Kial milito?
Aliaj projektoj
Kial milito? en Vikipedio

Kial milito? estas la verko de aŭstra psikologo Sigmund Freud forme de letero al Albert Einstein sendita la 30-an de julio 1932 kaj dediĉita al la milito kiel kultura kaj psikologia fenomeno.

Citaĵoj redakti

 
« Konflikto de interesoj inter la homoj ĝenerale estas solvata per perforto. Tiel okazas en la tuta animala regno, la homo ne devas esti escepto. »
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]
 
« La perforton oni povas venki per unueco, povo de la unuiĝintoj prezentiĝas nun kiel juro kontraŭ perforto de unu. Ni vidas ke la juro estas la povo de la komunumo. Tio plu estas perforto, aplikata al ĉiu solulo, kiu kontraŭstarigos sin al ĝi; ĝi funkcias per la samaj rimedoj, havas la samajn celojn. Diferenco estas nur ke la perforto estas farata de ne unu, sed de komunumo. »
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]
 
« Fidinda prevento de la milito eblas nur se la homoj estos unuigitaj per establo de unu centra registaro, al kiu estus transdonita solvo de ĉiuj konfliktoj de interesoj»
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]
 
« Ni diris ke la socion kunligas du aferoj: perforta devigo kaj emociaj ligoj inter la membroj de la socio — teknike nomataj identigoj. Ĉe manko de unu elemento, eble la alia povas unuigi la socion. »
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]
 
« Estus eraro ignori la fakton, ke la juro origine estis kruda perforto kaj ĝis nun ne povas eviti la perforton. »
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]
 
« La ago sufiĉe malofte estas rezulto de laboro de unu instinkta impulso, konsistanta el Erotodetruemo. Kutime la ago iĝas ebla danke al kombino de multaj tiaj konsistigantaj motivoj»
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]
 
« [...] ni havas neniujn ŝancojn likvidi la agresemajn inklinojn de la homo»
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]
 
« Bolŝevistoj ankaŭ esperas ke ili sukcesos ekstermi la homan agresemon per kontentigo de la materialaj bezonoj kaj starigo de egaleco inter la membroj de la socio. Mi konsideras tion iluzio. Dume ili mem aktive armas sin kaj, kio estas ne malpli grava, ili unuigas siajn subtenantojn per malamego al la ekstera mondo»
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]
 
« Se preteco al la milito devenas de la instinkto de detruemo, do la plej proksima rimedo estos alvoko de la kontraŭa instinkto, Eroto. Ĉio, kio starigas emociajn ligojn inter la homoj, devas kontraŭstari la militon. »
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]

Vidu ankaŭ redakti