Inteligenteco
Aliaj projektoj
Inteligenteco en Vikipedio

Inteligenteco estas la kapablo pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili. Ĝi estas ekkonkapablo, kies specifa objekto estas la nocio de ento.

Citaĵoj redakti

 
« Inteligenta knabino ĉiam klopodas scii malpli ol la viro kun kiu ŝi estas konversacianta. »
— Hildegard Knef
 
« Laŭ mia memoro, ne estas unu vorto en la sanktaj skriboj kiu laŭdas inteligentecon. » « So far as I can remember, there is not one word in the Gospels in praise of intelligence. »
— Bertrand Russell
 
« Ne ekzistas sklaveco sed nescio. Libereco estas la infano de inteligenteco. » « (angle) There is no slavery but ignorance. Liberty is the child of intelligence. »
— Robert G. Ingersoll
 
« Mi ne estas inteligenta. Mi provas observi. Milionoj vidis la pomon fali sed Newton estis tiu, kiu demandis kial. » « (angle) I'm not smart. I try to observe. Millions saw the apple fall but Newton was the one who asked why. »
— Bernard Baruch
 
« Dubo estas unu el la nomoj de inteligenteco. » « (hispane) La duda es uno de los nombres de la inteligencia »
— Jorge Luis Borges
 
« Nenio limigas inteligentecon pli ol nescion; nenio kreskigas nescion pli ol propraj opinioj; nenio plifortigas opiniojn pli ol rifuzi rigardi realon. » « (angle) Nothing limits intelligence more than ignorance; nothing fosters ignorance more than one's own opinions; nothing strengthens opinions more than refusing to look at reality. »
— Sheri S. Tepper
 
« La vera naskiĝloko estas la loko, kie vi por la unua fojo inteligente rigardis al vi mem: miaj unuaj patraj landoj estis libroj»
— Marguerite Yourcenar, Mémoires d'Hadrien
 
« Granda inteligento povas esti investita en nescio kiam la bezono de iluzio estas profunda. » « (angle) A great deal of intelligence can be invested in ignorance when the need for illusion is deep. »
— Saul Bellow
 
« Povi plenigi libertempon inteligente estas la lasta produkto de civilizo, kaj nuntempe tre malmultaj homoj atingis tiun ĉi nivelon. » « (angle) To be able to fill leisure intelligently is the last product of civilization, and at present very few people have reached this level. »
— Bertrand Russell
 
« Inteligenta, energia, klera virino ne povas esti tenata en kvar muroj - eĉ satenaj, diamantaj muroj - sen malkovri pli aŭ malpli frue, ke ili estas ankoraŭ malliberejo. » « (angle) An intelligent, energetic, educated woman cannot be kept in four walls — even satin-lined, diamond-studded walls — without discovering sooner or later that they are still a prison cell. »
— Pearl S. Buck
 
« La unua metodo por taksi la inteligenton de reganto estas rigardi la virojn, kiujn li havas ĉirkaŭ si. »
— Makiavelo
 
« Cinikismo ne estas pli inteligenta, sed nur pli sekura. Estas nenio lanuga pri optimismo. »
— Jewel
 
« Se homoj foje ne farus stultajn aferojn, nenio inteligenta iam fariĝus. »
— Ludwig Wittgenstein
 
« Se Dio estas Dio kaj viro kreitaĵo laŭ bildo de la dia inteligento, lia plej nobla funkcio estas la serĉo de vero. » « (angle) If God be God and man a creature made in image of the divine intelligence, his noblest function is the search for truth. »
— Morris West
 
« Neniu viro ŝatas dubojn pri sia inteligenteco aŭ bona fido, precipe se li mem dubas pri ĝi. » « (angle) No man likes to have his intelligence or good faith questioned, especially if he has doubts about it himself. »
— Henry Adams