Intertraktoj pri limigo de strategiaj armiloj

Intertraktoj pri limigo de strategiaj armiloj okazis inter Sovetunio kaj Usono kaj rezultis je du traktatoj en 1972 kaj 1979.

Intertraktoj pri limigo de strategiaj armiloj
Intertraktoj pri limigo de strategiaj armiloj
Intertraktoj pri limigo de strategiaj armiloj
Aliaj projektoj
Intertraktoj pri limigo de strategiaj armiloj en Vikipedio
Intertraktoj pri limigo de strategiaj armiloj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Intertraktoj [en 1979] de Cyrus Vance kaj Leonid Breĵnev estis pasantaj tre malbone. Vance sentis sin malcerta, malsame ol lia antaŭulo Kissinger, kiu sciis improvizi, fari decidojn laŭvoje kaj pritrakti diversajn alternativojn por transigi la diskuton al konstrua vojo. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Jimmy Carter, eksa inĝeniero pri nuklea fiziko, interesiĝis pri reduktado de la nukleaj armiloj kaj baldaŭ post kiam li iĝis prezidanto, li ordonis al Pentagono esplori ĉu eblas realigi koncepton de “minimuma minaco” kaj limigi nombron de transportiloj de la nukleaj armiloj ĝis 200-250 unuoj. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Krom konversacioj kun gvidantoj de Ĉinio, Brzeziński kaj Oksenberg donis al ĉinoj tion, kion The New York Times nomis senprecedenca kaj detala raporto pri intertraktoj kun Sovetunio pri limigo de strategiaj armiloj, kaj kundividis sekretan memorandumon de la Blanka Domo pri tiu temo. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Same kiel Cyrus Vance, Jimmy Carter deziris subskribi traktaton pri limigo de strategiaj armiloj (LSA) kaj strebis al bonaj rilatoj kun Sovetunio. Sed, same kiel Zbigniew Brzeziński, Carter estis komprenanta ke por konvinki la senaton kaj vastan publikon pri neceso daŭrigi la intertraktojn pri LSA ĝis la fino, necesas prezenti tiun aferon kiel kontraŭstaron al Sovetunio. Por tio li devis publike kondamni ĝin pro rompo de homaj rajtoj kaj politiko de entrudiĝo je la aferoj de aliaj ŝtatoj»
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri la dua “Kuba krizo” en 1979] [...] artefarita krizo post “malkovro” de sovetia brigado en Kubo en septembro 1979. La krizo estis artefarita, ĉar la brigado troviĝis en Kubo ankoraŭ ekde la Karibia krizo en 1962 kaj prezentis minacon nur eble al la supozata neŭtrala statuso de Kubo. Sed antaŭ ol administracio klarigis tiun aferon, informo likis al gazetaro kaj senatanoj Frank Church kaj Henry M. “Scoop” Jackson, reprezentantaj spektron de la Demokratia parto, deklaris ke la traktato pri limigo de strategiaj armiloj ne estos ratifikita ĝis la brigado forlasos Kubon. Kompreneble Sovetunio ne planis forigi siajn militistojn, kiuj troviĝis tie 17 jarojn, do la administracio trafis kaptilon [...] Sovetunio, decidinte ke la traktato en iu ajn kazo ne estos ratifikita, eksentis ke nenio malhelpas al ĝi realigi intervenon en Afganio. Nome tiu ĉi epizodo kiel nenio alia kaŭzis akutiĝon de la Malvarma milito»
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ redakti