Komputilo

ĝeneraluzebla aparato por plenumi ĝeneralaj aritmetikaj aŭ logikaj komputoj

Komputilo estas aparato, kiu aŭtomate per programoj prilaboras datenojn laŭ instrukcioj.

Komputilo
Komputilo
Komputilo
Aliaj projektoj
Komputilo en Vikipedio
Komputilo en Komunejo
Komputilo en Komuneja kategorio
Komputilo en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti
 
« La komputilo estas la logika evoluo de la homo: inteligenteco sen moralo. »
— John Osborne
 
« La komputilo estas instrumento kapabla multobligi homan stultecon per mil. » « O computador é um instrumento capaz de multiplicar por mil a estupidez humana »
— Le Duc Tho
 
« Komputiloj estas senutilaj. Ili nur povas doni al vi respondojn. »
— Pablo Picasso
 
« Ne estas kialo por ke individuo havu komputilon hejme. »
— Ken Olson, 1977.
 
« Se la aŭto sekvus la saman evoluociklon kiel la komputilo, Rolls-Royce hodiaŭ kostus cent dolarojn, atingus milionon da mejloj po galono kaj eksplodus unufoje jare, mortigante ĉiujn ene." » « If the automobile had followed the same development as the computer, a Rolls Royce would today cost $100 and get a million miles per gallon, and explode once a year killing everyone inside »
— Robert X. Cringely
 
« Programaro similas al sekso. Ĝi estas pli bona kiam ĝi estas senpaga. » « Software is like sex. It's better when it's free »
— Linus Torvalds
 
« Se vi scias nenion pri komputiloj, nur memoru, ke ili estas maŝinoj, kiuj faras ĝuste tion, kion vi diras al ili, sed ofte surprizas vin en la rezulto»
— Joseph Campbell, The Power of Myth (1988)
 
« Komputilo meritus esti nomata inteligenta, se ĝi povus trompi homon kredante, ke ĝi estas homa. » « A computer would deserve to be called intelligent if it could deceive a human into believing that it was human. »
— Alan Turing, Computing Machinery and Intelligence (1950)
 
« Komputiko ne temas pli pri komputiloj ol astronomio pri teleskopoj»
— Edsger Dijkstra
 
« La komputilo kaj ĝiaj informoj ne povas respondi iujn el la fundamentaj demandoj, kiujn ni devas pritrakti, por fari nian vivon pli signifa kaj homa. La komputilo ne povas provizi organizan moralan kadron. Ĝi ne povas diri al ni, kiajn demandojn indas fari. Ĝi ne povas provizi rimedon por kompreni kial ni estas ĉi tie aŭ kial ni batalas unu kontraŭ la alia aŭ kial dececo eskapas nin tiel ofte, precipe kiam ni plej bezonas ĝin. La komputilo estas... grandioza ludilo, kiu distras nin de alfrontado de tio, kion ni plej devas alfronti - spirita malpleno, scio pri ni mem, uzeblaj konceptoj pri la pasinteco kaj estonteco. » « (angle) The computer and its information cannot answer any of the fundamental questions we need to address to make our lives more meaningful and humane. The computer cannot provide an organizing moral framework. It cannot tell us what questions are worth asking. It cannot provide a means of understanding why we are here or why we fight each other or why decency eludes us so often, especially when we need it the most. The computer is... a magnificent toy that distracts us from facing what we most need to confront — spiritual emptiness, knowledge of ourselves, usable conceptions of the past and future. »
— Neil Postman

Anonimaj

redakti
 
« En tiu ĉi vivo estas 10 specoj de homoj, tiuj, kiuj scias duuman kodon kaj tiuj, kiuj ne scias.[1] »

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

  1. Espadas, José Adrián. El freakcionario de chistes, p. 5. eldonejo Lulu.com