Eroto (filozofio)

Eroto en filozofio (el la antikva greka ἔρως signifanta amo) estas la forto kiu movas la penson kaj foje la filozofion mem, plenumante ligon inter la tera dimensio kaj tiu transtera.

Eroto (filozofio)
Eroto (filozofio)
Eroto (filozofio)
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Eroto (filozofio) en Vikipedio

CitaĵojRedakti

Sigmund FreudRedakti

 
« Ĉe ni formiĝis impreso, ke la kulturo estas procezo, ekreginta la homaron — ni ankoraŭ restas sub ĉarmo de tiu ĉi ideo. Tiu ĉi procezo servas al Eroto, deziranta kolekti unue apartajn individuojn, poste la familiojn, tribojn, popolojn, naciojn en unu granda tuto, en la homaro. Kial tiel devas okazi ni ne scias; tia estas la afero de Eroto. La homaj amasoj devas esti libide interligitaj; la sama bezono, la samaj profitoj de komuna laboro ne detenus ilin. Al tiu ĉi programo de la kulturo kontraŭstaras natura instinkto de agresemo, fremdeco de unu al ĉiuj kaj de ĉiuj al ĉiu. La agresemo estas posteulo kaj la ĉefa reprezentanto de la mortoinstinkto, trovita de ni apud Eroto kaj kundividanta kun li regadon de la mondo»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« La ago sufiĉe malofte estas rezulto de laboro de unu instinkta impulso, konsistanta el Eroto aŭ detruemo. Kutime la ago iĝas ebla danke al kombino de multaj tiaj konsistigantaj motivoj»
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]
 
« Se preteco al la milito devenas de la instinkto de detruemo, do la plej proksima rimedo estos alvoko de la kontraŭa instinkto, Eroto. Ĉio, kio starigas emociajn ligojn inter la homoj, devas kontraŭstari la militon. »
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]

Aliaj aŭtorojRedakti

 
« Freud mem post jaroj agnoskis malekvilibrecon de sia teorio kaj kontraŭstarigis al Eroto, kiun li nomis libido, detruan mortoinstinkton»
— Carl Gustav Jung, Nocio de kolektiva nekonscio [1936]

Vidu ankaŭRedakti