« Malgraŭ skeptikismo de Cyrus Vance, en julio 1980 Jimmy Carter subskribis prezidentan direktivon “Politiko de uzado de la nukleaj armiloj”, en kiu estis ŝanĝita koncepto de uzado de la nukleaj armiloj kaj kreskis nombro de la celoj de ilia uzado kompare al politiko de administracio de Richard Nixon (de 25 000 ĝis 40 000 potencialaj celoj). »
« Intertraktoj [pri limigo de strategiaj armiloj en 1979] de Cyrus Vance kaj Leonid Breĵnev estis pasantaj tre malbone. Vance sentis sin malcerta, malsame ol lia antaŭulo Kissinger, kiu sciis improvizi, fari decidojn laŭvoje kaj pritrakti diversajn alternativojn por transigi la diskuton al konstrua vojo. »
« [pri la Irana revolucio] Komence Carter ne povis decidi, ĉu sekvi sugeston de Brzeziński, kiu insistis subteni la ŝaĥon en subpremado de la revolucio (aŭ, se la ŝaĥo ne kapablos fari tion, subteni la militan diktaturon) aŭ al sugesto de la pli singarda Cyrus Vance, kiu sugestis al la administracio starigi kontaktojn kun la opozicio por priordigi la neeviteblan transiron al la nova registaro. »
« […] post la sovetia invado al Afganiotempo de intertraktoj pasis. Kiam Cyrus Vance provis relanĉi ilin, sovetia ministro pri eksteraj aferoj Andrej Gromiko eĉ ne ekdeziris renkontiĝi kun li. »
« [pri komenco de la Afgana milito (1979-1989)] Jimmy Carter, havinta reputacion de “milda” politikisto, por revenigi al si publikan subtenon, devis respondi sufiĉe strikte. Jen kial Carter inkliniĝis al pli decidema politiko, kiun proklamadis Zbigniew Brzeziński. Cyrus Vance, konvinkita je la usona supereco, kredis je neceso de pli pacema aliro. »