Faŝismo

radikala aŭtoritatisma naciismo
(Alidirektita el Faŝisto)

Faŝismo estas politika movado, naskiĝinta en Italio en 1921, kies ĉefaj karakterizoj estas naciismo, kontraŭmarksisma neado de klasaj interesoj kaj diktatoreca ŝtatregado.

Faŝismo
Faŝismo
Faŝismo
Aliaj projektoj
Faŝismo en Vikipedio
Faŝismo en Komuneja kategorio
Faŝismo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

Jean Baudrillard redakti

 
« Fetiĉigo de la aĵo aperas por ombrigi tiun neeltebelan malkovron, sed la afero konsistas nome en tio, diras Freud, ke tiu ĉi aĵo estas ne iu ajn aĵo, ofte tio estas la lasta aĵo, rapide rimarkita antaŭ traŭmiga malkovro. Do fetiĉigita estos ĉefe tiu historio, kiu tuj antaŭas nian “senreferencan” epokon. Jen kie radikas ĉieesto de faŝismo kaj milito en retroo — koincido, sed ne rilata al politiko, ja estus naive elkonduki el rememoroj pri faŝismo ĝian nuntempan renaskiĝon (nome pro tio ke ni ne plu vivas ĉe ĝi, ĉar ni vivas ĉe io alia, eĉ malpli gaja, nome pro tio faŝismo povas denove iĝi alloga en sia krueleco, filtrita per estetikaj rimedoj de retroo). »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Faŝismo estas rezistado al tio, rezistado senlima, senracia, demencia — ne gravas; ĝi ne allogus tiun ĉi amasan energion, se ĝi ne estus rezistado al io eĉ malpli bona. Ĝia krueleco, ĝia teruro interrilatas al eĉ pli granda teruro, devenanta el miskiĝo de la reala kaj racia, kiu kreskis en la Okcidento, kaj faŝismo estas respondo al tio. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]

Umberto Eco redakti

 
« Faŝismo iĝis ĝenerala termino pro tio, ke oni povas forigi de faŝisma reĝimo unu aŭ pliajn kvalitojn, kaj ĝi ankoraŭ estas rekonebla kiel faŝisma. Se oni forigas imperiismon de faŝismo, ankoraŭ restas Franco kaj Salazar. Se oni forigas koloniismon, ankoraŭ restas la balkana faŝismo de la ustaŝoj. Se oni aldonas al la itala faŝismo radikalan kontraŭkapitalismon (kiu neniam multe interesis Mussolini), rezultas Ezra Pound. Se oni aldonas kulton de kelta mitologio kaj grela mistikismo (tute fremda al la oficiala faŝismo), rezultas unu el la plej estimataj faŝismaj guruoj, Julius Evola. » « Fascism became an all-purpose term because one can eliminate from a fascist regime one or more features, and it will still be recognizable as fascist. Take away imperialism from fascism and you still have Franco and Salazar. Take away colonialism and you still have the Balkan fascism of the Ustashes. Add to the Italian fascism a radical anti-capitalism (which never much fascinated Mussolini) and you have Ezra Pound. Add a cult of Celtic mythology and the Grail mysticism (completely alien to official fascism) and you have one of the most respected fascist gurus, Julius Evola... »
— Umberto Eco, Ur-Fascism ("La prafaŝismo")
 
« Laŭ mi estas eble skizi liston de kvalitoj, kiuj estas tipaj de io, kion mi nomas la Prafaŝismo, aŭ la Eterna Faŝismo[:]... la kulto de la tradicio... malakcepto de la modernismo... la kulto de agado nur cele de agado... [kie] pensado estas formo de sin-kastro... [kaj] malkonsento estas perfido... [kiu] ekspluatas kaj pliseverigas la naturan timon pri malsameco... laŭdefine rasisma... allogo de frustrita meza klaso, klaso, kiu suferas ekonomian krizon aŭ sentojn pri politika humiligado... obsedo pri komploto, eble internacia... eterna militado... malestimo por la malfortuloj... popola elitismo... kulto de heroismo... maĉismo... elektema popolismo, kvalita popolismo... individuoj havas neniujn rajtojn kaj la popolo estas vidata kiel kvalito, unuanima ento, kiu esprimas la Komunan Volon... [kaj] malriĉigita vortaro kaj baza sintakso por limigi la ilojn por kompleksa kaj kritika rezonado. » « I think it is possible to outline a list of features that are typical of what I would like to call Ur-Fascism, or Eternal Fascism[:]... the cult of tradition... the rejection of modernism... the cult of action for action's sake... [where] thinking is a form of emasculation... [and] disagreement is treason... exploiting and exacerbating the natural fear of difference... racist by definition... appeal to a frustrated middle class, a class suffering from an economic crisis or feelings of political humiliation... obsession with a plot, possibly an international one... permanent warfare... contempt for the weak... popular elitism... cult of heroism... machismo... selective populism, a qualitative populism... individuals have no rights, and the People is conceived as a quality, a monolithic entity expressing the Common Will... [and] an impoverished vocabulary, and an elementary syntax, in order to limit the instruments for complex and critical reasoning. »
— Umberto Eco, Ur-Fascism ("La prafaŝismo")
 
« La adeptoj [de faŝismo] devas senti sin humiligitaj per la trudpompaj mono kaj forto de siaj malamikoj. Kiam mi estis knabo, oni instruis al mi pripensi la anglojn kiel la kvinfojtage manĝantan popolon. Ili pli ofte manĝis ol la malriĉaj sed sobraj italoj. Judoj estas riĉaj kaj helpas unu la alian per sekreta reto de reciproka asistado. Tamen, la adeptoj devas esti konvinkitaj, ke ili povas subigi la malamikojn. Tiel, per konstanta movado de la retorika fokuso, la malamikoj estas samtempe tro fortaj kaj tro malfortaj. » « The followers [of fascism] must feel humiliated by the ostentatious wealth and force of their enemies. When I was a boy I was taught to think of Englishmen as the five-meal people. They ate more frequently than the poor but sober Italians. Jews are rich and help each other through a secret web of mutual assistance. However, the followers must be convinced that they can overwhelm the enemies. Thus, by a continuous shifting of rhetorical focus, the enemies are at the same time too strong and too weak. »
— Umberto Eco, Ur-Fascism ("La prafaŝismo")
 
« La prafaŝismo ankoraŭ estas ĉirkaŭ ni, fojfoje senuniforma. Estus multe pli facile por ni, se aperus sur la scenejo iu, kiu dirus, "Mi volas remalfermi Auschwitz; mi volas ke la Nigraĉemizuloj denove paradu en la italaj placoj." La vivo ne estas tiom simpla. La prafaŝismo povas reveni en la malplej kulpebla kostumo. Nia devo estas malkovri ĝin kaj fingromontri ĝin en ĉiu el ĝiaj novaj instancoj — ĉiutage kaj en ĉiu parto de la mondo. » « Ur-Fascism is still around us, sometimes in plainclothes. It would be so much easily for us, if there appeared on the scene somebody saying "I want to re-open Auschwitz, I want the Blackshirts to parade again in the Italian squares". Life is not that simple. Ur-Fascism can come back under the most innocent of disguises. Our duty is to uncover it and point the finger at any of its new instances — every day and in every part of the world. »
— Umberto Eco, Ur-Fascism ("La prafaŝismo")

Erich Fromm redakti

Fuĝo for de libereco [1941] redakti

 
« Se oni atakas liberecon je la nomo de kontraŭfaŝismo, do minaco ne iĝas malpli granda ol kaze de atako je la nomo de faŝismo mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Se rilate “normalan” homon nin interesos nur lia ekonomia bonfarto, se ni malatentos subkonscian suferon de averaĝa aŭtomatizita homo, ni ne povos kompreni tiun danĝeron, devenantan el la homa karaktero, kiu minacas nian kulturon: pretecon akcepti iun ajn ideologion kaj iun ajn gvidanton kontraŭ promeso de ekscita vivo, kontraŭ propono de politika strukturo kaj simboloj, donantaj al la vivo de la individuo iun ŝajnon de la senco kaj ordo. Despero de la homoj-robotoj estas nutra medio por la politikaj celoj de faŝismo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …neniam antaŭe la vortoj estis uzataj por kaŝado de la vero tiom abunde kiel hodiaŭ. Perfido de aliancanoj nomiĝas pacigo, milita agreso estas maskata kiel defendo kontraŭ atako, konkerado de etaj popoloj okazas sub la nomo de traktato pri amikeco kaj kruelega subpremado de la tuta nacio plenumiĝas je la nomo de nacional-socialismo. Objektoj de la samaj fiuzoj iĝis la vortoj “demokratio”, “libereco” kaj “individuismo”. Ekzistas nur unu ebleco difini veran diferencon inter demokratio kaj faŝismo. Demokratio estas sistemo, kreanta ekonomiajn, politikajn kaj kulturajn kondiĉojn por plena evoluo de la individuo. Faŝismo — kiel ajn ĝi sin nomus — estas la sistemo, iganta la individuon subiĝi al eksteraj celoj kaj malfortiganta evoluon de lia vera indiviueco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955] redakti

 
« Faŝismo, rasismo kaj stalinismo estas la plej brilaj manifestiĝoj de tia kombino de la kultoj de la ŝtato kaj klano, enkorpiĝintaj je unu figuro de la gvidanto, führer»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Komuna trajto de naziismo, faŝismo kaj stalinismo estas tio, ke ili proponis al la izolita individuo novan azilon kaj sekurecon. Tiuj sistemoj kreis kondiĉojn por la plej alta grado de fremdiĝo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri naziismo, faŝismo kaj stalinismo] Novaj sistemoj estis konstruitaj sur la plej granda mensogo. Tio rilatas same al iliaj programoj kaj al iliaj gvidantoj. En siaj programoj ili promesis konstrui ion similan al socialismo, tamen tio, kion ili efektive faris estis neado de ĉio, kio estis komprenata sub tiu ĉi nocio en la socialisma tradicio. Mussolini, timema fanfarono, iĝis simbolo de vireco kaj kuraĝo. Hitlero, maniulo-detruanto, estis glorata kiel konstruanto de la nova Germanio. Stalin, malvarmsanga kaj ambicia intriganto, estis bildigata kiel amanta patro de sia popolo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Faŝismo estis alvokita por kuraci la vunditan nacian orgojlon per fanfaronaj sloganoj kaj foriti indignon de la amasoj de ĝia vera direkto; kaj samtempe faŝismo deziris transformi Italion en pli modernan industrian ŝtategon. Faŝismo fiaskis, ne realiginte siajn celojn, ĉar ĝi neniam serioze provis solvi aktualajn ekonomiajn kaj socialajn problemojn de Italio. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Germanio inverse [kompare al Italio] estis la plej evoluita industria lando en Eŭropo. Kaj se faŝismo povis havi almenaŭ ekonomian destinon, do naziismo ne havis ankaŭ ĝin. Ĝi estis ribelo de la malsupraj kaj mezaj klasoj, senlaboraj oficiroj kaj studentoj kaj baziĝis sur senmoraligo, kiu iĝis sekvo de la milita malvenko kaj inflacio, kaj pli ĝuste, de la amasa senlaboreco en la periodo de la deklino post 1929. Tamen naziismo ne povus venki sen aktiva subteno de grandaj posedantoj de financa kaj industria kapitaloj, timigitaj je kreskanta en la amasoj malkontento pri la kapitalisma sistemo... Tiu minaco kaŭzis, ke gravaj fakoj de la germana kapitalismo subtenis Hitleron»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer redakti

 
« La samaj homoj, kiaj plenigas la kreskantan amasan movadon, verŝajne volonte uzus eblecon transloĝiĝi al alia lando. Transloĝiĝo do povas esti anstataŭigo de la amasa movado. Tre verŝajne ke se Usono kaj la Brita imperio helpu ekzemple al amasa elmigrado el Eŭropo post la Unua mondmilito, — ne okazus nek la faŝisma, nek la nazia revolucioj. En nia lando libera kaj facila transloĝiĝo tra grandega kontinento helpis al la sociala stabileco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Opinio ke fanatikuloj de malsamaj koloroj devas troviĝi ĉe malsamaj polusoj malkongruas al realo: ili ĉiuj apartenas al la sama tendaro. Nur fanatikulo kaj moderulo troviĝas ĉe kontraŭaj polusoj kaj renkontiĝi ne povas. Fanatikuloj de malsamaj koloroj rigardas unu la alian suspekteme kaj pretas ĉiuminute kroĉiĝi je la gorĝo unu de alia. Sed ili estas najbaroj kaj preskaŭ parencoj. Ili malamas unu la alian kaj estas same proksimaj kiel Saŭlo kaj Paŭlo. Kaj por fanatikulo-komunisto pli facilas iĝi faŝisto, ŝovinistokatoliko ol sobra liberalulo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La vojon al la amasa movado kreas la “homoj de la vorto”, realigas la movadon la fanatikuloj, stabiligas la “homoj de la ago”. Por la movado estas bone kaj verŝajne eĉ necese por ĝia daŭrigo ke tiujn ĉi rolojn plenumu malsamaj homoj — unu post alia, laŭorde. Kiam okazas, ke la movadon ekde ĝia koncipo ĝis maturiĝo gvidas la sama homo aŭ la samaj homoj (aŭ homoj de la sama tipo), do la movado kutime fiaskas. La faŝisma kaj nazia movadoj ne havis sinsekvajn ŝanĝojn en la gvidantaro kaj ambaŭ finiĝis per katastrofo. Fanatikeco de Hitlero, lia malkapablo halti, malkapablo al la rolo de la praktika “homo de la ago” pereigis la movadon. Se Hitlero mortus meze de la 1930-aj jaroj la movadon sendube ekgvidus “homo de la ago” simila al Hering kaj ĝi postvivus. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

José Ortega y Gasset redakti

 
« …kaj bolŝevismo kaj faŝismo, du politikaj “novaĵoj”, aperintaj en Eŭropo kaj najbare al ĝi, klare prezentas moviĝon en rea direkto. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« La burĝoj tute ne estas tiom timemaj, kiel li [ Georges Sorel ] pensis kaj hodiaŭ emas al perforto oble pli ol laboristoj… Faŝismo, etburĝa fenomeno, superis je perforto la tutan laboristan movadon. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Wilhelm Reich redakti

 
« Kontraŭe al la vera strebo akiri liberecon, faŝismo estis konsiderata, kaj ĝis nun estas konsiderata, diktaturo de malmultnombra reakcia kliko. Viveco de tiu ĉi eraro klarigeblas per nia timo alfronti realon, nome: faŝismo estas internacia fenomeno, penetrinta en ĉiujn sociajn instituciojn de ĉiuj landoj. »
— Wilhelm Reich, Enkonduko al Amasa psikologio de faŝismo [1942]
 
« En pura formo faŝismo estas sumo de ĉiuj senraciaj karakterologiaj reagoj de ordinara homo»
— Wilhelm Reich, Enkonduko al Amasa psikologio de faŝismo [1942]
 
« Faŝisma mentaleco estas mentaleco de “eta homo”, sklavigita, strebanta al potenco kaj samtempe protestanta. Ne hazarde estas ke ĉiuj faŝismaj diktatoroj devenas el la reakcia medio de la “etaj homoj”. »
— Wilhelm Reich, Enkonduko al Amasa psikologio de faŝismo [1942]
 
« Faŝismo estas ne politika partio, sed specifa koncepto de la vivo, rilato al la homo, amo kaj laboro»
— Wilhelm Reich, Enkonduko al Amasa psikologio de faŝismo [1942]
 
« [...] de la vidpunkto de apogo de la amasoj, faŝismo efektive estis movado de la meza klaso. Hitlero neniam ricevus ĝian subtenon, se li ne promesus komenci lukton kontraŭ grandaj korporacioj. La meza klaso helpis al li venki, ĉar li estis kontraŭ granda komerco»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« [...] de ideologia vidpunkto faŝismo spegulas rezistadon de sekse kaj ekonomie malsana socio kaj dolorigaj, sed necesaj revoluciaj streboj al seksa kaj ekonomia libereco, la libereco, nura penso pri kiu morte timigas reakciulon»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Ne havas sencon prezenti raciajn argumentojn al faŝisto, kiu estas narcisisme konvinkita je grandega supereco de sia germana spirito nur pro tio ke li manipulas per senraciaj sentoj, ne raciaj argumentoj. Do provoj pruvi al faŝisto ke nigruloj kaj italoj ne staras “malpli alte” ol germanoj en rasa hierarĥio, neeviteble fiaskos. Li sentas ke “pli alte” kaj jen ĉio. Rasan teorion eblas refuti nur per eltrovo de ĝiaj senraciaj celoj»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Hetajrismo estas kompletigata per vira samseksemo. Pro deviga karaktero de geedza vivo viroj forkuras al hetajroj kaj voluptuloj por restarigi sian seksan perceptemon. Tio klarigas neeviteblan similecon de seksaj cirkonstancoj de la epoko de Platono kaj seksa strukturo de faŝistoj, kiuj proklamas neceson de la plej strikta formo de patriarkeco kaj fakte renaskigas kadre de la familio seksan vivon de la tempo de Platono, tio estas “purecon” en ideologio, sed efektive disfalon kaj patologion. Rosenberg kaj Bluher traktas la ŝtaton sole kiel la viran ŝtaton, kreitan sur samseksema bazo. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Reakciulo (faŝisto) supozas ekziston de proksima rilato intre la familio, nacio kaj religio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Diversaj aŭtoroj redakti

 
« [...] ĉia leviĝo de faŝismo atestas malsukcesintan revolucion»
— Walter Benjamin
 
« Faŝismo, almenaŭ la germana versio, estas formo de kapitalismo, kiu pruntas de socialismo nur tiujn kvalitojn, kiuj faros ĝin efika por militaj celoj... Ĝi estas planita sistemo, agordita al difinita celo, monda konkerado, kaj ne permesanta, ke ia privata intereso, ĉu kapitalista aŭ laborista, obstrukcos ĝian vojon. » « Fascism, at any rate the German version, is a form of capitalism that borrows from Socialism just such features as will make it efficient for war purposes... It is a planned system geared to a definite purpose, world-conquest, and not allowing any private interest, either of capitalist or worker, to stand in its way. »
— George Orwell, The Lion and the Unicorn: Socialism and the English Genius
 
« Ne, [faŝistoj kaj kontraŭfaŝistoj] ne samas. Unu flanko estas rasisma, antaŭjuĝa, Naziisma. La alia kontraŭas rasismon kaj antaŭjuĝon. [Ili estas en] morale apartaj universoj. » « No, [fascists and anti-fascists are] not the same. One side is racist, bigoted, Nazi. The other opposes racism and bigotry. [They are in] morally different universes. »
— Mitt Romney, Respublikana ekskandidato por prezidenteco de Usono
 
« La plej grava minaco al Usono hodiaŭ estas ne komunismo. Ĝi estas la moviĝo de Usono al faŝisma teokratio, kaj ĉio, kio okazis dum la administrado de Reagan, gvidas nin rekte tra tiu kondukilo ... Mi ja pensas tion. ... Kiam oni havas registaron, kiu preferas iun moralan kodekson derivitan de iu religio, kaj tiu morala kodekso iĝas leĝaro por konformi al unu religia vidpunkto, kaj se okazas, ke tiu kodekso estas tre, tre dekstra, preskaŭ ĝis Attila la Huno... » « The biggest threat to America today is not communism. It's moving America toward a fascist theocracy, and everything that's happened during the Reagan administration is steering us right down that pipe … I really think that. … When you have a government that prefers a certain moral code derived from a certain religion and that moral code turns into legislation to suit one certain religious point of view, and if that code happens to be very, very right wing, almost toward Attila the Hun... »
— Frank ZappaCrossfire, 1986
 
« La komunaj elementoj de faŝismo — ekstrema naciismo, socia darvinismo, la gvidanto-principo, elitismo, kontraŭliberalismo, kontraŭegalecismo, kontraŭdemokratiismo, maltoleremo, glorado de milito, la supereco de la ŝtato kaj kontraŭintelektulismo — kune formas doktrinon iom malstriktan. Faŝismo pli emfazas agadon ol teorion, kaj faŝismaj teoriaj verkoj estas ĉiam malfortaj. La naziismo de Hitler havis sufiĉe pli multe da teorio, kvankam ĝia intelekta kvalito estas terurega. Tiu pli multa teoria enhavo ĉefe temas pri raso, kaj estis la rasaj teorioj de Hitler, kiuj distingis naziismon de la itala faŝismo. » « The common elements of fascism — extreme nationalism, social Darwinism, the leadership principle, elitism, anti-liberalism, anti-egalitarianism, anti-democracy, intolerance, glorification of war, the supremacy of the state and anti-intellectualism — together form a rather loose doctrine. Fascism emphasises action rather than theory, and fascist theoretical writings are always weak. Hitler's Nazism had rather more theory, though its intellectual quality is appalling. This greater theoretical content is mostly concerned with race, and it was Hitler's racial theories that distinguished Nazism from Italian fascism. »
— Ian Adams, Political Ideology Today (1993)
 
« [pri Vladimir Putin] La ŝtato kiu li elpensis, havas rimarkindan similecon al la faŝismaj eksperimentoj en Italio: la ekstreme aŭtoritata (sed ne totalisma), kun specifa simbiozo de supera potenco kaj komerca oliĝarĥio, sekvanta ideologion, bazitan sur apenaŭ maskita troigita ŝovinismo»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« [pri Lincoln Steffens] Li mortis pro paralizo de koro ĉe sia tajpilo. Sur paperfolio, kiu elstaris el ĝi, estis nefinita artikolo pri la hispanaj eventoj. La lastaj vortoj de tiu ĉi artikolo estis jenaj: "Ni, usonanoj, devas memori, ke ni devos same batali kontraŭ la faŝistoj". » « Он умер от паралича сердца за своей машинкой. На листе бумаги, который торчал из нее, была недописанная статья об испанских событиях. Последние слова этой статьи были следующие: «Мы, американцы, должны помнить, что нам придется вести такой же бой с фашистами». »
— Ilja Ilf, Eŭgeno PetrovUnuetaĝa Usono
 
« Arto kaj kontraŭfaŝismo estas samsignifaj. » « Art and anti-fascism are synonymous. »
— John Langdon-Davies
 
« ...de faŝismo Rusio hodiaŭ estas tre malproksima... Nian socion oni povas riproĉi pri pasiveco, nematureco, pri tio ke ĝi ne superkreskis superstiĉojn, ne iĝis civitana, sed ne pri tio ke ĝi estas faŝisma. Kaj se ne okazos iuj katastrofoj kiel en 1917, mi dirus ke la rusia socio kreskos direkte al Eŭropunio, sed ne direkte al izoliĝo. » « [...] от фашизма Россия сегодня очень далека [...] Наше общество можно упрекать в пассивности, незрелости, в том, что оно не переросло предрассудки, не стало гражданским, но не в том, что фашистское. И если не случится каких-то катастроф, как в 1917 году, я бы сказал, что российское общество растет в сторону Евросоюза, а не в сторону изоляции. »
— Andrej Movĉan, Kia estos la mondo post cent jaroj [2018]

Vidu ankaŭ redakti


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio