Milito

organizita konflikto kutime inter ŝtatoj, aŭ aliaj grandskalaj armitaj grupoj, en formo de perforta lukto uzanta armiloj por ekstermi la malamikon aŭ trudi al li novajn politikajn kondiĉojn
(Alidirektita el Militoj)

Milito estas ĉiu formo de grava konflikto kun aŭ sen uzo de armiloj.

Milito
Milito
Milito
Aliaj projektoj
Milito en Vikipedio
Milito en Komuneja kategorio
Milito en Vikivortaro
Milito en Vikinovaĵoj

Citaĵoj

redakti

Jean Baudrillard

redakti
 
« Kio ne plu ekzistas, estas kontraŭstaro de malamikoj, realo de antagonismaj kialoj, ideologia seriozeco de milito, kaj ankaŭ realo de venkomalvenko, ĉar milito transformiĝis je procezo, kiu jubilas for ekster la limoj de siaj eksteraj elmontroj. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« La sistemo detenas, timigante sin mem, kaj je tio troviĝas paradokse profita aspekto de detenado: mankas spaco por la milito. Nome pro tio restas esperi pri pluado de la nuklea eskalado kaj armilkonkuro. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Ni lasu ankaŭ la virtualan militon en ĝia orbito, ĉar nome tie ĝi nin protektas: danke al sia ekstrema abstrakteco kaj terura ekscentreco, la nuklea armilaro iĝas nia plej bona protekto. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Same kiel troa tempo nutras inferon de neniofarado, la teknologiaj troaĵoj nutras la inferon de la milito. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
 
« Tio aspektas strange, sed milito sen viktimoj ĉesas aspekti la vera milito, ĝi pli similas al prototipo de la eksperimenta elpurigita milito, eĉ pli kontraŭhoma, ĉar sen homaj perdoj. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
 
« Nome tiel ni atingis nerealecon de la milito, kiam tro evoluiĝinta teknologia povo supertaksas realan povon de la malamiko, kiun ĝi eĉ ne deziras ekvidi. »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]

Zbigniew Brzeziński

redakti
 
« La milito kiel formale deklarita stato foriris al pasinteco... Ekde momento de la fino de la Dua mondmilito Usono partoprenis en du grandaj militoj, en kiuj pereis 100 mil usonanoj, kaj en proksimume duondekduo da relative seriozaj operacoj, akompanitaj de malgrandaj perdoj por la usona flanko, kaj ankaŭ unuflanke bombardis almenaŭ tri ĉefurbojn de aliaj ŝtatoj, eĉ ne unu fojon formale deklarinte la militon. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Kapablo en mallonga tempo venki en unu loka milito estas oble pli efika rimedo kontraŭ estigo de iuj ajn lokaj konfliktoj ol sufiĉe multekosta subtenado de la nombro de trupoj, necesaj por paralela batalado en du lokaj militoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« ...diferenco inter anticipado kaj preventado estas sufiĉe grava de la vidpunkto de la internacia ordo kaj neniukaze devas esti forviŝata... Rezigno je dislimigado de tiuj du agotipoj, des pli flanke de la superpotenco, havanta maksimumon de rimedoj por detenado, povas estigi ĉenan reakcion de unuflankaj “preventaj” militoj, maskitaj kiel “anticipaj” agoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« [pri evoluo de la eventoj post la 11-a de septembro 2001] Personaj kialoj, speciale grupaj interesoj kaj politikaj kalkuloj, publike pravigataj per drameca, sed foje demagogia retoriko, kaŭzis aperon de kaŝita, sed grava politika malekvilibro, kapabla havi seriozajn internaciajn sekvojn. Subita kaj preskaŭ momenta apero de nova strategia doktrino de “preventa milito”, kontraŭa al la tempopruvitaj internaciaj konvencioj, nur firmigis la suspektojn, ke la sieĝitan hegemonian burokrataron, ŝarĝitan je problemoj de interna sekureco, ne eblas kunigi kun la malferma kaj demokratia procezo de formado de ekstera politiko. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« ...en la epoko de tutmonda travidebleco, definitiva venko atingita per kontraŭhomaj rimedoj, jam ne estas laŭdata. Eĉ Rusio, senkompate eksterminta centmilojn da afganoj kaj transforminta en rifuĝintoj kelkajn milionojn, ne uzis ekstremajn rimedojn, kiuj garantius al ĝi definitivan venkon. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Elias Canetti

redakti
 
« [pri la milito] ...ĉiu flanko deziras iĝi pli granda amaso de la vivantoj. La malamiko ja estu pli granda amaso de la mortintoj... la milito ne estas vera milito, se ĝia celo ne konsistas unuavice en amasigo de la malamikaj kadavroj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Tio, ke la militoj povas daŭri tiom longe, ke ili daŭras eĉ se ili estas delonge malgajnitaj, estas klarigata per profundega bezono de la amaso konservi sin en la ekscita stato, ne disfali, resti la amaso. Tiu sento foje estas tiom forta, ke la homoj konscie preferas kune iri al la morto nur por ne agnoski la malvenkon, travivante pro tio disfalon de la propra amaso. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Trarompiĝo de la milito estas unuavice trarompiĝo de du amasoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Emociiĝo kun kiu la homoj ekmarŝas al la milito estas klarigata de malkuraĝeco de la homo antaŭ vizaĝo de la morto. Unuope ili ne kuraĝas rigardi al ĝiaj okuloj. Ĝi estas pli facila duope, kiam du malamikoj, tiel dirite, ekzekutas unu la alian kaj ĝi estas tute ne la sama morto, kiam al ĝi iras miloj. La plej malbona kio povas okazi al la homo en la milito estas pereo kune kun la aliaj. Sed tio senigas de la morto unuope, kiun la homoj timas plej multe en la mondo.. Kaj ili ja ne kredas ke tiu plej malbona okazos. Ili opinias, ke eblas transdirekti, transigi al la aliaj pendantan super ili kolektivan kondamnon. Ilia mortotransigilo estas la malamiko kaj la sola, kio estas postulata de ili, estas avanci la malamikon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Dum daŭras la milito, la amaso devas ekzisti, kaj se la homoj jam ne konsistigas la amason, la milito fakte finiĝis. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La grego delonge aperas en kvar diversaj formoj aŭ funkcioj. En ili estas io flua, ili facile transiras unue je alia, sed gravas unufoje kaj por ĉiam difini per kio ili diferenciĝas. La plej natura kaj vera grego — tiu, de kiu fakte originas kaj kun kiu estas ligita nia vorto mem estas la grego kiu ĉasas.... la ĉasanta grego transiras al la stato de la dividanta grego... La dua formo, havanta multe da komuna kun la ĉasanta grego kaj ligita al ĝi per multe da transiroj, estas la milita grego.... Laŭ difiniteco de la objekto de la mortigo ĝi proksimas al la ĉasanta grego. La tria formo estas la priploranta grego.... En la kvara formo mi arigas aron da fenomenoj, kiuj malgraŭ ĉiuj malsamaĵoj havas ion komunan, nome: deziron de kresko. La multigantaj aŭ obligantaj gregoj formiĝas speciale cele al multigo de nombro same de la homoj en la grupo, kaj estaĵoj, per kiuj la grupo vivas, do de la plantoj aŭ la bestoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La ekstera grego, kiu manifestiĝas pli klare kaj pro tio facile priskribeblas, strebas al celo, troviĝanta ekster ĝi mem. Ĝi faras longan vojon. Ĝiaj movoj estas rapidigitaj, se kompari ilin kun la movoj en la normala vivo. Tio signifas ke la ĉasanta kaj la milita gregoj estas la eksteraj gregoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« ...ekzistas religioj de la ĉasado kaj milito, multiĝo kaj ploro»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La interna aŭ idea dinamiko de la milito origine aspektas tiel: el la priploranta grego, kolektiĝinta ĉirkaŭ la mortinto, formiĝas la milita grego, kiu venĝas lin. El la triumfa milita grego formiĝas multiganta grego de triumfo.
Nome la unua mortinto vekas en ĉiuj aliaj senton de alproksimiĝanta minaco. Signifon de la unua motinto ĉe komenco de la militoj malfacilas supertaksi. La regantoj, dezirantaj komenci la militon, bone scias, ke necesas nepre eltrovi aŭ krei la unuan mortinton. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La milito, postulanta por sia estiĝo la unuan aŭ malmultajn mortintojn, naskas poste grandegan kvanton da ili. Ploro pri ili, kiam la venko estas atingita, malsame ol en la unua momento estas grave mallaŭtigita. La venko signifas se ne kompletan ekstermadon, do drastan malmultiĝon de la nombro de la malamikoj; do priplorado de siaj mortintoj iĝas malpli grava. Ili estas kvazaŭ avangarda taĉmento, sendita al la lando de la mortintoj kaj kondukinta post si eĉ pli grandan nombron de la malamikoj. Tiel ili liberigis ĉiujn de la timo, sen kiu la milito tute ne okazus. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La malamiko estas venkita, la minaco unuiginta la popolon forfalis, kaj ĉiu nun pensas pri si. La milita grego disfalas por rabado, simile al tio kiel tio okazas al la ĉasanta grego dum dividado de la predo... Tamen danĝero de kompleta disfalo de la armeo ĉe tio estas tiom granda, ke ĉiam estis inventataj rimedoj por restarigo de la militista etoso. La plej bona rimedo estis festado de la venko»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉe la historiaj nacioj de tia speco la milito iĝis la sola rimedo de multiĝo. Ĉu temas pri rabado de la aĵoj necesaj por la vivo, aŭ pelado de loĝantoj je sklaveco — ĉiuj aliaj, pli toleremaj formoj de la multiĝo estis forĵetitaj kaj ekkonsideritaj maldignaj. Formiĝis io simile al la ŝtata milita religio, celanta al la rapida multiĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« El islamo, en kies karaktero senerare videblas la milita religio, danke al skismo naskiĝis la religio de la priploro, la plej koncentrita kaj klare esprimita el ĉiuj ekzistantaj — la ŝijaismo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Kio de la aliaj povus esti traktata kiel malpleno kaj monotoneco de la milita vivo, al la germano lumis per la komforto kaj fajretoj de la arbaro. Ĉi tie li ne timas, ĉi tie li estas en sekureco inter la siaj. Rektecon kaj neklineblecon de la arboj li prenis kiel sian kutimon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La defendoplanoj de Svislando dum la du pasintaj militoj interese spegulis tiun ĉi sinidentigon de la nacio kun la Alpo-montaro. Ĉiujn fruktodonajn valojn, urbojn, produktejojn kaze de malamika invado oni planis fordoni. La armeo devintus retiriĝi profunden de la montoj kaj ti ekbatali. La popolo kaj la tero estis oferataj. Sed la armeo en la montoj plu reprezentus Svislandon: la amasa simbolo de la nacio transformiĝus je la lando mem. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Oni povas diri, ke en niaj nuntempaj civilizoj, krom la militoj kaj la revolucioj, ekzistas nenio, kion oni povus kompari kun inflacio laŭ ĝiaj longdaŭraj sekvoj. La ŝokoj, kiujn ĝi estigas, estas tiom profundaj, ke pri ili oni preferas silenti aŭ forgesi. Kaj povas esti, oni simple timas agnoski ĉe la mono, kies valoron la homoj mem artefarite difinas, amasoforman efikon, kiu grave superas ilian originan destinon kaj kaŝas en si ion mallogikan kaj senfine hontindan»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Egaleco de la deputitoj, tio kio faras ilin amaso, konsistas en ilia imuneco. Ĉi tie inter la partioj mankas diferenco. La parlamenta sistemo funkcias dum estas garantiita la imuneco. Ĝi disfalas se en ĝi aperas la homo, kapabla kalkuli pri la morto de iu el anoj de la komunumo. Ekzistas nenio pli danĝera ol vidi la mortinton inter tiuj ĉi vivantoj. La milito pro tio estas milito, ke eltrovadon de la rilatumo de la fortoj partoprenas la mortintoj. La parlamento pro tio estas la parlamento, ke ĝi ekskludas la mortintojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Malsano de la prijuĝo estas la plej disvastiĝinta en la homa gento, praktike ĉiuj estas trafitaj de ĝi... La homo havas profundan bezonon denove kaj denove regrupigi ĉiujn homojn, kiujn li nur povas imagi... Je la fundo de tiu ĉi apartigo kuŝas pasio al kreado de la malamikaj gregoj. Finfine ĝi devas konduki al la militaj gregoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la mongoloj-invadintoj] Ili mortigas la homojn kiel bestojn. La mortigo estas ilia tria naturo, same kiel rajdado estas la dua. Ili mortigas la homojn same kiel bestojn dum pelĉasado. Se ili ne militas, do ili ĉasas; la ĉasadoj estas iliaj manovroj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Laŭ sia interna esenco la produktado havas pacan karakteron. Neniigado, kaŭzata de la milito kaj detruado, damaĝas ĝin. Je tio kapitalismo kaj socialismo estas similaj unu al la alia kiel konkurantaj formoj de la sama kredo. Por ambaŭ la produktado estas kiel pupilo de la okulo. Ĝi konkeris koran inklinon de ambaŭ kaj ilia rivalado en tiu ĉi sfero kaŭzis furoron de la produktado. Ili iĝas ĉiam pli similaj unu al alia. Videblas ankaŭ kreskanta reciproka estimo. Kaj ĝi estas kaŭzita, ni aŭdacos diri, sole per la sukcesoj de la produktado. Nun ne eblas opinii, ke ili strebas neniigi unu la alian, ili streblas unu la alian superi. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Trafas la okulojn strebo al formiĝo de gigantaj duoblaj amasoj, nomantaj sin laŭ la mondopartoj — la Oriento kaj la Okcidento. Ili ĉion ensorbas en sin kaj kio estas ne ensorbita de ili, tio estas eta kaj senpova. Stulta kontraŭstaro de tiuj ĉi duoblaj amasoj, ilia armiteco ĝis dentoj kaj baldaŭ eĉ ĝis la Luno, vekis en la mondo apokalipsan timon: la milito inter ili povas neniigi la homaron. Tamen okazis, ke tendenco de la multigado tiom fortiĝis, ke la milito subiĝis al ĝi — ĝi estas nura ĝena obstaklo. La milito kiel rimedo de la rapida multigado elĉerpis sin per eksplodo de la arkaiko en Germanio en la tempo de nacional-socialismo kaj, nun povas esti certaj, malaperis por ĉiam. Ĉiu lando nun montras emon gardi sian produktadon pli atente ol siajn civitanojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la reganto kaj milito] Kiel ajn li montru sin ekstere, lia profunda kaj sekreta bezono estas maldensigi la vicojn de propraj subtenantoj. Por liberigi lin de la timo de la ordonoj necesas ke mortu multaj el tiuj, kiuj luktas je lia flanko. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Carl von Clausewitz

redakti
 
« La milito estas nenio alia ol daŭrigo de la ŝtata politiko per aliaj rimedoj. »
— Carl von Clausewitz, Pri la milito
 
« Militarto ĝenerale kaj militestro en ĉiu aparta kazo rajtas postuli, ke direkto kaj intenco de la politiko ne kontraŭu la militajn metodojn [...] ĉar la politika intenco estas la celo, dum la milito estas nura rimedo kaj neniam eblas imagi rimedon sen celo. »
— Carl von Clausewitz, Pri la milito
 
« [...] la milito estas sfero de malcerteco; tri kvaronoj de tio sur kio sin bazas militado kuŝas en nebulo de nekonateco. »
— Carl von Clausewitz, Pri la milito
 
« Krome siaspecan obstaklon prezentas malfidindeco de la informoj dum la milito; ĉiuj agoj okazas ĝis certa grado je krepusko; aldone tiu ĉi lasta nemalofte, simile al nebulo aŭ lunlumo, kreas iluzion de troigita volumeno kaj strangaj konturoj. »
— Carl von Clausewitz, Pri la milito

Samuel P. Huntington

redakti
 
« Dum la milito multaj identecoj poiomete malaperas kaj dominanta iĝas identeco, kiu estas la plej grava en konflikto. Tia identeco preskaŭ ĉiam estas difinata de religio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« La ĉefaj partoprenantoj malkapablas haltigi propraforte militojn, kiuj okazas laŭlonge de linioj de civilizaj splitiĝoj. Haltigi ilin kaj preventi ilian transformiĝon je tutmondaj militoj — plenumo de tiu ĉi tasko dependas ĉefe de interesoj kaj agoj de akso-ŝtatoj de la ĉefaj mondaj civilizacioj. Militoj laŭlonge de la splitiĝo ekbolas malsupre, paco laŭlonge de la splitiĝa linio likas de supre. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidento nun evidente eliras el fazo de konflikto. Okcidenta civilizacio iĝas zono de sekureco; militoj ene de la Okcidento, sen kalkuli foje okazantajn Moruajn militojn, estas fakte neimageblaj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Por eviti estonte grandajn intercivilizajn militojn, la akso-ŝtatoj devas sin deteni de enmiksiĝo en konfliktoj okazantaj en aliaj civilizacioj. Sendube tiun ĉi ideon por iuj ŝtatoj, speciale por Usono, estos malafacile akcepti. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Carl Gustav Jung

redakti
 
« La homaj militemaj instinktoj estas neelradikeblaj, do stato de la perfekta paco neimageblas. Eĉ pli, la paco estas terura, ĉar ĝi naskas la militon. La vera demokratio estas la supera psikologia institucio, kiu akceptas la homan naturon kia ĝi estas, kaj lasas neceson de konflikto ene de la naciaj ŝtatlimoj. »
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
 
« ...ĉiuj okcidentaj demokratioj havas oble pli da ŝancoj dum ili teniĝas for de la militoj, kiuj ĉiam tentis ilin per ebleco ekkredi je eksteraj malamikoj kaj je la neceso de interna paco»
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
 
« Gigantaj katastrofoj, kiuj minacas nin, estas ne la naturaj eventoj de la fizikabiologia deveno, sed la eventoj psikaj. Nin terurskale minacas militoj kaj revolucioj, kiuj estas nenio alia kiel la psikaj epidemioj. En iu ajn tempo iu ĥimero povas ekregi milionojn da homoj kaj tiam denove eksplodos mondmilito aŭ detruega revolucio. Anstataŭ atendi danĝerojn de la sovaĝaj bestoj, forfaloj kaj inundoj, la homo nun devas timi la naturajn fortojn de sia psiko. La psiko estas la granda forto, kiu multoble superas ĉiujn fortojn en la mondo. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo

Martin Luther King

redakti
 
« La malbonoj de kapitalismo estas same realaj kiel la malbonoj de militismo kaj la malbonoj de rasismo» « The evils of capitalism are as real as the evils of militarism and evils of racism. »
— Martin Luther King, Parolo al SCLC-estraro la 30-an de marto 1967
 
« Ni devas nun vidi, ke la malbonoj rasismo, ekonomia ekspluato kaj militismo ĉiuj estas ligitaj... oni ne vere povas forigi unu sen forigi la aliajn... la tuta strukturo de la usona vivo devas ŝanĝiĝi. » « We must see now that the evils of racism, economic exploitation and militarism are all tied together... you can’t really get rid of one without getting rid of the others... the whole structure of American life must be changed. »
— Martin Luther King, Raporto al SCLC-estraro en majo 1967
 
« Viroj, de jaroj parolas pri milito kaj paco. Sed nun ili ne plu povas paroli pri tio. Ĝi ne plu estas elekto inter perforto kaj malperforto en ĉi tiu mondo; ĝi estas elekto inter neperforto aŭ neekzisto» « (angle) Men, for years now, have been talking about war and peace. But now, no longer can they just talk about it. It is no longer a choice between violence and nonviolence in this world; it's nonviolence or nonexistence. »
— Martin Luther King

Mao Zedong

redakti
 
« [formulo de la gerila milito] Malamiko avancas — ni retiriĝas; kiam la malamiko laciĝis — ni atakas, li retiriĝas — ni avancas. »
— Mao Zedong
 
« Ekstermado de la fortoj de la malamiko estas komprenata kiel ĝia malarmado kaj la tiel nomata “senigo de la malamiko de la rezistoforto”, ne ĝia kompleta ekstermado. »
— Mao Zedong
 
« [...] se estante en malfavoraj kondiĉoj ne forlasi parton de teritorio kaj senracie engaĝiĝi je decida batalo sen havi certecon pri ĝia sukceso, do perdinte armeon ni neeviteble perdos ankaŭ la tutan teritorion. Kaj tiam jam ne parolindos pri revenigo de la perdita teritorio. »
— Mao Zedong

George Marshall

redakti
 
« La sola maniero kiel homoj povas gajni militon estas malhelpi ĝin. » « (angle) The only way human beings can win a war is to prevent it. »
— George Marshall
 
« Milita potenco gajnas batalojn, sed spirita potenco gajnas militojn. » « (angle) Military power wins battles, but spiritual power wins wars. »
— George Marshall

Morteza Mirbaghian

redakti
 
« Politikistoj ekas fajron de militoj, kaj la ceteron plenumas idiotoj. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Se ne estus pro profito, nenie okazus milito. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Inter animaloj kiuj ĉiam pretas por fibataloj; estas vulpoj kaj lupoj,regantoj kaj ĝeneraloj. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Malantau sanktaj bataloj, ofte kuŝas fikialoj. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Oni ne lernu kiel militi, lernu kiel tion eviti. »
— Morteza Mirbaghian

Andrej Movĉan

redakti
 
« Milita buĝeto de Usono estas 10-oble pli granda [ol tiu de Rusio], tiu de Ĉinio — 2-oble pli granda... ni havas la plej longan en la mondo gardatan landlimon... Do la Kremlo estas ne militaristo, sed pragmatisto. » « Оборонный бюджет у США в 10 раз больше, у Китая — в 2... у нас самая длинная в мире охраняемая граница... Так что не милитарист Кремль, а прагматик. »
— Andrej Movĉan, Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015]
 
« Ni certe postrestas de Usono je 10-15 jaroj en la ĉefaj tipoj de armiloj kaj plu postrestos, sed ni ja ne militos kontraŭ ili, do tio ne gravas. » « Мы, конечно, отстаем от США на 10-15 лет в основных видах вооружений, и дальше будем, но нам с ними и не воевать, так что неважно. »
— Andrej Movĉan, Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015]
 
« Ni alkutimiĝis, ke historio de la mondo estas historio de caroj kaj herooj: por la unuaj milito estas speco de sporto kaj rimedo fortigi la potencon, por la duaj ĝi estas la sola medio, kie ili povas realigi sin. Kio okazas al la aliaj, “simplaj” homoj, tion la historio prisilentas aŭ donas informon tiom koncize kaj senemocie, ke ni simple ne atentas tion. Eble pro tio fantomoj de la militoj denove revenas... » « Мы привыкли, что история мира — это история царей и героев: для первых война — вид спорта и способ укрепления власти, для вторых — единственная стихия, где они могут реализоваться. Что происходит с другими, «простыми» людьми, история либо умалчивает, либо дает информацию так коротко и безэмоционально, что мы просто не обращаем на это внимания. Может быть, именно поэтому призраки войн опять возвращаются... »
— Andrej Movĉan, Rusio en la epoko de postvero: Racio kontraŭ informa bruo [2019]
 
« La ĉefa kontraŭulo de militoj en la nuna mondo estas kresko de parto de internacia komerco. Milito, kiel montras historio, neniam komenciĝas se landoj sukcesas superi certan nivelon de komerco inter si. Interalie pro tio haveblas espero, ke Rusio kun EU neniam komencos armitan konflikton» « Главный противник войн в современном мире — рост доли внешней торговли. Война, как показывает история, никогда не начинается, если страны добиваются превышения определенного уровня внешней торговли между собой. В частности, поэтому есть надежда, что Россия с ЕС никогда не вступят в вооруженный конфликт. »
— Andrej Movĉan, Kiu kaj por kio bezonas militon [februaro 2016]
 
« Ŝtatoj, aniĝintaj en militaj aliancoj, malofte militas — sindevigoj kadre de alianco postulas interkonsenton pri komenco de milito, kion malfacilas fari, konsiderante interesojn de aliaj aliancanoj; ekstera agreso ja kontraŭ lando, malantaŭ kiu staras aliancanoj, estas malpli probabla. » « Государства, входящие в военные блоки, редко воюют — обязательства по блоку требуют договоренности о начале войны, что сложно сделать, имея в виде интересы других участников блока; внешняя же агрессия на страну, за спиной которой стоят партнеры по блоку, менее вероятна. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]
 
« En la tiel nomata ruĝa kvadrato (nulo ĝis 6000 dolaroj de pokapa MEP kaj 5 ĝi 12% de krudmateriala rento en MEP) konstante okazas militoj kaj koloraj revolucioj» « В так называемом красном квадрате (от нуля до 6000 долларов подушевого ВВП и от 5 до 12% доли сырьевой ренты в ВВП) все время происходят войны и цветные революции. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]
 
« Ekde la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento laŭ diversaj pritaksoj 25 ĝis 50% de ĉiuj militoj en la mondo havis kiel kaŭzon demandojn pri kontrolado super naftoresursoj aŭ iĝis eblaj danke al uzado de naftaj enspezoj. » « С 70-х годов прошлого века, по разным оценкам, от 25 до 50% всех войн в мире имело причиной вопросы контроля нефтяных ресурсов либо стало возможным благодаря использованию нефтяных доходов. »
— Andrej Movĉan, Resursoj de kverelo [la 24-a de decembro 2015]

José Ortega y Gasset

redakti
 
« ...la dua ŝtupo de burokratiĝo iĝas militiĝo de la socio. La tuta atento estas direktita al armeo. Povo estas unuavice garantianto de la sekureco (tiu sekureco, de kiu, mi memorigas, komenciĝas la amasa konscio). Do la ŝtato estas unuavice armeo. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« La internaj eŭropaj militoj preskaŭ ĉiam havis interesan trajton, kiu similigis ilin al hejmaj skandaloj. Ili ne planis forviŝi malamikon de sur la tero kaj estis precipe militoj konkuraj, militoj de rivaloj, similaj al interbatiĝoj de buboj aŭ diskutoj de heredantoj»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Kreante planon de operacoj neniam decas forgesi la ĉefan taskon de la milito — laŭeble plej rapidan atingon de profita paco; sekve ĉio devas esti direktita al tio ke per decidaj atakoj laŭeble plej rapide devigi la malamikon al paco. »
— Karlo de Aŭstrio-Teŝino, Bazo de la alta militarto por generaloj de aŭstria armeo [1806]
 
« [...] la milito estas scienco saturita de nebuloj, malebligantaj moviĝi kun certeco»
— Maŭrico de Saksio, Teorio de militarto
 
« [en 1793] …militoj inter la reĝoj finiĝis; komenciĝis militoj inter la popoloj»
— Robert Roswell Palmer, Frederick the Great, Guibert, Bulow: From Dynastic to National War [1986]
 
« [fine de la 19-a jarcento] Minaco de milito en nia tempo devenas… de interna politiko de landoj, kie malfortan registaron kontraŭstaras forta naciisma movado»
— Lord Palmerston
 
« Ve al tiu ŝtata aganto, kiu ne zorgos anticipe trovi tian pravigon por milito, kiu ankaŭ post la milito plu havos signifon»
— Otto von Bismarck
 
« Usono, eksterminta per la 18-a amendo de la konstitucio malbonon de drinkado, alvokis la mondon ekstermi la militon per ĵura promeso. La mondo, kiu riskis nek kredi tion, nek dubi, obeis. »
— Denis William Brogan
 
« Maliculo ĉiam estas Aliulo... Do nome dum la milito Bonulo havas la plej klaran konscion... Bedaŭrine ĉiam militi ne eblas. De tempo al tempo necesas paco. Por paca tempo la socio en sia saĝeco difinis profesiajn maliculojn. Tiuj ĉi malicaj homoj same necesas al la bonaj kiel ĉiesulinoj necesas al virtulinoj. Pro tio ili estas skrupule elektataj. Ili devas havi aĉan devenon kaj ne havi esperon je pliboniĝo. »
— Jean-Paul Sartre, Saint Gent: Actor and Martyr
 
« [...] ekzistas strategio de lacigado kaj strategio de frakasado, inter tiuj ĉi du strategioj ŝanceliĝas milita sperto de la pasinteco» « [...] есть стратегия утомления и стратегия сокрушения, между этими двумя полярностями колеблется военный опыт прошлого. »
— Aleksej Konstantinoviĉ Toporkov, Metodo de militaj scioj [1927]
 
« Se vi volas la pacon, pretigu militon. » « Si vis pacem, para bellum. »
— Latina proverbo
 
« Mi ne scias kiun armilon homaro uzos en Tria Mondmilito, sed en Kvara uzos klaboj. » « Ich weiß nicht mit welchen Waffen sich die Menschen im 3. Weltkrieg bekämpfen, aber im 4. werden es Keulen sein. (ger.) »
— Albert EINSTEINverko=
 
« Neniam estis bona milito aŭ malbona paco. » « There never was a good war or a bad peace. »
— Benjamin FRANKLIN, epistolo al Josiah Quincy (11-a de septembro 1783)
 
« Ĉiuj kiuj intencas detrui la liberecojn de demokratia nacio devus scii ke milito estas la plej efektiva kaj plej rapida rimedo por efektivigi tion. »
— Alexis de Tocqueville
 
« La milito estas la terorismo de la riĉuloj, la terorismo estas la milito de la malriĉuloj! » « Terrorism is the war of the poor, and War is the terrorism of the rich. »
— Peter Ustinov
 
« Mi havas antaŭsenton, kiu sonas kiel senracieco, sed tamen ne lasas min: la milita ŝtato devas iĝi granda industria giganto. Koncentriĝo de la homoj en grandaj entreprenoj ne devas eterne resti je ilia konsidero; logika sekvo de tio estos anticipe difinita kaj progresanta nombro de mizerularo, vestita je uniformo, kaj komencanta sian tagon akompane de tamburado... Atendiĝas longa kaj propravola subiĝo al unuopaj gvidantoj kaj uzurpatoroj. La homoj ne plu kredas je la principoj kaj kredos verŝajne de tempo al tempo je la savintoj . Pro tiu kialo la aŭtoritata potenco denove levos la kapon en la fascina 20-a jarcento kaj tiu kapo estos terura. »
— Jacob Burckhardt, Letero al amiko [1872]
 
« Politikaj celoj de la milito devas komplete kongrui al milita potencialo de la ŝtato, bataleblecoj de la armitaj fortoj kaj al aplikataj de ili metodoj de militado, kaj tiuj lastaj devas fidinde garantii atingon de la starigitaj celoj» « Политические цели войны должны в полной мере соответствовать военному потенциалу государства, боевым возможностям вооруженных сл и применяемым ими способам ведения боевых действий, а последние должны надежно обеспечить достижение поставленных целей. »
— Nikolaj Ogarkov, Historio instruas pri atentemo [1985]
 
« Laŭ generaloj 'la milit' necesas -/nu, kunpremeble, ĉar per ĝi inspeza/tiaj fraponoj, kaj hakiras gloron/ dum vo kaj mi ekiras nur doloron/ Kiam la morto fermas/ al mi la okulojn/ la mondo mortas/ sed la celo/ daŭras »
— La Infana Raso de William Auld
 
« Se ni estas seriozaj pri paco, tiam ni devas labori por ĝi tiel arde, serioze, senĉese, zorgeme kaj kuraĝe kiel ni iam prepariĝis por milito. » « (angle) If we are serious about peace, then we must work for it as ardently, seriously, continuously, carefully, and bravely as we have ever prepared for war. »
— Wendell Berry
 
« Maljunaj viroj deklaras militon. Sed estas juneco, kiu devas batali kaj morti. » « (angle) Older men declare war. But it is youth that must fight and die. »
— Herbert C. Hoover
 
« Kiel ni povas eskapi el la kaptilo, kiun la teroristoj metis al ni? Nur rekonante, ke la milito kontraŭ terorismo ne povas esti gajnita per milito. Ni devas, kompreneble, protekti nian sekurecon; sed ni devas ankaŭ korekti la plendojn, de kiuj nutriĝas terorismo. Krimo postulas polican laboron, ne armean agon. » « (angle) How can we escape from the trap that the terrorists have set us? Only by recognizing that the war on terrorism cannot be won by waging war. We must, of course, protect our security; but we must also correct the grievances on which terrorism feeds. Crime requires police work, not military action. »
— George Soros
 
« Se vi daŭre malamas, vi eniras en la saman filozofion, kiu komencis la militon. Vi devas vidi antaŭen al la personoj kaj la novaj tempoj. » « (angle) If you continue to hate, you are entering into the same philosophy that began the war. You have to look forward at people and new times. »
— Roman Polański
 
« La termino "justa milito" enhavas internan kontraŭdiron. Milito estas esence maljusta, kaj la granda defio de nia tempo estas kiel trakti malbonon, tiranecon kaj subpremon sen mortigi amason da homoj. » « (angle) The term "just war" contains an internal contradiction. War is inherently unjust, and the great challenge of our time is how to deal with evil, tyranny, and oppression without killing huge numbers of people. »
— Howard Zinn
 
« Ne estas milito inter islamanoj kaj ne-islamanoj, sed inter ekstremistoj kaj moderuloj de ĉiuj religioj.... Kio gravas estas ne vivi en timo. La plej danĝera afero estas rezigni kaj perdi esperon. La ĉefa malamiko ne estas terorismo aŭ ekstremismo, sed nescio. »
— Reĝino Rania de Jordanio
 
« Ĉiu, kiu iam rigardis la vitrajn okulojn de mortanta soldato sur la batalkampo, forte pensos antaŭ ol komenci militon. »
— Otto von Bismarck
 
« Mi nenion povas diri al vi pri tiu ĉi milito. Ĝi estas kiel ĉiuj militoj, mi supozas. La entombigistoj gajnas ĝin. Ho, la politikistoj multe parolos pri ĝia "gloro", kaj la maljunuloj parolos pri ĝia "bezono" - la soldatoj, ili nur volas iri hejmen. » « (angle) There's nothing much I can tell you about this war. It's like all wars, I suppose. The undertakers are winning it. Oh, the politicians will talk a lot about the "glory" of it, and the old men'll talk about the "need" of it — the soldiers, they just want to go home. »
— James Lee Barretten, Shenandoah
 
« Iuj dirus, ke estas tro idealisme kredi je socio bazita sur toleremo kaj sankteco de la homa vivo, kie limoj, naciecoj kaj ideologioj gravegas. Al tiuj, kiujn mi diras, tio ne estas idealismo, sed pli ĝuste realismo, ĉar historio instruis al ni, ke milito malofte solvas niajn diferencojn. Forto ne resanigas malnovajn vundojn; ĝi malfermas novajn. »
— Mohamed ElBaradei
 
« Mi certas, ke se la patrinoj de diversaj nacioj povus renkontiĝi, ne plu ekzistus militoj. »
— E. M. Forster
 
« Oni diras, ke ne plu estos milito. Ni devas ŝajnigi kredi tion. Sed kiam milito venos, estas ni, kiuj prenos la unuan ŝokon kaj aĉetos tempon per niaj vivoj. Estas ni, kiuj konservas la fidon» « (angle) It is said there will be no more war. We must pretend to believe that. But when war comes, it is we who will take the first shock and buy time with our lives. It is we who keep the faith. »
— Richard McKenna
 
« Unueco kaj kunlaboro en milito evidente multigas la potencon de la individuo miloble. Ĉu estas la ombro de kialo, ke ili ne devas produkti egalajn efikojn en paco; kial la principo de kunlaboro ne devas doni al homoj la samajn superajn potencojn kaj avantaĝojn (kaj multe pli grandajn) en la kreado, konservado, distribuado kaj ĝuado de riĉeco? » « (angle) Union and co-operation in war obviously increase the power of the individual a thousand fold. Is there the shadow of a reason why they should not produce equal effects in peace; why the principle of co-operation should not give to men the same superior powers, and advantages, (and much greater) in the creation, preservation, distribution and enjoyment of wealth? »
— Robert Owen
 
« La veraj kaj daŭraj venkoj estas tiuj de paco, kaj ne de milito. » « (angle) The real and lasting victories are those of peace, and not of war. »
— Ralph Waldo Emerson
 
« Batali militojn ne multe temas pri mortigi homojn, sed pri ekscii aferojn. Ju pli vi scias, des pli probable vi gajnos batalon. » « (angle) Fighting wars is not so much about killing people as it is about finding things out. The more you know, the more likely you are to win a battle. »
— Tom Clancy
 
« "Milito kontraŭ terorismo" estas nepraktigebla koncepto, se ĝi signifas batali terorismon per terorismo. La sentoj en ambaŭ flankoj ne estas, ke ili partoprenas iun malbonan kaj kriman agon, sed ke ili riskas siajn vivojn heroe pro tio, kion ili konsideras justa kaŭzo. » « (angle) A "war against terrorism" is an impracticable conception if it means fighting terrorism with terrorism. The feelings on both sides are not that they are taking part in some evil and criminal act but risking their lives heroically for what they consider to be a just cause. »
— John Mortimer
 
« Mi havis la bonŝancon kaj okazon reveni hejmen kaj diri la veron; multaj soldatoj, kiel Pat Tillman... ne havis tiun ŝancon. La vero pri milito ne ĉiam estas facila. La vero estas ĉiam pli heroa ol la propagando. » « (angle) I had the good fortune and opportunity to come home and to tell the truth; many soldiers, like Pat Tillman... did not have that opportunity. The truth of war is not always easy. The truth is always more heroic than the hype. »
— Jessica Lynch
 
« Militoj produktas multajn fikciajn rakontojn, kelkaj el ili estas rakontitaj ĝis ili estas kredataj kiel veroj» « (angle) Wars produce many stories of fiction, some of which are told until they are believed to be true. »
— Ulysses S. Grant
 
« Kiel oni regas la mondon kaj kiel komenciĝas militoj? Diplomatoj diras mensogojn al ĵurnalistoj kaj tiam kredas tion, kion ili legas. »
— Karl Kraus
 
« Mi, kiu sendis armeojn al fajro kaj soldatojn al ilia morto, diras hodiaŭ: Ni veturas al milito, kiu ne havas viktimojn, nek vunditojn, nek sangon, nek suferon. Ĝi estas la sola milito, kiu oni plezure partoprenas - la milito por paco»
— Jicĥak Rabin
 
« La anomalio de milito estas, ke la plej bonaj viroj mortigas sin, dum ruzaj viroj trovas sian ŝancon regi en maniero kontraŭa al justeco»
— Émile Chartier
 
« Milito startas - samtempe kun la reakciaj fortoj de la kapitalisma mondo - la generajn fortojn de socia revolucio, kiuj fermentas en ĝiaj profundoj. »
— Roza Luksemburg
 
« La celo de registaro en paco kaj milito ne estas la gloro de regantoj aŭ de rasoj, sed la feliĉo de la simpla homo. » « (angle) The object of government in peace and in war is not the glory of rulers or of races, but the happiness of the common man. »
— William Beveridge
 
« Historion ne faras nur reĝoj kaj parlamentoj, prezidantoj, militoj kaj generaloj. Ĝi estas la historio de homoj, de ilia amo, honoro, fido, espero kaj sufero; de naskiĝo kaj morto, de malsato, soifo kaj malvarmo, de soleco kaj malĝojo. » « (angle) History is not made only by kings and parliaments, presidents, wars, and generals. It is the story of people, of their love, honor, faith, hope and suffering; of birth and death, of hunger, thirst and cold, of loneliness and sorrow. »
— Louis L'Amour
 
« Historio instruas ke militoj komenciĝas kiam registaroj kredas, ke la prezo de agreso estas malmultekosta. » « (angle) History teaches that wars begin when governments believe the price of aggression is cheap. »
— Ronald Reagan
 
« Ni ne bezonas militon por veki homan energion. Estas almenaŭ egala amplekso por kuraĝo kaj grandanimeco en beno, kiel en detruado de la homaro» « (angle) We need not war to awaken human energy. There is at least equal scope for courage and magnanimity in blessing, as in destroying mankind. »
— William Ellery Channing, "Milito" (1816)
 
« Paco ne nur estas la foresto de milito; dum ekzistu malriĉeco, rasismo, diskriminacio kaj ekskludado, estos malfacile atingi pacan mondon. » « (hispane) La paz no es solamente la ausencia de la guerra; mientras haya pobreza, racismo, discriminación y exclusión difícilmente podremos alcanzar un mundo de paz. »
— Rigoberta Menchú
 
« Heroo estas iu, kiu ribeliĝas aŭ ŝajnas ribeliĝi kontraŭ la ekzistaj faktoj kaj ŝajnas konkeri ilin. Evidente tio povas funkcii nur momente. Ĝi ne povas esti daŭra afero. Tio ne diras, ke homoj ne plu provu ribeliĝi kontraŭ la ekzistaj faktoj. Iam, kiu scias, ni eble venkos morton, malsanon kaj militon. » « (angle) A hero is someone who rebels or seems to rebel against the facts of existence and seems to conquer them. Obviously that can only work at moments. It can't be a lasting thing. That's not saying that people shouldn't keep trying to rebel against the facts of existence. Someday, who knows, we might conquer death, disease and war. »
— Jim Morrison
 
« Unu sola milito - ni ĉiuj scias - povas produkti pli da malbono, tuja kaj posta, ol centoj da jaroj de libera agado de la interhelpa principo povas produkti bonon»
— Petro Kropotkin
 
« Por paco, kontraŭ milito. Kiu ne estas por? Sed kiel vi povas haltigi tiujn, kiuj celas genocidon, ne farante militon? » « (angle) For Peace. Against War. Who is not? But how can you stop those bent on genocide without making war? »
— Susan Sontag
 
« Estas bone ke milito estu tiel terura - por ke ni ne tro ŝatu ĝin. » « (angle) It is well that war is so terrible — lest we should grow too fond of it. »
— Robert E. Lee
 
« La homaro devas ĉesigi la militon, aŭ la milito metos finon al la homaro. » « (en) Mankind must put an end to war, or war will put an end to mankind. »
— John F. Kennedy
 
« Militoj povas esti batalitaj per armiloj, sed ilin gajnas viroj. La spirito de la viroj, kiuj sekvas, kaj de la viro, kiu gvidas, akiras tiun venkon» « (angle) Wars may be fought with weapons, but they are won by men. It is the spirit of the men who follow and of the man who leads that gains that victory. »
— George S. Patton

Proverboj

redakti
 
« Du militas, tria profitas»
— Proverbo

Zamenhofa proverbaro

redakti
  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Unu soldato militon ne faras. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Du militas — tria profitas. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

redakti


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio