Organizaĵo por Liberigo de Palestino

Palestina politika organizaĵo

Organizaĵo por Liberigo de Palestino estis establita en 1964 kaj celas liberigon de Palestino de israela okupado.

Organizaĵo por Liberigo de Palestino
Organizaĵo por Liberigo de Palestino
Organizaĵo por Liberigo de Palestino
Aliaj projektoj
Organizaĵo por Liberigo de Palestino en Vikipedio
Organizaĵo por Liberigo de Palestino en Komuneja kategorio
Organizaĵo por Liberigo de Palestino en Vikinovaĵoj

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« Unu el la ĉefaj eraroj de la Organizaĵo de Liberigo de Palestino estas ke ĝi neniam sinsekve realigis taktikon de kontraŭsimbolismo por estigi en Israelo simpation al siaj klopodoj atingi sendependigon de Palestino disde Israelo. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Malgraŭ grandaj atendoj kaj entreprenitaj de Bush-administracio klopodoj, la fina rezulto de la Madrida konferenco iĝis agnosko de rajto de Israelo pri ekzistado fare de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino reciproke al permeso al OLP havi propran administracion en la okupita de Israelo Cisjordanio kaj en Sektoro Gazao. “Granda paca solvo”, pri kiu parolis Bush, plu estis fantoma. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Israela ĉefministro Jicĥak Rabin, same kiel Jaser Arafat, preferus la venkon. Ili kontentiĝis per interkonsento en Oslo pro tio, ke ĉiu el ili venis al kompreno ke li ne havas alian elekteblon. Israelo estis tro forta por ke oni povu venki ĝin milite, kaj la Organizaĵo por Liberigo de Palestino havis tro multe da internaciaj subtenantoj por ke oni povu venki ĝin politike»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ redakti