Patrick Vaughan

usona historiisto

Patrick Vaughan (naskiĝis en 1965) estas usona fakulo pri internaciaj rilatoj.

Patrick Vaughan
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio

Citaĵoj

redakti

Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

redakti
 
« [pri vizito de Jimmy Carter al Pollando en 1978] La prezidanto metis florkronon ĉe la tombo de nekonata soldato kaj ĉe la monumento al la Pola Enlanda Armeo, vizitinte tiel la du objektojn de la nacia fiero de la poloj. Estis klaraj signoj ke junaj poloj konsideras la usonan prezidanton kiel simbolon de lukto pri homaj rajtoj. Unu el grupoj traropmis policajn ĉenojn, kriante: “Carter! Carter! Savu nin!” »
— Patrick Vaughan, Brzeziński, papo kaj “komploto” pri liberigo de Pollando // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Brzeziński konsideris Radion Libera Eŭropo tre utila [...] Brzeziński estis diranta al Jimmy Carter ke radio estas valorega armilo de la Malvarma milito, en kiu ideoj estas same gravaj kiel balistikaj misiloj kaj reakciaj aviadiloj»
— Patrick Vaughan, Brzeziński, papo kaj “komploto” pri liberigo de Pollando // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« En junio 1979 okazis triumfa reveno de la papo al Pollando. Milionoj da poloj venis por vidi lin propraokule kaj eĉ pli multaj aŭskultis lian paroladon per radio. Tiu vizito estis “psikologia tertremo”. »
— Patrick Vaughan, Brzeziński, papo kaj “komploto” pri liberigo de Pollando // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Brzeziński estis subtenanta striktan pozicion de Ronald Reagan, sed li ankaŭ rimarkigis ke krom altigo de militelspezoj necesas io alia. “Mi ne pensas ke ili havas iun strategian planon, — diris li pri la nova administracio. — Ne sufiĉas simple kriadi kontraŭsovetiajn sloganojn. Necesas havi politikon”. »
— Patrick Vaughan, Brzeziński, papo kaj “komploto” pri liberigo de Pollando // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Konante multajn gvidantojn de la pola komunista elito, Brzeziński rimarkis ke Wojciech Jaruzelski diferencas de la aliaj. Li naskiĝis en nobeldevena familio kaj ricevis jezuitan edukon. Lia vivo draste ŝanĝiĝis post invado de la Ruĝa Armeo al Pollando en 1939. La familio estis ekzilita al Siberio kaj tie Wojciech iĝis adepto de la komunistaj idealoj kaj aliĝis al la kreita en Sovetunio pola infanteria divizio. Sovetunion li konsideris nova tipo de civilizacio — pova laika forto, kiu alportas industriigon kaj socian justecon en la postrestintan kaj feŭdan Pollandon. »
— Patrick Vaughan, Brzeziński, papo kaj “komploto” pri liberigo de Pollando // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri konversacio de Wojciech Jaruzelski kun Zbigniew Brzeziński fine de la 1980-aj]] Pola gvidanto konfesis al Brzeziński ke en lia vivo estis du decidaj momentoj. La unua okazis kiam li kiel junulo ekvidis kontraston inter la feŭda Pollando kaj la moderna industria ŝtato de socia justeco, kia al li prezentiĝis Sovetunio. Sed pli dolorigan malkovron li spertis fine de la 1980-aj kiam grandaj promesoj de marksismo-leninismo montriĝis granda iluzio»
— Patrick Vaughan, Brzeziński, papo kaj “komploto” pri liberigo de Pollando // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ

redakti