H. L. Mencken (naskiĝis la 12-an de septembro 1880 - mortis la 29-an de januaro 1956) estis usona ĵurnalisto, satiristo kaj fakulo pri la usonangla lingvo.
«Malmoraleco: la moralo de tiuj kiuj ĝuas sin pli. »
« Immorality: the morality of those who are having a better time. »
« Estas neeble imagi ke la universon gvidas saĝa, justa kaj ĉiopova Dio, sed estas tre facile imagi ke ĝin gvidas komitato de dioj. »
« It is impossible to imagine the universe run by a wise, just and omnipotent God, but it is quite easy to imagine it run by a board of gods. »
« Por ĉiu homa problemo ĉiam ekzistas facila, klara, kredinda kaj malĝusta solvo. »
— H. L. Mencken
«Klarigoj ekzistas; ili ekzistas en ĉiuj tempoj, ĉar ĉiam estas facila solvo al ĉiuj homaj problemoj - bonordaj, kredindaj kaj malĝustaj.»
« (angle) Explanations exist; they have existed for all times, for there is always an easy solution to every human problems — neat, plausible, and wrong. »