Rezigno
Aliaj projektoj
Rezigno en Vikipedio

Rezigno estas la stato de iu, kiu akceptas sen protesto tion, kio ne povas esti ŝanĝata kaj kiu submetas sin sen plua plendo al la neeviteblaĵo.

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Dio donu al mi la kuraĝon ne rezigni pri tio, kion mi pensas prava, eĉ se mi pensas, ke ĝi estas senespera. » « (angle) God grant me the courage not to give up what I think is right even though I think it is hopeless. »
— Chester W. Nimitz
 
« Estas malfacile bati homon, kiu neniam rezignas. » « (angle) It's hard to beat a person who never gives up. »
— Babe Ruth
 
« Multaj el la fiaskoj dum la vivo estas de homoj, kiuj ne rimarkis, kiom proksime de sukceso ili rezignis. » « (angle) Many of life's failures are people who did not realize how close they were to success when they gave up. »
— Thomas Edison