Rilatoj de Sovetunio kaj Usono

Rilatoj de Sovetunio kaj Usono ampleksas ĉiujn rilatojn inter Sovetunio kaj Usono.

Rilatoj de Sovetunio kaj Usono
Rilatoj de Sovetunio kaj Usono
Rilatoj de Sovetunio kaj Usono
Aliaj projektoj
Rilatoj de Sovetunio kaj Usono en Vikipedio
Rilatoj de Sovetunio kaj Usono en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« Mia rezonado baziĝas sur tio, ke la usona-sovetia konflikto estas historia rivalado, kiu daŭros dum ni vivas. »
— Zbigniew Brzeziński, We Need More Muscle in the Gulf, Less in NATO // Washington Post. La 7-an de junio 1987. B-1.
 
« Nun estas ĝusta tempo por demandi nin mem — kiel ni povus kreeme reagi al la evidenta fiasko de Sovetunio? Ni povus aktive krei novan mondon aŭ lasi disfali la malnovan, iuj pecoj de kiu povus eĉ minaci nin mem. »
— Zbigniew Brzeziński, David J. Lynch. Jimmy Carter Confidant Brzeziński Tells Why He Jumped Ship For Bush // Defence Week [la 31-an de oktobro 1988]
 
« [Zbigniew Brzeziński dum renkontiĝo kun sovetia estraro aŭtune 1989 en Moskvo] Brzeziński klopodis kontesti rigardon tra rozkoloraj okulvitroj al la estonta rolo de Sovetunio en Eŭropo. Interalie li ekdubis ke “malfortiĝo de konflikto en Eŭropo egale influos rilatojn de la eŭropaj landoj al ambaŭ superpotencoj”. Oble pli probabla estas ke Usono ne nur konservos, sed eĉ fortigos sian ĉeeston dum Sovetunio estos forpuŝita vojranden. “La aktuala situacio estas bazita sur divido de Eŭropo kaj milita ĉeesto de la superpotencoj estas ŝlosila faktoro je difinado de iliaj respektivaj pozicioj. Post malfortiĝo de la kontraŭstaro en Eŭropo graveco de la militaj fortoj malkreskos. Rezulte de tio kreskos rolo de aliaj faktoroj kiel ideologio, kulturo, komunikado, politiko kaj ekonomio. En ĉiuj ĉi sferoj Usono havas avantaĝon — kaj kreskantan — kompare al Sovetunio”. Poste li komparis poziciojn de ambaŭ superpotencoj en la nemilitaj influsferoj kaj venis al klara konkludo: “La demando konsistas en tio, ĉu Sovetunio entute konservos sian ĉeeston en Eŭropo”. Resumante rezultojn de sia rezonado, li diris: “La sola espero por via lando tiurilate estas efektivigo de radikalaj internaj reformoj, kiuj ebligos al vi partopreni tiujn ĉi grandskalajn procezojn”. »
— Marin Strmecki, Atestinto de “Granda fiasko” en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Henry Kissinger redakti

 
« Dum pintokunveno en Moskvo en 1972 Sovetunio aprobis insistan usonan proponon limigi ofensivajn armilojn samtempe kun tiuj defendaj»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Dum la administracio de Ronald Reagan, la Strategia Defenda Iniciato kaj mezdistancaj misiloj en Eŭropo revenigis Sovetunion al intertraktoj»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Usono sin detenis de starigo de diplomatiaj rilatoj kun Sovetunio ĝis la komenco de 1934. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Usono estis unu el plej akraj kritikantoj de la subfosa entrudiĝo de Sovetunio. Kaj tamen ĝi mem neniam komplete akceptis la principon de neentrudiĝo se temis pri ĝia propra konduto»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Robert A. Pastor redakti

 
« Fine de la 1970-aj povis ŝajni ke la politiko de Sovetunio troviĝis je suprenira fazo kaj ke ĝi komencas ludi proksimume same tutmondan rolon kiel Usono antaŭ Vjetnamio. Usonanoj estis juste zorgigitaj (se ne indignigitaj) pro kreskanta aktivado de Sovetunio kaj Kubo en Afriko, vjetnama invado al Kamboĝo kaj kresko de la nombro de sovetiaj misiloj en Orienta Eŭropo»
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [...] post la sovetia invado al Afganio tempo de intertraktoj pasis. Kiam Cyrus Vance provis relanĉi ilin, sovetia ministro pri eksteraj aferoj Andrej Gromiko eĉ ne ekdeziris renkontiĝi kun li. »
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ redakti