« La unua provo en 1928 elekti kiel prezidanton de Usonokatolikon fiaskis pro evidentaj antaŭjuĝoj, sed la dua — en 1960 — sukcesis. En la 1930-aj jaroj judoj jam eniris la prezidantan kabineton, sed komence ili klopodis ne akcenti sian judan devenon. »
«Arabdevenaj usonanoj ofte plendas ke en lastaj jaroj en tiuj sekcioj de la Konsilio pri Nacia Sekureco, la Ŝtata Departemento kaj la Ministerio pri Defendo, kiuj estas ligitaj al Proksima Oriento, superajn postenojn okupas usonaj judoj dum aliro de la arabdevenuloj estas praktike fermita. »
« [pri lobiado fare de etnaj grupoj en Usono ĉe Bill Clinton] La plej aktivaj kaj plej sukcesaj el ili estis israela-usona kaj kuba-usona lobioj, posedintaj resursojn por atingi deziratajn ŝanĝojn dum farado de decidoj pri distribuado de financaj rimedoj fare de la kongreso, kaj pri garantiado de granda subteno de voĉdonantoj en du ĉefaj ŝtatoj — Novjorkio kaj Florido. »
« Israela publiko okupas rilate al tiu ĉi problemo oble pli fleksan pozicion ol estraro de la ĉefaj usonaj judaj organizoj, kiuj aktive partoprenas en socia-politikaj eventoj, sed ne spegulas ĉe tio opinion de plejparto de la usonaj judoj, oble pli liberalaj. »
« Mi opinias ke grandparte pritakso de la heredaĵo de Jimmy Carter estas ligita al emocioj. Ni agnosku realon: juda komunumo estas la plej aktiva politika komunumo de la usona socio. Kaj homoj el tiu ĉi komunumo estis tre afliktitaj pro eldiro de Carter, ke Israelo transformiĝas je la apartismaŝtato. »
« Mi malŝategas homojn el la usona juda komunumo, kiuj etikedas ĉiujn antisemitoj, sen kompreni ke per tio ili vulgarigas la nocion de antisemitismo mem. »