Sigmund Freud

aŭstra psikologo
(Alidirektita el Freud)

Sigmund FREUD (naskiĝis la 6-an de majo 1856 en Příbor, Moravio, la Aŭstra imperio - mortis la 23-an de septembro 1939 en Londono, Anglujo) estis fama neŭropsikiatro laborinta en Vieno, Aŭstrujo.

Sigmund Freud
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« Analogioj decidas nenion, tio estas vero, sed ili povas farigi onin senti pli komprenantaj. » « Analogies decides nothing, this is true, but they can make one feel more at home. »
— Freud, New Introductory Lectures on Psychoanalysis (1933)[1]
 
« Esti tute honesta kun si mem estas bona ekzerco. »
— Sigmund Freud
 
« Ne provu fari la homojn feliĉaj, ili ne deziras feliĉon»
— Sigmund Freud, konversacio kun Otto Bauer
 
« En momento kiam la homo demandas sin pri la senco kaj valoro de la vivo, li estas klare malsana. »
— Sigmund Freud, Letero al Marie Bonaparte
 
« Tiom ofta en la sonĝo sento de malfaciligita movo esprimas kontraŭdiron inter la impulsoj, do volan konflikton»
— Sigmund Freud, Pri sonĝoj [1901]
 
« Ĉarmo de la bebo grandparte sin bazas sur lia narcisismo, memkontento kaj nealirebleco, same kiel ĉarmo de iuj bestoj, ekzemple de la katoj kaj grandaj ĉasbestoj, kiujn kvazaŭ zorgigas nenio. »
— Sigmund Freud, Pri enkonduko de la nocio “narcisismo” [1914]

Pri la aŭtoro

redakti

Jean Baudrillard

redakti
 
« Fetiĉigo de la aĵo aperas por ombrigi tiun neeltebelan malkovron, sed la afero konsistas nome en tio, diras Freud, ke tiu ĉi aĵo estas ne iu ajn aĵo, ofte tio estas la lasta aĵo, rapide rimarkita antaŭ traŭmiga malkovro. Do fetiĉigita estos ĉefe tiu historio, kiu tuj antaŭas nian “senreferencan” epokon. Jen kie radikas ĉieesto de faŝismo kaj milito en retroo — koincido, sed ne rilata al politiko, ja estus naive elkonduki el rememoroj pri faŝismo ĝian nuntempan renaskiĝon (nome pro tio ke ni ne plu vivas ĉe ĝi, ĉar ni vivas ĉe io alia, eĉ malpli gaja, nome pro tio faŝismo povas denove iĝi alloga en sia krueleco, filtrita per estetikaj rimedoj de retroo). »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« En la sonĝoj estis sekreto kaj Freud donis al ili sencon. La sonĝoj estis proksimaj al la sorto, Freud proksimigis ilin al la deziro»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]

Erich Fromm

redakti

Fuĝo for de libereco [1941]

redakti
 
« Efektive Freŭdo kaj liaj lernintoj havis nur tre naivan imagon pri procezoj, okazantaj en la socio; plejparto de liaj provoj de aplikado de psikologio al la socialaj problemoj kondukis al eraraj konstruoj… »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Neniu antaŭ Freŭdo tiom atentis observadon kaj esploradon de senraciaj, subkonsciaj fortoj, grandparte difinantaj la homan konduton. Li kaj liaj sekvantoj en la moderna psikologio ne nur malkovris subkonscian tavolon en la homa psiko — kies ekzistado mem estis neata de raciistoj — sed ankaŭ montris, ke tiuj ĉi senraciaj fenomenoj subiĝas al certaj leĝoj kaj pro tio oni povas ilin sufiĉe racie klarigi. Li instruis al ni kompreni lingvon de la sonĝoj kaj somataj simptomoj, lingvon de malkongruaĵoj en la homa konduto. Li malkovris ke tiuj ĉi malkongruaĵoj — same kiel la tuta strukturo de la karaktero — reprezentas reagojn al influo de la ekstera mondo, speciale al tiuj, kiuj okazis en frua infanaĝo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Freŭda koncepto de la homaj rilatoj fakte kopias sistemon de la rilatoj ekonomiaj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Adler ne povas enrigardi pli for ol alceleco kaj racia kaŭzeco de la homa konduto, kaj pro tio, kvankam li faris valoran kontribuon en esploradon de mekanismoj de motivado, li por ĉiam restas sur surfacoo de la fenomenoj kaj neniam penetras, kiel Freŭdo en profundaĵojn de senraciaj impulsoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kvankam ideoj de Reich estas bazitaj sur la origina koncepto de Freŭdo — la teorio de “libido” — li indikas, ke masoĥisto finfine strebas al ĝuo, ke farata al li doloro estas flankaj rezultoj, ne la celo en si mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Freŭdo substrekis subpremadon de “malbonajpensoj; evidente li ne rimarkis, kiom ofte estas subpremataj la “bonaj” pensoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …psikiatrio, riĉiĝinta per atingoj de Freŭdo, transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de personeco. Danke al klopodoj de multaj psikiatroj, inkluzive psikanalizistojn, estis kreita bildo de “normala” homo, kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de karaktero aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “neŭrozaj”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La psikologio de Freŭdo estas psikologio de mizero, psikologio de malhavo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955]

redakti
 
« Freud ĉiam konsideris la fiksiĝon je la patrino ŝlosila problemo de la evoluo same de la tuta homa gento, kaj de aparta individuo… Inverse, la seksa deziro kiel tia estas konata per sia nekonstanteco rilate ĝiajn objektojn kaj kutime estas ĝuste tiu forto, kiu helpas al la junulo apartiĝi de la patrino, sed ne ligas lin al ŝi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Freud donas al la patro lokon, kiu efektive apartenas al la patrino kaj reduktas la patrinon ĝis la pozicio de la objekto de la seksa logo. La diino transformiĝas je la prostituino dum la patro altiĝante iĝas la centra figuro de la mondo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Por Freud la civilizo estas rezulto de subpremado de la instinktoj kaj sekve de tio — kaŭzo de la psika malsano»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri psikanalizo] Freuda malkovro de la metodo de liberaj asocioj celis kompreni, kio okazas profunde de via persono, malkovri kio vi estas efektive. La nuna konversacio kun afabla aŭskultanto havas kontraŭan, kvankam malkaŝe ne anoncitan celon: ĝi devas igi la homon forgesi kio li estas (se li ankoraŭ havas ian memoron), liberiĝi je iu ajn streĉiĝo, kaj samtempe de iu ajn sento de memeco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Puŝinte figuron de la patrino malantaŭen Freud faris en la sfero de psikologio la samon, kion Martin Luther faris en la sfero de religio. Fakte Freud estas psikologo de protestantismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Ni bone komprenas ke ni ŝuldas al Freud — ne pli, nek malpli — malkovron de la tuta dimensio de la psika ekzistado. Sed Freud estis komprenanta la propran malkovron proksimume same kiel Kolumbo kiu, trovinte Amerikon, opiniis ke li atingis Hindion»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]

Bibliografio

redakti
  • Knowles, Elizabeth M. The Oxford Dictionary of Quotations. Oxford: Oxford University Press, 1999. 1136 p. ISBN 978-0198601739

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

  1. Knowles, 1999