Usonaj judoj estas juda komunumo en Usono.

Usonaj judoj
Usonaj judoj
Usonaj judoj
Aliaj projektoj
Usonaj judoj en Vikipedio
Usonaj judoj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« [en Usono] …la juda, greka kaj armena lobioj estas la plej efike organizitaj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« La unua provo en 1928 elekti kiel prezidanton de Usono katolikon fiaskis pro evidentaj antaŭjuĝoj, sed la dua — en 1960 — sukcesis. En la 1930-aj jaroj judoj jam eniris la prezidantan kabineton, sed komence ili klopodis ne akcenti sian judan devenon. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Vastasence hodiaŭ la plej aktivaj, influaj kaj riĉaj etnaj lobioj [en Usono] kun eksterpolitika aktiveco estas la juda, kuba, greka kaj armena»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Naturaj kontraŭuloj de la usona juda komunumo — naftaj kompanioj kaj islama komunumo — ne povas rivali kun ĝi. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Arabdevenaj usonanoj ofte plendas ke en lastaj jaroj en tiuj sekcioj de la Konsilio pri Nacia Sekureco, la Ŝtata Departemento kaj la Ministerio pri Defendo, kiuj estas ligitaj al Proksima Oriento, superajn postenojn okupas usonaj judoj dum aliro de la arabdevenuloj estas praktike fermita. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« [pri lobiado fare de etnaj grupoj en Usono ĉe Bill Clinton] La plej aktivaj kaj plej sukcesaj el ili estis israela-usona kaj kuba-usona lobioj, posedintaj resursojn por atingi deziratajn ŝanĝojn dum farado de decidoj pri distribuado de financaj rimedoj fare de la kongreso, kaj pri garantiado de granda subteno de voĉdonantoj en du ĉefaj ŝtatoj — Novjorkio kaj Florido»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Israela publiko okupas rilate al tiu ĉi problemo oble pli fleksan pozicion ol estraro de la ĉefaj usonaj judaj organizoj, kiuj aktive partoprenas en socia-politikaj eventoj, sed ne spegulas ĉe tio opinion de plejparto de la usonaj judoj, oble pli liberalaj. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Mi opinias ke grandparte pritakso de la heredaĵo de Jimmy Carter estas ligita al emocioj. Ni agnosku realon: juda komunumo estas la plej aktiva politika komunumo de la usona socio. Kaj homoj el tiu ĉi komunumo estis tre afliktitaj pro eldiro de Carter, ke Israelo transformiĝas je la apartisma ŝtato»
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Mi malŝategas homojn el la usona juda komunumo, kiuj etikedas ĉiujn antisemitoj, sen kompreni ke per tio ili vulgarigas la nocion de antisemitismo mem. »
— Zbigniew Brzeziński, En konversacio kun Charles Gati // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ redakti