Revolucio

Historia evento, kiu en mallonga tempo fundamente ŝanĝas la socion kaj ties politiko
(Alidirektita el Socia revolucio)

Revolucio estas subita, ordinare per eksterleĝaj rimedoj plenumata ŝanĝo, kiun pli-malpli granda nombro da samcelanoj okazigas en la politika reĝimo de lando aŭ en la registara personaro.

Revolucio
Revolucio
Revolucio
Aliaj projektoj
Revolucio en Vikipedio
Revolucio en Komuneja kategorio
Revolucio en Vikivortaro
Revolucio en Vikinovaĵoj

Citaĵoj

redakti
 
« Hodiaŭ estas la patro de morgaŭ. La nuntempo ĵetas sian ombron al la tre dista estonteco. Jen la leĝo de la vivo, individua kaj socia. Revolucio, kiu forlasas etikajn valorojn, do metas la fundamenton de maljusteco, trompado, kaj subpremado por la estonteca socio. La rimedo uzata por prepari la estontecon iĝas ties angulŝtono. » « To-day is the parent of to-morrow. The present casts its shadow far into the future. That is the law of life, individual and social. Revolution that divests itself of ethical values thereby lays the foundation of injustice, deceit, and oppression for the future society. The means used to prepare the future become its cornerstone. »
— Emma Goldman
 
« Kaj jen grandaj kaj malgrandaj Hearst-oj konvinkas siajn legantojn, ke la usonanoj estas naturoj specifaj, ke "revolucio estas la formo de regado ebla nur eksterlande". Kaj al voĉdonanto estas trudataj politikaj ideoj, kies nivelo ne superas nivelon de averaĝa Holivuda filmo. Kaj tiaj ideoj havas kolosan sukceson. » « И вот большие и маленькие Херсты убеждают своих читателей, что американцы — натуры особенные, что «революция — это форма правления, возможная только за границей». А избирателю навязываются политические идеи, уровень которых не превышает уровня средней голливудской картины. И такие идеи имеют колоссальный успех. »
— Ilja Ilf, Eŭgeno PetrovUnuetaĝa Usono
 
« Revolucioj estas tempoj kiam la malriĉulo ne povas fide je sia honesto, riĉulo je sia posedo, kaj la senkulpa je sia vivo »
— Joseph JOUBERT
 
« Estas malfeliĉe vidi tiujn, kiuj kredas sin revoluciemuloj, liberigi sian malamon al la anarkiisto. »
— Petro Kropotkin
 
« Ĉiuj revolucioj ĝis nun pruvis nur unu aferon, kio estas ke multaj aferoj povas esti ŝanĝitaj, sed ne la homo. » « Alle Revolutionen haben bisher nur eines bewiesen, nämlich, dass sich vieles ändern lässt, bloß nicht die Menschen. »
— Karl Marx
 
« Mi dirus ankoraŭ la samon: Se oni prenas Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto povas esti lernata kaj devas esti lernata[1]»
— Mao Zedong
 
« Gigantaj katastrofoj, kiuj minacas nin, estas ne la naturaj eventoj de la fizikabiologia deveno, sed la eventoj psikaj. Nin terurskale minacas militoj kaj revolucioj, kiuj estas nenio alia kiel la psikaj epidemioj. En iu ajn tempo iu ĥimero povas ekregi milionojn da homoj kaj tiam denove eksplodos mondmilito aŭ detruega revolucio. Anstataŭ atendi danĝerojn de la sovaĝaj bestoj, forfaloj kaj inundoj, la homo nun devas timi la naturajn fortojn de sia psiko. La psiko estas la granda forto, kiu multoble superas ĉiujn fortojn en la mondo. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo

Elias Canetti

redakti
 
« Revolucioj estas la veraj tempoj de transformiĝo. Tiuj kiuj longe estis sendefendaj, subite ekhavas la dentojn. Per sia nombro ili rekompencas mankon de ĉasbesteco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Multo el tio, kion oni povas observi sur surfaco de la revoluciaj eventoj, prezentiĝas forme de la persekutanta amaso. Oni kaptas apartajn homojn kaj kaptinte subigas al la kolektiva mortigo forme de juĝo aŭ tute sen ajna juĝo. Sed tio ne signifas, ke en tio konsistas la revolucio. Ĝi estas farata de ne persekutantaj amasoj, rapide atingantaj sian naturan celon. La transformiĝo, unufoje komenciĝinte, iras profunden. Ĉiu penas atingi tian staton, ke liberiĝi je la sidantaj en li pikiloj, kaj en ĉiu estas multege da ili. La amaso de la transformiĝo estas procezo, kaptanta la tutan socion, kaj eĉ se komence ĝi havas momentan sukceson, al la fino ĝi iras malrapide kaj malfacile. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La amasa simbolo de la francoj de la nova deveno estas ilia revolucio. La feston oni festas ĉiujare. Ĝi iĝis la vera festo de la nacia solenado. La 14-an de julio la nekonataj homoj povas danci unu kun alia surstrate. La popolo, kiu havas liberecon, egalecon kaj fratecon same malmulte kiel la aliaj popoloj, prezentas la aferon tiel, kvazaŭ nome ĝi ilin havas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La francaj armeoj, konkerintaj Eŭropon, eliris el la revolucio. Ili trovis por si Napoleonon kaj akiris la grandegan gloron. La venkoj estis la venkoj de la revolucio kaj de ĝiaj generaloj, al la imperiestro restis nur la fina malvenko»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ankoraŭ unu aŭ du generaciojn antaŭe al la vorto “revolucio” ĉiu aldonus la “franca”. La revolucio diferencigis la francojn en la okuloj de la tuta mondo, tio estis ilia nacia specifaĵo, tio per kio ili distingiĝis. Poste la rusoj kun ilia revolucio faris senteblan vundon al la nacia memkonscio de la francoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Oni povas diri, ke en niaj nuntempaj civilizoj, krom la militoj kaj la revolucioj, ekzistas nenio, kion oni povus kompari kun inflacio laŭ ĝiaj longdaŭraj sekvoj. La ŝokoj, kiujn ĝi estigas, estas tiom profundaj, ke pri ili oni preferas silenti aŭ forgesi. Kaj povas esti, oni simple timas agnoski ĉe la mono, kies valoron la homoj mem artefarite difinas, amasoforman efikon, kiu grave superas ilian originan destinon kaj kaŝas en si ion mallogikan kaj senfine hontindan»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Emil Cioran

redakti
 
« Malgranda aŭ granda, ĉiu posedanto estas koruptita, definitive fuŝita. Li ĵetas ombron sur iun ajn malgravaĵon, kiun li tuŝis kaj alproprigis. Kiam oni minacas lian “bonhavon”, kiam oni prirabas lin, konscio de la posedanto funkcias kun tia akreco, je kia ĝi ne kapablas en normalaj cikonstancoj. Por revenigi al li homan aspekton, la tiel nomatan animon, necesas ruinigi, necesas ke li agnosku sian ruiniĝon. Kiel helpo venas la revolucio. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« …koŝmaro estas komenca punkto de la metafizika vekiĝo. Kaj detrua influo de la revolucio estas garantio de ĝia utileco. Malgraŭ ĉiuj malbonoj ĝia pravigo estas je unu: nur ĝi havas kiel rezervon teruron, kapablan ŝoki la plej kontraŭhoman el ĉiuj eblaj mondoj — la mondon de la posedantoj. Ĉia formo de posedo — ni ne timu agnoski tion — humiligas kaj fuŝas la homon, dorlotante la monstron, dormantan en ĉiu. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« La totala, eĉ se senutila ŝoko, la revolucio sen kredo — jen ĉio, pri kio restis ankoraŭ esperi en la epoko, kiam neniu havas sufiĉe da simplanimeco por iĝi la vera revoluciulo. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]

Erich Fromm

redakti
 
« Tamen lukto de la aŭtoritata karaktero kontraŭ potenco estas fakte fanfaronado. Tio estas provo firmigi sin, superi senton de propra senhelpeco, sed revo subiĝi, ĉu konsciata aŭ ne, ĉe tio konserviĝas. La aŭtoritata karaktero neniam estas “revoluciulo”, mi nomus ĝin “ribelulo”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Tamen pozicio de artisto estas malfirma, ĉar lia individueco, spontaneeco estas aprezataj nur tiu kazo, se li prosperas; se li ne povas vendi siajn artaĵojn, li restas por siaj samtempuloj strangulo kaj “neŭrozulo”. Tiusence artisto okupas en la historio la saman pozicion kiel revoluciulo: sukcesinta revoluciulo estas ŝtata aganto, dum malsukcesinta estas krimulo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kaj se Markson oni akuzas plejparte pri tio, ke li defendas perforton kaj revolucion, tio estas distordado de la faktoj. Ideo de la politika revolucio estas ne specife marksismasocialisma ideo; tio estas tradicia ideo de la meza klaso de la burĝa socio dum lastaj 300 jaroj de ĝia ekzistado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Nia nuntempa demokratio estas rezulto de perforto kaj revolucio, la revolucio de Kerenskij en 1917 en Rusio kaj revolucio en 1918 en Germanio renkontis varmegan kunsenton en la okcidentaj demokratiaj landoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer

redakti
 
« La revolucioj do povas esti farataj ne nur de malriĉuloj, sed ankaŭ de privilegiitoj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Potencialaj revoluciuloj de la nuna Anglio [1951] estas tute ne laboristoj, sed perdintaj sian pozicion ŝtatoficistoj kaj komercistoj. Tiu ĉi klaso konservis vivan memoron pri siaj iamaj riĉeco kaj povo, kaj ĝi apenaŭ propravole aprobos malboniĝon de la vivkondiĉoj kaj sian politikan senpoviĝon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Tie kie homoj laboregas de matene ĝis nokte por nutri sin, ili pro nenio ofendiĝas kaj pri nenio revas. Unu el kialoj de nerevoluciemo de la ĉinaj amasoj radikas en tio, ke en Ĉinio por la plej minimuma ekzistado necesas neimagebla penado. Intensa lukto por vivo influas al la homoj “pli efike ol dinamike”[2]»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La malriĉuloj, kiuj estas anoj de unuiĝinta grupo — ĉu tribo, unueca familio, unueca rasareligia grupo — estas relative liberaj je la sento de malkontento kaj pro tio preskaŭ nesentemaj al la tento de la amasa movado. Ju malpli homo traktas sin kiel aŭtonoman personon, kapablan memstare elekti sian vojon en la vivo kaj memstare porti respondecon pri si, des malpli verŝajnas ke sian malriĉecon li traktos kiel pruvon de sia propra neplenvaloreco. Ano de la unueca grupo havas, tiel diri, pli stabilan “punkton de revoluciemo” ol aparta persono. Por instigi lin al ribelo necesas pli da malfeliĉoj, suferoj kaj humiligoj. Kaŭzoj de revolucioj en la totalisma socio pli ofte estas ne indigno kontraŭ subpremado, ne indigno kontraŭ la suferoj, sed simple malfortiĝo de la totalisma reĝimo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Arda patriotismo, same kiel la religia, kaj la revolucia entuziasmoj, ofte servas kiel rifuĝejo de la riproĉoj de la konscienco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kun apero sur scenejo de la “homo de la ago” eksploda forto de la movado balzamiĝas kaj fiksiĝas per sanktaj reguloj. La religia movado kristaliĝas kaj ŝtoniĝas en la eklezia hierarĥio kaj ritoj; la revolucia — en organoj de atenta gardado kaj administracio; la naciisma — en registaraj kaj patriotismaj institucioj. Establado de la eklezio signifas finon de la edifa spirito; organoj de la venkinta revolucio likvidas revolucian spiriton kaj revolucian metodon; registaraj institucioj finas la ŝovinisman batalemon. La institucioj frostigas la formojn por unueca agado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Ryszard Kapuściński

redakti
 
« Kutime la kaŭzojn de revolucio oni serĉas en objektivaj cirkonstancoj — ĝenerala mizerego, subpremado, ŝokaj fraŭdoj. Sed tiu ĉi opinio, kvankam ĝusta, estas unuflanka. Ĉar tiaj cirkonstancoj ekzistas en cent landoj, kaj revolucioj tamen eksplodas malofte. Necesas la konscio pri mizerego kaj la konscio pri subpremado, la konvinko, ke la mizerego kaj subpremado ne formas naturan ordon de lʼ mondo. Interese, ke ĉi-rilate la sperto mem, eĉ se plej doloriga, ne estos sufiĉa. Oni bezonas vorton, klarigan penson. Tial pli forte ol bombo kaj ponardo ĉiujn diktatorojn timigas la vortoj, super kiuj ili ne regas, la vortoj migrantaj kaŝe, ribele, la vortoj ne vestitaj per paradaj uniformoj, nek markitaj per oficiala stampo. Sed okazas, ke ankaŭ tiuj vortoj en uniformo kaj kun stampaĵo eksplodigas revolucion. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Oni devas tamen diferencigi inter revolucio de ribelo, perforta reĝimo-ŝanĝo kaj atenco en palaco. Atencon kaj ribelon oni povas aranĝi, revolucion — neniam. Ĝia eksplodo, la horo de la eksplodo surprizas ĉiujn, eĉ tiujn, kiuj strebis al ĝi. Ili staras konsternitaj antaŭ furiozo, subite aperinta kaj detruanta ĉion. Ĝi detruas tiel sovaĝe, ke fine ĝi povas detrui ankaŭ la sloganojn, kiuj nutras ĝin. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Trompa estas la opinio, ke popoloj, maljuste traktitaj de la historio (kaj estas plej multe da tiaj popoloj), senĉese vivas kun la penso pri revolucio, ke ili vidas en ĝi la plej simplan solvon. Ĉiu revolucio estas dramo, kaj homo instinkte evitas dramajn situaciojn. Eĉ se li ektrovos sin en tia situacio, li febre serĉegos eliron el ĝi, li deziros kvieton, kaj plej ofte — ĉiutagan vivon. Do, la revolucioj neniam daŭras longe. Ili estas la plej lasta batalilo, kaj popolo decidas kapti ĝin, ĉar longa sperto instruadis la homojn, ke oni lasis al ili neniun alian solvon. Ĉiuj aliaj provoj finiĝis per malvenko, ĉiuj aliaj rimedoj estis vanaj. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Ĉiun revolucion antaŭas ĝenerala elĉerpiĝo kaj lige kun tio — vekita agresemo. Regantoj malŝatas tian nacion, kiu kolerigas, kaj nacio malŝatas tiajn regantojn, kiuj malamas. Regantoj disipis tutan konfidon, havas malplenajn manojn, nacio perdis la restaĵon de pacienco kaj kunpremas siajn manojn en pugnojn. Aperas la etoso de streĉo, kaj ankaŭ pli kaj pli sufoka ardo. Ni cedas al la psikozo de teruro. Baldaŭ okazos malstreĉiĝo. Ni sentas tion. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Koncerne teknikon de batalo, la historio konas du specojn de revolucio. Unu — ataka revolucio, la alia — revolucio sieĝa. Pri la sorto de ataka revolucio, pri ĝia sukceso, decidas la profundo de la unua sturmo. Ataki kaj okupi — se eble — la plej vastan spacon! Tio gravas, ĉar tia revolucio – kiel plej impeta — samtempe estas plej supraĵa. La malamikoj estos disbatitaj, sed cedante ili konservis parton de siaj fortoj. Ili kontraŭatakos, devigos la venkintojn retiriĝi. Do, ju pli profunda — la unua sturmo, des pli vasta spaco, malgraŭ tiu retiriĝo, estos savebla. Do, en ataka revolucio la unua etapo estas plej radikala. Poste la sekvo estas malrapida, sed nehaltigebla reveno al tiu punkto, en kiu ambaŭ potencoj — ribelema kaj konservema – atingos la finan kompromison. Alie okazas dum sieĝa revolucio: ĉi tie la unua sturmo kutime estas malforta, kun peno oni imagas, ke ĝi aŭguras kataklismon. Sed jam baldaŭ la eventoj okazos haste kaj estos dramplenaj. Aliĝos pli kaj pli multe da homoj. La muroj, post kiuj sin kaŝas la regantoj, iom post iom disfalas kaj krevas. Pri la sukceso de sieĝa revolucio decidas la malcedemo de la ribeluloj. Iliaj volforto kaj persisto. Ankoraŭ unu tagon! Ankoraŭ unu fortostreĉon! Finfine ĉiuj pordegoj estos rompitaj. La popolamaso enkuregos kaj festos sian triumfon»
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Regantoj provokas revolucion. Certe nekonscie. Sed por la fino iliaj vivostilo kaj maniero de regado estos provoko. Tio sekvos, kiam inter la moŝtuloj kreskos la sento de senpuneco. Ĉio estas permesata, ni rajtas pri ĉio. Ho, kia iluzio, tamen ne senigita je racia bazo. Efektive dum kelka tempo okazas tiel, kvazaŭ ili rajtus je ĉio. Skandalo post skandalo, kaj maljustaĵo post malĵustaĉo ne estas punitaj. La popolo silentas, eltenas ĉion pacience kaj gardas sin. Kaj samtempe ĝi faras detalan kalkulon pri la maljustaĵoj kaj en iu momento preparos sian konkludon. Ĝuste la elekto de tiu momento formas la plej grandan sekreton de la historio. Kial ĝi venis en tiu ĉi tago, kaj ne alian fojon? Kial ĝin malbridis tiu ĉi evento, kaj ne alia? Hieraŭ la regantoj aranĝis pli malbonajn ekscesojn, sed reagis neniu. Kion mi faris — demandas la surprizita monarko — ke subite ili furioziĝis? Jes, li faris: li rompis paciencon de la nacio. Sed kie estas la limo de ĝia pacienco, kiamaniere difini ĝin? Ĉiuokaze la respondo estos alia, se eblas fiksi ion ajn. Certe oni scias nur ke la regantoj, kiuj akceptas la ekziston de tia limo kaj kapablas respekti ĝin, povas esperi je longa regado. Sed ne estas multe da tiaj regantoj. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
 
« Ĉiuj libroj pri ĉiuj revolucioj komenciĝas per la ĉapitro, kie oni skribas pri la putranta regado, kiu disfalis, aŭ pri mizerego kaj suferado de la popolo. Kaj ili devus ja komenciĝi per la ĉapitro ligita kun psikologio — ke tiu persekutata, angoranta homo subite rompis timegon, kaj ĝi ne plu teruros lin. Devus esti priskribita la nekutima procezo, kiu okazas en unu momento, kiel ŝoko, kiel purigo. Homon forlasas timo, li sentas sin libera. Sen tio eksplodus neniu revolucio. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho

Henry Kissinger

redakti
 
« Kio estas revoluciulo? Se respondo al tiu demando ne ebligus ambiguecon, malmultaj revoluciuloj sukcesus. Necesas memori ke revoluciuloj preskaŭ ĉiam komencas de pozicio de malforteco. Ili atingas sukceson pro tio, ke ekzistanta ordo ne kapablas korekti siajn proprajn malfortaĵojn. Tio estas speciale ĝusta, kiam revolucia defio okazas ne forme de okupo de la fortreso Bastille, sed vestiĝas je konservativismaj vestoj. Malmultaj institucioj kapablas defendi sin de tiuj, kiuj elvokas esperojn pri ilia konservado. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ambaŭ revoluciuloj, kiuj staris ĉe lulilo de la nuntempa sistemo de la eŭropaj ŝtatoj, enkorpigis plurajn el la dilemoj de la nuntempa periodo. Napoleono la 3-a, pasiva revoluciulo, simbolis tendencon de adaptiĝo de politiko al publika opinio. Otto von Bismarck, revoluciulo-konservativisto, spegulis tendencon de identigado de politiko kun analizo de distribuado. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Gvidantoj de la tiel nomataj liberigaj movadoj kutime estas ne demokratoj; ili dum multaj jaroj da ekzilo kaj malliberigo estis subtenantaj sin per imago pri estontaj ŝanĝoj kiujn ili realigos post enpotenciĝo. Rezignacio malofte estas ilia karaktera trajto; se estus tiel, ili simple ne estus revoluciuloj. Kreado de registaro, kies gvidanto estus ŝanĝebla prezentiĝas por plejparto el ili logika kontraŭdiro. Gvidantoj de lukto por sendependeco strebas esti herooj kaj herooj plej ofte ne estas afablaj akompanoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aleksej Navalnij

redakti
 
« Ŝanĝo de la potenco laŭleĝe en Rusio ne eblas. Kaj tiu ŝanĝo kiam oni tute ne demandas, eblas — kiel en Tunizio... Por revolucio tute ne necesas duonlando, sufiĉas unu procento de la aktiva loĝantaro. Ĉio okazos hazarde, neniu scias kio okazos morgaŭ. Surveturos trafikpolicano gravedulinon — kaj komenciĝos revolucio. » « Ротация власти законным путем в России невозможна. А такая ротация, когда тебя вообще не спрашивают, возможна — как в Тунисе… Для революции совсем не нужно полстраны, достаточно одного процента активного населения. Все происходит случайно, никто не знает, что будет завтра. Переедет гаишник беременную женщину — и начнется революция. »
— Aleksej Navalnij, [Expert.ru la 10-an de marto 2011][3]
 
« Revolucio estas neevitebla. Simple pro tio, ke plejparto de la homoj komprenas, ke tiu sistemo estas malĝusta. Kiam oni sidas en renkontiĝo de ŝtatoficistoj, dominas interparoloj pri tio, kiu ĉion ŝtelis, kial nenio funkcias kaj kiom terura ĉio estas. » « Революция неизбежна. Просто потому, что большинство людей понимают, что эта система неправильна. Когда сидишь в тусовке чиновников, больше всего разговоров о том, кто все украл, почему ничего не работает и как все ужасно. »
— Aleksej Navalnij, [Citaĵoj ĉe Esquire la 29-an de novembro 2011][4]
 
« En ĉiuj tempoj sorton de la lando decidas unu aktiva procento de loĝantaro. Ne pli. Kaj ĉiuj aliaj aliĝas al la venkintoj» « Во все времена судьбу страны решает один активный процент населения. Не больше. А остальные подтягиваются к победителям. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Sobesednik.ru la 5-an de decembro 2014][5]
 
« Mi certe dezirus normalan transiton de la potenco. Nun ŝanĝo de la potenco en Rusio, transiro de aŭtoritatismo al demokratio iusence estas revolucio, ĉar tio estas ŝanĝo de la politika sistemo. Sed certe mi ne dezirus iujn kataklismojn kaj homojn, kiuj kun armiloj kurus surstrate. Mi dezirus ke okazus normala, milda transito kaj transiro. Al Putin oni devas proponi sekurecon — al li, lia mono, lia familio kaj iu limigita nombro de proksimuloj. » « Я бы хотел, конечно, нормального транзита власти. Сейчас изменение власти в России, переход от авторитаризма к демократии в каком-то смысле является революцией, потому что это изменение политической системы. Но конечно, я бы не хотел каких-то потрясений и людей, которые с оружием бегали бы по улице. Я бы хотел, чтобы был нормальный, мягкий транзит и переход. Путину должна быть предложена безопасность — ему, его деньгам, его семье и какому-то ограниченному количеству близких людей. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Radio Libero la 28-an de majo 2015][6]

José Ortega y Gasset

redakti
 
« La revolucio estas ne atenco kontraŭ la ordo, sed starigo de nova ordo, diskredetiganta la kutiman. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« …dum la revolucioj la burĝaro forprenis la povon kaj, aplikinte al ĝi siajn lertajn manojn, dum la vivo de unu generacio kreis vere povan Ŝtaton, kiu ĉesigis la revoluciojn. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Se iu ludas reakciulon, do evidente por sub ŝirmo de savado de la patrujo kaj la ŝtato ebenigi ĉion alian kaj plenrajte treti la proksimulon, speciale se tiu havas meritojn. Sed ankaŭ revoluciulojn oni ludas samcele: la ekstera obsedo je la sorto de subprematoj kaj je sociala justeco servas kiel masko, liberiganta je domaĝa neceso esti honesta, tolerema kaj, plej grave, estimi la homajn meritojn. Mi konas nemalmulte da homoj, kiuj aniĝis al tiu aŭ alia laborista partio nur por akiri internan rajton malestimi la intelektularon kaj rigardi ĝin desupre. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Esti maldekstrulo, same kiel esti dekstrulo estas unu el sennombraj homaj vojoj esti stulta; kaj tiu kaj alia finfine estas specoj de unuflanka morala paralizo… politika eksperimentado finis mortan nodon kaj hodiaŭ ni observas kiel dekstruloj atutas per revolucio kaj maldekstruloj — per tiranio»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Demagogio estas formo de intelekta degenero kaj kiel amasa fenomeno de la eŭropa historio ĝi estiĝis en Francio meze de la 18-a jarcento… Ekde tiu momento Francio kaj sub ĝia influo la tuta kontinento ekkredis, ke rimedo por solvi grandegajn homajn problemojn estas revolucio… strebo per unu bato ŝanĝi ĉion kaj en ĉiuj sferoj. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« …danke al ĉiuj tiuj revolucioj en Francio pli ol ie ajn la tutan [19-an] jarcenton, krom malmultaj semajnoj aŭ eĉ tagoj, regis pli aŭ malpli aŭtoritata aŭ kontraŭrevolucia reĝimo. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« En la revolucioj la abstrakta provas ribeli kontraŭ la konkreta, do la revolucio estas kondamnita je fiasko, ĝi estas unusenca kun ĝi. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Wilhelm Reich

redakti
 
« Ĉio vere revolucia (veraj arto kaj scienco) aperas sur natura, biologia bazo de la personeco. Eĉ ne unu vera revoluciulo, artisto kaj sciencisto ankoraŭ sukcesis ricevi subtenon de la popolaj amasoj kaj iĝi ilia gvidanto; kaj eĉ se iu sukcesis, li ne povis deteni ilian intereson pri vive grava sfero dum sufiĉe longa tempo»
— Wilhelm Reich, Enkonduko al Amasa psikologio de faŝismo [1942]
 
« Revolucioj pli ofte okazas en industrie subevoluintaj landoj kiel Ĉinio, Meksiko kaj Barato ol en landoj kiel Anglio, Usono kaj Germanio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Revoluciulo rifuzas perversa-patologian plezuron, ĉar tio estas ne lia plezuro, ne sekseco de estonteco, tio estas plezuro naskata de kontraŭdiroj inter moralo kaj instinkto; tio estas plezuro de diktatura socio, humila, kompatinda, patologia plezuro. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« [pri la eventuala Unua mondmilito] Laŭ mia profunda kompreno, bazita sur skrupula plurjara studado de ĉiuj nuntempaj kontraŭŝtataj movadoj, en la venkinta lando nepre eksplodos sociala revolucio, kiu neeviteble transiros al la lando-venkinto»
— Pjotr Durnovo, Notico al imperiestro Nikolao la 2-a [Februaro 1914]

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio