Komplekso (psikologio)

Komplekso estas nekonscia strukturita grupo de spertospuroj, memoraĵoj, imagaĵoj, sentoj kaj inklinoj, posedanta emocian etoson kaj ian memstarecon, kaj influanta la psikan vivon sen kompreno de ĝia rolo fare de la subjekto.

Komplekso (psikologio)
Komplekso (psikologio)
Komplekso (psikologio)
Aliaj projektoj
Komplekso (psikologio) en Vikipedio
Komplekso (psikologio) en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti
 
« En tiu ĉi kompleksa mondo, scienco, la scienca metodo kaj la konsekvencoj de la scienca metodo estas fundamentaj por ĉio, kion la homa raso faras kaj por kien ajn ni iras. Se ni eksplodigos nin, ni faros tion pro misuzo de scienco; se ni sukcesos ne eksplodigi nin, tio estos pro inteligenta apliko de scienco. »
— Robert A. Heinlein
 
« La ligo inter viro kaj lia profesio similas al tiu, kiu ligas lin al sia lando; ĝi estas same kompleksa, ofte ambivalenca, kaj ĝenerale ĝi kompreniĝas tute nur kiam ĝi rompiĝas: per ekziloelmigrado se temas pri ies lando, per emeritiĝo se temas pri metio aŭ profesio. »
— Primo Levi
 
« Plej granda arto estas mirinde trompema kaj kompleksa. »
— Vladimir Nabokov
 
« Etikedoj estas por la aferoj faritaj de homoj, ne por viroj. La plej primitiva viro estas tro kompleksa por esti etikedita. » « (angle) Labels are for the things men make, not for men. The most primitive man is too complex to be labeled. »
— Rex Stout

Carl Gustav Jung

redakti
 
« [...] kiam oni senigas homon je liaj kompleksoj, li perdas siajn plej bonajn resursojn. Oni povas helpi lin nur informinte pri ili por ke komenciĝu interna konflikto. En tiu kazo komplekso iĝas fokuso de la vivo»
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
 
« […] malpleno en la konscio aŭ respektive la nekonscia stato, estiĝas per sinko de libido en la nekonscian sferon. En la nekonscio jam kuŝas pretaj relative elstaraj enhavoj, nome kompleksoj de rememoroj pri la individua pasinteco, kaj unuavice la gepatra komplekso, identa al la infana komplekso ĝenerale. Danke al respektego, do sinko de libido en la nekonscian sferon, la infana komplekso denove vekiĝas, sekve de kio reviviĝas ankaŭ la rememoroj de infanaĝo kaj unuavice rilato al la gepatroj. Fantazioj, elvokitaj per tia vekiĝo, donas pretekston al estiĝo de la patraj kaj patrinaj dioj; ili ja vekas ankaŭ la religian rilaton al Dio Patro kaj respektivajn infanajn sentojn»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj