Talento

(Alidirektita el Talentulo)

Talento estas aparta, rimarkinda kapablo mensa, aŭ denaska, aŭ akirita per laboro.

Talento
Talento
Talento
Aliaj projektoj
Talento en Vikipedio
Talento en Vikivortaro
Citaĵo
« Mizero havas talentan kapon. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Se homo estas sena je talentoj fari ion por si, libereco por li estas premanta ŝarĝo. Por kio havi liberecon de elekto, se li kapablas por nenio? Ni aliĝas al la amasa movado por eviti personan respondecon aŭ, parolante per la vortoj de arda juna nazio, “por esti libera je libereco”. Kiam ordinaraj nazioj deklaris, ke ili ne kulpas pri ĉiuj teruraj krimoj, kiujn ili faris, tio estis ne nura aroga hipokriteco. Ili konsideris sin trompitaj kaj kalumniitaj, kiam sur iliajn ŝultrojn oni metis respondecon pri plenumado de la ordonoj. Ĉu ili ne aliĝis al la nazia movado por esti liberaj je respondeco? »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Malriĉeco kombinita kun krea talento kutime estas libera je la sento de malkontento. Tio veras rilate al malriĉa metiisto, lerta pri sia metio, kaj malriĉa verkisto, pentristosciencisto en disfloro de kreaj fortoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Efektive ŝajnas ke malkontento devenas plejparte de neebleco agi kaj ke plejaj malkontentuloj estas la homoj, kiuj laŭ siaj talentoj kaj karaktero estas ideale kreitaj por agema vivo, sed cirkonstancoj igas ilin pasigi senagan vivon. Kiel alie klarigi tiun ŝokan fakton, ke leninoj, trockoj, mussolinoj kaj hitleroj, malŝparintaj plej bonan parton de siaj vivoj por senfina babilado en kafejoj kaj manifestacioj, subite montris sin kiel la plej kapablaj kaj insistaj agantoj de sia tempo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Vidu ankaŭ redakti