« Por definitiva karakterizo de la diplomatio de Brzeziński en la Blanka Domo oni povas mencii vortojn de Hamilton Jordan, eble la plej proksima konsilisto de Jimmy Carter, kiu en siaj rememoroj skribis ke Brzeziński ludis tenison same kiel li okupiĝis pri la politiko. Kiam Brzeziński bonanime respondis ke tio verŝajne signifas ke li klare kaj pure respondas al ĉiu bato, Jordan respondis, ke tio signifas ke la konsilisto pri nacia sekureco batas tutforte ĉiun pilkon, sed iuj el ili ne atingas la reton. » |