laboro kaj ripozo en la Konsilio pri Nacia Sekureco // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński] Tio estis homo de senriproĉe eŭropaj manieroj. »
— Robert E. Hunter, Laboro kaj ripozo en la Konsilio pri Nacia Sekureco // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri sia dungo ĉe la Nacia Konsilio pri Sekureco de Usono en 1977] Tiam estis alia tempo. Antaŭ ol dungi min neniu kontrolis mian partian apartenon kaj ŝajnis ke tio zorgigis neniun — almenaŭ en la Nacia Konsilio pri Sekureco. »
— James Thomson, Vespera raporto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« La cerbo de Zbig havis mirindan kapablon pritrakti enorman kvanton de skribitaj informoj. Ĉiuj membroj de la Konsilio [Nacia Konsilio pri Sekureco de Usono] (kaj ili nombris 30 kaj iom) ĉiuvespere sendis al li raportojn, kiuj revenadis matene kun rimarkoj kaj foje kun demandoj aŭ proponoj telefoni lin aŭ renkontiĝi kun li. Poste, kiam mi mem ekestris grandan teamon, mi komprenis kiom gravan rolon en lia sistemo de administrado ludis la vesperajn raportojn. »
— James Thomson, Vespera raporto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński] Li estis bonege komprenanta, ke la plej grava en laboro de la estro estas nomumi homojn kaj transdoni al ili plenpovojn. Sed reciproke li atendas ĝustatempan informadon. Se la subuloj regule informas sian estron (kiel mi faris tion per la vesperaj raportoj), la kolektivo plenumas sian parton de la kontrakto. Parto de la estro estas subteni kaj defendi siajn subulojn en iu ajn situacio. »
— James Thomson, Vespera raporto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri vizito de Jimmy Carter al Pollando en 1978] La prezidanto metis florkronon ĉe la tombo de nekonata soldato kaj ĉe la monumento al la Pola Enlanda Armeo, vizitinte tiel la du objektojn de la nacia fiero de la poloj. Estis klaraj signoj ke junaj poloj konsideras la usonan prezidanton kiel simbolon de lukto pri homaj rajtoj. Unu el grupoj traropmis policajn ĉenojn, kriante: “Carter! Carter! Savu nin!” »
— Patrick Vaughan, Brzeziński, papo kaj “komploto” pri liberigo de Pollando // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Brzeziński konsideris Radion Libera Eŭropo tre utila [...] Brzeziński estis diranta al Jimmy Carter ke radio estas valorega armilo de la Malvarma milito, en kiu ideoj estas same gravaj kiel balistikaj misiloj kaj reakciaj aviadiloj»
— Patrick Vaughan, Brzeziński, papo kaj “komploto” pri liberigo de Pollando // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« En junio 1979 okazis triumfa reveno de la papo al Pollando. Milionoj da poloj venis por vidi lin propraokule kaj eĉ pli multaj aŭskultis lian paroladon per radio. Tiu vizito estis “psikologia tertremo”. »
— Patrick Vaughan, Brzeziński, papo kaj “komploto” pri liberigo de Pollando // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Brzeziński estis subtenanta striktan pozicion de Ronald Reagan, sed li ankaŭ rimarkigis ke krom altigo de militelspezoj necesas io alia. “Mi ne pensas ke ili havas iun strategian planon, — diris li pri la nova administracio. — Ne sufiĉas simple kriadi kontraŭsovetiajn sloganojn. Necesas havi politikon”. »
— Patrick Vaughan, Brzeziński, papo kaj “komploto” pri liberigo de Pollando // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Konante multajn gvidantojn de la pola komunista elito, Brzeziński rimarkis ke Wojciech Jaruzelski diferencas de la aliaj. Li naskiĝis en nobeldevena familio kaj ricevis jezuitan edukon. Lia vivo draste ŝanĝiĝis post invado de la Ruĝa Armeo al Pollando en 1939. La familio estis ekzilita al Siberio kaj tie Wojciech iĝis adepto de la komunistaj idealoj kaj aliĝis al la kreita en Sovetunio pola infanteria divizio. Sovetunion li konsideris nova tipo de civilizacio — pova laika forto, kiu alportas industriigon kaj socian justecon en la postrestintan kaj feŭdan Pollandon. »
— Patrick Vaughan, Brzeziński, papo kaj “komploto” pri liberigo de Pollando // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri konversacio de Wojciech Jaruzelski kun Zbigniew Brzeziński fine de la 1980-aj] Pola gvidanto konfesis al Brzeziński ke en lia vivo estis du decidaj momentoj. La unua okazis kiam li kiel junulo ekvidis kontraston inter la feŭda Pollando kaj la moderna industria ŝtato de socia justeco, kia al li prezentiĝis Sovetunio. Sed pli dolorigan malkovron li spertis fine de la 1980-aj kiam grandaj promesoj de marksismo-leninismo montriĝis granda iluzio»
— Patrick Vaughan, Brzeziński, papo kaj “komploto” pri liberigo de Pollando // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński fine de la 1980-aj] Kun ĉiama atento li legadis plej gravajn artikolojn en la sovetia gazetaro, tradukitajn kaj publikigitajn de la Informa Servo de Eksterlanda Elsendado ĉe la usona registaro»
— Marin Strmecki, Atestinto de “Granda fiasko” en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri 1989] Dum lastaj kvar jaroj okcidentaj ekspertoj diskutadis inter si kio estas la reformoj de Gorbaĉov — ĉu truko, celanta krei ĉe la Okcidento falsan senton de sekureco, aŭ sincera provo rekonstrui la totalisman sistemon, kreitan de Lenino kaj Stalino»
— Marin Strmecki, Atestinto de “Granda fiasko” en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [parolado de Georgij Ŝaĥnazarov dum renkontiĝo kun Zbigniew Brzeziński aŭtune 1989 en Moskvo] Entuziasmiĝinte pro la temo, Ŝaĥnazarov komencis aserti ke ŝanĝojn en rilatoj inter Orienta Eŭropo kaj Sovetunio devus akompani paralela transformado de la rilatoj inter NATO kaj la Organizo de la Varsovia Traktato [...] Aludante al ambiciaj planoj de la registaro de Gorbaĉov, li aldonis: “Tiu tasko estas tute realigebla, des pli ke ni mem ŝanĝiĝas. La ideo estas ke ne nur Orienta Eŭropo, sed ankaŭ Sovetunio aliĝos al Eŭropo”. »
— Marin Strmecki, Atestinto de “Granda fiasko” en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [parolado de Georgij Ŝaĥnazarov dum renkontiĝo kun Zbigniew Brzeziński aŭtune 1989 en Moskvo] Provante defendi sian pozicion, Ŝaĥnazarov estis deklaranta ke la pola ĉefministro kvazaŭ komprenigis ke Sovetunio ĝis nun estas necesa kiel “la ĉefa garantianto” de la sendependeco de Pollando kaj ke tia stato daŭros ankoraŭ 10-15 jarojn ĝis la rilatoj inter la Oriento kaj la Okcidento perdos karakteron de kontraŭstaro. »
— Marin Strmecki, Atestinto de “Granda fiasko” en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [Zbigniew Brzeziński dum renkontiĝo kun sovetia estraro aŭtune 1989 en Moskvo] Post aŭskulti la sovetian flankon, Brzeziński ŝerceme demandis: “Sed kia estos via reago se poloj komencos pendumi komunistojn sur lanternoj?” La ĉefo de la sovetia delegacio Oleg Bogomolov sen duboj respondis: “Tio estas internaj aferoj de la poloj kaj ili mem decidu tion” [...] Post iom pripensi Brzeziński kun ruza rideto rimarkigis: “Nu restas nur esperi ke la poloj ne aŭdos tion, ĉar ili povus komenci tuj se ili komprenos ke tio restos senpune”. La sovetia delegacio reagis per malkomforta rido»
— Marin Strmecki, Atestinto de “Granda fiasko” en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [Zbigniew Brzeziński dum renkontiĝo kun sovetia estraro aŭtune 1989 en Moskvo] Brzeziński klopodis kontesti rigardon tra rozkoloraj okulvitroj al la estonta rolo de Sovetunio en Eŭropo. Interalie li ekdubis ke “malfortiĝo de konflikto en Eŭropo egale influos rilatojn de la eŭropaj landoj al ambaŭ superpotencoj”. Oble pli probabla estas ke Usono ne nur konservos, sed eĉ fortigos sian ĉeeston dum Sovetunio estos forpuŝita vojranden. “La aktuala situacio estas bazita sur divido de Eŭropo kaj milita ĉeesto de la superpotencoj estas ŝlosila faktoro je difinado de iliaj respektivaj pozicioj. Post malfortiĝo de la kontraŭstaro en Eŭropo graveco de la militaj fortoj malkreskos. Rezulte de tio kreskos rolo de aliaj faktoroj kiel ideologio, kulturo, komunikado, politiko kaj ekonomio. En ĉiuj ĉi sferoj Usono havas avantaĝon — kaj kreskantan — kompare al Sovetunio”. Poste li komparis poziciojn de ambaŭ superpotencoj en la nemilitaj influsferoj kaj venis al klara konkludo: “La demando konsistas en tio, ĉu Sovetunio entute konservos sian ĉeeston en Eŭropo”. Resumante rezultojn de sia rezonado, li diris: “La sola espero por via lando tiurilate estas efektivigo de radikalaj internaj reformoj, kiuj ebligos al vi partopreni tiujn ĉi grandskalajn procezojn”. »
— Marin Strmecki, Atestinto de “Granda fiasko” en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [dum renkontiĝo kun sovetia estraro aŭtune 1989 en Moskvo] En konversacio dum matenmanĝo Brzeziński revenis al temo, ke por sukceso de perestrojko Gorbaĉov devas pli strikte kaj klare difini kiun konkrete sistemon li intencas krei. »
— Marin Strmecki, Atestinto de “Granda fiasko” en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri renkontiĝo kun sovetia estraro aŭtune 1989 en Moskvo] [...] estis evidente ke la reformoj forsendas Sovetunion al nekonataj akvaĵoj; certaj pri neceso de radikalaj ŝanĝoj, la reformistoj sen kompreni tion estis vekantaj nekontroleblajn fortojn kaj lanĉis procezojn kun neprognozebla rezulto. »
— Marin Strmecki, Atestinto de “Granda fiasko” en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« En la unuaj jardekoj de sia kariero danke al siaj rigoraj opinioj pri Sovetunio, Zbigniew Brzeziński estis konsiderata “akcipitro”. »
— James Mann, Brzeziński kaj Irako: estiĝo de “kolombo” // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Ekde 2002 li estis rezolute kondamnanta militon de George W. Bush en Irako. Kondamni la militagojn li komencis pli frue kaj pli forte ol la aliaj demokratoj, multaj el kiuj ekhavis iun certan pozicion nur kelkajn jarojn post la komenco de la milito»
— James Mann, Brzeziński kaj Irako: estiĝo de “kolombo” // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Li estis unu el malmultaj profesiaj politikologoj, dubinta same pri neceso de la milito en la Persa golfo en 1991, kaj pri neceso de milito en Irako dek du jarojn poste. »
— James Mann, Brzeziński kaj Irako: estiĝo de “kolombo” // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri la Persa golfo] Usono klopodis konservi aliron al nafto kaj limigi influon de Sovetunio ĉe limigita milita ĉeesto en la regiono. Ekde la 1950-aj jaroj en sia kontraŭstaro al penetrado de Sovetunio suden, Usono sin apogis sur sian fortan ĉeeston en Turkio, Irano kaj Pakistano. Dum la administracio de Richard Nixon Usono speciale atentis Iranon kiel regionan gvidanton, liverante al la ŝaĥo necesajn armilojn. Tiu politiko kolapsis pro malstabiligintaj eventoj en lastaj jaroj de [oficperiodo] de Jimmy Carter: renverso de la irana ŝaĥo per la Islama revolucio en 1979 kaj interveno de Sovetunio en Afganio poste en la sama jaro. »
— James Mann, Brzeziński kaj Irako: estiĝo de “kolombo” // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [laŭ opinio de Zbigniew Brzeziński la Irana revolucio kaj interveno de Sovetunio en Afganio] [...] kaŭzis “strategian revolucion, kiu ŝanĝis pozicion de Usono en la mondo”. Antaŭe Usono estis koncentranta sian atenton ĉefe je du regionoj: Okcidenta Eŭropo kaj Orienta Azio. Ekde nun, laŭ opinio de Zbigniew Brzeziński, kritikan signifon por Usono akiris Proksima Oriento»
— James Mann, Brzeziński kaj Irako: estiĝo de “kolombo” // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« En 1980 en ĉiujara alparolo al la kongreso “Pri situacio de la lando” prezidanto Jimmy Carter ripetis principojn nomitajn “Doktrino de Carter”, vortumitajn por li de Brzeziński: ĉiuj provoj de eksteraj fortoj ekregi la Persan golfon “estos konsiderataj rompo de vive gravaj interesoj de Usono kaj tia rompo estos haltigita per ĉiuj necesaj rimedoj, inkluzive de milita forto”. »
— James Mann, Brzeziński kaj Irako: estiĝo de “kolombo” // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« En sia artikolo en 1987 li [Zbigniew Brzeziński] insistis ke Usono devas transloki tien [al la Persa golfo] 100 mil soldatojn el Okcidenta Eŭropo — mirinda propono por la lando kun eŭropaj historiaj radikoj kaj delonge deklaranta pri siaj interesoj en Eŭropo»
— James Mann, Brzeziński kaj Irako: estiĝo de “kolombo” // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Ĝis 1988 Brzeziński tiom elreviĝis en la aferoj okazantaj en la Demokrata partio, kaj speciale je ĝia kandidato por prezidenta posteno Michael Dukakis, ke li subtenis respublikanan kandidaton George W. Bush»
— James Mann, Brzeziński kaj Irako: estiĝo de “kolombo” // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [opinio de Zbigniew Brzeziński pri la Golfa milito] Elpeli la irakajn trupojn el Kuvajto “estus dezirinde, sed tio ne estas tiom grava”. Li opiniis ke arabaj ŝtatoj povus trovi kompromison — ekzemple atingi foriron de la irakaj trupoj el Kuvajto, “sed ĉe tio interkonsenti pri dono al Irako de aliro al certaj kuvajtaj aktivoj kaj kompanioj”. Aŭtune de la sama jaro en artikolo, publikigita en The New York Times, li proponis rekonsideri financajn kaj teritoriajn reklamaciojn de Irako al Kuvajto, kaŭzintajn la invadon, asertinte ke “ne ĉiuj ili estis senbazaj”. »
— James Mann, Brzeziński kaj Irako: estiĝo de “kolombo” // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri la Golfa milito] Laŭ liaj pritaksoj, longa milito kostos al la usonaj impostpagantoj po ĝis 1 miliardo da dolaroj tage — proksimume tiom kostis la milito dum oficperiodo de George W. Bush, sed ne en 1991. »
— James Mann, Brzeziński kaj Irako: estiĝo de “kolombo” // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [Brzeziński pri la Golfa milito] Li denove kaj denove insistadis ke necesas apliki ekonomiajn sankciojn, ne militon. Eĉ se Saddam Hussein estas kreanta nukleajn armilojn, la problemon, laŭ opinio de Brzeziński, eblis solvi per politiko de detenado, ne per apliko de perforto»
— James Mann, Brzeziński kaj Irako: estiĝo de “kolombo” // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Ses semajnojn post la invado de la usonaj trupoj en Irako, George W. Bush deklaris finon de la grandskala operaco kaj la faktan venkon, starante sub slogano kun la vortoj “La misio estas plenumita”. Sed post kelkaj semajnoj evidentiĝis ke la tasko, servinta kiel preteksto por la invado, difininta humoron de ĉiuj antaŭmilitaj debatoj, tamen ne estis plenumita. La usonaj trupoj trovis en Irako neniujn amasdetruajn armilojn de iu ajn tipo. »
— James Mann, Brzeziński kaj Irako: estiĝo de “kolombo” // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Multon klarigas la fakto ke Zbigniew Brzeziński iĝis subtenanto de Jimmy Carter en 1975 post ilia interparolo pri neceso starigi pacon inter la araboj kaj israelanoj»
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« En Zbigniew Brzeziński ĉiam estis forta sento de kontraŭdiro — lia batalema trajto pro kiu li ŝajnas trovis plezuron en diskutoj, speciale se defendante malpopularan vidpunkton. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Vidpunktoj de Zbigniew Brzeziński pri la araba-israela konflikto ekformiĝis post la milito en 1967»
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« En 1973 unu monaton post la milito de Jom Kippur li [Zbigniew Brzeziński] skribis en redakcia kolumno de The Washington Post ke “la venkintoj en la milito de Jom Kippur iĝis araboj kaj Sovetoj”. La araboj, laŭ lia opinio, venkis politike, evitinte plian grandan malvenkon, dum Sovetunio akiris poentojn perante pafĉesigon. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Zbigniew Brzeziński inter la unuaj usonaj intelektuloj akceptis la ideon ke plej bona vojo eniri el la araba-israela sakstrato estas kreado de palestina ŝtato. Li proponis tiun argumenton en januaro 1974 kadre de pacpropono publikigita en magazino New Leader. En ĝi li skribis pri kreado de aŭtonoma palestina ŝtato en Cisjordanio, kadre de federacio kun Jordanio, pri hibrida statuso de Jerusalemo, kiu ebligus al ĝi iĝi samtempe ĉefurbo de Palestino kaj Israelo»
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Vizito de israela ĉefministro Jicĥak Rabin al la Blanka Domo en marto [1977] okazis malsukcese, Rabin eĉ rifuzis proponon de Jimmy Carter ekrigardi lian dormantan en sia ĉambro filinon Amy. Kolera reago de Rabin evidente pruvis kiom persista estis Carter [...] Vizito de prezidanto de Egiptio Anŭar al-Sadat al la Blanka Domo en aprilo inverse pasis “bonege”, kreinte humoron por la paca reguligado dum sekvaj du jaroj. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Ekde tiam [1977] Brzeziński-on ĉiam akompanadis akuzoj ke lia pola-katolika deveno igas lin subkonscie subteni kontraŭisraelajn opiniojn. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Sed radikale ŝanĝis la pacprocezon ne skemo de intertraktoj kun perado de la superpotencoj, ellaborita de Zbigniew Brzeziński, sed la revo de Anŭar al-Sadat liberiĝi de sovetia aŭspicio kaj revenigi Sinajon danke al propra diplomatio»
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Anŭar al-Sadat efektivigis sian kuraĝan planon kaj vizitis Jerusalemon la 20-an de novembro 1977, tiele detruinte la tutan planon de Zbigniew Brzeziński rilate grandajn intertraktojn. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« La intertraktoj [en Camp David] spegulis interesan dinamikon: Anŭar al-Sadat en sia rondo estis la sola kiu vere deziris pacon kun Israelo; Begin inverse evidente sincere dubis pri neceso subskribi packontrakton kun la araba ŝtato. En la centro troviĝis Jimmy Carter, ludante rolon de siaspecia svatisto, edifisto kaj diplomatia peranto. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Zbigniew Brzeziński estis prava, asertante ke sen palestina komponanto la egipta-israelaj interkonsentoj ne akcelos, sed frostigos la ĝeneralan pacprocezon; li klare vidis tiun ĉi problemon, sed ne povis ŝanĝi logikon de la intertraktoj en Campd David aŭ admoni Jimmy Carter ne fari kontrakton tiom efektan kaj laŭdatan — sed, kiel estis komprenanta Brzeziński, sufiĉe limigitan kaj iusence eĉ kontraŭproduktivan. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Por definitiva karakterizo de la diplomatio de Brzeziński en la Blanka Domo oni povas mencii vortojn de Hamilton Jordan, eble la plej proksima konsilisto de Jimmy Carter, kiu en siaj rememoroj skribis ke Brzeziński ludis tenison same kiel li okupiĝis pri la politiko. Kiam Brzeziński bonanime respondis ke tio verŝajne signifas ke li klare kaj pure respondas al ĉiu bato, Jordan respondis, ke tio signifas ke la konsilisto pri nacia sekureco batas tutforte ĉiun pilkon, sed iuj el ili ne atingas la reton. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri artikolo de Zbigniew Brzeziński en februaro 1984] Li asertis ke Usono devas agnoski ke la invado de Israelo al Libano en 1982 estis eraro, same kiel plejparto de la provoj de Usono reguligi la situacon en Libano; en liaj okuloj Usono el peranto estis transformiĝanta je militflanko. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Statuson de Brzeziński difinis la okazo: se oni laŭ formalaj kaŭzoj ne rifuzus al li britan stipendion, li povus trafi la Ministerion pri eksteraj aferoj de Kanado aŭ, kiel civitano de la lando membro de la Komunumo de Nacioj, eble eĉ la Ministerion pri eksteraj aferoj de Britio. En tiuj ĉi landoj kun strukturo de potenco pli malfermita al la enmigrintoj, li povus longe labori en iu nerimarkinda posteno en relativa nekonateco, malgraŭ ĉiuj siaj talentoj»
— Adam Garfinkle, Strategia pensanto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Dum la 95-jara jubileo de Robert Strausz-Hupé en la filadelfia Union Leage iu damo demandis la jubileulon, eks-ambasadoron kaj honoran profesoron: “Sinjoro, per kiuj ecoj vi klarigas vian longan kaj aktivan vivon?” Strausz-Hupé sen iuj ajn hezitoj respondis: “Kara, mi ŝuldas mian longan kaj eble aktivan vivon al la fakto ke mi ankoraŭ ne mortis”. »
— Adam Garfinkle, Strategia pensanto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [...] en unu antaŭnelonge malsekretigita notico, farita tuj post la Karibia krizo, la 34 jarojn aĝa Brzeziński jubile aŭguris baldaŭan kaj neeviteblan venkon de la Okcidento en la Malvarma milito»
— Adam Garfinkle, Strategia pensanto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [...] kiel diris Owen Harris, problemo de la usonanoj konsistas en tio ke al ili mankas instinkta sento de danĝero kaj atendado de tragedio, kiu ekzemple ĉe la polaj, belgaj, judaj aŭ koreaj infanoj aperas preskaŭ de naskiĝo. La usonanoj tro longe vivis sen ekstera minaco, kun nefortikigitaj limoj, sen invadoj kaj sen atakoj dum preskaŭ du jarcentoj, en kondiĉoj de konstanta kresko de sia senegala influo»
— Adam Garfinkle, Strategia pensanto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Unulingveco sekvigas limigitecon kaj fermitecon; plurlingveco stimulas intelektan plurismon. Jen kial pluraj usonaj pensantoj en la sferoj de sociologio kaj politiko naskiĝis ekster Usono. Zbigniew Brzeziński tiurilate estas ne pli rimarkinda ekzemplo ol Henry KissingerHans Morgenthau, Arnold Wolfers, Bronisław Malinowski kaj multaj aliaj, ekde Carl Schurz. Tio ne faris ilin malpli patriotismaj kompare al naskiĝintoj en Usono; simple ilia patriotismo ne estis tiom senkondiĉa kaj naiva. »
— Adam Garfinkle, Strategia pensanto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Kiam ekstera politiko de Usono ekbaziĝas sur rezonado pri dio, ĉu temas pri 13 Punktoj de Woodrow Wilson aŭ alvoko de George W. Bush transiri al “ofensiva strategio je la nomo de libereco”, proksimas grandaj ŝokoj kaj granda buĉado — kaze de Wilson paroksismo de idealismo kaŭzis detruon de malnova bazo de la eŭropa povekvilibro, kreinte la vojon por eĉ pli terura milito; kaze de Bush, iniciato transiris al Irano, la plej danĝera kaj agresema aganto en Meza Oriento. Eble konforme al malnova aforismo, dio efektive protektas ebriulojn, stultulojn kaj Usonon, sed espero je dia favoro ne povas anstataŭigi politikon»
— Adam Garfinkle, Strategia pensanto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński] Li plurfoje diris ke li preferas realajn manierojn atingi idealajn celojn kaj tiuj celoj, laŭ lia imago, certe supozigis fortan rolon de Usono en la mondo, en tiu grado en kiu usona socio meritis tion. »
— Adam Garfinkle, Strategia pensanto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Zbigniew Brzeziński] Li ĉiam insistis ke geopolitiko eksmodiĝos neniam. Kaj tio perfekte koincidas kun la plej “ne-usona” trajto de Brzeziński — lia kapablo imagi tragedion»
— Adam Garfinkle, Strategia pensanto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Eĉ la plej fervoraj adeptoj de Zbigniew Brzeziński ne neas ke lia mondkoncepto grandparte estis difinita de lia pola deveno. »
— Adam Garfinkle, Strategia pensanto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Zbigniew Brzeziński malsame ol plejparto de la analizistoj ĉiam atentis la tiel nomatajn hazardajn faktorojn. »
— Adam Garfinkle, Strategia pensanto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Laŭ Zbigniew Brzeziński la epoko annus mirabilis (“jaro de mirakloj” laŭ esprimo de angla poeto John Dryden) devos veni “post 2024”, do 360 jarojn post tiu priskribita de Dryden; tio estas ne iom fora estonteco por ŝajni fantasto, sed ne tiom proksima por ŝajni neserioza. »
— Adam Garfinkle, Strategia pensanto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Foje oni petis Zhou Enlai esprimi lian opinion pri la Franca revolucio al kio li respondis: “Estas ankoraŭ tro frue paroli pri tio”. »
— Adam Garfinkle, Strategia pensanto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri Laŭ Zbigniew Brzeziński] Multaj ne-akademiuloj kun miro ekscias ke en la ŝtata servo li pasigis nur ses jarojn kaj la tutan alian tempon en akademio aŭ en “pensofabrikoj”. »
— Stephen F. Szabo, Profesoro // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Kiel ĉiam, Harvardo estis superplena je talentuloj kaj en la fako de ŝtata administrado estis brilantaj steluloj kiel Zbigniew Brzeziński, Henry Kissinger, Samuel P. Huntington kaj Stanleey Hoffmann. La universitato estis malbonfama pro sia rifuzo doni postenon de honora profesoro al multaj talentaj esploristoj, pro kio ili faris brilan karieron en aliaj lokoj; estus nur eta troigo aserti ke la plej bona afero kiu povus okazi al esperdona sciencisto estas ricevi rifuzon en Harvardo. Tio certe efikis kaze de Brzeziński (kaj ankaŭ de Huntington). »
— Stephen F. Szabo, Profesoro // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭRedakti