« [pri Zbigniew Brzeziński] Kun specife profesora orgojlo li akuzas la ĉeestantojn ke ili ne lernis geografion, ĉar en plejparto de lernejoj ĝi ne estas inter nepraj studobjektoj. Tamen aŭskultantoj akceptas lin bone. Aplaŭdoj okazas ne nur pro ĝentileco, ili estas tute sinceraj. Kiam en 2008 Brzeziński parolis dum granda politika manifestacio en Vaŝingtono, post li sur podion supreniris senatano Joe Biden, estonta vic-prezidanto. Kutime Biden ne bezonas serĉi la vortojn, sed ĉi-foje li dum kelkaj sekundoj malkomforte silentis kaj poste sin turnis al organizantoj kaj plendis: “Vi ja ne diris, ke mi devos paroli tuj post Zbig, ĉu?” La ĉeestintoj ekridis kaj aplaŭdis. » |