« Rilate la ekstravertulon formulo de Schiller vortumeblus tiel: “Ĉion eksteran enigi internen kaj al ĉio interna doni formon”. Ni vidis supre, ke nome tian reagon Schiller ja estigis ĉe Goethe. Goethe donas tiukaze trafan paralelaĵon; li skribas al Schiller: “Inverse, mi preskaŭ povus diri, ke en ĉia agado mi estas sufiĉe idealisma: mi tute ne interesiĝas pri tio, kiaj estas la aĵoj, sed postulas ke ĉiuj adaptiĝu al miaj imagoj”. (Aprilo 1798). »
« Schiller sentas kontraŭecon inter ambaŭ mekanismoj, kiuj liakaze estas la sensado kaj pensado, aŭ kiel li diras, “materio kaj formo” aŭ la “pasiva” kaj la “agema” substancoj (afekciado kaj aktiva pensado) [do inter la afekciado kaj aktiva pensado, kiu estas kontraŭo al la supre menciita reakcia pensado] kiel ion nerepacigeblan. “Distanco inter la sensado kaj pensado estas senfina kaj sendube per nenio povas esti plenigita”. “Tiuj du statoj estas kontraŭaj unu al alia kaj neniam povas unuiĝi”. »