Simulado estas agado de iu, io simulanta aŭ tekniko, konsistanta en la reprodukto de la kondiĉoj, ĉe kiuj okazis iu fenomeno, kiun oni deziras esplori.

Simulado
Simulado
Simulado
Aliaj projektoj
Simulado en Vikipedio
Simulado en Komuneja kategorio
Simulado en Vikivortaro
Citaĵo
« Uzi malsimuladon signifas ŝajnigi ke vi ne havas tion, kion vi havas. Simuli signifas ŝajnigi ke vi havas tion, kion vi ne havas. Unu referencas al haveblo, la alia — al manko. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Imagu la veran, kvazaŭ absorbintan la tuta energion de la falsa: vi ricevos simulaĵon… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La simulaĵo estas ekstazo de la realo: sufiĉas nur ekspekti televidon — ĉiuj realaj eventoj sekvas unu la alian en tute ekstaza raportado, do en kapturnigaj kaj stereotipaj, malraciaj kaj recidivaj formoj, kiuj naskas ilian sensencan kaj senĉesan vicon. Ekstaza: tia estas objekto en la reklamo kaj konsumanto en ĝia spektado — tio estas cirkulado de la interŝanĝa kaj konsuma valoroj ĝis ilia malapero en la pura kaj malplena formo de la varomarko… »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La aliaj vivas en la stato de ĉagrena simulado, Italio ja, se eblas diri, vivas en la stato de la ĝoja simulado. Ĉi tie leĝo jam cedis — kaj eble cedadis ĉiam — sian lokon al la ludo kaj ludreguloj. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]