William Auld

skota Esperanto-verkisto

William Auld, foje esperantigita per Vilhelmo Oldo (naskiĝis la 6-an de novembro 1924 en Londono, mortis la 11-an de septembro 2006 apud Dolaro) estis skota Esperantlingva poeto, verkisto kaj tradukisto.

William Auld
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro

Citaĵoj redakti

 
Ĉielon kaŝas fumo - La homa vivo estas nur kosma palpebrumo.
 
« Nenion kredi sen pruvoj. Regu racio:/ sed nin detruos nova generacio/ lukto de kontraŭpezoj/ la cerbo tro etas/ diri la simplan simplamaniere:/Sur sekiĝinta marfund' rikanas kranio/ (la celon ni plenumas-/ la celo nin konsumas). »
— William Auld
 
« Laŭ generaloj 'la milit' necesas -/nu, kunpremeble, ĉar per ĝi inspeza/tiaj fraponoj, kaj hakiras gloron/ dum vo kaj mi ekiras nur doloron »
— William Auld
 
« Kiam la morto fermas/ al mi la okulojn/ la mondo mortas/ sed la celo/ daŭras »
— William Auld
 
« Ĉielon kaŝas fumo - La homa vivo estas nur kosma palpebrumo. »
— William Auld
 
« Mi estas l' araneo kaj la muŝo;/ mi ĉasas min en mia propra cerb':/ sed mia mem', pro grava blinda fuŝo,/ sin kaŝas preter substantiv' kaj verb' »
— William Auld
 
« Mi kredas pri la/ bonvolo de l' homaro,/ ke iam pasos/ kruelo kaj amaro,/ ke iam venos/ la regno de l' racio,/ sed multaj larmoj/ necesos antaŭ tio. »
— William Auld
 
« La homo estas infano/ kaj kiel infano vidas/ nur tion, kio antaŭ/ lia okulo sidas »
— William Auld
 
« Mi ne pretendas ploron ĉe mia povra ĉerko...
la mondo min forgesu, kaj lasu min malvarma. »
— William Auld
 
« Pri sia decido verki ne angle: “miaj libroj estas legataj tra la tuta mondo”... »
— William Auld

La infana raso redakti

J.Régulo Eldonisto La Laguna 1968

Ĉapitro 1 redakti

 
Saluton, masonisto, mia prapatro Ruben/ kiu dum tuta vivo grimpadis supren-suben,/ ĉizante sur preĝejoj gargojlojn kaj anĝelojn!
 
« Saluton, masonisto, mia prapatro Ruben/ kiu dum tuta vivo grimpadis supren-suben,/ ĉizante sur preĝejoj gargojlojn kaj anĝelojn! »
— William Auld, La infana raso
 
« Al vi, centmil prapatroj ŝvitintaj sub servuto,/ de via tre simila pranepo jen saluto »
— William Auld, La infana raso
 
« Kaj ankaŭ vin, praavaj kaj vilaj sovaĝuloj/ kiuj rezistis venke per glavoj kaj ŝtonruloj/ invadajn legianojn de roma Agrikolo -- mi vin salutas: Ave! »
— William Auld, La infana raso
 
« De nia praamebo ĝis vi - sekundopaso/ apenaŭ vojkomence sin trovas nia raso./ Vi estas nur spireto de bebo novnaskita/ vi venis, iros, ero en ĉen' intermita!/ Saluton, antaŭuloj, jam pasis via horo/...Kuraĝon, homofratoj de ĉiu haŭtkoloro -/ la tempmiraĝo, kiu disigis nindamninde,/ nin fine rekunigos!/ Kaj dume, palpe blinde,/ ni venas, iras, eroj en ĉeno, kies finon/ ne formas ni nek vidos. Kuraĝon kaj obstinon! »
— William Auld, La infana raso

Ĉapitro 2 redakti

 
« En ĉiu hom' troviĝas eraremo. Sed damne! Ĉu koncernas la najbaron, se kredas mi laŭ propra teoremo? »
— William Auld, La infana raso

Ĉapitro 5 redakti

 
Milmilion' da spermoj/ por krei unu homon
 
« milmilion' da spermoj/ por krei unu homon/ milmilion' da homoj/ por krei unu Homon »
— William Auld, La infana raso
 
« la celon ni plenumas/ la celo nin konsumas»
— William Auld, La infana raso

Ĉapitro 22 redakti

 
« Kaj mia haŭto estas nigra, via/ montriĝas flava. Sed la sango ruĝas,/ kaj via vivo, kiel mia, flagras/ momenton, kaj bloveto ĝin estingas. »
— William Auld, La infana raso
 
« Kiel la flustroj de amato via/ kun saĝo de Platono kompariĝas? —/ kaj tamen vi aŭskultas amoflustrojn,/ kaj vian libron fermas kun oscedo. »
— William Auld, La infana raso

Pri la aŭtoro redakti

 
« Auld estas verŝajne la unua [Esperanto-]verkisto, kiu ne nur regas kaj uzas la lingvon por kreado, sed sian esperantistecon li fandas integra parto de sia mondpercepto. Li ne forfermas sin disde la “ekstera mondo”, t. e. disde la socio, en kiu li vivas, kiel faris iuj pioniroj, nek vivas skizofrene duoblan vivon, kiel multaj esperantistoj eĉ nun. Per tio li fondas novtipan, modernan esperantismon, kies ĉefaj karakterizaj trajtoj estas, interalie, strebado por socia justeco, malfermiteco por novaj ideoj kaj maksimuma toleremo koncerne opiniojn de aliaj personoj, ĝissange vera internaciismo kaj senkondiĉa respekto al la racio. »
— Vilmos Benczik, Studoj pri la Esperanta literaturo, Takasago: La Kritikanto, 1980, P. 100

Aliaj projektoj redakti

 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj redakti