André Malraux

franca verkisto kaj politikisto
(Alidirektita el André MALRAUX)

André MALRAUX (naskiĝis la 3-an de novembro 1901 – mortis la 23-an de novembro 1976) estis franca verkisto, aventuristo, arto-teoriisto kaj politikisto. Politike li unue havis simpatiojn al la komunismaj revoluciuloj; li batalis kiel volontulo porrespublika en la Hispana enlanda milito, poste li partoprenis en la Franca rezistado dum la 2-a Mondmilito; Fine li iĝis admiranto de generalo Charles de Gaulle kaj lia ministro pri kulturo.

André Malraux
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Arto estas ribelo kontraŭ sorto»
— André Malraux
 
« (parolante pri malsanulejo) Ĉi tie la malsanuloj sinsekvas tiel, kiel la generacioj sur tero. Sed la generacioj ne resaniĝas. »
 
« Libereco ne estas interŝanĝo - ĝi estas libereco. »
— André Malraux
 
« Mi dezirus rilati kun personoj, kiuj ekkonsciiĝus pri sia parto dia, dum sciante, ke ĝi ne venas de l’Dioj »
 
« Mi ne certas scii pri kio estas "libereco", sed tmi tre bone scias kio estas "liberigo". »
 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: